Taglibro de Vilaĝ-pedelo/Thiele, la 8-an de Decembro 1711

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Thiele, la 4-an de Decembro 1711 Indekso : Taglibro de Vilaĝ-pedelo
de Steen Steensen Blicher
Tradukita de Hendrik Bulthuis
Thiele, la 8-an de Decembro 1711
Thiele, la 16-an de Decembro 1711


Thiele, la 8-an de Decembro 1711

Hodiaŭ la geedziĝo estas publike deklarita, kaj post ok tagoj okazos la edziĝa festo. Kie mi kaŝos min tiel longe? Mi ĝin ne eltenos; kiam li metas sian brakon ĉirkaŭ ŝia talio, estas, kvazaŭ iu trapikas mian koron per tranĉilo — —

Ho, kara ĉielo! Mi kredas, ke Jens kaj mi estas samsortuloj; kiam mi al li diris tion pri la geedziĝo, li tiel forte puŝis la pafilon teren, ke la pafiltenilo dispeciĝis, kaj tiam li kuris kun la stumpo en erikejon. Mi do ne estas la sola malsaĝulo en la mondo.