Tri unuaktaj komedioj/La malfeliĉuloj

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Tri unuaktaj komedioj Indekso : La malfeliĉuloj
de Louis Schneider
Tradukita de Leopold Elb
La malfeliĉuloj


La Malfeliĉuloj

Unuakta komedio de Louis Schneider

laŭ A. v. Kotzebue

Esperantigis Leopold Elb.

(Eduard Bloch, Teatra Korespondado No. 88.)

PERSONARO:

  • Petro Falk, plantisto el Ameriko.
  • Sinjorino Ĝojo, antaŭe fraŭlino Falk, aktorino
  • Adelgunde Falk, cirkorajdistino
  • Charles Faucon, dancinstruisto
  • Johano Falk, vilaĝlerneja instruisto
  • Franjo Falk, filino de Johano
  • Gustavo Falk, helparbaristo
  • Hipolito Falk
  • Gotfrido Falk
  • Hieronimus Akcipitro, ĵurnalraportisto
  • Mustardo, servisto ĉe Petro Falk

Dresdeno. Nuna tempo. Simpla ĉambro kun unu malantaŭa kaj du flankaj pordoj.

SCENO I.[redakti]

Petro Falk (simple vestita, sidas apud tablo fumante pipon). Mustardo (eniras).


Petro.

Jen vi Mustardo, tiel rapidema? Ĉio preta?

Mustardo.

Ĉio. Mi ordonis al la pordisto, lasi supreniri ĉiun, kiu demandos pri Minher van der Kapelen. Jen, en la antaŭĉambro dudek seĝoj kaj du kanapoj. Jen (montras la flankan ĉambron), bona matenmanĝo: kaviaro, ŝinko, omarsalato – nur delikataĵoj. Ĉokoladon por la sinjorinoj, bonegajn vinojn por la sinjoroj, eĉ cigarojn mi tien metigis – se iu ŝatus fumadon.

Petro.

Bonege! Ĉio estas prizorgita! Ĉu vi ne estas iom scivola, kial vi faris tiom da preparoj?

Mustardo.

Certe, treege scivolega – sed kion mi gajnus per demandado? Mi ja konas vin de tridek jaroj kaj mi scias, ke vi neniam parolas pli ol nepre estas necese.

Petro.

Prava vi estas, sed ankaŭ neprava, laŭ vidpunkto. En miaj amerikaj plantejoj, ĉirkaŭita de nigra servistaro, kiel ĉefo de granda komerca negoco, mi havis motivon por ŝpari parolojn. Tie vi estis mia servisto, sed de kiam mi revenis Eŭropon, vi estas mia amiko, kaj, laŭ mia opinio, vi ankoraŭ ne havis okazon por plendi, ke mi ne konfidis al vi.

Mustardo.

Efektive – tial mi ja ne komprenas, kial vi atendas hodiaŭ tiom da homoj?

Petro.

Miajn heredontojn!

Mustardo.

Dio min gardu! Kiel vi min ektimigis! Ĉu eble vi intencas morti?

Petro.

Mi jam mortis. Jen (donas al li gazeton) legu la noton kun la ruĝa substreko.

Mustardo (legante).

“El la Hago, la 15an de Junio.” (Parolas.) Tio ja estas malnova gazeto. (Legas.) “Antaŭ kelkaj semajnoj tie ĉi mortis la riĉa amerika plantisto Petro Falk.” Kio do? Nu, jen, bona ekzemplo kiamaniere la ĵurnalistoj mensogas!

Petro.

Mi ne pretendas, ke ili neniam mensogas, tiun ĉi fojon tamen ili ne mensogis, sed ili nur tion raportis, kion mi mem al ili sendis.

Mustardo.

Sed vi ja ne estas mortinta!

Petro.

Eĉ morteginta, absolute mortinta! Tuj vi ekvidos, kial.

Mustardo.

Nu tion iu alia komprenu! (Legas.) “Petro Falk, mortante havis nek edzinon nek infanon, sed nekalkuleblan riĉaĵon, aŭ je kontanta mono aŭ en bone rentumaj plantejoj. Lia patrolando estis Saksujo, kie laŭdire multnombra parencaro lia ankoraŭ ekzistas.” – Ĉu tio estas vera?

Petro.

Certe.

Mustardo (legas).

“En lia testamento li faris heredonton de la tuto tiun el la parencoj, kiu pruvos ke li estas la plej malfeliĉa, kaj la plenumanto de la testamento, Minher van der Kapelen, fiksis templimon je la 18a de Aŭgusto, kiam li estos en Dresdeno kaj persone ekzamenos la pretendojn de ĉiu el la parencaro de la mortinto.” Tio ja estas hodiaŭ!

Petro.

Estas hodiaŭ.

Mustardo.

Ho, nun mi komprenas.

Petro.

Kion?

Mustardo.

Okazos nun kvazaŭ familia festeno. Sed, ĉu vi konas viajn parencojn?

Petro.

Ne unu el ili. Mi ja iris Amerikon kiel dekkvarjara knabo.

