Tri Noveloj (Hawthorne)/La eksperimento de D-ro Hejdegero

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Tri Noveloj Indekso : Tri Noveloj (Hawthorne)
de Nathaniel Hawthorne
Tradukita de Edwin Grobe
La eksperimento de D-ro Hejdegero
La nigra vualo de la pastoro


La eksperimento de D-ro Hejdegero


Foje tiu ege aparta viro, maljuna D-ro Hejdegero, invitis kvar respektindajn geamikojn kunveni ĉe li en lia studkabineto. Tri el ili estis blankbarbaj ĝentlemanoj: S-ro Medborno, Kolonelo Kiligruo, kaj S-ro Gaskojno. La kvara estis velkinta ĝentlemanino nomiĝanta Vidvino Vajkerlio. Ĉiuj estis malgajaj maljunaj estuloj spertintaj diversajn malbonŝancojn kaj kies plej granda malbonŝanco estis devi baldaŭ entombiĝi. S-ro Medborno, en antaŭa, pli vigla aĝo, estis sukcesa komercisto, tamen ĉion perdis rezulte de malbonsenca spekulado kaj nun vivis ne multe pli bone ol almozulo. Kolonelo Kiligruo malŝparis siajn plej bonajn jarojn kaj siajn sanon kaj monon sin provizante per pekaj plezuroj naskigintaj idaron da doloroj, ekzemple, podagro, kaj diversaj ceteraj turmentoj korpaj kaj animaj. S-ro Gaskojno estis ruinigita politikisto kaj fifamulo; almenaŭ tia li estis ĝis kiam forpasinta tempo kvazaŭ lin entombigis foran distancon disde la konscio de la aktuala generacio, lin igante senfama anstataŭ fifama. Rilate al Vidvino Vajkerlio, la tradicio raportas ke ŝi estis ege bela virino en sia juneco. Dum longa lastatempo tamen ŝi vivis en profunda izolado pro kelkaj skandalaj rakontoj antaŭjuĝigintaj kontraŭ ŝi la altrangularon de la urbo. Menciinda fakto estas tio ke ĉiu el tiuj estimataj maljunuloj—S-ro Medborno, Kolonelo Kiligruo kaj S-ro Gaskojno—estis antaŭe amkandidatoj de Vidvino Vajkerlio kiuj pretis tranĉi ŝianome la gorĝon unu de la alia. Kaj antaŭ ol daŭre rakonti mi nur tion atentigu ke kelkfoje oni juĝis D-ron Hejdegeron kaj liajn kvar gastojn iom preterbonsencaj: kondiĉo ofte okazanta ĉe maljunuloj kiam ilin maltrankviligas nunaj ĝenoj aŭ malĝojaj memoraĵoj.

"Miaj karaj longtempaj geamikoj," diris D-ro Hejdegero, indikante pergeste ke ili sidiĝu. "Mi bezonas vian helpon por unu el tiuj eksperimentetoj per kiuj mi distriĝas ĉi-tie en mia kabineto."

