Taglibro de Vilaĝ-pedelo/Thiele, la 3-an de Junio 1712

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Thiele, la 1-an de Majo 1712 Indekso : Taglibro de Vilaĝ-pedelo
de Steen Steensen Blicher
Tradukita de Hendrik Bulthuis
Thiele, la 3-an de Junio 1712
Thiele, la 2-an de Julio 1712


Thiele, la 3-an de Junio 1712

Mian sanon mi neniam reakiros; la vigleco de mia juna aĝo tute foriĝis. Mi sentas min peza kaj laca en tuta mia estaĵo, kaj nenio povas min amuzi. Mi ne deziras ĉasi nek legi; mia pafilo kaj 28 mia Ovidius estas ambaŭ polvokovritaj. La franca lingvo, kiun mi tiel amis antaŭe, komencas malplaĉi al mi, mi ne volas plu legi nek aŭdi ĝin — ĝi estas trompa lingvo!