Tri Noveloj (Harte)/La Forpelitoj de Poker-Ebenaĵo

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search
La Bonŝanco de Rora-Kampadejo Indekso : Tri Noveloj (Harte)
de Bret Harte
Tradukita de Edwin Grobe
La Forpelitoj de Poker-Ebenaĵo
La Partnero de Tenesio


La Forpelitoj de Poker-Ebenaĵo


Dum S-ro Johano Okhursto, vetludisto, enpaŝis la ĉefstraton de Poker-Ebenaĵo en la mateno de la dudektria de novembro 1850, li konsciis pri ŝanĝo de la morala etoso de la loko de post la antaŭa vespero. Du-tri viroj, kunparolante serioze, eksilentis kiam li alproksimiĝis kaj interŝanĝis signifoplenajn rigardojn. Enestis la aeron sabata senvigleco kiu, en setlemento malalkutimiĝinta al sabataj influoj, ŝajnis minaca.

La trankvila belaspekta vizaĝo de S-ro Okhursto elmontris malmultan interesiĝon pri tiuj indikaĵoj. Ĉu li konsciis pri pridispozicia kialo iliaflanka? Jen estis alia demando. "Mi supozas ke ili serĉas iun," li meditis. "Verŝajne temas pri mi." Li reenigis en sian poŝon la naztukon per kiu li ĵus forbrosis de sur siaj bonzorgitaj botoj la ruĝan polvon de Poker-Ebenaĵo kaj senbrue senigis sian menson je iu ajn cetera konjekto.

Efektive, Poker-Ebenaĵo ja "serĉis iun." Lastatempe ĝi suferis la perdon de pluraj miloj da dolaroj, du valoraj ĉevaloj kaj eminenta civitano. Ĝi spertis spasmon de virta reagado, tiel senleĝa kaj neregebla kiel iu ajn el la faroj ĝin estiginta. Sekreta komitato decidiĝis senigi la urbeton je ĉiuj maltaŭgaj personoj. Tion oni faris en daŭra maniero rilate al du viroj tiam pendantaj de la branĉoj de platano en la ravino kaj en provizora maniero rilate al la forpelo de kelkaj ceteraj kontraŭindaj originaluloj. Mi bedaŭras devi diri ke kelkaj el tiuj estis virinoj. Honore al ilia sekso, tamen, ni agnosku ke ilia maltaŭgeco estis profesia, kaj estis nur pri tiaj facile starigitaj normoj de malbono ke Poker-Ebenaĵo konsentis sidi en juĝado.

S-ro Okhursto pravis sin supozante ampleksata en tiu kategorio. Kelkaj komitatanoj urĝproponis pendumi lin kiel eblan ekzemplon kaj certan rimedon rehavigi al si el liaj poŝoj la sumojn kiujn li gajnis de "Estas kontraŭjuste," diris Jaĉjo Hvilero, "permesi ĉi tiun junulon de Rora-Kampadejo—nepran fremdulon—forporti nian monon." Sed kruda sento de justeco enloĝanta la brustojn de tiuj bonŝancintaj gajni monon de S-ro Okhursto nuligis tiun pli rigidan lokalan antaŭjuĝon.

S-ro Okhursto prikonsentis sian kondamnon kun filozofia trankvilo, des pli trankvile ĉar li konsciis pri la hezito de siaj juĝistoj. Li estis troa vetludisto por ne agnoski la fatalon. Liaopinie la vivo estis plej ideale malcerta ludo kaj li rekonis la kutiman procenton favorantan la disdoniston.

Aro da armilhavaj viroj akompanis la forpelitan malicon de Poker-Ebenaĵo ĝis la limoj de la setlemento. Krom S-ro Okhursto, konate kiel aplombe senesperiga viro, kaj por timigi kiun la armita eskorto estis destinita, la ekzilita kompanio konsistis el juna virino konata senceremonie kiel "La Dukino;" cetera gajninta la malfeliĉan titolon "Patrino Ŝiptono;" kaj Onklo Vilĉjeto, suspektata kluzŝtelisto kaj konfirmita drinkemulo. La kavalkado instigis neniajn komentojn ĉe la spektantaro kaj nenian vorton eldiris la eskorto. Kiam oni atingis la ravinon signalantan la plej foran limon de Poker-Ebenaĵo, nur tiam la estro parolis mallonge kaj koncize. La ekzilitojn oni malpermesis reveni je la risko de iliaj vivoj.

