Tri Noveloj (Harte)/La Partnero de Tenesio

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search
La Forpelitoj de Poker-Ebenaĵo Indekso : Tri Noveloj (Harte)
de Bret Harte
Tradukita de Edwin Grobe
La Partnero de Tenesio
Informo


La Partnero de Tenesio


Mi opinias ke neniam ni sciis lian veran nomon. Certe, nia malscio pri ĝi neniam starigis por ni ajnspecan socian maloportunaĵon ĉar ĉe Sablo-Baro en 1854, viroj plejparte rebaptonomiĝis. Foje tiuj prunteprennomoj baziĝis sur iu diferencigo de kostumo, kiel en la kazo de "Drelikaĵo-Jaĉjo"; aŭ sur iu aparteco de kutimo, kiel vidiĝis en "Salpetro-Vilĉjo," tiel nomata pro malordinara kvanto da tiu kemiaĵo en lia ĉiutaga pano; aŭ pro malbonŝanca erareto, kiel elmontriĝis en "La Fera Pirato," milda, malofendema viro gajninta tiun malbonaŭguran titolon pro sia bedaŭrinda misprononco de la termino "feraj piritoj." Eble tio estis la fonto de ia kruda heraldiko, sed mi devas kredi ke la fenomeno rezultis de la fakto ke la vera nomo de iu viro en tiu epoko dependis ununure de lia propra senpravigita deklaro. "Vi nomas vin Klifordo, ĉu?" diris Bostono, alparolante kun infinita malestimo timidan novalveninton; "Infero plenas je tiaj Klifordoj!" Tiam li prezentis la kompatindan viron, kies nomo malbonŝancis esti efektive Klifordo, sub la kromnomo Garolo-Karolo, malbenita inspiraĵo de la momento restinta fiksita al li ĉiam poste.

Sed ni revenu al la Partnero de Tenesio, kiun neniam ni konis alie ol laŭ tiu relativa titolo. Tion ke iam li ekzistis kiel aparta kaj sendependa individuo ni eksciis nur poste. Ŝajnas ke en 1853 li forlasis Poker-Ebenaĵon por aliri San-Franciskon, laŭraporte por havigi al si edzinon. Li neniam sukcesis preteriri Stoktonon. En tiu loko li ekinteresiĝis pri juna persono kelnerinanta ĉe la hotelo kie li prenis siajn manĝojn. Iun matenon li diris al ŝi ion kio igis ŝin rideti ne malamikine, kaj iom koketuline rompi teleron da toastoj super lia suprenrigardanta, serioza, simpla vizaĝo kaj retiriĝi al la kuirejo. Li sekvis ŝin kaj reaperis plurajn momentojn poste, kovrite je ceteraj toastoj kaj venko. La saman tagon semajnon poste juĝisto de la paco geedzigis ilin kaj ili revenis al Poker-Ebenaĵo. Mi konscias ke eblus pliteatrigi tiun aventureton sed mi preferas rakonti ĝin tiel kiel ĝi estis rakontita ĉe Sablo-Baro—en la ravinoj kaj drinkejoj—kie ĉiun sentimentalecon forta senso de humuro modifis.

Pri ilia geedza feliĉo nur malmulto sciatas, eble pro tio ke Tenesio, loĝante ĉe sia partnero, utiligis la oportunon diri ion al la nova edzino nome de si mem, je kio, estas dirate, ŝi ridetis ne malamikine kaj retiriĝis modeste—ĉi-foje ĝis Marizvilo, kien Tenesio sekvis ŝin, kaj kie ili estigis kunloĝadon sen la helpo de juĝisto de la paco. La Partnero de Tenesio reagis simple kaj serioze, laŭ sia kutimo, al la perdo de sia edzino. Sed, por la surprizo de ĉiuj, kiam iun tagon Tenesio revenis de Marizvilo, sen la edzino de sia partnero—ŝi jam ridetis kaj retiriĝis kun iu alia—la Partnero de Tenesio manpremis lin la unua kaj salutis lin kun bonvolo. Indignis, kompreneble, la uloj kuniĝintaj en la ravino por spektadi la pafbatalon. Ilia indigno povintus sin elverŝi en sarkasmo escepte de tio ke speciala brilo en la rigardo de la Partnero de Tenesio signalis liaflankan mankon de humura alttakso. Efektive, li estis serioza viro, kun konstanta traktado pri praktika detalaro kiu malplaĉis kiam li staris alfronte al malfacilaĵoj.

