La Charto de la Tero

El Vikifontaro
(Alidirektita el Tero-Ĉarto)
Iri al: navigado, serĉi
Indekso : La Charto de la Tero

Vidu ankaŭ: Charto de la Tero

Nia plej granda defio ĉi-jarcente konsistas
en igi laŭŝajne abstraktan koncepton --
daŭripova evoluo -- ĉiutaga realo por ĉiuj
homoj tutmonde.
(Kofi Annan)

LA ĈARTO DE LA TERO[redakti]

(la fina versio je 24.03.2000; anglalingve sub www.earthcharter.org)

PREAMBLO[redakti]

Ni staras ĉe vojkruciĝo en la tera historio, vojkruciĝo, ĉe kiu la homaro estas devigata elekti sian estontecon. Ĉar la mondo fariĝas multe pli interdependa kaj fragila, en la estonto kuŝas samtempe grandegaj danĝeroj kaj grandegaj progresoj. Se ni volas progresi, ni devas agnoski, ke spite al grandioza diverseco de kulturoj kaj vivmanieroj ni formas unusolan homan familion, unusolan mondan komunumon kun komuna sorto. Ni devas kuniĝi por krei daŭripovan mondan socion baziĝantan sur respekto kaj estimo al la naturo, sur universalaj homaj rajtoj, sur ekonomia justeco kaj sur kulturo de paco. Tiucele estas imperative, ke ni, popoloj de la tero, transprenu respondecon unu pri la alia, pri la pli ampleksa komunumo de ĉiuspeca vivo kaj pri estontaj generacioj.

La Tero, nia hejmo[redakti]

La homaro formas parteton de konstante evoluanta universo. La tero, nia hejmo, estas vivanta kun unika komunumo de vivo. Naturaj fortoj igas la ekzistadon surtere defia kaj malcerta aventuro, sed samtempe la tero provizas la kondiĉojn esencajn por la evoluo de la vivo. La resaniĝpovo de la komunumo de vivo kaj la bonfarto de la homaro dependas de tio, chu sukcesos al ni konservi la sanan biosferon kun ĉiuj ĝiaj ekologiaj sistemoj, la abunda diverseco de plantoj kaj bestoj, fruktodonaj grundoj, pura akvo kaj nepoluita aero. La tergloba medio kun siaj limigitaj rimedoj estas konfidata al la komuna zorgo de ĉiuj popoloj. Protekti la vivopovon, diversecon kaj belecon de la tero estas nia sankta responso.

La defioj morgaŭaj[redakti]

Jen estos nia elekto: aŭ ni formas mondkomunuman partnerecon por zorgi pri la tero kaj unu pri la alia, aŭ ni riskas detrui nin mem kaj la diversecon de la vivo. Necesas ĝisfundaj ŝanĝoj en niaj valoroj, institucioj kaj vivostiloj. Ni konsciu: kiam la baz-bezonoj estas kvietigitaj, unuavice la homa evoluo signifas "pli esti" ol "pli havi". Ni disponas je konoj kaj teknologioj por nutri ĉiujn kaj ŝirmi la medion kontraŭ homfaritaj difektoj. La ekesto de mondskala civitana socio estigas novajn eblojn krei demokratian kaj humanan mondordon. Niaj ekologiaj, sociaj kaj spiritaj defioj firme interplektiĝas, kaj nur kune ni povas evoluigi integrajn solvojn.

Universala respondeco[redakti]

Por realigi tiun ĉi aspirojn, ni devas decidiĝi vivi en spirito de tutmonda respondeco kaj identiĝi samgrade kun la tuta mondkomunumo kiel kun niaj surlokaj komunumoj. Ni samtempe estas civitanoj de diversaj nacioj kaj la de unusola mondo, en kiu interplektiĝas lokaj kaj terglobaj aferoj. Ĉiu homo kunrespondecas pri la estanta kaj estonta bonfarto de la homa familio kaj pri ĉia vivo sur la tero. La spirito de homa solidareco kaj la konscio pri parenceco kun ĉia vivanto plifortiĝas, se ni vivas en respekto kaj estimo al la mistero de la ekzistado, dankeme pri la donaco de la vivo kaj humile koncerne la lokon, kiun la homo okupas en la universo. Por la etika fundamento de la estiĝanta mondkomunumo ni urĝe bezonas komunan vizion de bazaj valoroj. Tial ni vortigas en komuna espero la jenajn malvaste interrilatantajn principojn por daŭripova vivmaniero. Ili estas gvidlinioj por la konduto de ĉiu unuopulo, de organizoj, entreprenoj, registaroj kaj transnaciaj institucioj.