Post la malapero de la eskorto, iliaj enfermitaj sentoj elverŝiĝis en kelkaj histeriaj larmoj flanke de la Dukino, iom da maldeca lingvaĵo fare de Patrino Ŝiptono kaj Partia salvo da sakraĵoj ĉe Onklo Vilĉjeto. Silentis nur la filozofia Okhursto. Trankvile li aŭskultis la deziron de Patrino Ŝiptono eltranĉi ies koron, la ripetitajn deklarojn de la Dukino ke ŝi mortos sur la vojo kaj la timigajn fivortojn kiujn ŝajnis elsaltigi Onklo Vilĉjeto dum li rajdis antaŭen. Kun la facila bonhumoro karakterizantan lian specon, li postulis interŝanĝi sian propran rajdbeston, Kvin-Punktaĵon, kaj la lamentindegan mulon kiun rajdis la Dukino. Sed eĉ ĉi tiu faro malsukcesis kuntiri la kompanion en ajnan pli proksiman kunsimpation. La juna virino rearanĝis siajn iom ĉifitajn plumojn kun malforta velkinta koketado; Patrino Ŝiptono rigardis kun malbonvolo la proprietanton de Kvin-Punktaĵo kaj Onklo Vilĉjeto kunigis la tutan vojaĝantaron en sola vastskala anatemo.

La vojo ĝis Sablo-Baro—kampadejo kiu, ne ankoraŭ spertinte la regenerajn influojn de Poker-Ebenaĵo, ŝajnis rezulte proponi ian inviton al la elmigrintoj, lokiĝis trans kruta montaro. Ĝi estis malproksima je tagdaŭra vojaĝo. En tiu progresinta sezono la kompanio transpasis baldaŭ la malseketajn moderklimatajn regionojn de la antaŭmontoj en la sekan, malvarman, vigligan aeron de Siero-montaro. La vojeto estis mallarĝa kaj malfacila. Je tagmezo la Dukino elruliĝis sian selon kaj, tereniĝinte, deklaris sian intencon ne plu antaŭeniri, kaj la kompanio haltis.

La loko estis elstare sovaĝa kaj impona. Arbara amfiteatro, ĉirkaŭate ĉe tri flankoj de krutegaj klifoj de ruda granito deklivis milde ĝis la firsto de cetera klifego superrigardanta la valon. Tiu estis sendube la plej taŭga loko por kampadejo se kampado estus rekomendinda. Sed S-ro Okhursto sciis ke apenaŭ duono de la vojaĝo ĝis Sablo-Baro estis jam plenumita kaj la karavano estis nek ekipita nek provizita por prokrasto. Tiun fakton li atentigis abrupte al siaj kunvojaĝantoj, kun filozofia komentado pri la malsaĝeco de "enĵeti iliajn kartojn antaŭ ol la matĉo finludiĝos." Sed ili havis provizon da alkoholaĵoj kiu en la nuna krizostato anstataŭis manĝaĵon, fuelon, ripozon kaj antaŭscion. Malgraŭ liaj protestoj, antaŭ ne longe ili subestis pli malpli ĝian influon. Onklo Vilĉjeto pasis rapide el militema stato en stuporon, la Dukino sentimentalaĉiĝis kaj Patrino Ŝiptono ronkis. Nur S-ro Okhursto restis surpiede, sin apogante kontraŭ rokon, superrigardante ilin trankvile.