Se ĉiuj tiurilataj raportoj veras, la kabineto de D-ro Hejdegero estis ege stranga ejo. Ĝi estis malhela malnovmoda ĉambro ornamita per araneaĵoj kaj aspergita de antikva polvo. Ĉirkaŭ la muroj staris pluraj kverkaj libroŝrankoj kies malsupraj bretoj plenigis je vicoj da gigantaj foliantoj kaj nigraliteraj kvartoj dum la supran plenigis etaj pergamenkovrilaj dozavoj. Sur la centra libroŝranko staris bronza busto pri Hipokrato kiun, laŭ kelkaj aŭtoritatuloj, D-ro Hejdegero kutimis konsulti dum ĉiuj malfacilaj medicinaj kazoj. En la plej malhela angulo de la ĉambro staris alta, mallarĝa, kverka vestoŝranko kies pordo duonapertis kaj en kiu sendube kaŝiĝis skeleto. Inter du el la libroŝrankoj pendis spegulego, elmontrante altan kaj polvan surfacon ene de malbriliĝinta ora kadro. Inter multaj mirindaj rakontoj raportitaj pri tiu spegulo nombriĝis tiu hipotezanta ke interne de ĝia kadrospaco loĝas la spiritoj de ĉiuj mortintaj klientoj de la doktoro kaj ke kiam li enrigardas ĝin tiuj lastaj reciproke fiksrigardas el ĝi lian vizaĝon. La kontraŭan flankon de la ĉambro ornamis tutkorpa portreto pri juna virino vestita en la paliĝinta grandiozeco de silko, sateno kaj brokaĵo kaj kies vizaĝo estis tiel paliĝinta kiel ŝia robo. Antaŭ ĉirkaŭ duonjarcento D-ro Hejdegero estis edziĝonta kun la juna fraŭlino kiu tamen, ekspertinte ioman malsaniĝeton, glutis medikamenton preskribitan far la amanto kaj mortis en la nupta nokto. Restas mencii la plej interesan kuriozaĵon de la kabineto: pezegan folivolumon, binditan en nigra ledo, kun enormaj arĝentaj agrafoj. Neniaj literoj aperis sur la dorso kaj neniu certis pri la titolo de la libro. Tamen ĉiuj supozis ĝin esti libro pri magio. Foje, kiam ĉambristino levis la libron por forbrosi la polvon, la skeleto ekklakis en la ŝranko, piedo de la bildigita fraŭlino eliris la portreton kaj surpaŝis la plankon, kaj pluraj vizaĝaĉoj ekmontriĝis elrigardante la spegulon. Samtempe la latuna kapo de Hipokrato kuntiris la brovojn kaj diris: "Sindetenu!"

Tia estis la kabineto de D-ro Hejdegero. En la somera posttagmezo de nia rakonto, ronda ebonnigra tableto staris en la mezo de la ĉambro, surportante belforman kaj belartan vazon de tajlita vitro. La sunlumo trairis la fenestron, inter la pezaj festonoj de du paliĝintaj damaskaj kurtenoj, kaj transfalis senpere tiun vazon. Rezulte, milda pompo reflektiĝis de ĝi sur la cindrokolorajn vizaĝojn de la kvin maljunaj ĉirkaŭsidantoj. Staris sur la tablo ankaŭ kvar ĉampanglasoj.

"Miaj karaj longatempaj geamikoj," ripetis D-ro Hejdegero, "ĉu mi rajtas peti vian helpon por efektivigi ege interesan eksperimenton?"

Nu, D-ro Hejdegero estis ege stranga maljuna sinjoro kies orginaleco jam estiĝis nukleo de mil fantaziaj rakontoj. Pluraj el tiuj fabeloj, mi hontiĝu tion konfesante, fontas eble el mia propra verdiremo kaj se iuj ajn teksteroj de la nuna rakonto konsternas la kredpovon de la leganto, mi bonvole konsentu fi-nomiĝi "mensogfabrikanto".

Kiam la kvar gastoj de la doktoro lin aŭdis priparoli sian proponitan eksperimenton, ili atendis nenion pli mirindan ol musomortigon en aerpompilo aŭ araneaĵkontrolon per mikroskopo aŭ similan sensencaĵon per kiu li konstante kaj kutime ĝenetis siajn geamikojn. Sed sen atendi respondon D-ro Hejdegero lampaŝe transiris la ĉambron kaj revenis portante la saman pezegan, en nigra ledo binditan folion kiu laŭ ĝenerala onidirado estis magilibro. Dekroĉinte la arĝentajn agrafojn, li malfermis la volumon kaj de inter ties nigraliteraj paĝoj eltiris rozon, aŭ ion kiu antaŭe estis rozo, kvankam la verdaj folioj kaj karmezinaj petaloj nun bruniĝis kaj la antikva floro ŝajnis preta pulvoriĝi en la doktoraj manoj.

"Tiu-ĉi rozo," diris D-ro Hejdegero, suspirante, "tiu sama velkinta kaj dispeciĝinta planto, floris antaŭ kvindek kvin jaroj. Ĝin donacis al mi Silvino Vardo, kies portreto pendas jene. Kaj mi intencis ĝin porti surbruste okaze de nia geedziĝo. Dum kvindek kvin jaroj mi konservis ĝin trezore inter la folioj de malnova libro. Nu ĉu eblas viaopinie ke tiu duonjarcenta rozo iam refloru?"

