Taglibro de Vilaĝ-pedelo/Thiele, la 3-an de Junio 1709

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Thiele, la 12-an de Majo 1709 Indekso : Taglibro de Vilaĝ-pedelo
de Steen Steensen Blicher
Tradukita de Hendrik Bulthuis
Thiele, la 3-an de Junio 1709
Thiele, la 13-an de Septembro 1709


Thiele, la 3-an de Junio 1709

Kiu do komprenas francon! La sinjoro parolas nur france, kiam li manĝas, kaj mi komprenas ne unu vorton. Hodiaŭ ili parolis pri mi, ĉar multfoje ili min rigardis. Unu fojon mi preskaŭ lasis fali teleron; mi staris post la seĝo de fraŭlino Sofia, ŝi turnis sin kaj rigardis min rekte en la vizaĝon — ŝi estas belega fraŭlino, tiu fraŭlino Sofia! Mi tre ĝojas vidante ŝin.