S-ro Okhursto ne drinkis. Tio malhelpis profesion bezonantan aplombon, senemociecon kaj spiritopretecon, kaj, en lia persona dirmaniero, li ne povis "elporti la koston." Dum li rigardis siajn kuŝantajn kunekzilitojn, la soleco estigita de lia paria profesio, liaj vivmanieroj, liaj malvirtoj mem, unuafoje premis lin peze. Li ekagis, senpolvigante siajn nigrajn vestaĵojn, lavante al si la manojn kaj la vizaĝon, kaj plenumis ceterajn taskojn tipajn de liaj zorge ordemaj kutimoj, kaj dummomente li forgesis sian ĝenon. La ideo forlasi liajn pli malfortajn kaj pli bedaŭrindajn kunestantojn neniam alvenis eble en lian menson. Tamen li ne povis ne senti la mankon de tiu ekscitiĝo kiu, strange, plejmulte favoris la trankvilan egalanimecon por kiu li fifamis. Li rigardis la mornajn murojn elstarantajn mil apikajn futojn super la pinarboj lin ĉirkaŭantaj; la ĉielon, minace nubigitan; la valon sube, jam malaperantan en ombrojn. Kaj, tiel agante, subite li aŭdis iun alvoki lian nomon.

Rajdanto suprenvenis malrapide laŭ la vojeto. En la freŝa malfermata vizaĝo de la novalveninto S-ro Okhursto rekonis Toĉjon Simsonon, alie nomatan "La Naivulo" de Sablo-Baro. Li konatiĝis kun tiu antaŭ kelkaj monatoj okaze de "matĉeto" kaj, kun nepra egalanimeco, gajnis la tutajn riĉaĵojn—egalantajn kelkajn kvardek dolarojn—de la senartifika junulo. Je la fino de la matĉo, S-ro Okhursto kondukis la junecan vetludiston malantaŭ la pordon kaj alparolis lin tiel: "Toĉjo, vi estas bona vireto, sed kiel vetludisto vi estas nepre senvalora. Revetludi neniam plu." Tiam li retransdonis al la knabo lian perditan monon, forŝovis lin mildatuŝe el la ĉambro kaj tiel aliigis Toĉjon Simsonon en sindonan sklavon.

Estis memoraĵo pri tio en la knabeca kaj entuziasma maniero en kiu li salutis S-ron Okhurston. Li survojiĝis, li diris, cele al Poker-Ebenaĵo, por serĉi bonŝancon. "Ĉu sola?" Ne, ne precize sola; efektive—subrido—li forkuris kun Pinjo Vudzo. Ĉu S-ro Okhursto ne memoris Pinjon? Ŝi kiu kelnerinis antaŭe ĉe Malebrio-Domo? Jam antaŭ multe da tempo ili gefianĉiĝis sed olda Jaĉjo Vudzo malaprobis tion pro kio ili forkuris kaj estis survoje all Poker-Ebenaĵo por geedziĝi kaj jen ili estis. Kaj ili estis lacegaj kaj kiom ili estis bonŝancaj, trovinte kampadejon kaj kompanion. Ĉion tion la Naivulo anoncis rapide, dum Pinjo—bela fraŭlino dekkvinjara—eliĝis de malantaŭ la pinarbo kie ŝi ruiĝiĝis nevidate, kaj rajdis ĝis la flanko de sia amanto.

Nur malofte S-ro Okhursto okupiĝis pri sentoj kaj eĉ pli malofte pri deco, sed venis en lian menson la malpreciza ideo ke la situacio maltaŭgis. Tamen li retenis sian spiritopretecon sufiĉe por piedbateti Onklon Vilĉjeton, kiu estis dironta ion, kaj Onklo Vilĉjeto estis sufiĉe malebria por rekoni en la piedbateto de S-ro Okhursto superan potencon maltolerantan frivolaĵojn. Tiam li entreprenis konvinki Toĉjon Simsonon ne daŭre prokrasti, sed sensukcese. Li eĉ atentigis tion ke mankis proviantoj kaj ankaŭ kampadrimedoj. Sed, malbonŝance, la Naivulo respondis al tiu protesto certigante al la kompanio ke li disponas pri suplementa mulo ŝarĝita je provizaĵoj kaj anoncante la malkovron de kruda fispeco de ŝtipdometo proksime al la vojeto. "Pinjo povas tranokti kun S-rino Okhursto," diris la Naivulo, indikante la Dukinon, "kaj mi kapablas bonfarti sola."