"Sensencaĵo!" diris Vidvino Vajkerlio, kun malbonhumora kapŝancelo. "Pli bone estus demandi ĉu povas iam reflori la faltiĝinta vizaĝo de maljunulino?"

"Spektadu!" respondis D-ro Hejdegero.

Li malkovris la vazon kaj ĵetis la rozon en la tie enhavatan akvon. Unue, la floro ripozis malpeze sur la surfaco de la likvaĵo, ŝajnante ensorbi nenian humidecon. Baldaŭ tamen komencis videbli malkutima ŝanĝiĝo. La premrompitaj kaj sekigitaj petaloj ekmoviĝetis, alprenis pli helan karmezinkoloreton, kvazaŭ la floro reanimiĝis el mortŝajna dormado. La maldika tigo kaj foliarbranĉetoj verdiĝis. Jen estis la duonjarcenta rozo, aspektante tiel freŝe kiel tiam kiam Silvino Vardo unue ĝin donacis al sia amanto. Ĝi estis evidente en la komenca etapo de plenfloriĝo ĉar kelkaj el ĝiaj delikataj ruĝaj folioj krispiĝis ĉirkaŭ ties malseka flornodo, ene de kiu briletis du-tri roseroj.

"Tio estas certe belega trompaĵo," diris la amikoj de la doktoro, sed iom senatente ĉar ili jam spektis pli grandajn miraklojn okaze de magiistaj prezentadoj. "Ni petu, kiel ĝi efektiviĝis?"

"Ĉu neniam vi aŭdis pri Juneco-Fonto?" demandis D-ro Hejdegero. "Tiu kiun serĉis Ponco De Leono, la Hispana aventuristo, antaŭ du-tri jarcentoj?"

"Sed ĉu iam Ponco De Leono ĝin malkovris?" demandis Vidvino Vajkerlio.

"Ne," respondis D-ro Hejdegero, "ĉar neniam li ĝin serĉis en la ĝusta loko. La fama Juneco-Fonto, se mi ne eraras, situas en la suda parto de la Florida duoninsulo, ne malproksime disde Lago-Makako. Superombras ĝian fontejon pluraj gigantaj magnolioj kiuj, kvankam jarcentaraĝaj, aspektas tiel freŝe kiel violoj pro la kvalitoj de tiu mirinda akvo. Konato mia, prikonsciante mian scivolemon pri tiaj aferoj, sendis al mi tion kion vi vidas en la vazo."

Kolonelo Kiligruo tusetis, kredante nenian vorton de la raporto de la doktoro. "Kaj kiun efikon tiu likvaĵo povas estigi en la homa korpo?"

"Vi juĝu proprapersone, estimata Kolonelo," respondis D-ro Hejdegero. "Kaj vi ĉiuj, respektataj geamikoj miaj, bonvolu vin provizi per tiom da tiu admirinda likvaĵo kiel vi bezonos por reflorigi en vi la junecon. Miaflanke, maljuniĝinte tiel malfacile, mi sentas nepre nenian urĝon rejuniĝi. Kun via permeso tial mi kontentiĝos spektante deflanke la progreson de la eksperimento."

Dum li parolis D-ro Hejdegero plenigis la kvar ĉampanglasojn je Juneco-Fonto-akvo. Laŭaspekte, ĝi estis impregnita je eferveska gaso ĉar etaj globetoj supreniris konstante el la glasofundoj kaj eksplodetis ĉesurface en arĝenta ŝprucaĵo. Pro tio ke la likvoro difuzis plaĉan parfumon, la maljunuloj supozis ĝin enhavi afablajn kaj komfortajn kvalitojn. Kaj kvankam ili tre pridubis ties rejunigpovon, ili emis tuj ĝin trinki. D-ro Hejdegero petis tamen ke ili prokrastu kelkajn momentojn sian partoprenon en la eksperimento.

