Tri Noveloj (Irving)/Aventuro de la germana studento

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Al la leganto Indekso : Tri Noveloj (Irving)
de Washington Irving
Tradukita de Edwin Grobe
Aventuro de la germana studento


Aventuro de la germana studento


En ŝtorma nokto, en la tempesta epoko de Franca Revolucio, juna Germano revenis al sia loĝejo je malfrua horo trans la malnovan parton de Parizo. La fulmo brilis kaj la laŭtaj tondrokrakoj klakadis laŭ la altaj mallarĝaj stratoj. Sed unue mi iom parolu al vi pri tiu juna Germano.

Gotfredo Volfgango estis juna viro de bona familio. Li studis dum kelke da tempo en Gotingeno, sed havante vizian kaj entuziasman karakteron, li vagrenkontis tiujn senbridajn kaj spekulativajn doktrinojn tiel ofte mistifikintajn Germanajn studentojn. Lia izolita vivmaniero, lia intensa diligenteco kaj la aparta naturo de liaj studobjektoj efikis sur lin ne nur mense sed ankaŭ korpe. Lia sano estis difektita; lia imago, malsanigita. Li sin indulgis farante fantaziajn konjektojn pri spiritaj esencoj ĝis kiam, kiel Svedenborgo, li konsistigis ĉirkaŭ si idealan mondon sian. Li konceptis la ideon, fontintan el mi ne scias kiu kaŭzo, ke lin superpendas malbona influo: malica genio aŭ spirito celanta lin malliberigi kaj certigi lian damnon. Tia ideo trudis al lia melankolia temperamento, estigis la plej malĝojajn efikojn. Li marasmiĝis kaj deprimitiĝis. Liaj amikoj ekkonsciis pri la lin ĝenanta mensa malsano kaj opiniis ke la plej bona sanigo estos translokiĝo. Tial oni sendis lin al Parizo por finplenumi sian lernadon inter la tieaj pompoj kaj distraĵoj.

Volfgango atingis Parizon je la ekkomenco de la revolucio. Unue la popola deliro kaptis lian entuziasman menson kaj lin ravis la tiamaj politikaj kaj filozofiaj teorioj. Tamen la sekvintaj sangaj scenoj ŝokis lian tuŝiĝeman naturon, naŭzigis lin pri la socio kaj la mondo kaj des pli hermitigis lin. Li sin izoligis en soleca apartamento de Latin-Lando, la kvartalo de la studentoj. Tie, en morna strato proksime al la monaĥecaj muroj de Sorbono, li entreprenis siajn plej ŝatatajn spekulativadojn. Foje li pasigis sinsekvajn horojn en la grandaj bibliotekoj de Parizo, tiuj katakomboj de forpasintaj aŭtoroj, serĉfosante iliajn amasojn da polvaj kaj arkaikaj verkoj esperante malkovri nutraĵon por sia malsana apetito. Li estis, por tiel diri, literatura nekrofiliulo, bankedante en la ostejo de putrinta literaturo.

Volfgango, kvankam soleca kaj ermitema, havis ardan temperamenton, sed dum kelke da tempo ĝi influis nur lian imagon. Li estis tro timida kaj malmondeca por amindumi belulinojn sed li admiris entuziasme la virinan belecon kaj en sia soleca ĉambro ofte sin perdis revante pri viditaj formoj kaj vizaĝoj kaj lia fantazio ornamis bildojn pri beleco multe superantajn tiujn de la reala mondo.

Dum lia menso enestis tiun ekscititan kaj sublimitan staton, sonĝo estigis eksterordinaran efekton ĉe li. Ĝi estis virina vizaĝo de transcenda beleco. Tiel forta estis la efekto ke li prisonĝis ĝin foje kaj refoje. Ĝi hantis liajn dumtagajn pensadojn, liajn dumnoktajn dormadojn. Finfine li arde enamiĝis al tiu sonĝombro. Ĝi daŭris tiel longe ke ĝi fariĝis unu el tiuj fiksitaj ideoj kiuj hantas la mensojn de melankoliaj viroj kaj ofte misidentiĝas kun frenezio.