Nur la admona piedo de S-ro Okhursto malhelpis ke Onklo Vilĉjeto eksplodu ridegante. Eĉ tiam tiulasta sentis sin devigata retiriĝi laŭ la kanjono ĝis povi rekonsistigi sian gravecon. Tie li konfidis la ŝercon al la altaj pinarboj, kun multaj frapoj kontraŭ sian kruron, kunpremoj de la vizaĝo kaj la kutima sakraĵaro. Sed kiam li revenis al siaj kamaradoj, li trovis ilin sidantajn apud iu fajro—ĉar la aero jam strange malvarmiĝis kaj la ĉielo nubkovritiĝis—partoprenantajn verŝajne en amika konversacio. Pinjo parolis efektive en impeta knabina maniero al la Dukino kiu aŭskultis kun interesiĝo kaj vigleco kiujn ŝi ne elmontris jam de multaj tagoj. La Naivulo deklamis, verŝajne kun egala efekto, al S-ro Okhursto kaj Patrino Ŝiptono kiu malstreĉiĝis verdire en afablecon. "Ĉu ĉi-tiu estas malbenita pikniko?" diris Onklo Vilĉjeto, kun interna malestimo, dum li superrigardis la arbaran aron, la resaltan fajrlumon kaj la ŝnuritajn bestojn en la unua plano. Subite ideo enmiksiĝis kun la alkoholaĵaj haladzoj ĝenantaj lian cerbon. Verŝajne ĝi estis de ŝerca karaktero ĉar denove li sentis la devon frapi la kruron kaj ŝovi la pugnon enbuŝen.

Dum la ombroj suprenrampetis laŭ la monto, venteto lulis la suprojn de la pinarboj kaj ĝemis tra iliaj longaj kaj mornaj koridoroj. La ruinigitan kabanaĉon, flikitan kaj kovritan de pinarbaj branĉoj, oni dediĉis al la virinoj. Dum la geamantoj disapartiĝis, senceremonie ili interŝanĝis kison, tiel honestan kaj sinceran ke ĝi aŭdeblis eble super la ŝanceliĝantaj pinarboj. La delikata Dukino kaj la malbonvolema Patrino Ŝiptono estis verŝajne tro mirigitaj por prikomenti tiun plej lastan indikon de simpleco kaj tial turniĝis senvorte al la kabanaĉo. La fajron oni rekonsistigis, la viroj kuŝiĝis antaŭ la pordo kaj, post kelkaj minutoj, dormis.

S-ro Okhursto estis malprofunda dormanto. Ĝis la mateno li vekiĝis sensentigite kaj malvarmigite. Dum li agitis la mortantan fajron, la vento, kiu blovis forte nun, alportis al lia vango ion kio ĝin sensangigis—neĝon!

Li stariĝis eksalte intencante veki la dormantojn, ĉar nepre necesis ne perdi tempon. Sed turniĝinte al la loko kie Onklo Vilĉjeto kuŝis antaŭe, li eksciis ke tiu jam foriris. Suspekto saltis al lia cerbo kaj blasfemo al liaj lipoj. Li alkuris la ejon kie la muloj estis ŝnuritaj; ili ne plu tieis. La spuroj jam malaperis rapide en la neĝo.

La dummomenta ekscitiĝo revenigis S-ron Okhurston al la fajro kun lia kutima trankvilo. Li ne vekis la dormantojn. La Naivulo dormis pace, kun rideto sur lia bonhumora efelida vizaĝo; la virgulino Pinjo dormis tiel dolĉe apud siaj pli malfortaj fratinoj kvazaŭ prizorgataj de ĉielaj gvardistoj; kaj S-ro Okhursto, suprentirante sian kovrilon sur la ŝultrojn, karesis sian liphararon kaj atendis la tagiĝon. Ĝi alvenis malrapide en la kirliĝanta nebuleto de neĝeroj kiuj blindumis kaj konfuzis la rigardon. La videbla parto de la pejzaĝo ŝajnis magie ŝanĝita. Li superrigardis la valon kaj resumis la nunecon kaj la estontecon en ununura vorto: "Neĝizolitaj!"