Intertempe ĝenerala sento malfavore al Tenesio disvolviĝis. Estis sciate ke li estis vetludisto; estis suspektate ke li estis ŝtelisto. Pri tiuj suspektoj la Partnero de Tenesio estis egale kompromitita; pri lia daŭra intimeco kun Tenesio post la supre citita afero oni povis doni konton nur hipotezante kunpartnerecon en krimo. Finfine la kulpo de Tenesio fifamiĝis. Iun tagon li devancis nekonaton survoje al Ruĝ-Hundo. La nekonato raportis poste ke Tenesio superruzis la tempon rakontante interesajn anekdotojn kaj memoraĵojn, sed kontraŭlogike fermis la intervjuon en la sekvontaj vortoj: "Kaj nun, juna viro, mi ĝenu vin por via tranĉilo, viaj pistoloj kaj via mono. Komprenu, viaj armiloj povus vin embarasi ĉe Ruĝ-Hundo kaj via mono estus tento al la malicemuloj. Mi pensas ke vi diris ke via adreso estas San-Francisko. Mi klopodos efektivigi viziton." Estas ĝuste diri ke Tenesio disponis pri bela humurfluo kiun povis entute digi nenia komerca konsideraĵo.

Tiu heroaĵo estis lia fina. Ruĝ-Hundo kaj Sablo-Baro kunagis kontraŭ la vojrabisto. Tenesio estis ĉasita en preskaŭ la sama maniero kiel lia prototipo, la griza urso. Dum la trenretoj pli kaj pli streĉe ĉirkaŭis lin, li faris senesperan fulmkuron tra la Baro, malplenigante sian revolveron al la homamaso antaŭ Arkad-Drinkejo, kaj supren laŭ Griz-Kanjono; sed ĉe ĝia plej malproksima ekstremaĵo haltigis lin malgranda viro sur griza ĉevalo. La viroj sin rigardis unu la alian dum momento en silento. Ambaŭ estis sentimaj; ambaŭ aplombaj kaj sendependaj; kaj ambaŭ ekzemploj de civilizacio kiu en la deksepa jarcento nomiĝintus "heroa" sed en la deknaŭa "sendisciplina."

"Kion vi havas tie?—Mi deklaras," diris Tenesio, trankvile.

"Du damojn kaj ason," diris la fremdulo, egale trankvile, elmontrante du revolverojn kaj Bovio-tranĉilon.

"Tio superas min," respondis Tenesio; kaj, kun tiu epigramo de vetludisto, li forĵetis sian senutilan pistolon kaj revenrajdis kun sia kaptinto.

Estis varma nokto. La friska venteto kiu leviĝis kutime je la subiro de la suno malantaŭ la veprejkronita monto mankis tiun vesperon ĉe Sablo-Baro. La kanjonjeto sufokiĝis je varmigitaj rezinecaj odoroj, kaj la putranta drivligno sur la Baro eligis malfortajn, malsanigantajn elspiraĵojn. La febremeco de la tago kaj ties ferocaj pasioj ankoraŭ plenigis la kampadejon. Lumoj moviĝis maltrankvile laŭ la riverbordo, levigante nenian respondan reflekton el la flavbruna fluo. Kontraŭ la nigreco de la pinarboj la fenestroj de la malnova subtegmento super la ekspresoficejo reliefiĝis brile, kvazaŭ fiksrigardante; kaj tra iliaj senkurtenaj vitroj la ternivelaj lantantoj vidis la formojn de la viroj en tiu momento fiksantaj la sorton de Tenesio. Kaj super ĉio tio, gravurite sur la malhela firmamento, elstariĝis Siero-Montaro, fordistanca kaj senpasia, kronite per steloj pli fordistancaj kaj pli senpasiaj.

