Trans torent’
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Informoj pri la teksto | |
---|---|
Titolo: | Trans torent’ |
Aŭtoro: | Bertilo Wennergren, Martin Wiese |
Fonto: | [1] |
Permesilo: | ![]() |
muziko: Martin
teksto: Martin & Bertilo
Roso kuŝas sur beton’
De l’ ŝoseo
Mejloj cent per aŭtobus’
Lia panaceo
Plena luno lumas ŝin
Atendanta
Kuras tra animo jam
Ŝia dubo hanta
Ŝirmu nin de pluv’ kaj vent’
Faru ponton trans torent’
Sed forgesu ne, sinjor’
Ponton inter kor’ kaj kor’
Alveninte al la cel’
Ŝia proksimo
Li daŭre estas same for
De ŝia animo
Ŝirmu nin...
Sidas en apartament’
Altekosta
Posedant’ kun varma korp’
Animo frosta
Kiam ajn laŭ la dezir’
Veturas li en
Aŭto aŭ en jetavi’
Sed kien?
Ŝirmu nin...