Zorga inventaro pri la provizaĵoj, kiuj, feliĉe por la kompanio, estis staplitaj interne de la kabanaĉo kaj tial eskapis la krimajn fingrojn de Onklo Vilĉjeto, malkovris la fakton ke, kun prizorgo kaj prudento, ili kapablus travivi eble dek pluajn tagojn. "Tio estas," diris S-ro Okhursto mallaŭte al la Naivulo, "se vi bonvolos nutri nin. Se ne—kaj eble pli bone estus ke ne—vi povos atendi ĝis kiam Onklo Vilĉjeto revenos kun provizaĵoj." Pro ia okulta kialo, S-ro Okhursto malsukcesis devigi sin malkaŝi la friponecon de Onklo Vilĉjeto, kaj tial li proponis la hipotezon ke tiu vagiradis el la kampadejo kaj hazarde stampedis la bestojn. Li glitumis averton al la Dukino kaj Patrino Ŝiptono kiuj, kompreneble, sciis la faktojn de la kabeo de ilia kamarado. "Ili malkovros la veron pri ni ĉiuj kiam ili malkovros ion ajn," li aldiris signifoplene, "kaj estas senutile timigi ilin nun."

Toĉjo Simsono ne nur metis sian tutan mondan havaĵaron je la dispono de S-ro Okhursto, sed ŝajnis ĝui la eblon de ilia deviga izolado. "Ni havos bonan kampadon dum semajno kaj tiam la neĝo fandiĝos kaj ni reiros ĉiuj kune." La feliĉiga gajeco de la juna viro kaj la trankvilo de S-ro Okhursto infektis la aliajn. La Naivulo, helpe de pinarbaj branĉoj, improvizis pajlaĵon por la sentegmenta kabano kaj la Dukino direktis Pinjon en la rearanĝo de la internaĵo kun speco de gusto kaj takto kiu malfermis la bluajn okulojn de tiu provinca knabino ĝis ilia plej granda etendiĝo.

"Mi s'pozas ke vi alkutimiĝis al bonkvalitaĵoj ĉe Poker-Ebenaĵo," diris Pinjo. La Dukino forturniĝis abrupte por kaŝi ion kio ruĝigis ŝian vangon tra ties profesia koloraĵo kaj Patrino Ŝiptono petis ke Pinjo ne "babiladu." Sed kiam S-ro Okhursto revenis post laciga serĉado por la vojeto, li aŭdis la sonon de ĝoja ridado eĥata de la rokoj. Li haltis, sentante iom da timo, kaj unue, nature, liaj pensadoj turniĝis al la viskio kiun, prudente, li jam antaŭkaŝis. "Kaj tamen, pro mi ne scias kiu kialo, tio ne havas viskian sonon," diris la vetludisto. Nur kiam li ekvidis la flamriĉan fajron tra la ankoraŭ blindiga ŝtormo kaj la homaron ĉirkaŭ ĝi, li atingis la konvinkon ke temis pri "taŭga gajeco."

Ĉu S-ro Okhursto kaŝis siajn kartojn kun la viskio kiel ion malrajtantan eniri libere la komunumon, tio mi malkapablas diri. Certe estas, laŭ la diraĵo de Patrino Ŝiptono, ke li "ne diris kartojn solan fojon" dum la vespero. Feliĉe, oni forgesigis la tempon helpe de akordiono, eligita iom pompe fare de Toĉjo Simsono el lia pakaĵo. Malgraŭ kelkaj malfacilaĵoj rilate al la manipulado de tiu instrumento, Pinjo Vudzo sukcesis pluksonigi plurajn malbonvolajn melodiojn el ties klavoj, akompanate de la Naivulo ludanta paron da ostaj kastanjetoj. Sed la krona festaĵo de la vespero prenis la formon de kruda kamparpreĝeja himno kiun la geamantoj, interplektinte la manojn, kantis kun grandaj seriozo kaj bruo. Mi timas ke ia spita tono kaj misiista ritmo de ties refreno, anstataŭ ajna pia kvalito, igis ĝin rapide infekti la ceterajn, kiuj partoprenis finfine en la kantado: Mi fieras vivi servante la Sinjoron, Kaj mi celas morti en Lia armeo.