"Antaŭ ol trinki, respektindaj geamikoj miaj," li diris, "dece estus ke, bazante viajn elektojn sur viaj jam longaj vivospertoj, vi estigu kelkajn ĝeneralajn regulojn por vin gvidi dum vi trapasos duan fojon la danĝerojn de la juneco. Konsideru kiel peke kaj honte estus, kun viaj apartaj avantaĝoj, ne fariĝi modeloj pri virto kaj saĝeco por ĉiuj junuloj de nia epoko!"

La kvar respektindaj geamikoj de la doktoro respondis nur per mallaŭta kaj tremanta ridado. Primokinda estis la ideo ke, prikonsciante kiel proksime rimorso postsekvas la paŝojn de eraro, ili povus iam ajn denove devojiĝi.

"Tial, trinku!" diris la doktoro, riverencante. "Mi ĝojas esti tiel bone elektinta la studobjektojn de mia eksperimento."

Per ŝanceliĝemaj manoj ili levis la glasojn kontraŭlipen. La magian likvoron, se verfakte ĝi posedis tiajn virtojn kiajn D-ro Hejdegero atribuis al ĝi, oni ne povintus disdoni al kvar homoj pli veeme ĝin bezonantaj. Ili aspektis kvazaŭ ili neniam antaŭe prikonsciis kio estas juneco aŭ plezuro, naskigite male far senileca Naturo kaj estante ekde ĉiam la grizaj, kadukaj, sensukaj, mizeraj estaĵoj nun sidantaj velkaŝultre ĉirkaŭ la tablo de la doktoro, sen sufiĉe da vivo en siaj animoj aŭ korpoj por iam ajn revigliĝi, eĉ responde al la ŝanco denove rejuniĝi. Ili eltrinkis la akvon kaj remetis surtablen siajn glasojn.

Efektive okazis preskaŭ tuja pliboniĝo en la aspekto de la kvaropo, ne malsame kiel tio kion estigintus glaso da malavara vino, kune kun subita brilo de ĝoja sunlumo heliganta samtempe iliajn vizaĝojn. Saniga sufuzo aperis sur iliaj vangoj, anstataŭante la cindran palon ilin dotintan per tiel kadavra aspekto. Ili rigardis unu la alian, supozante ke magia potenco verfakte komencis glatigi la profundajn kaj malĝojajn enskribojn kiujn Patro Tempo jam de tiom longe gravuris sur iliajn brovojn. Vidvino Vajkerlio rearanĝis sian ĉapon, sin sentante denove preskaŭ virino.

"Havigu al ni pli da tiu mirinda akvo!" ili kriis avide. "Ni estas pli junaj sed ni ankoraŭ tro maljunas. Rapide! Havigu al ni pli!"

"Paciencon, paciencon!" diris D-ro Hejdegero, kiu sidis kontrolante la eksperimenton kun filozofia objektiveco. "Vi pasigis longan tempon maljuniĝante. Certe vi konsentu pasigi almenaŭ duonhoron rejuniĝante. Tamen la akvo estas je via dispono."

Denove li plenigis iliajn glasojn je la junecolikvoro, el kiu sufiĉa kvanto restis ankoraŭ en la vazo por revenigi duonon el la maljunuloj de la urbo al la aĝo de siaj genepoj. Dum la globetoj ankoraŭ briletis surrande, la kvar gastoj de la doktoro ekkaptis siajn glasojn de sur la tablo kaj englutis seninterrompe la enhavaĵon. Ĉu temis pri iluzio? Eĉ dum la likvaĵo malsuprenfluis laŭ iliaj gorĝoj ĝi ŝajnis jam esti efektiviginta tutsistemajn ŝanĝojn. Iliaj okuloj klariĝis kaj heliĝis. Iliaj arĝentaj hararoj komencis rekoloriĝi. Ili ĉirkaŭsidis la tablon, tri mezaĝaj viroj kaj virino apenaŭ trapasinta sian plenforman ĉeftempon.

"Mia kara vidvino, vi estas ĉarma!" ekkriis Kolonelo Kiligruo, kies okuloj fiksrigardis ŝian vizaĝon dum la tieaj aĝombroj forfuĝis same kiel malhelo el karmezina tagiĝo.