Tia estis Gotfredo Volfgango kaj tia lia stato en la tempo kiun mi menciis. Li hejmenrevenis malfruhore iun ŝtorman nokton laŭ kelkaj malnovaj kaj malhelaj stratoj de Marĉo-Kvartalo, la antikva parto de Parizo. La laŭtaj tondrokrakoj klakadis inter la altaj domoj de la mallarĝaj stratoj. Li atingis Grevo-Placon, la lokon kie ekzekutoj efektiviĝis. La fulmo tremetis inter la altaĵoj de la antikva Urbodomo kaj faligis flagretantajn briletojn sur la malplenejon antaŭ ĝi. Dum li transiris la placon, Volfgango kaŭre retiriĝis pro hororo sin trovinte apud la gilotino. Estis la kulmino de la terorregno kiam tiu timigega mortilo staris ĉiam en preteco kaj ĝian eŝafodon konstante malsekigis la sango de honestaj kaj kuraĝaj homoj. Tiun tagon mem ĝi jam vigle ludrolis en buĉoentrepreno kaj tie ĝi staris, makabre armite, meze de silenta kaj dormanta urbo, atendante freŝajn viktimojn.

La koro de Volfgango malsaniĝis en li kaj li forturniĝis tremaĉante disde la horora aparato kiam li ekvidis ombran formon kvazaŭ kaŭrantan ĉebaze de la ŝtuparo supreniranta al la gilotino. Sinsekvo da brilegaj fulmoflagraĵoj malkovris ĝin pli klare. Ĝi estis virina figuro vestita nigrakolore. Ŝi sidis sur unu el la malsupraj ŝtupoj de la eŝafodo, antaŭenkliniĝante, kaŝante sian vizaĝon sur la genuoj. Ŝiaj longaj taŭzitaj harbukloj pendis ĝistere malsupren funelante la pluvon kiu falis torente.

Volfgango paŭzis. Tiu soleca vemonumento kamuflis ion teruran. La virino aspektis kiel malkomunrangulino. Li sciis ke la epoko plenas je sortoŝanĝoj kaj multaj belaj kapoj antaŭe dormintaj sur lanugo nun vagnomadas senhejme. Eble ĉi-tiu kompatinda lamentanto malĝojigita far la timiga hakilo sidis surrande de la ekzisto disde kie estis jam lanĉita en foran eternecon ĉio kion ŝi altvalorigis.

Li alproksimiĝis kaj alparolis ŝin kun kompataj akcentoj. Ŝi levis la kapon kaj lin rigardis sovaĝe. Vi konceptu lian surprizon kiam li ekvidis en la hela fulmlumo la vizaĝon mem lin hantintan en liaj sonĝoj. Ĝi estis pala kaj malĝoja, tamen rave belega.

Tremante pro potencaj kaj kontraŭstarantaj emocioj, denove Volfgango alparolis ŝin. Li diris ion pri ŝia estado en malŝirmiĝo je tiel malfrua noktohoro kaj pri la furiozo de la ŝtormo kaj proponis ŝin konduki ĝis ĉe ŝiaj amikoj. Ŝi indikis la gilotinon kun fingrogesto de horora signifo.

"Mi havas nenian surteran amikon," diris ŝi.

"Tamen vi havas hejmon," diris Volfgango.

"Jes. En la tombo!"

La studenta koro fandumiĝis reage al tiuj vortoj.

"Se nekonato rajtus starigi inviton," diris li, "sen riski sin miskomprenigi, mi proponus mian modestan loĝejon kiel ŝirmejon kaj min kiel lojalan amikon. Mi mem havas neniajn amikojn en Parizo kaj estas fremdulo en ĉi-tiu lando. Sed se mia vivo povus vin servi, ekdisponu ĝin. Ĝin mi eĉ oferos antaŭ ol permesi difekton aŭ humiligon vin atingi."