Mustardo.

Ĉu estas multe da ili?

Petro.

Kredeble, ĉar riĉulo ĉiam havas multajn parencojn.

Mustardo.

Nu ili ja larĝe malfermos la okulojn, ekvidante la mortintan kuzon, kiu kontente fumas pipon.

Petro.

Provizore ili konatiĝos kun mi nur, kvazaŭ mi estus Minher van der Kapelen, plenumanto de la testamento.

Mustardo.

Bone.

Petro.

Mallonge: Sola mi ja vivis dum duona jarcento, tio nun komencas fariĝi iom enuiga. Mi multe klopodis, kaj ofte mi demandis min, por kiu. Tion mi almenaŭ deziras scii, antaŭ mia morto. Mian havon mi volas lasi al la plej inda el miaj parencoj, t. e. al la plej malfeliĉa. Alie jen alvenus ia sentaŭgulo, okaze pli proksima, heredus mian havon, kaj mokus min eĉ kuŝantan en tombo. Ne, jam nun mi volas elekti tiun el miaj parencoj, kiu iam fermu miajn okulojn.

Mustardo.

Sed, se ĉiuj estas feliĉaj?

Petro.

Ĉiuj feliĉaj? Ĉu vi ne scias, ke feliĉuloj estas tiel same maloftaj, kiel virtuloj?

Mustardo.

Eble unu aliĝas al la alia.

Petro.

Ne ĉiam! Sed aŭskultu! Iu eniris la antaŭĉambron. Se tiu estas unu el miaj parencoj, enlasu lin, kaj se venas ceteraj, parolu kun ili, ĝis kiam mi aŭdigos la sonorileton, tiam enlasu alian, sed ĉiam nur po unu, komprenite?

Mustardo.

Fidu al mi! (Eliras el la malantaŭa pordo.)

SCENO II.[redakti]

Petro (sola).

Nun, maljuna Petro Falk, montru kian konon pri homoj vi akiris dum kvindek jaroj. Okazos ja strangaj pretendoj kaj seniluziiĝoj, sed mi profunde enrigardos en homajn korojn, ĉar ofte hered-aferoj malkaŝas la veran senton kaj karakteron de la homoj.

SCENO III.[redakti]

Petro Falk. Gotfrido Falk (eniras el la malantaŭa pordo, iomete ebria).


Gotfrido.

Sinjoro, la lakeo al mi diris, ke mi trovos matenmanĝon en tiu ĉi aŭ en la apuda ĉambro.

Petro.

Kun kiu mi havas la honoron paroli?

Gotfrido.

Ĉi tie mi ne vidas matenmanĝon, do mi supozas, ke en tiu ĉambro – (montras la apudan ĉambron).

Petro.

Mi mem kondukos vin tien, kiam mi scios . . ?

Gotfrido.

Kredeble Minher van der Kapelen? Mi supozas tion sekve de via tuta eksteraĵo. Mi estas la heredanto de la maljuna Falk, de tiu amerika riĉegulo, lia nepridubebla heredanto.

Petro.

Ĉu vere? Tiam vi devus esti la plej malfeliĉa el liaj parencoj, kiel vi tion volas pruvi?

Gotfrido.

Minher van der Kapelen, oni estas tre malfeliĉa kun neniam satigebla soifo, kiel la mia.

Petro.

Nu, ŝajnas al mi, ke hodiaŭ vi jam iom satigis ĝin.

Gotfrido.

Malprave! Mi ja iomete provis, sed la plena satigado de mia soifo estas ekster la limoj de ebleco, kaj ĵus pro tio mi deziregas tiun ripete cititan matenmanĝon –

Petro.

Tamen mi petas, havu paciencon, nur por kelkaj minutoj, por ke mi antaŭe eksciu, kiugrade vi estas parenco de la mortinta sinjoro Falk.

Gotfrido.

Mi ne precize scias. – Lia nomo estas Falk, ankaŭ la mia estas Falk; li posedis monon; mi tian specialaĵon nur periode posedas, mi do estas lia nerefutebla heredanto kaj ĉiuokaze mi estas plensenca.

Petro.

Se vi ne havas alian pruvon de parenceco!

Gotfrido.

Mian grandegan soifon, –

Petro.

Eĉ tio kredeble ne estos akceptata kiel pruvo. Ĉu vi do estas el Saksujo?

Gotfrido.

Ne, el Hanovero! – Sed ni priparolu tion ĉe la jam citita matenmanĝo.

Petro.

Mi bedaŭras! Nur tiam, kiam mi konvinkiĝos, ke ia pruvita rajto pri pretendo –

Gotfrido.

Permesu, sinjoro. Ĉu mia nomo ne estas Gotfrido Falk, nepridisputeble Falk. – Mia patro ofte rakontis al mi, ke li havis fraton, ĉu tiu cirkonstanco ne supozigas, ke mi eble estas la nevo de la Amerikano, tiom pli, ke tiu frato ankaŭ estis nomata Petro, kaj la antikva legendo pri Petro en la fremdlando eble – – –

Petro.