LA PRINCIPOJ[redakti]

I. RESPEKTO KAJ ZORGO PRI LA KOMUNUMO DE LA VIVO[redakti]

1. Montri respekton al la tero kaj la vivo en ties tuta diverseco.

a. Ekkoni, ke ĉio, kio estas, interdependiĝas kaj ĉio, kio vivas, valoras en si mem, sendepende de ties utilo por ni homoj.

b. Konfirmi la fidon je la netuŝebla, denaska digno de ĉiu homo kaj je la intelekta, arta, etika kaj spirita potencialo de la homaro.

2. Zorgi pri la komunumo de la vivo en komprenemo, kunsentemo kaj amo.

a. Agnoski, ke la rajto je havigo, mastrumado kaj uzo de naturaj resursoj implikas la devon eviti medi-damaĝojn kaj protekti la rajtojn de la homoj.

b. Konfirmi la principon "ju pli da libereco, scio kaj povo, des pli da respondeco por la komuna bonfarto".

3. Konstrui demokratiajn sociojn, kiuj estas justaj, participemaj, daŭripovaj kaj pacaj.

a. Certigi, ke la homaj rajtoj kaj la fundamentaj liberoj ĉie estas garantiataj kaj ke al ĉiu homo estas donata la ŝanco plene disvolvi liajn aŭ ŝiajn talentojn.

b. Socian kaj ekonomian justecon antaŭenigi ebligantan al ĉiuj ekonomie sekuran, senc-riĉan vivon, samtempe ekologie daŭripovan.

4. Sekurigi la abundon kaj belecon de la tero por hodiaŭaj kaj estontaj generacioj.

a. Agnoski, ke la libero de ĉiu generacio agadi estas limigata per la bezonoj de la estontaj generacioj.

b. Transdoni al estontaj generacioj la valorojn, tradiciojn kaj instituciojn, kiuj longperspektivan bonfarton de la tero kaj homaro antaŭenigas.

Por plenumi tiujn kvar vastajn memdevontigojn, necesas la jeno:

II. EKOLOGIA INTEGRECO[redakti]

5. Protekti kaj resanigi la tuton de la ekosistemoj surteraj, antaŭ ĉio la biologian diversecon kaj la naturajn procezojn, kiuj garantias la pluvivon surtere.

a. Ĉiunivele akcepti planojn kaj regulojn por daŭripova evoluo, por ke protektado kaj resendamaĝigo de la medio iĝu nepraj eroj de ĉiu ajn evolu-iniciativo.

b. Establi kaj gardi vivopovajn rezervejojn naturajn kaj biosferajn, inkluzive sovaĝajn terenojn kaj oceanajn zonojn, por protekti la viv-fundamenton de la tero, konservi biologian diversecon kaj sekurigi nian naturan heredon.

c. Subteni la regeneradon de endanĝerigitaj speci-populacioj kaj ekosistemoj.

d. Kontroli kaj elimini surloke fremdajn aŭ genetike modifitajn organismojn, se ili endanĝerigas la indiĝenajn speciojn aŭ la medion; malhelpi la setladon de tiaj damaĝaj organismoj.

e. Zorge uzi renovigeblajn resursojn, kiaj akvo, grundo, arbaroj, maraj vivantaĵoj, tiamaniere, ke la regeneradaj cirkloj estas respektataj kaj ekologiaj sistemoj restas sanaj.

f. Elminigi kaj foruzi nerenovigeblajn resursojn, kiaj mineraloj kaj fosilaj brulkonsumaĵoj, tiamaniere, ke ili nur malrapide elĉerpiĝas kaj dume ne seriozaj medi-damaĝoj estiĝas.