Estigis efekton la honesta seriozo de la konduto de la junulo. Favoris lin ankaŭ lia fremdalanda parolmaniero, pruvante ke li ne estis banaldiraĵa Parizano. Efektive, aŭtenta entuziasmo havas maldubendan elokventecon. La senhejma nekonatino sin konfidis senrezerve al la protektado de la studento.

Li subtenis ŝiajn hezitajn paŝojn dum ili transiris Nov-Ponton proksime al la loko kie popolamaso lastatempe terenĵetis la statuon pri Henriko la Kvara. La ŝtormo jam paciĝis kaj la tondro muĝetis en la fora distanco. Parizo entute silentis. Tiu granda vulkano da homaj pasioj dormis dumtempe, kunigante freŝan potencon por la venonttaga erupcio.

La studento kondukis sian zorgatinon tra la antikvaj stratoj de Latin-Lando, laŭlonge de la malhelaj muroj de Sorbono, ĝis la granda morna hotelo kiun li enloĝis. La maljuna pordistino ilin enlasinta fiksrigardis surprizite la malkutiman vidaĵon kiun konsistigis la melankolia Volfgango kaj lia nova amikino.

Enirante sian apartamenton, la studento ruĝiĝis kiel neniam antaŭe pro la malabundeco kaj ordinareco de sia loĝejo. Li disponis ununuran ĉambron--malnovmodan salonon--ege ornamitan per ĉizaĵoj kaj fantazie meblitan per restintaĵoj de antaŭa lukso ĉar ĝi situis en unu el tiuj domegoj de Luksemburgo-Palaco-kvartalo antaŭe apartenintaj al nobeloj. Ĝi plenegis je libroj kaj paperoj kaj ĉiuj kutimaj studentaj havaĵoj kaj lia lito staris en ĉambroekstremaĵa alkovo.

Kiam lumoj alportiĝis kaj Volfgango povis pli bone rigardi la nekonatinon, ŝia aspekto des pli forte ravis lin. Ŝia vizaĝo estis pala sed blindige bela, reliefigite per abundo da korakkolora hararo ĝin ĉirkaŭpendanta en bukloj. Ŝiaj okuloj estis grandaj kaj brilaj kaj havis apartan rigardmanieron kiu ŝajnis preskaŭ sovaĝa. Ŝia korpo, laŭ la kelkaj indicoj kiujn elmontris ŝia nigra robo, havis perfektan simetrion. Ŝia tuta aspekto estis ege impona, kvankam ŝi vestiĝis en modo ege simpla. La ununura ornamaĵo kiun ŝi surportis estis larĝa, nigra, ĉirkaŭkola rubando agrafita per diamantoj. Nun ekstariĝis antaŭ la studento la problemo kiel pritrakti la senrimedan estaĵon enirintan ĵetrapide lian respondecejon. Li konsideris forlasi sian ĉambron al ŝi kaj serĉi aliloke ŝirmejon por si. Tamen tiel ravis lin ŝia beleco, sorĉo ŝajnis tiel forte influi liajn pensojn kaj sensojn ke li ne sukcesis sin apartigi disde ŝia kompanio. Ankaŭ ŝia maniero estis malkutima kaj neklarigebla. Ŝi ne plu parolis pri la gilotino. Ŝia malĝojo malpligrandiĝis. La atentoj de la studento venkis unue ŝian fidon kaj tiam, verŝajne, ŝian koron. Ŝi estis, laŭindikaĵe, entuziasmulino, same kiel li estis entuziasmulo, kaj la samspecanoj baldaŭ sin komprenis unu la alian.