La proceso de Tenesio efektiviĝis tiel juste kiel eblis sub la egido de juĝisto kaj ĵurio sin sentintaj iom devigataj pravigi en sia verdikto la antaŭajn okazaĉojn de aresto kaj akuzo. La leĝo de Sablo-Baro estis nepacigebla sed ne venĝema. La ekscitiĝo kaj la personaj sentoj de la ĉasado jam finiĝis; tenante Tenesion sekure enmane, ili estis pretaj aŭskulti pacience iun ajn defendadon, kiu estus, tamen, ili jam antaŭkonkludis, nesufiĉa. Havante nenian dubon en siaj propraj mensoj, ili bonvolis cedi al la kaptito ajnan fidon povantan ekzisti en la mensoj de aliaj. Certaj pri la hipotezo ke li estu pendumita nome de ĝeneralaj principoj, ili indulgis lin je pli da defendospaco ol lia temerara aŭdaco ŝajnis rajtigi. La juĝisto ŝajnis pli anksia ol la malliberulo, kiu tute senzorge pri ceteraj temoj, verŝajne sentis makabran plezuron pri la respondeco kiun li estigis. "Mi elmetas nenian manon en ĉi-tiu matĉo," estis lia senŝanĝa sed bonhumora respondo al ĉiuj demandoj. La juĝisto—kiu estis ankaŭ lia kaptinto—bedaŭris svage dum momento ne esti mortpafinta lin "je vido," sed baldaŭ malakceptis tiun homan malforton, konsiderante ĝin maltaŭgaĵo por la juĝista menso. Tamen, kiam aŭdiĝis ĉeporta frapeto, kaj estis raportite ke la Partnero de Tenesio ĉi-tieas nome de la malliberulo, tuj tiu estis enlasita sen rezisto. Eble la pli junaj membroj de la ĵurio, al kiuj la procedoj fariĝis ĝene pensigaj, salutis lin kiel malstreĉiĝon.

Ĉar li ne estis, certe, impona figuro. Malalta kaj korpulenta, kun kvadrata vizaĝo, sunbrulita en preternaturan ruĝecon, vestite en malstreĉa tika bluzo kaj pantalono strekita kaj spruĉita je ruĝa tero, li vidigis aspekton sub iuj ajn cirkonstancoj strangan sed nun eĉ ridindan. Dum li kliniĝis por lasi ĉepiede pezan tolsakon kiun li portis, evidentiĝis, laŭ duonvideblaj tekstoj kaj enskriboj, ke la ŝtofo je kiu lia pantalono estis flikita, destiniĝis origine al iu malpli ambicia kovraĵo. Tamen li antaŭeniris kun granda digno kaj post manpremi ĉiun personon de la ĉambro kun penigita afableco, li viŝis sian seriozan konsternitan vizaĝon per ruĝa vakertuko, nuancete pli hela ol lia haŭtkoloro, kuŝigis sian fortan manon sur la tablon por sin stabiligi, tiam alparolis la juĝiston:

"Mi preterpasis," li komencis, pardonpete, "kaj mi elektis nur enpaŝi kaj kontroli kiel fartas jen tiu Tenesio—mia partnero. Estas varma nokto. Mi malmemoras tian veteron iam ajn antaŭe sur la Baro."

Li paŭzis momenton, sed ĉar neniu bonvolis prezenti ceterajn meteologiajn memoraĵojn, denove li sin turnis al sia vakertuko kaj dum kelkaj momentoj ŝvabris sian vizaĝon diligente.

"Ĉu vi havas ion por diri favore al la malliberulo?" diris la juĝisto tempofine.