6. Eviti damaĝojn antaŭ ol ili ekestas estas la plej bona medi-politiko. Kaze, ke la scio estas limigita, elekti antaŭzorgan proced-manieron.

a. Aktiviĝi por eviti la riskon, ke seriozaj aŭ eĉ neripareblaj medi-damaĝoj okazu, eĉ kaze, ke sciencaj konoj mankas aŭ ne ankoraŭ definitivan riskoanalizon permesas.

b. Surmeti la pruvoŝarĝon sur tiuj, kiuj asertas, ke iu planata aktiveco ne kaŭzos signifan damaĝon. Devontigi la kaŭzintojn de medi-damaĝoj preni sur sin la respondecon.

c. Certigi, ke antaŭ ĉiuj decidoj la konsekvencoj akumuladaj, longdaŭraj, nerektaj, longdistancaj kaj tutmondaj de homaj aktivecoj zorge estas konsiderataj.

d. Malhelpi ĉiun specon de vivomedia polucio kaj ne akcepti ajnan akumuliĝon de radioaktivaj, venenaj aŭ aliaj danĝeraj substancoj

e. Eviti ĉian militaran aktivecon, kiu damaĝas la naturmedion.

7. Aranĝi la produktadon, konsumadon kaj reproduktadon tiel, ke la regeneradaj kapabloj de la tero, la homaj rajtoj kaj la komuna bonfarto ne suferos.

a. Redukti la materian foruzitaĵon dum produktado kaj konsumado, preferi reuzajn kaj reciklajn sistemojn, kaj certigi, ke rezidua rubaĵo asimiliĝu en la ekologia sistemo sendamaĝe.

b. Uzi ŝpareme kaj efike energion kaj pli kaj pli koncentriĝi sur renovigeblajn energi-resursojn, precipe sunon kaj venton.

c. Progresigi la evoluon, aplikadon kaj justan tutmondan disvastiĝon de teknikoj sendanĝeraj al la medio.

d. Komplete enkalkuli la ekologiajn kaj sociajn kostojn de varoj kaj servoj en la vendoprezo, ofertante per tio al la konsumantoj elekti la produktojn kiuj plenumas la plejaltajn ekologiajn kaj sociajn normojn.

e. Garantii al ĉiuj homoj la aliron al sanitara servo, kiu favorigas sanan kaj respondecan generadon.

f. Adopti vivostilojn, kiuj emfazas la kvaliton de la vivo kaj materian moderecon en mondo kun limigitaj resursoj.


8. Progresigi kaj la studon de ekologia daŭripoveco kaj la malferman interŝanĝon de la akiritaj konoj kaj ties mondskalan aplikadon.

a. Subteni la internacian sciencan kaj teknikan kunlaboradon celantan al daŭripova evoluo kaj ĉi-koncerne aparte atenti la bezonojn de la evoluantaj landoj.

b. Respekti kaj gardi la tradician scion kaj la spiritan saĝecon de ĉiuj kulturoj, kontribuantajn al medi-protektado kaj homa bonfarto.

c. Certigi, ke ĉiuj informoj esencaj kaj gravaj por la homa sano kaj medi-protektado publike alireblas, samkiel genetikaj informoj.


III. SOCIA KAJ EKONOMIA JUSTECO[redakti]

9. Kontraŭbatali povrecon kiel etika, socia kaj ekologia postulo.

a. Garantii la rajton de ĉiu homo je pura trinkakvo, pura aero, sufiĉe da sana nutraĵo, nevenenigitaj grundoj, loĝejo kaj higienaj sanitaraj instalaĵoj kaj la provizadon de la pro ĉio ĉi necesaj resursoj enlandaj kaj internaciaj.

b. Permesi al ĉiuj homoj la aliron al kleriĝo kaj al resursoj, kiuj necesas por daŭripova vivtenado. Kaj provizi reton de sociala sekureco por homoj nekapablaj sin vivteni memstare.

c. Estimi la ignoratojn, protekti la vundiĝemajn, servi al la suferantoj kaj ebligi ilin disvolvi iliajn kapablojn kaj realigi iliajn aspirojn.


10. Certigi, ke ekonomiaj aktivecoj kaj institucioj sur ĉiuj niveloj antaŭenigu justan kaj daŭripovan evoluon.

a. Antaŭenigi la justan disdividon de riĉaĵoj ene de la nacioj kaj inter la nacioj.

b. Plibonigi la intelektajn, financajn, teknikajn kaj sociajn resursojn de evoluantaj landoj kaj malpezigi ilin de internacia ŝuldoŝargo.

c. Certigi, ke ĉia komercado kontribuu al daŭripova uzo de resursoj, al medi-protektado kaj subtenu progresemajn labor-kondiĉojn.

d. Postuli de transnaciaj entreprenoj kaj financ-organizaĵoj agi transparente favore al la komuna bonbarto, kaj samtempe igi ilin respondeci pri la sekvoj de iliaj agoj.


