Taglibro de Vilaĝ-pedelo/Thiele, la 8-an de Oktobro 1711

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Thiele, la 29-an de Septembro 1711 Indekso : Taglibro de Vilaĝ-pedelo
de Steen Steensen Blicher
Tradukita de Hendrik Bulthuis
Thiele, la 8-an de Oktobro 1711
Thiele, la 2-an de Novembro 1711


Thiele, la 8-an de Oktobro 1711

Hodiaŭ por la unua fojo post mia alveno ni iris ĉasadi. Ve! tio ne estis kiel en pasintaj tagoj, kaj ĝi donis nur malgrandan kontentecon.

"Morten," diris la sinjoro multfoje al mi, "mankas al ni junkro Kresten." Kaj tiam li ĝemis tiom, ke ĝi tratranĉis al mi la koron. Ni revenis hejmen longe antaŭ la vespero kaj kun malgrasa leporo.