"Jen estas la afero," diris la Partnero de Tenesio en tono de malstreĉiĝo. "Mi venas ĉi tien-ĉi kiel partnero de Tenesio—lin konante jam preskaŭ kelkajn kvar jarojn, proksime kaj malproksime, seke kaj malseke, bonŝance kaj malbonŝance. Liaj farmanieroj ne estas ĉiam miaj farmanieroj, sed en ĉi tiu-ĉi junulo ne estas faroj, ne estas agoj liaflankaj kiujn mi malkonas. Kaj vi diras al mi, diras vi—kvazaŭ konfidence, kaj inter viro kaj viro—diras vi, 'Ĉu vi scias ion ajn favore al li?' kaj mi diras al vi, diras mi—kvazaŭ konfidence, kvazaŭ inter viro kaj viro—'Kion viro devas scii pri sia partnero?'"

"Ĉu tio estas ĉio kion vi havas por diri?" demandis la juĝisto malpacience, pensante, eble, ke danĝera simpatia humoro komencis homecigi la tribunalon.

"Prave," aldiris la Partnero de Tenesio. "Mi malrajtas diri ion ajn kontraŭ li. Kaj nun, kio estas la kazo? Jen estas Tenesio kiu deziras monon, ĝin deziregas, kaj malbonvolas peti ĝin al sia longtempa partnero. Nu, kion faras Tenesio? Li embuskigas fremdulon kaj kaptas tiun fremdulon; kaj lin vi mem embuskigas viavice kaj lin kaptas; kaj la honoroj estas facile al vi. Kaj mi demandas vin, ĉar vi estas honestamensa viro, kaj vin ĉiujn, kiuj estas ĉiuj ĝentlemanoj, kaj honestamensaj, ĉu mi ne pravas?"

"Malliberulo," diris la juĝisto, interrompante, "ĉu vi havas demandojn por starigi al ĉi tiu viro?"

"Ne, ne!" aldiris haste la Partnero de Tenesio. "Mi elmetas sola ĉi tiun manon. Bazoroke, jen estas la afero; Tenesio, jen tiu, ruzludigis iom krude kaj multkoste fremdulon kaj ĉi tiun kampadejon. Kaj nun, kio estas la ĝusta sumo? Kelkaj dirus ke granda, kelkaj dirus ke malpli granda. Jen estas dek sep cent dolaroj, en kruda oro kaj horloĝo—estas preskaŭ la tutaĵo de miaj havaĵoj—kaj nomu tion kvita!" Kaj antaŭ ol mano povus leviĝi por malpermesi lin, li elverŝis la enhavon de la tolsako sur la tablon.

Dum momento lia vivo minaciĝis. Unu-du viroj saltstariĝis, pluraj manoj palpserĉis kaŝitajn armilojn kaj propono "elĵetu lin tra la fenestro" estis nuligita nur per gesto de la juĝisto. Tenesio ridis. Kaj verŝajne malkonsciante pri la ekscitiĝo, la Partnero de Tenesio elprofitis la oportunon reŝvabri sian vizaĝon per sia vakertuko.

Kiam ordo estis restaŭrita kaj oni komprenigis al la viro, uzante fortaj esprimoj kaj retoriko, ke la ofendon de Tenesio mono ne povus pardonigi, lia vizaĝo alprenis pli seriozan kaj sangvinan koloron kaj la plej proksimaj al li rimarkis ke lia malglata mano tremetis sur la tablo. Li hezitis momenton dum malrapide li remetis la oron en la tolsakon kvazaŭ ne ankoraŭ tute prikonsciante la altigitan senton de justeco kiu influis la tribunalon kaj konsternite pro la supozo esti ofertinta malsufiĉon da mono. Tiam li turniĝis al la juĝisto, kaj dirante, "Ĉi tiu estas solapersona mano, elmetita solapersone kaj sen mia partnero," li riverencis al la ĵurio kaj estis retiriĝonta kiam la juĝisto lin revokis.

"Se vi havas ion por diri al Tenesio, pli bone estus diri tion nun."

