Tri amatinoj

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search
La tombo kaj la rozo Indekso : Tri amatinoj (slovena popolkanto)
Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de Popoloj
Tri Budrisoj
Tri amatinoj
elslovenigis Antoni GRABOWSKI

 Jaz 'mam pa ljubce tri,
 Vse tri bogate.

El amatinoj tri,
Ĉiu gracia,
Arĝenton havas ŝi.
Oron alia.

Ringeton havas ŝi,
Perlojn alia,
Korsaĵon sur tali'
Portas la tria.

Plej junan prenus mi
Ĉiam prefere,
Ĉar amas tiu ĉi
Min plej sincere.