La bela vidvino konsciis, pro jam longa sperto, ke la komplimentoj de Kolonelo Kiligruo ne ĉiam baziĝas sur sobra vero. Tial ŝi stariĝis eksalte kaj alkuris la spegulon, ankoraŭ timante renkonti en ĝi la malbelan vizaĝon de maljunulino. Intertempe la tri sinjoroj kondutis en maniero pruvanta ke Juneco-Fonto posedis ebriigajn kvalitojn; escepte, kompreneble, se ilia spirita gajeco estis nur malpeza kapturniĝo kaŭzita de la subita forigo de multjara aĝpremo. La menso de S-ro Gaskojno preferis laŭŝajne pritrakti politikajn temojn: ĉu pasint-, nun- aŭ estonttempajn, ne facilis ekscii, ĉar jam dum kvindek jaroj la samaj ideoj kaj frazoj laŭmodis. Foje li klake elparolis plengorĝajn frazojn pri patriotismo, nacia gloro kaj civitanaj rajtoj. Alifoje li murmuris danĝeraĵojn, en ruza kaj priduba flustrado, tiel singarde ke eĉ lia propra konscienco apenaŭ sukcesis kapti la sekreton. Ceterfoje li parolis kun zorge mezuritaj emfazoj kaj en profunde cedema tono, iom kvazaŭ imperiestra orelparo aŭskultus liajn bonekvilibritajn frazerojn. Intertempe Kolonelo Kiligruo ĉantaĉis ĝojan botelkanton, sonigante sian glason samritme kun la refreno, dum lia rigardo vagadis en la direkto al la plenfigura persono de Vidvino Vajkerlio. Aliflanke de la tablo S-ro Medborno okupiĝis pri matematika kalkulado strange intermiksita kun propono provizi Indonezion per glacio, jungante balenaron al polusaj glacimontoj.

Rilate al Vidvino Vajkerlio, ŝi staris ĉe la spegulo, riverencante kaj falsridetante antaŭ sia imago, ĝin salutante kiel amikinon kiun ŝi amis pli kare ol la tutan mondon. Ŝi alproksimigis la vizaĝon ŝovpoze apud la vitron, dezirante ekscii ĉu jam de longe memorata falto aŭ korvopiedaĵo verfakte malaperis. Ŝi kontrolis ĉu la neĝaĵo tiel nepre forfandiĝis el sia hararo ke ŝi ekrajtos flankenĵeti la antikvan ĉapon. Finfine, forturniĝante viglamove, ŝi alvenis iom dancpaŝe la tablon.

"Mia kara multaĝa doktoro," ŝi ekkriis, "bonvolu min provizi per plua glaso!"

"Certege, mia kara sinjorino, certege!" respondis la afabla doktoro. "Vidu, mi jam replenigis la glasojn."

Jen efektive staris la kvar glasoj, ĝisrande plenaj je tiu mirinda akvo, kies delikata ŝprucaĵo, dum ĝi foreferveskis de sur la surfaco, aspektis kiel la tremanta briletado de diamantoj. La suno preskaŭ finsubiĝis pro kio la ĉambro pli malheliĝis ol iam. Sed milda lunaspekta grandiozo brilegis el la vazo kaj alfiksiĝis egalpotence sur la kvar gastojn kaj la respektindan figuron de la doktoro. Sur altapogila, komplekse ĉizita, kverkoligna fotelo tiulasta sidis kun griza digno kiu taŭgintus al tiu sama Patro Tempo kies potencon neniu krom la nuna ĉeestantaro iam kontraŭstaris. Eĉ dum ili trinkegis la trian glasplenon da Juneco-Fonto-akvo, preskaŭ mirigis ilin la aspekto de lia mistera vizaĝo.

Tamen en la sekvinta momento ĝojiga ekfluego da juna vivo trafluis kuglohaste iliajn vejnojn. Nun ili enestis la feliĉan ĉeftempon de juneco. Aĝo, kun sia mizera sinsekvo da zorgoj, malfeliĉoj kaj malsanoj, memoriĝis nur kiel ĝenega sonĝo el kiu ili ĝoje vekiĝis. La freŝa glaceo de la animo, tiel frue perdite, kaj sen kiu la alternaj scenoj de la mondo estintus nur galerio da paliĝintaj pentraĵoj, denove ĵetis sian sorĉon sur iliajn ĉiujn eblecojn.

