Tien/8

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
7 Indekso : Tien
de Claude Piron
8
9

Mi komencis trovi la marŝadon longa kaj laciga.

— Post dek minutoj ni alvenos — diris Eriko.

La pejzaĝo estis grandioza, almenaŭ por iu, kiu ŝatas la sovaĝecon de rokoj je nivelo pli alta ol la lasta herbejo. Neĝkovritaj montosuproj, majestaj, en nin alvokis humilecon, kaj la multaj brile blankaj nuboj akcentis la bluon de la ĉielo. La rokoj, preter kiuj ni paŝis, elmontris tutan gamon da grizoj, brunoj, flavoj, malhelruĝoj apud, jen kaj jen, la purblankaj vejnoj de marmoro. Sed ĉefe kontribuis al la sovaĝa etoso la kompleta manko de verdo. Neniu vivo povis ekzisti ĉi tie.

Kaj ĝuste kiam mi mense vortigis al mi tiun penson, jen ni aŭdis la siblan vokon de marmoto. Kion ĝi faris je ĉi tia alteco, kie troviĝis nenio por ĝin nutri? Trafulmis mian cerbon la penso, ke ironia dio venigis ĝin ĉi tien nur por konsciigi min, ke miaj deduktpovoj ne estas fidindaj: realo ĉiam pli vastas ol tio, kion homo povas racie konkludi. La direkto, kiun alprenis tiu pensofluo, ne plaĉis al mi. “Mi submetiĝas al ilia influo,” mi diris mense, “du frenezuloj sukcesis persvadi min entrepreni ĉi tiun frenezan ekspedicion, kaj nun mi lasas ilin kontaĝi sian frenezon al mi. Mi reagu kontraŭ tio. Eble la sovaĝeco de la rokdezerto agas sur la cerbon. Aŭ eble la laco.” Jam pli ol tri horojn ni marŝis. Kelkajn tagojn antaŭe, kiam ni organizis nian ekskurson, mi proponis al Eriko uzi montobiciklojn, sed li diris, ke estus eĉ pli lacige ol piede. Nun, vidante la terenon, mi aprobis lin. Ne eblis atingi nian celon alimaniere, krom per helikoptero, kiun ni ne povus disponi. Mi petis Viljamon, sed ial li ne povis helpi.

— Estas tiu ruĝbruna roko kun triangula supro — Eriko anoncis.

Kaptis min korakcelo. Io ŝancelis mian menson, kvazaŭ balance. Post konfuzmomento, mi komencis distingi la konfliktajn emociojn. Timon, ke la valo montriĝos reala, kaj samtempe timon, ke nenio okazos. Deziron, ĉu infanecan? pri fabela mondo. Furiozon, ke mi, plenkreska, lasis knabecajn revojn de du stranguloj tiagrade impresi min. Kritikon de la ĵusa penso, jene: “Stranguloj vi nomas ilin! Kiel vi fi-pensas! Vi perfekte scias, ke ili estas plej normalaj, mense tute sanaj homoj. Jes ja, vi ekkonis Erikon, kiam li estis neŭroza, sed li resaniĝis, kiel neniu el viaj pacientoj iam ajn resaniĝis. Sinceru!”

Dum sentoj kaj pensoj resaltis de unu mensa angulo al alia, ni faris la lastajn paŝojn ĝis la koncerna roko. Ruĝeca, kun sia triangula ĉapo sur korpo apenaŭ pli larĝa kaj alta ol tiu de dumetra atleto, ĝi elstaris kolore kaj forme inter la aliaj.

— La du fojojn, kiam mi faris la grandan salton, — Eriko diris, — mi sentis, ke mi tuj mortos. Lorena sentis la samon. Pretigu vin al simila impreso; ĝi estas ege malagrabla. Kaj tenu mian manon. Vi sentus vin ridinda, se mi malaperus en la rokon, kaj vi restus tute sola ĉi tie.

Mi tenis lian manon, li premis la rokon, kaj dum eta sekundo mi rimarkis ĉi tiun moviĝi, ne kiel malfermata pordo, laŭ la neĝusta rakonto de miaj du antaŭuloj, sed kiel plato, kiu estus fiksita supre, simile al tuko pinĉmetita al ŝnuro por sekiĝi, kaj kiu svingiĝus, ebligante pasi tra la malsupra spaco. Tra tiu mi falis, kvazaŭ tra senmateria vibrokurteno, en abismon de mallumo. La falo estis pli longa ol mi atendis, kaj ĝia akcelo fortigis la certecon, ke mi karambolos kun la suba roko, forlasante nian sufermondon en alia maniero ol la dezirata.

Sed okazis neniu frakaso. Ni trafis ion molan, kio sorbis la kolizian efikon, tiel ke absolute nenio doloris.

“Nekredeble!” mi konfesis al mi. “Ili rakontis la veron!”

— Ĉi tie komenciĝas la koridoro, — Eriko diris. Ne rolulo en sonĝo, ne fantomo, sed la vera Eriko, kies manon mi ĵus tenis plej senseble. Tuŝado rivelis la koridoron roka, malvarma, iom malseka. Mi ne povis dubi, ke ĝi estas reala. Kaj tamen… Ke ili efektive pravis, estis ege perturbe.