Unuafoje tiun vesperon la okuloj de la malliberulo kaj lia stranga advokato renkontiĝis. Tenesio ridetis, elmontris siajn blankajn dentojn, kaj dirante, "Superludite, oldulo," etendis la manon. La Partnero de Tenesio alprenis ĝin en sian, kaj dirante, "Dum mi preterpasis mi nur hazarde eniris por vidi kiel fartas la afero," lasis la manon fali passive kaj aldirinte ke "estas varma nokta," denove ŝvabris sian vizaĝon per sia vakertuko kaj sen cetera vorto retiriĝis.

Neniam denove la du viroj renkontiĝis vivaj. Ĉar la senparalela ofendo de la ŝmirmono ofertita al Juĝisto Linĉo—kiu, ĉu antaŭjuĝa, ĉu malfortvola, ĉu mallarĝmensa, restis almenaŭ nekoruptebla—stabiligis en la menso de tiu mita persono ajnan hezitan decidon pri la sorto de Tenesio; kaj je tagiĝo oni marŝigis lin, streĉe garditan, por ĝin renkonti ĉe la supro de Marlejo-Monteto.

Kiel li alfrontis ĝin, kiom aplomba li estis, kiel li malkonsentis diri ion ajn, kiom perfektaj estis la aranĝoj de la komitato, tio ĉio estis raportita siatempe, kun la aldono de averta moralaĵo kaj ekzemplo por ĉiuj estontaj maliculoj en Ruĝa-Hundo-Klariono, per ties redaktoro, kiu ĉeestis la aferon kaj al kies vigla Anglalingvo mi ĝoje direktas la leganton. Sed la beleco de tiu mezsomera mateno, la benita amikeco de tero kaj aero kaj ĉielo, la vekita vivo de la liberaj arbaretoj kaj montetoj, la ĝoja renovigo kaj la promeso de la Naturo, kaj super ĉio, la infinita sereneco kiu entuziasmigis pere de ĉiu el tiuj, ne estis raportitaj, malapartenante al la socia leciono. Kaj tamen, kiam la senvalora kaj stulta ago estis plenumita, kaj iu vivo, kun siaj eblecoj kaj respondecoj, forpasis el la misformaĵo pendanta svinge inter tero kaj ĉielo, la birdoj kantis, la floroj malfermiĝis, la suno brilis, tiel gaje kiel antaŭe; kaj eble Ruĝa-Hundo-Klariono pravis.

La Partnero de Tenesio ne enestis la aron ĉirkaŭantan la minacan arbon. Sed dum la ĉeestantoj turniĝis por disiĝi, ilia atento direktiĝis al la malkutima aspekto de senmova azenĉaro haltinta ĉeflanke de la vojo. Alproksimiĝante, tuj ili rekonis la respektindan Ĵaninjon kaj la duradan ĉareton kiel havaĵojn de la Partnero de Tenesio, utiligatajn de li por forporti teron el sia pretendejo; kaj kelkajn paŝojn pli malproksime la proprietanton mem de la ekipaĵo, sidantan sub cervokularbo, forviŝantan la ŝviton de sur sia brilanta vizaĝo. Responde al iu demando, li diris ke li venis por la korpo de la "forpaŝinto", "se tute malgravas al la komitato." Li ne deziris hastigi "ion ajn"; li bonvolis "atendi." Li ne laboris tiun tagon; kaj kiam la sinjoroj ne plu bezonis la "forpaŝinton," li forportus lin. "Se estas iuj ajn," li aldiris en sia simpla serioza maniero, "bonvolantaj partopreni en la cer'monio, ili rajtas alveni." Eble estis pro senso de humuro, kiu, kiel me jam sugestis, estis trajto de Sablo-Baro—eble estis pro io eĉ pli bona ol tio, sed du trionoj de la lantantoj konsentis tuj pri la invito.

