Taglibro de Vilaĝ-pedelo/Thiele, la 9-an de Marto 1713

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Thiele, la 6-an de Marto 1713 Indekso : Taglibro de Vilaĝ-pedelo
de Steen Steensen Blicher
Tradukita de Hendrik Bulthuis
Thiele, la 9-an de Marto 1713
Thiele, la 13-an de Aprilo 1713


Thiele, la 9-an de Marto 1713

Mi ŝin vidis por la unua fojo post tiu pekoplena nokto. Subita ruĝiĝo trakuris ŝian vizaĝon, ŝi ĉirkaŭrigardis en la ĉambro por ne vidi min. Mi sentis, ke mi fariĝas malvarma kaj varma samtempe. En la momento, kiam ni estis solaj, 31 ŝi preteriris min rapide kaj diris kun duone fermitaj okuloj: "Silence!" Samtempe ŝi premis mian manon, kaj jen ŝi estis ekster la ĉambro.