Eriko montris neniun signon de perturbo. Estis por li nur la tria fojo, sed li kondutis kiel tute sperta profesia gvidisto.

— Sekvu min, — li diris, sekurige, kaj mi paŝis malantaŭ li.

Post kelkaj sekundoj, mi ektremis, ĉar mi aŭdis brueton dekstraflanke kaj per okulrando duonvidis moviĝantan estaĵon. Ĝuste tiumomente — ĉu li vidis la samon? — Eriko reparolis:

— Povas okazi, ke vi imagos la ĉeeston de timigaj bestoj sur la flankoj de la tunelo, bestoj el specoj krokodila, serpenta, monstr-insekta, bestoj kun veneno… Mi ne scias, ĉu ili ekzistas efektive aŭ estas efiko de la imago. Sed mi konstatis, ke plej bone estas nur plu paŝi antaŭen ne zorgante pri ili kaj evitante rigardi flanken.

Estis sobrige pensi, ke, laŭ Longa Naz', Eriko estas mensmalsanulo, kaj mi normala. Fakte, li estis multe pli bone adaptita al ĉi tiu medio ol mi, kiun invadis ĉiaspecaj timoj, kaj kiu sentis min kapabla plej fuŝe reagi al eventuala subita danĝero.

La apenaŭ perceptebla lumo, al kiu ni direktis nin ek de post la falo, fariĝis pli kaj pli neta. Ni atingis la lokon, kie la flankoj de la tunelo proksimiĝas unu al la alia kaj apenaŭ lasas sufiĉe da spaco, por rampe progresi.

— Mi trapasas la vibron, — Eriko diris kun la ĉiama trankvilo, kiu nun karakterizis lin.

Ankaŭ ĉe mi ekvibris ĉiuj ĉeloj de la korpo. Impresis, kvazaŭ mi estus malkunmetita kaj rekunmetita en ne pli ol du sekundoj. Post tiu nevortigebla sensaĵo, ni staris en groto, kun, antaŭ ni, vasta lumplena spaco. Mi iris ĝis la rando. Mi ne plu povis stari. Mi eksidis. Kaj ploris.

Kial, vi demandas. Nu, mi ne scias. Postefiko de troaj emocioj, verŝajne. La simpla beleco de tiu pejzaĝo, kiu etendiĝis multe pli malproksimen ol mi imagis laŭ la priskriboj de Eriko kaj Lorena. Fakte la lando ŝajnis senfina, kaj ĝi estis valo nur proksime al ni. Poste ĝi vastiĝis al kontinenta grando.

Kun delikateco, kiun mi ne atendis, Eriko metis la manon sur mian ŝultron, kaj tiu simpla gesto varmigis al mi la koron.

— Estas imprese, ĉu ne? — li diris.

Mi preskaŭ ĉesis plori, sed rea rigardo al tiu plejplejo de okulplaĉa vasto refluigis miajn larmojn. Estis tro. Miradmiri oni povas ĝis iu sojlo, trans kiu la nerva sistemo ne plu eltenas. Ŝajnis al mi, ke dum mia tuta vivo mi atendis renkonti ĉi tiun belecon, sed neniam ĝi prezentiĝis. Venis interesaj aferoj, jes ja, venis ĝuo pri bela naturo, artaj ĉefverkoj, anim-altiga muziko, profundaj amikaj renkontiĝoj, amosento, intensa fizika plezuro, ktp, sed ilin iel fuŝis la fona ĉeesto de zorgoj, turmentoj, suferado, kaj kiam travivaĵo superis mian atendon, tiam estis laŭ normala mezuro. Ĉi tiu vidaĵo tiun superis tiagrade, ke mi sentis, kvazaŭ mi baldaŭ devus eksplodi. Ankaŭ pro la subita forsveno de zorgofono mi sentis, ke mi eksplodos. Fulme trapasis min la penso: “Homo ne estas adaptita al manko de negativeco, mi ne eltenos, tiom da belo kaj bono malhelpas spiri.” Dum kelkaj sekundoj mi havis la impreson, ke mi sufokiĝos ĝismorte. Tamen la sento de troeco iom post iom malpliiĝis. Min invadis ondo de feliĉo, kiun mi ne imagis ebla, kaj en kiu kvieto okupis pli kaj pli vastan spacon. Tiun mikson el feliĉo kaj trankvilo mi rekonis: mi ja konstatis ĝin, de ekstere, ĉe Lorena kaj Eriko.

— Venu, — diris ĉi-lasta. — Ni iru al la jumo.

Ni iris la vojon malsupren. Estis mirige. Ŝajnis, ke je ĉiu spiro mi ŝanĝiĝas, kvazaŭ la aero ĉi-loke enhavus ion, kio bonigus la homon. Je ĉiu paŝo pli akriĝis mia konscio pri tiuj sentoŝanĝoj.