11. Konfirmi la egalrajtecon kaj samvaloron de la seksoj kiel necesa antaŭkondiĉo por daŭripova evoluo kaj garantii la universalan aliron al kleriĝo, sanitara servo, kaj ekonomiaj ebloj.

a. Garantii la homajn rajtojn de virinoj kaj knabinoj kaj ĉesigi ĉian perforton kontraŭ ili.

b. Kuraĝigi la aktivan partoprenon de virinoj en ĉiuj sferoj de la ekonomia, civila, socia, kultura vivo kiel egalrajtaj partnerinoj, decid-farantoj, estrantoj, profitantoj.

c. Fortigi familiojn kaj certigi sekurecon por kaj bonvolan zorgon pri ĉiuj familiaj anoj.

12. Defendi la rajton de ĉiu—senescepte—je natura kaj socia ĉirkaŭo, kiu subtenas homan dignon, korpan sanon kaj spiritan bonfarton. Apartan atenton indas la rajtoj de la indiĝenaj popoloj kaj malplimultoj.

a. Elimini ĉian diskriminacion, ĉu surbaze de raso, haŭtkoloro, sekso, seksa orientiĝo, religio, lingvo, socia deveno, nacia aŭ etna aparteneco.

b. Konfirmi la rajton de indiĝenaj popoloj je siaj propraj spiriteco, konoj, grundoj kaj resursoj kaj sia kun tio kunligita vivteno daŭripova.

c. Estimi la junulojn en niaj komunumoj kaj subteni ilin, por ke ili plenumu sian rolon esencan en la kreado de daŭripovaj socioj.

d. Protekti kaj restarigi kulture kaj spirite eminentajn lokojn.


IV. DEMOKRATIO, SENPERFORTO KAJ PACO[redakti]

13. Fortigi demokratiajn instituciojn sur ĉiuj niveloj, zorgi pri travidebleco kaj respondec-devo de la povuloj, inkluzive eblojn participi kaj ĉies aliron al jurisdikcio.

a. Certigi kaj defendi ĉies rajton je klara kaj ĝustatempa informiteco pri mediaj aferoj kaj pri ĉiuj evolu-planoj kaj -aktivecoj, kiuj potenciale tuŝos aŭ interesos lin aŭ ŝin.

b. Subteni la surlokan, regionan kaj tutmondan civitanan socion, kaj antaŭenigi la konsiderindan partoprenon de ĉiuj personoj kaj organizoj interesataj en la decid-farado.

c. Protekti la rajtojn libere opini-esprimi, publiki, pace kunveni, organiziĝi, kaj la rajton malkonsenti.

d. Establi senbaran kaj efikan aliron al administraciaj kaj sendependaj juraj procesoj, inkluzive protekton kaj rekompencojn kaze, ke medi-damaĝoj estas minacantaj aŭ okazantaj.

e. Elimini koruptadon en ĉiuj institucioj publikaj kaj privataj.

f. Fortigi lokajn komunumojn provizante ilin per la rimedoj necesaj por zorgi pri sia medio. Transdoni la respondecon pri medi-protektado al tiuj administraciaj ebenoj, kiuj plej kompetentas prie.

14. Integrigi en la formalan instruadon samkiel en la vivlongan lernadon la scion, la valorojn kaj la scipovojn, kiuj necesas por daŭripova vivmaniero.

a. Por ĉiuj, aparte por infanoj kaj adoleskantoj, pretigi aliron al klerigaj ebloj, kiuj kapabligas kaj stimulas ilin aktive kontribui por daŭripova evoluo.

b. Favorigi la artojn kaj la homajn, sociajn kaj naturajn sciencojn partopreni en la klerigado por daŭripova evoluo.

c. Elstarigi la rolon de la amaskomunikiloj veki konscion pri la venontaj ekologiaj kaj sociaj defioj.

d. Agnoski la eminentan gravecon de morala kaj spirita edukado por daŭripova vivostilo.