"Ni estas junaj! Junaj ni estas!" ili kriadis ĝojege.

Juneco, same kiel maljuneco, forvisis la forte distingajn trajtojn de mezaĝo kaj samaspektigis ilin ĉiujn. Ili estiĝis aro da gajaj junuloj, preskaŭ frenezigitaj per la ĝojega petolemo de siaj malmultaj jaroj. La plej rimarkinda rezulto de ilia gajeco estis ekemo primoki la feblecon kaj kadukecon de kiuj ili estis tiel lastatempe viktimoj. Ili ridis laŭte pri siaj pasintmodaj vestaĵoj: la larĝbaskaj jakoj kaj klaphavaj veŝtoj de la junaj viroj kaj la antikvaj ĉapo kaj robo de la floriĝanta junulino. Unu el ili trairis la plankon lampaŝe kiel podagra avo. Alia metis paron da okulvitroj rajdpoze sur la nazon kaj ŝajnigis studegi la nigraliterajn paĝojn de la magilibro. Tria sidiĝis sur fotelon kaj penadis imiti la respektindan dignon de D-ro Hejdegero. Tiam ĉiuj ekkriis ĝojege kaj ĉirkaŭsaltadis en la ĉambro. Vidvino Vajkerlio—se oni rajtas nomi vidvino tiel freŝaspektan fraŭlinon—alvenis saltetpaŝe la seĝon de la kuracisto, elmontrante kaprican ĝojon sur sia rozkolora vizaĝo.

"Doktoro, kara maljuna animulo," ŝi ekkriis, "stariĝu kaj dancu kun mi!" Tiam la kvar novjunuloj ekridis eĉ pli laŭte, pensante kiel stranga figuro fariĝos la kompatinda maljuna kuracisto, kundanconte.

"Bonvolu min pardoni," respondis la kuracisto mallaŭte. "Mi estas maljuna kaj reŭmata kaj jam finiĝis antaŭ multaj jaroj mia dancpova epoko. Sed iu ajn el tiuj gajaj junaj sinjoroj feliĉiĝos ekrajtonte danci kun tiel bela partnerino."

"Dancu kun mi, Klarino!" ekkriis Kolonelo Kiligruo.

"Ne, ne, estu mi ŝia partnero!" respondis laŭtvoĉe S-ro Gaskojno.

"Ŝi promesis edziniĝi kun mi antaŭ kvindek jaroj!" kontraŭkriegis S-ro Medborno.

Ĉiuj kuniĝis ĉirkaŭ ŝi. Unu kapteprenis avide ŝiajn du manojn. Alia ĉirkaŭbrakis unumane ŝian talion. La tria plonĝigis manon en la glaceajn buklojn amasiĝintajn sub la vidvina ĉapo. Ruĝiĝante, anhelante, luktante, riproĉetante, ridante, dum ŝia varma spirado ventumis laŭvice ĉiun vizaĝon ilian, ŝi strebis sin liberigi, tamen restis en ilia triobla ĉirkaŭbrako. Neniam vidiĝis pli vigla bildo pri junula rivaleco, kun sorĉa beleco kiel venkopremio. Tiomalgraŭe, pro stranga vidtrompado, kaŭzita per la malhelo de la ĉambro kaj la malnovtempaj vestaĵoj kiujn ili daŭre surportis, raportiĝas ke en la spegulo reflektiĝis la figuroj de tri maljunaj, grizharaj, velkintaj avoj konkurantaj ridindege por la magra malbeleco de ŝrumpinta avino.

Tamen ili estis junaj. Tion pruvis iliaj avidaj pasioj. Ardigite ĝis freneziĝo per la koketado de la knabino-vidvino kiu nek cedis nek malcedis siajn favorojn, la tri rivaloj komencis interŝanĝi minacajn rigardojn. Sen liberigi la belan premiulinon, ili atakis feroce la kolon unu de la alia. Dum ili batalis tien kaj reen, la tablo renversiĝis kaj la vazo rompiĝis en mil pecetojn. La trezorvalora Juneco-Akvo fluis en brila likvaĵrubando trans la plankon, malsekigante la flugiletojn de papilio maljuniĝinta en la malpliiĝo de somero kaj surteriĝinta tie por morti. La insekto papiliumis malpeze tra la ĉambro kaj sin komfortigetis sur la neĝkoloran kapon de D-ro Hejdegero.