Estis tagmezo kiam la kadavro de Tenesio estis liverita en la manojn de lia partnero. Dum la ĉaro apudiĝis al la fatala arbo, ni konstatis ke ĝi enhavis krudan oblongan skatolon—verŝajne faritan el sekcio de kluzo—kaj duone plenigitan je arboŝelo kaj pinkvastoj. La ĉaro estis cetere ornamita per salikstikaĵoj kaj cervokularbaj floretoj. Kiam la korpo estis kuŝigita en la skatolo, la Partnero de Tenesio kovris ĝin per peco da gudrita dreliko, kaj suprensidigante sin serioze sur la mallarĝan antaŭseĝon, kun la piedoj sur la timonoj, antaŭenpeletis la azeneton. La ekipaĵo antaŭeniĝis malrapide, je tiu deca ritmo kiu estis kutimo ĉe Ĵaninjo eĉ sub malpli solenaj cirkonstancoj. La viroj—duone scivoleme, duone ŝerceme, sed ĉiuj bonhumore—laŭpromenis apud la ĉaro, iuj antaŭ, iuj iom malantaŭ la malbela katafalko. Sed ĉu pro la mallarĝiĝado de la vojo ĉu pro iu aktuala senso de deco, dum la veturilo preterpasis, la kompanio maldevanciĝis duope, tenante la paŝritmon, kaj alie alprenante la eksteran aspekton de ceremonia procesio. Jaĉjo Folinzbeo, kiu dekomence ludis funebran marŝon en muta ŝajnigo sur imaga trombono, ĉesis pro manko de simpatio kaj alttakso—maldisponante eble pri la kapablo de la aŭtenta humoristo sin kontentigi ĝuante sian propran ŝercadon.

La vojo laŭiris tra Griza Kanjono, nun vestita en funebra drapiraĵo kaj ombroj. La ruĝlignoarboj, enterigante siajn mokasenigitajn piedojn en la ruĝa tero, staris Indianvice laŭ la irejo, trenante maldelikatan benon el siaj kliniĝantaj branĉoj sur la preterpasantan mortveturilon. Leporo, surprizite en senhelpan malfaradon, sidiĝis rektadorse kaj pulsante en la laŭvojaj filikoj dum la funebrantaro preterpasis. Sciuroj hastis atingi sekuran spektadlokon en pli aliaj branĉoj; kaj la blugaroloj, etendante siajn flugilojn, papiliumis avangarde antaŭ ili ĝis tiuj atingis la antaŭlimon de Sablo-Baro kaj la solan kabanon de la Partnero de Tenesio.

Vidate sub pli favoraj cirkonstancoj, ĝi ne estintus gajiga loko. La malpitoreska starejo, la kruda kaj malbela silueto, la malplaĉaj detaloj kiuj diferencigas la nestokonstruadon de la Kalifornia ministo, ĉiuj ĉeestis, dum aldone apudestis la morneco de putrado. Kelkajn paŝojn malproksime estis kruda enfermejo, kiu, en la malmultaj tagoj de la geedza feliĉo de la Partnero de Tenesio, rolis kiel ĝardeno, sed nun estis superkreskinta je filikoj. Dum ni alproksimiĝis ni surpriziĝis ekkonsciante ke tio kion ni supozis esti lastatempa entrepreno de kultivado estis rompita tero ĉirkaŭ malfermita tombo.

La ĉaro estis haltigita antaŭ la enfermejo, kaj malakceptinte la proponojn de helpo kun la sama mieno de simpla memdependo kiun li jam elmontris tra la tuta afero, la Partnero de Tenesio levis la krudan ĉerkon sur sian dorson kaj kuŝigis ĝin solapersone en la malprofunda tombo. Tiam li najlfermis la tabulon funkciantan kiel kovrilo, kaj suririnte la altaĵeton de tero apud ĝi, li demetis sian ĉapelon kaj viŝegis malrapide sian vizaĝon per sia vakertuko. Tion la homamaso juĝis preludo de prelego kaj sin aranĝis diverspoze sur stumpoj kaj rokegoj, kaj sidis atendante.

