Taglibro de Vilaĝ-pedelo/Thiele, la 7-an de Novembro 1709

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Thiele, la 2-an de Oktobro 1709 Indekso : Taglibro de Vilaĝ-pedelo
de Steen Steensen Blicher
Tradukita de Hendrik Bulthuis
Thiele, la 7-an de Novembro 1709
Thiele, la 13-an de Decembro 1709


Thiele, la 7-an de Novembro 1709

Hieraŭ mi pafis vulpon! La sinjoro nomis min bona knabo kaj donacis al mi inkrustitan pulvujon. La instruado de Jens portis bonajn fruktojn. La pafado estas tamen agrabla. — La studado en la franca lingvo prosperas pli bone, mi eklernas la elparoladon. Antaŭ nelonge mi aŭskultis ĉe la pordo, kiam mademoiselle legis kun la fraŭlino. Kiam ili finis kaj iris for, mi enŝteliĝis por vidi, kiun libron ili uzis. Diable! Kiel mi miris! Ĝi estis la sama, kiun mi mem posedas kaj kiu nomiĝas: L’école du monde. Nun mi staras ĉiutage ekster la pordo kun la libro en la mano kaj aŭskultas — — tio funkcias bone. La franca lingvo estas pli bela ol mi supozis; ĝi sonas mirinde, kiam fraŭlino Sofia ĝin parolas.