Mi komence ekkonsciis pri la trankvilo. Mi trafis profundecon de psika kvieto, pri kies eblo mi antaŭe ne sciis. Poste venis admira miro kaj danko. Dankovibra raviĝo, formiĝanta al kvazaŭpreĝo: “Dankon, ke ĉio ĉi efektive ekzistas!”. Poste amo: mi konsciis, kiom mi amas ĉi tiun pejzaĝon, ĉi tiun lokon, la mirindan lumon, kiu banis ĉion ĉirkaŭe. Dume, la rilato, duone duba, duone profesia, kiu ligis min al Eriko, fariĝis je ĉiu sekundo pli amika. Poste venis memvaloro. Mi sentis, ke mi havas valoron. Tio tute bone akordis kun la sento, ke mi neniel estas iu speciala. Mi estas homo, nur eta homo, kun la propra kombino de flankoj bonaj kaj malbonaj, de fortoj kaj malfortoj, jes, mi neniel estas speciala, sed simple, ĉar mi estas homo, mi havas valoron. Grandegan valoron. Kiel ĉiu alia homo, eĉ tiuj, kiuj ne povas tion senti pri si. Poste kuraĝo. Kompreneble, mi ne scias, kiel mi tiumomente reagus, se prezentiĝus danĝero, sed, iel, mi sentis en mi kuraĝon, kiun mi antaŭe ne konis. Mi scias, ke tio sonas fanfarona. Sed, se pro iu devo al modesteco mi dirus la malon, mi trompus vin. Mi sentis en mi tiun forton alfronti, eble koste de propra granda peno, kiun oni nomas kuraĝo.

Estus tede priskribi la tutan transformiĝon. Plej miriga estis la kvazaŭfizika impreso de ŝanĝo. La fakto, ke ĉiu paŝo alportas ion novan, kaj fortigas la ĵus akiritajn ecojn. Ŝajnis, ke la tuta gurdado pri bonaj sentoj havas realecan bazon. Kiel ĝi eblas, mi ne povis kompreni. Ĉu io en la fizika medio influis la homojn? Ĉu simple okazis ia memsugestia fenomeno pro la multaj diraĵoj de Eriko kaj Lorena pri ĉi tiu mondo? Mi tute ne scias. Mi nur konstatis tiun agrabliĝon de la ena etoso sen kompreni ĝin, sed, kun obtuza, fona ĝojo, kiu ne ĉesis kreski.

Enirante la vilaĝon, mi ĉirkaŭrigardis kun la sama admira miro, kiun mi spertis ĉe la grotobuŝo. Domoj estis tiel belaj, en sia kampara simpleco! Kaj ankaŭ la aranĝo de ĝardenoj, placetoj, stratoj, kun jen kaj jen fontano, ĝuinde estetikis.

Knabeto staris flanke de vojo.

— Ho, jen unu iru-diri-ulo, — Eriko klarigis, kaj li petis la knabon informi la jumon, ke li ne bezonos veni, se li aŭdos pri nia ĉeesto, ĉar ni iras al li.

La knabo kuris kvazaŭ fluge.

Ni vidis plurajn personojn, kiuj rigardis nin kun miro, sed ilin Eriko nur salutis, kaj, kvankam ilia unua emo estis alparoli nin, ili komprenis el lia sinteno, ke nun ne estas la momento por tio, kaj ili respektis nian nedeziron tuj ekrilati. Ridetoj, mienoj de kompreno kaj diskreteco, amikaj kapklinoj sufiĉis.

Aŭdante patrinon krii ion sufiĉe laŭte al sia filineto, mi esprimis mian miron al Eriko:

— Ne nian lingvon ili parolas! Tamen Lorena diris…

— Ŝi eraris, — li respondis. — Jam la unuan fojon mi rimarkis, ke, kvankam mi aŭdas ilin nialingve, iliaj lipoj faras aliajn movojn, kiel ĉe filmo kun alilingva sonstrio ol la originala. Sed mi devas diri, favore al Lorena, ke tio rimarkiĝas pli ĉe kelkaj personoj ol ĉe aliaj. En la familio, ĉe kiu ni unue estis, nur tre atenta observo tion rivelis. Tio estas nur unu el la mil aferoj, kiujn mi ne komprenas pri ĉi tie.

Nu, la lingvodiferenco certigis, ke temas pri alia gento ol tiu de la regiono, nialanda, kie ni eniris ĉi tiun mondon. Alia detalo, ne menciita de la du antaŭuloj, okulfrapis konfirme. Ilia haŭto tute ne similis, kolore, tiun de eŭropanoj. Ĝi estis bruna kiel ĉe sudamerikaj indianoj aŭ homoj el Polinezio. Sed la haroj ne estis nepre nigraj, kiel ĉe tiuj. Mi ne vidis blondulojn, sed kelkaj havis relative helbrunan hararon, fojfoje eĉ kun kuproruĝaj rebriloj. La vizaĝoj esprimis ion, kion mi ne povus difini. Vortoj kiel paco, feliĉo, amikeco, bonvenigo, mildeco rondiras ĉirkaŭ la vera koncepto sen sukcese trafi ĝin. Sed tiu silenta, simple okula rilatado iel kortuŝis min tiel forte, ke mi preskaŭ ekploris refoje.