Taglibro de Vilaĝ-pedelo/Thiele, la 4-an de Julio 1745

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Surŝipe inter Sälland kaj Samsø, la 4-an de Junio 1745 Indekso : Taglibro de Vilaĝ-pedelo
de Steen Steensen Blicher
Tradukita de Hendrik Bulthuis
Thiele, la 4-an de Julio 1745
Thiele, la 2-an de Septembro 1749


Thiele, la 4-an de Julio 1745

Fine mia ŝipo eniris mian lastan havenon! Dum pli ol tridek jaroj mi vagadis ĉirkaŭe sur la sovaĝa haveno de la mondo por fini tie, kie mi komencis. Kion mi faris en tiuj jaroj? Kion mi gajnis? Tombon — ripozejon ĉe miaj praavoj. Tio estas nenio kaj tamen ne tiel malmulte; mi havas amikojn, konatojn sur kaj sub la tero. Tie staras ankoraŭ la pomarbo ekster mia fenestro, ĝi estiĝis pli aĝa, sed forteco estas en ĝia trunko, uraganoj kurbigis ĝian kapon, kaj sur ĝiaj branĉoj kreskas musko kiel grizaj haroj sur la kapo de maljunulo. Ĉe la preĝeja muro mi vidas la grandan 42 fraksenon, sub kies blanka radiko mi enterigis la kompatindan Vaillant. Tiamaniere mi rekonas multajn arbojn, multajn erike-kovritajn altaĵojn kaj eĉ la senvivajn ŝtonojn starantajn neŝanĝe dum miljaroj, kaj kiuj vidas generacion post generacio kreski kaj velki. La generacio, kiun mi konis, ankaŭ malaperis. Nova sinjoro, novaj servistoj — mi estas fremdulo, alilandulo inter ili ĉiuj.