La pinarboj ŝanceliĝis, la ŝtormo kirliĝis kaj skuiĝis super la mizera homaro, kaj la flamoj de ilia altaro saltis ĉielen, kvazaŭ simbolante ian voton.

Je noktomezo la ŝtormo mildiĝis, la ruliĝantaj nuboj disapartiĝis kaj la steloj brilegis forte super la dormanta kampadejo. S-ro Okhursto, kies profesiaj kutimoj ebligis lin vivi kun la plej malgranda kvanto da dormado, kvankam dividinte la vaĉon kun Toĉjo Simsono, sukcesis iel ŝarĝi sin per la pli granda parto de tiu devo. Li pardonpetis al la Naivulo, dirante ke "ofte li pasigis semajnon sen dormi." "Farante kion?" demandis Toĉjo. "Pokeron!" respondis Okhursto sentence. "Kiam viro havas sinsekvon da bonŝanco—nigrula bonŝanco—li ne laciĝas. La bonŝanco cedas la unua. La bonŝanco," aldiris la vetludisto, "estas strangaĵego. Vi scias certege pri ĝi nur tion ke ĝi devas ŝanĝiĝi. Kaj estas ekscii kiam ĝi ŝanĝiĝos kio sukcesigos vin. Ni spertis sinsekvon da malbonŝanco ekde nia foriro el Poker-Ebenaĵo—vi aperas ke jen ankaŭ vi enfalas ĝin. Se vi povas daŭre teni viajn kartojn, vi bonfartos. Ĉar," aldiris la vetludisto, kun ĝoja nerilateco,

"Mi fieras vivi servante la Sinjoron,
Kaj mi celas morti en Lia armeo."

La tria tago alvenis kaj la suno, trarigardante la blankkurtenitan valon, vidis la forpelitojn dividi sian malrapide malpligrandiĝantan stokon da provizaĵoj por la matenmanĝo. Estis unu el la propraĵoj de tiu montara klimato ke ties radioj difuzis amikan varmon sur la vintran pejzaĝon, kvazaŭ kondolencante bedaŭre pri la pasinteco. Sed ĝi malkaŝis drivaĵon post drivaĵo da neĝo alte amasigita ĉirkaŭ la dometaĉo; senespera, senmapa, senspura maro da blanko etendiĝanta sub la rokaj bordoj al kiuj la forpelitoj ankoraŭ alkroĉiĝis. Tra la mirinde klara aero la fumo de la kampareca vilaĝo Poker-Ebenaĵo leviĝis mejlojn for. Patrino Ŝiptono vidis ĝin kaj ekde malproksima altaĵo de sia roka fortikaĵo, lanĉis en tiu direkto finan malbenon. Estis ŝia lasta vortvipa entrepreno kaj pro tiu kialo estis investita je ioma grado da sublimeco. Tio bonfartigis ŝin, ŝi informis private la Dukinon. "Nur foriri tien kaj sakri, kaj vidi." Tiam ŝi respondecigis sin pri distradi "la infanon," kiel plaĉis al ŝi kaj al la Dukino nomi Pinjon. Pinjo ne estis bebino sed tiel pravigi ŝian maluzon de sakraĵoj kaj maldecaĵoj estis konsolanta kaj genia teorio de la paro.

