Taglibro de Vilaĝ-pedelo/Thiele, la 3-an de Majo 1713

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Thiele, la 20-an de Aprilo 1713 Indekso : Taglibro de Vilaĝ-pedelo
de Steen Steensen Blicher
Tradukita de Hendrik Bulthuis
Thiele, la 3-an de Majo 1713
Surŝipe apud Thune, la 17-an de Majo 1713


Thiele, la 3-an de Majo 1713

Fine ankaŭ li mortis! Nun mi havas plu nenian amikon sur la tero. — Ĉi tie mi ne volas resti; mi volas foriri en la mondon por senigi min je miaj melankoliaj pensadoj —. Kompatinda Vaillant! Kiam mi ekprenis la pafilon, ĝi saltis ĉirkaŭe tiel ĝoja, ĝi ne sciis, ke mi kondukas ĝin al la morto —. Ne! tian ekpafon mi faros neniam plu dum mia vivo; kiam mi streĉis la ĉanon kaj ĝi tion aŭdis, svingis la voston kaj ĉirkaŭrigardis, ĝi atendis ĉasotaĵon kaj tute ne pensis, ke la kuglo estis destinata por ĝi mem; kiam la pulvo ekbrulis, kaj ĝi konvulsie kuŝis tere, estis, kvazaŭ mia koro estis saltonta el mia brusto. Ho, mia kara, mortinta sinjoro! Tio estis la lasta, la plej malfacila servo, kiun mi faris por vi.