"Bonvolu, bonvolu, sinjoroj! Mi petu, S-rino Vajkerlio!" emfaze diris la kuracisto. "Mi devas kontraŭprotesti tiun tumulton."

Ili staris senmove kaj tremetis, ŝajnante sperti la senton ke Griza Tempo ilin revokas el ilia sunbrila juneco por ilin rekonduki profundege en la malvarman kaj malhelan valon de multaĝo. Ili rigardis D-ron Hejdegeron kiu sidis en sia tajlita fotelo, tenante en la mano la duonjarcentan rozon kiun li savis de inter la eroj de la rompiĝinta vazo. Responde al lia mangesto, la kvar tumultintoj residiĝis, kaj ege bonvole ĉar, malgraŭ ilia juneco, iliaj ĵusaj violentaj penadoj ilin ege lacigis.

"La rozo de mia kompatinda Silvino!" ekkriis D-ro Hejdegero, tenante la floron sub la lumo de la sunsubiĝaj nuboj. "Ŝajnas ke ĝi velkas denove."

Kaj tiel okazis. Eĉ dum la kunvenintoj ĝin spektadis la rozo daŭre ŝrumpis, ĝis fariĝi tiel seka kaj rompebla kiel tiam kiam la kuracisto unue ĝin ĵetis en la vazon. Ĝin skuante, li forfaligis la kelkajn akvoglobetojn alkroĉiĝintajn al ties petaloj.

"Mi amas ĝin tiel kare en tia kondiĉo kiel en ties rosa freŝeco," li komentis, premante la velkintan rozon kontraŭ siajn velkintajn lipojn. Dum li parolis, la papilio falis tremetante de sur la neĝkolora kapo de la kuracisto ĝis la planko.

Liaj gastoj tremetis denove. Stranga malvarmo—ĉu korpa, ĉu spirita, ili malcertis—invadis ilin ĉiujn, iom post iom, kvazaŭ rampante. Ili sin rigardis unu la alian kaj fantaziis ke ĉiu efemera momento forbalaas unu el iliaj junecaj ĉarmoj, postlasante profundiĝantan falton tie kie antaŭe estis nenia. Ĉu temis pri iluzio? Ĉu la ŝanĝoj de ilia tuta vivtempo kunpremiĝis en tiel mallongan tempospacon kaj ĉu ili nun sidis, denove kvar multaĝuloj, kun sia maljuna amiko, D-ro Hejdegero?

"Ĉu ni tiel baldaŭe denove maljuniĝis?" ili ekkriis morne.

Kaj efektive, tiaĵo okazis. La Juneco-Akvo disponis virton eĉ pli efemeran ol tiun de vino. Foreferveskis la deliro kiun ĝi antaŭe estigis. Jes ja, denove ili maljunis! Kun tremetanta impulso elmontranta ŝian virinecon, la maljunulino kunigis antaŭvizaĝe siajn senkarnajn manojn, dezirante ke la ĉerkokovrilo fermiĝu super ĝi se maleblas ke ĝi ne plu restu bela.

"Jes, geamikoj! Denove vi maljunas," diris D-ro Hejdegero. "Kaj jen! la Juneco-Akvo elĉerpiĝas surgrunde. Tamen mi ne bedaŭras ĝian forpason. Se la fonto ŝprucegus antaŭ mia dompordo mem, mi ne kliniĝus por lavi miajn lipojn en ĝi. Ne, eĉ se ties deliro daŭrus ne momentojn, sed jarojn. Tia estas la leciono kiun vi lernigis al mi!"

Sed la kvar geamikoj de la kuracisto nepre ne lernigis tian lecionon al si. Ili tuj elektis ekpilgrimadi al Florido kaj trinkadi tie—matene, tagmeze kaj nokte—Juneco-Fonto-akvon.