En la furoramo de la momento, Volfgango konfesis la pasion kiun li sentis pri ŝi. Li rakontis al ŝi sian misteran sonĝon, kiel ŝi venkis lian koron jam antaŭ ol li iam vidis ŝin. La rakonto ŝin afekciis strange kaj ŝi konfesis esti sentinta por li altiron egale neklarigeblan. Estis epoko de senbrida teorio kaj senbridaj agoj. Malnovaj antaŭjuĝoj kaj superstiĉoj forbalaiĝis. Ĉio evoluis subrege de la Diino de Rezonado. Inter aliaj stultaĵoj de la antikva periodo, la formoj kaj ceremonioj de geedziĝo komencis konsideriĝi ĉe honoraj mensoj kiel superfluaj ligoj. Sociaj interkonsentoj fariĝis furormodo. Volfgango estis tro teoriulema por ke ne infektu lin la liberalaj doktrinoj de la epoko.

"Kial ni apartiĝu unu disde la alia?" diris li. "Niaj koroj estas unuiĝintaj. Antaŭ la rigardo de rezono kaj honoro ni estas kvazaŭ unu. Kial ni bezonu malpurajn formojn por kunligi superajn animojn?"

La fremdulino aŭskultis emocie. Verŝajne ŝi jam edukiĝis pri la sama filozofio.

"Vi havas nek hejmon, nek familion," li daŭre parolis. "Mi estu ĉio por vi, aŭ pli bone, ni estu ĉio unu por la alia. Se formon ni bezonas, formon ni observu. Jen mia mano. Mi devontigas min al vi por ĉiam."

"Ĉu por ĉiam?" diris solene la nekonatino.

"Por ĉiam!" ripetis Volfgango.

La fremdulino alprenis la etenditan manon. "Tial mi estas via," ŝi murmuris kaj falis sur lian bruston.

La sekvintan matenon la studento forlasis sian dormantan edzinon kaj eliris fruhore serĉonte apartamenton kiu pli konvenu al lia nova situacio. Kiam li revenis, li trovis la virinon kuŝantan sur la lito kun unu brako kaj la kapo preterpendantaj la randon de la meblo. Li alparolis ŝin sed ŝi ne respondis. Li antaŭenpaŝis por veki ŝin el ŝia malkomforta kuŝpozo. Kiam li alprenis ŝian manon, ĝi estis malvarma. Li sentis nenian pulsobatadon. Ŝia vizaĝo estis pala kaj makabra. Unuvorte, kadavro ŝi estis. Hororigite, frenezigite, li alarmis la domloĝantaron. Sekvis sceno de konfuzo. La polico alvokiĝis. Policano eniris la ĉambron. Li retiriĝis salte ekvidinte la kadavron.

"Bonĉielo!" li ekkriis. "Kiel tiu virino alvenis ĉi-tien?"

"Ĉu vi havas informaĵojn pri ŝi?" diris avide Volfgango.

"Ĉu informaĵojn mi havas?" respondis la policano. "Ŝi gilotiniĝis hieraŭ."

Li antaŭenpaŝis, disigis la nigran kolumon ĉirkaŭantan la kolon de la kadavro kaj la kapo terenruliĝis.

La studento ekfrenezegiĝis. "La diablo! La diablo min ekposedis!" li ŝirkriis. "Mi estas eterne perdita!"

Ili entreprenis lin trankviligi sed vane. Ekposedis lin la timiga kredo ke malica spirito revivigis la mortan korpon por forkapti lin. Li senbonsenciĝis kaj mortis en frenezejo.

Ĉi-tie la maljunulo kun la hantita kapo findiris sian rakonton.

"Kaj ĉu ĉi-tio estas aŭtenta fakto?" diris la scivolema viro.

"Nedubenda fakto," respondis la alia. "Mi aŭdis ĝin de la plej bona aŭtoritato. La koncerna studento mem rakontis ĝin al mi. Mi vidis lin en frenezejo de Parizo."