Kiam nokto suprenrampis denove tra la ravinoj, la anĉaj notoj de la akordiono leviĝis kaj falis en nervozaj spasmoj kaj longe tiritaj anheloj apud la flagretanta kampadfajro. Sed muziko malsukcesis plenigi la doloregan vakuon postlasitan per malsufiĉaj manĝaĵoj kaj Pinjo proponis novan distraĵon: rakontadon. Nek S-ro Okhursto nek liaj inaj kamaradoj deziris rakonti siajn personajn spertojn; tial ankaŭ tiu propono malsukcesintus sen la farado de la Naivulo. Kelkajn monatojn antaŭe tiu bonŝancis trovi hazardan ekzempleron de la genia traduko de Iliado fare de S-ro Popo. Nun li proponis rakonti la ĉefajn eventojn de tiu poemo—komplete primajstrinte la intrigon sed iom forgesinte la vortojn—en la aktuala lingvaĵo de Sablo-Baro. Kaj tial dum la cetero de tiu nokto denove la Homeraj duondioj surtretis la teron. Troja tirano kaj ruza Greko luktis en la ventoj kaj la grandaj pinarboj de la ravino ŝajnis riverenci antaŭ la kolero de la filo de Peleo. S-ro Okhursto aŭskultis kun trankvila kontento. Precipege li interesiĝis pri la sorto de "Hakilo," kiel la Naivulo persistis nomi la "rapidpiedan Aĥilon."

Kaj tial, kun malmulte da manĝaĵo kaj multe da Homero kaj akordiono, tuta semajno superpasis la kapojn de la forpelitoj. Denove la suno forlasis ilin kaj denove el plumbaj ĉieloj la neĝeroj kribriĝis sur la teron. Tagon post tago, pli kaj pli proksime ĉirkaŭ ili, alvenis la neĝa cirklo, ĝis finfine ili rigardis el sia malliberejo trans drivintajn murojn de blindiga blanko kiuj turegis dudek futojn super iliaj kapoj. Estiĝis pli kaj pli malfacile replenigi iliajn fajrojn, eĉ helpe de la falintaj arboj apud ili, nun duone kaŝitaj en la neĝamasoj. Tamen plendis neniu. La geamantoj forturniĝis de la morna perpsektivo kaj enrigardis la okulojn unu de la alia, kaj estis feliĉaj. S-ro Okhursto rezignaciis aplombe pri la perdiĝanta ludo antaŭ si. La Dukino, pli gaja ol antaŭe, alprenis la taskon prizorgi Pinjon. Nur Patrino Ŝiptono—antaŭe la plej forta de la kompanio—ŝajnis malsaniĝi kaj velki. Je noktomezo de la deka tago ŝi alvokis Okhurston apud sin. "Mi foriras," ŝi diris en voĉo de plendema malforto, "sed nenion diru pri tio. Ne veku la infanojn. Prenu la pakaĵon de sub mia kapo kaj malfermu ĝin." S-ro Okhursto faris tion. Ĝi enhavis la nutraĵojn de Patrino Ŝiptono por la pasinta semajno, netuŝitajn. "Havigu ilin al la infano," ŝi diris, indikante la dormantan Pinjon. "Vi malsatmortigis vin," diris la vetludisto. "Tiel oni nomas tion," diris la virino plendeme, dum ŝi rekuŝiĝis kaj, turnante la vizaĝon al la muro, forpasis trankvile.

La akordionon kaj la ostojn oni flankenmetis tiun tagon kaj Homeron oni forgesis. Kiam la kadavro de Parino Ŝiptono estis enterigita en la neĝo, S-ro Okhursto flankenalvokis la Naivulon kaj elmontris al li paron da neĝŝuoj kiun li formis el la malnova pakselo. "Estas ankoraŭ unu ŝanco el cent por savi ŝin," li diris, indikante Pinjon; "sed ĝi estas tie," li aldiris, fingremontrante Poker-Ebenaĵon. "Se vi povos alveni tien en du tagoj, ŝi estos savita." "Ĉu kaj vi?" demandis Toĉjo Simsono. "Mi restos ĉi-tie," estis la abrupta respondo.