15. Trakti ĉiujn estaĵojn zorge kaj estimplene.

a. Protekti bestojn domestikitajn kaj bredatajn de homoj kontraŭ kruela kaj suferiga traktado.

b. Protekti sovaĝajn bestojn kontraŭ tiuj metodoj de ĉasado, kaptado kaj trolo-fiŝado, kiuj kaŭzas ekstreman, nenecese longan kaj eviteblan suferadon.

c. Eviti aŭ elimini la kromkaptadon aŭ mortigadon de specioj neĉasitaj.

16. Florigi kulturon de akceptemo, senperfortemo kaj paco.

a. Kuraĝigi kaj subteni la reciprokan kompreniĝon, solidarecon kaj kunlaboron inter ĉiuj popoloj kaj inter kaj ene de ĉiuj nacioj.

b. Apliki vastskalajn strategiojn por eviti perfortajn konfliktojn kaj uzi metodojn por manaĝi kaj ĉesigi ekologiajn konfliktojn, same kiel aliajn disputojn, surbaze de kolektiva kunlaborado.

c. Senmilitarigi naciajn sekurec-sistemojn ĝis ekskluzive defenda, ne plu minaca kaj provoka nivelo, kaj reutiligi militarajn rimedojn en porpacaj projektoj, inkluzive ekologian restarigon.

d. Forigi nukleajn, biologiajn kaj kemiajn armilojn samkiel ajnajn aliajn amasdetruilojn komplete.

e. Certigi, ke la uzado de la ĉirkaŭtera samkiel la cetera universo subtenu medi-protektadon kaj pacon.

f. Agnoski, ke paco estas la sumo kreita el maturaj rilatoj kun si mem, kun aliaj personoj, aliaj kulturoj, aliaj vivantaĵoj, la tero kaj la pliampleksa tuto, al kiu ĉio apartenas.

LA VOJO ANTAŬ NI[redakti]

Pli ol neniam antaŭe en la historio de la homaro postulas de ni nia komuna farto kaj sorto aŭdaci novan komencon. La principoj de la Ĉarto de la Tero promesas nepre necesan renovigon. Por plenumi la promesojn, ni devas devontigi nin mem, alproprigi al ni la valorojn kaj celojn de la ĉarto kaj tiujn antaŭenigi. Tio postulas de ni ŝanĝon en niaj mensoj kaj en niaj koroj. Temas pri novmaniere ekkompreni mondskalan reciprokan dependecon kaj universalan respondecon. Ni devas disvolvi kaj apliki la vizion pri daŭripova vivmaniero kun multe da fantazio, kaj surloke kaj regione kaj naciskale kaj mondskale. Nia kultura diverseco estas plej valora heredo kaj la diversaj komunumoj elektu siajn proprajn vojojn realigi tiun ĉi vizion. Ni devas pliintensigi kaj pliampleksigi la dialogon el kiu la Ĉarto originis; ĉar multon ni povas lerni dum la daŭra kaj komuna serĉado al vero kaj saĝeco. En la vivo ofte ekzistas streĉaj malakordoj inter valoroj pleje gravaj. Malfacilajn decidojn tio povas malevitebligi. Sed ni devas trovi vojojn por konkordigi diversecon kun unueco, liberan agadon kun komuna bonfarto, kaj aktualaj celoj kun celoj longperspektivaj. Ĉiu unuopulo, ĉiu familio, organizo aŭ komunumo grave kaj esence rolas. Arto kaj kulturo, sciencoj, religioj, klerigado-institucioj, amaskomunikiloj, ekonomio, neregistaraj organizaĵoj kaj registaroj estas alvokataj preti kreeme gvidi en tiu ĉi procezo. Partnereco inter registaroj, civitanaj socioj kaj ekonomioj estas nepre necesa por efike regi nian sorton. Por konstrui daŭripovan tutmondan komunumon, la nacioj de la mondo devas refreŝigi sian ligon al UNo, plenumi siajn obligaciojn surbaze de ekzistantaj internaciaj interkonsentoj, kaj akcepti la praktikadon de la Tero-Ĉarto-principoj kiel internacia, jure devontiga instrumento por medio kaj evoluo.

Lasu nin komune garantii, ke estontaj generacioj memoru pri nia tempo

kiel tempo, en kiu siaj antaŭuloj faris novan omaĝon al la vivo,

daŭripoveco firmvole estas survojigita,

la strebado al justeco kaj paco verve plivigliĝis,

kiel tempo de gaja celebrado de la vivo.