"Kiam viro kuras libere," komencis diri malrapide la Partnero de Tenesio, "jam dum la tuta tago, kion li faru tute nature? Nu, li hejmenrevenu. Kaj se li estas en malbona kondiĉo por hejmenreveni, kion faru lia pli bona amiko? Nu, li hejmenrevenigu lin. Kaj jen estas Tenesio kiu kuris libere ĝis nun kaj ni hejmenrevenigas lin post liaj vagiradoj." Li paŭzis kaj alprenis kvarceron, frotis ĝin mediteme sur sian manikon kaj pluparolis: "Ne estas la unua fojo kiam mi portis lin surdorse, kiel vi vidis min ĵuse. Ne estas la unua fojo kiam mi alportis lin al ĉi tiu ĉi kabano kiam maleblis al li sin helpi; ne estas la unua fojo kiam mi kaj Ĵaninjo atendis lin sur tiu jen monteto kaj alprenis lin kaj tial hejmenigis lin kiam maleblis al li paroli kaj li ne rekonis min. Kaj nun ke jen estas la fina fojo, nu"—li paŭzis kaj frotigis la kvarcon leĝere sur sia manikon—"vi vidas, estas iom malfacile por lia partnero. Kaj nun, sinjoroj," li aldonis abrupte, enmanigante sian longtenilan ŝovelilon, "la cer'monio finfiniĝis; kaj miaj dankoj, kaj la dankoj de Tenesio, al vi por via komplezo."

Malagnoskante ĉiujn proponojn de helpo, li komencis plenigi la tombon, turnante la dorson al la homamaso, kiu post kelkmomenta hezitado, retiriĝis iom post iom. Dum ili transiris la kresteton kiu kaŝis Sablo-Baron de vido, kelkaj, rigardante malantaŭen, kredis vidi la Partneron de Tenesio, plenumintan sian laboron, sidantan sur la tombo, kun la ŝovelilo inter siaj genuoj, dum lia vizaĝo estis enteregita en lia ruĝa vakertuko. Sed aliaj kontraŭdiris ke je tiu distanco vizaĝo kaj vakertuko sin similas unu la alian, kaj la punkto restis sendecido.

En la reago sekvinta la febran ekscitiĝon de tiu tago, oni ne forgesis la Partneron de Tenesio. Sekreta enketo senkulpigis lin pri kompliceco en la kulpo de Tenesio kaj nur postlasis suspekton pri lia ĝenerala mensa sano. Intence Sablo-Baro vizitadis lin kaj liveradis al li diversajn maldelikatajn sed boncelajn komplezojn. Sed ekde tiu tago lia forta sano kaj lia granda potenco ŝajnis videble malkreski; kaj kiam la pluva sezono establiĝis bone kaj la etaj herberoj komencis apereti el la roka altaĵeto sur la tombo de Tenesio, li enlitiĝis.

Iun nokton, kiam la pinarboj apud la kabano ŝanceliĝis en la ŝtormo kaj trenis siajn maldikajn fingrojn trans la tegmenton, kaj la bruego kaj fluego de la ŝvelinta rivero aŭdiĝis sube, la Partnero de Tenesio levis la kapon de sur la kuseno kaj diris: "Estas la horo iri renkonti Tenesion; mi devas meti Ĵaninjon en la ĉaron," kaj estus ellitiĝinta sen la deteno de sia prizorganto. Baraktante, daŭre li postkuris sian unikan fantazion: "Nu, jen, trankvile, Ĵaninjo—trankvile, eta karulino. Kiel malhele estas! Priatentu la vojsulkojn—kaj priatentu ankaŭ lin, karulino! Foje, vi scias, kiam li estas blindige ebria, li subenfalas rekte sur la vojeton. Daŭrigu vian iradon rekte ĝis la pinarbo sur la supro de la monteto. Jen! Tiel mi ja diris!—jen li estas—alvenante ĉi tien—tute sola, malebria, kun la vizaĝo tute brilega. Tenesio! Partnero!"

Kaj tial ili renkontiĝis.