La geamantoj sin adiaŭis unu la alian per longa ĉirkaŭbrako. "Ne ankaŭ vi iras, ĉu ne?" diris la Dukino. "Ĝis la ravino," li respondis. Li turniĝis subite kaj kisis la Dukinon, lasante ŝian palan vizaĝon flamruĝa, kaj ŝiajn tremantajn membrojn rigidaj pro miro.

La nokto alvenis, sed ne S-ro Okhursto. Ĝi revenigis la ŝtormon kaj la kirliĝantan neĝon. Tiam la Dukino, nutrante la fajron, konstatis ke silente iu amasigis apud la kabanaĉo sufiĉe da hejtaĵo por daŭri kelkajn pluajn tagojn. Larmoj leviĝis en ŝiaj okuloj sed ŝi kaŝis ilin al Pinjo.

La virinoj dormis nur malmulte. En la mateno, enrigardante la vizaĝon unu de la alia, ili legis sian sorton. Neniu parolis, sed Pinjo, konsentante roli kiel la pli forta, alproksimiĝis kaj ĉirkaŭbrakis la talion de la Dukino. Ili tenis tiun pozon dum la daŭro de la tago. Tiun nokton la ŝtormo atingis sian plej grandan koleron kaj, disapartigante la ŝirmajn pinbranĉojn, invadis la kabanaĉon mem.

Ĝis la mateno ili trovis sin malkapablaj nutri la fajron, kiu iom post iom formortis. Dum la braĝeroj nigriĝis malrapide, la Dukino rampis pli proksime al Pinjo kaj rompis la silenton de multaj horoj: "Pinjo, ĉu vi scipovas preĝi?" "Ne, kara," diris Pinjo, simple. La Dukino, sen scii precize kial, sentis sin senzorgigita kaj, metinte la kapon sur la ŝultron de Pinjo, ne plu parolis. Kaj tiel kuŝante, dum la pli juna kaj pli pura kuŝigis la kapon de sia malpurigita fratino sur sia virga brusto, ili ekdormis.

La vento mildiĝis, kvazaŭ timante veki ilin. Plumaj neĝdrivaĵoj, skufaligite de sur la longaj pinbranĉoj, ŝvebis kiel blankflugilaj birdoj kaj sinkis ĉirkaŭ ili dum ili dormis. La luno, tra la fenditaj nuboj, rigardis de supre tion kio estis antaŭe la kampadejo. Sed ĉiu homa malpuraĵo, ĉiu spuro pri tera farado, estis kaŝita sub la senmakula mantelo subenĵetita kompate de supre.

Ili dormis tiun tutan tagon kaj la sekvintan, nek ili vekiĝis kiam voĉoj kaj piedpaŝoj rompis la silenton de la kampadejo. Kaj kiam kompataj fingroj forbrosis la neĝon de sur iliaj palaj vizaĝoj, estis apenaŭ direble, laŭ la egala paco ripozanta sur ili, kiu estis ŝi kiu pekintis. Eĉ la Leĝo de Poker-Ebenaĵo rekonis tion kaj forturniĝis, lasante ilin ankoraŭ kunkuplitaj ĉiun en la brakoj de la alia.

Sed ĉe la enirejo de la ravino, sur unu el la plej grandaj pinarboj, oni malkovris la duon de trefo pinglitan al la ŝelo per Bovio-tranĉilo. Ĝi surportis la jenan tekston skribitan krajone per stabile mano:

SUB ĈI TIU ARBO
KUŜAS LA KORPO
DE
JOHANO OKHURSTO
KIU RENKONTIS SINSEKVON DA MALBONŜANCO
LA 23AN DE NOVEMBRO 1850
KAJ
LIVERIS SIAJN LUDPECOJN
LA 7AN DE DECEMBRO 1850.

Kaj senpulsa kaj malvarma, kun Derinĝero ĉe la flanko kaj kuglo en la koro, kvankam ankoraŭ aplomba kiel en la vivo, sub la neĝo kuŝis tiu kiu estis samtempe la plej forta kaj tamen la plej malforta de la forpelitoj de Poker-Ebenaĵo.