Sufiĉas, sinjoro! Mi ja nun vidas, kun kiu mi havas aferon, kaj, se vi ne povas alporti ian pruvon – –

Gotfrido.

Ni intertempe transiru al tiu ofte citita matenmanĝo, ĉar vi ne povas imagi, kiel terure neplezura interparolado pligrandigas mian soifon.

Petro.

Ne estas mia kulpo, ke tiu ĉi konversacio ŝajnas al vi neplezura.

Gotfrido.

Mi ja ne riproĉas vin, mi konas mian fatalon! – Heredi? – Neeble! – Nekredeble ke mi ia foje faru lotgajnon? Tute neverŝajne! Tia estas mia sorto! Mi estus bonega viro, se mi havus monon. – Kredu ĝin, mi petas, mia kara plenumanto de testamento. – Mi ja ne povas havi monon, ĉar mia soifo estas multe tro granda. – Ĉu vi plene komprenas tion? ĉu vi komencas kompati mian malfeliĉon? Jen, mi nature estas talentplena viro, mi multon lernis, kaj kion mi ekkaptas, tio al mi sukcesas: muziko, pentrado, literaturo, sed tio, kion oni nomas orda vivo, estas kontraŭ mia naturo. Ĉio, kion vi povas diri al mi: “domaĝe pro viaj kapablecoj, laboru, tiam vi prosperos” – tion mi ja ankaŭ diras al mi mem, kiam mi ne havas monon. Sed kiam mi havas monon, ĉiuj prudentaj frazoj foriĝas kaj komenciĝas gaja vivado. – La maljuna Falk vere nenie povus meti sian monon pli bone ol ĉe mi.

Petro.

Ĉe ni en Holando oni transsendus tian homon, kia vi estas, en la koloniojn, tie oni lernas laboradon.

Gotfrido.

Ankaŭ tiu ĉi frazo estas konata al mi, sed same tiel senefika kiel la ceteraj. – Mi ne estas malbonulo, mi ne havas malbonajn emojn, sed mi havas soifon – mi povas labori, sed tio ne amuzas min. Tiel estas, tia estas la afero!

Petro.

Kiel oni povas paroli tiel prudente, kaj tamen esti ebria jam frumatene?

Gotfrido.

Mi ne estas ebria, sinjoro, nur gaja, nur ekscitita, tion vi ne komprenas. Entute, mi neniam ebriiĝas – almenaŭ laŭ tio, kiel mi komprenas la ebriecon.

Petro.

Dio helpu min.

Gotfrido.

Nu mi pensas, ke ni plej bone iru al manĝo. Eĉ se mi nenion heredus, ne ekzistas ia sufiĉa kaŭzo por malgastemeco, tiom pli ke mi supozas, ke tiu matenmanĝo estos pagata el la hereda monsumo. Vi certe ne estos tiel bonkore stulta por pagi vian oficon el via propra monujo. Jen la diferenco, minher, mi estas tia malsaĝulo, ke mi pagas festenojn el mia poŝo tiel longe kiel ĝi enhavas ion. Matenmanĝoj estas mia malfeliĉo, precipe se ili iom longe daŭradas.

Petro.

Kia strangulo vi estas! Tamen pli agrabla ol vi ŝajnis al mi komence. Preskaŭ mi volus provi – – –

Gotfrido.

Min plibonigi? Min igi prudenta? Jam multaj provis, sed mi povas certigi vin, ke tio estus tute sensukcesa penado, tial mi pensas, ke ni ĉesu tiun ĉi dialogon kaj iru manĝi – –

Petro.

Vi estas prava! Vi ja estas ne plibonigebla.

Gotfrido.

Ĉu vi ne venos kun mi?

Petro.

Mi bedaŭras, mi atendas ankoraŭ aliajn heredontojn.

Gotfrido.

Domaĝe, mi ne amas manĝi sola. Kiam mi estas sola, mi fariĝas pensema kaj ĉagrena pri mia malorda vivado. En societo mi sentas, ke la aliaj ne estas pli bonaj ol mi, tio redonas al mi moralan forton. Venu baldaŭ! (Kantas.) Ĝuu la vivon . . . . .

Petro.

Tiu ĉi malfeliĉulo almenaŭ ne intencas trompi min! Jen vanta vivo, neniam li pliboniĝos. (Sonorigas.)

SCENO IV.[redakti]

Petro Falk. Hipolito Falk.


Hipolito (tre afable kaj komplezeme).

Sinjoro, mi estas tre malfeliĉa!

Petro.

Tion vi diras kun tiel gaja mieno, ke vere estas necesa via propra certigo por kredigi ĝin.

Hipolito.

La ŝajno trompas. La ekstera formo estas gaja, la vera aganta forto de mia personeco, la akiraĵo de mia morala konscienco estas nefortika, neanima, “dispecigita”!

Petro.

Dispecigita? Kompatinde! Kiun mi havas la honoron vidi?

Hipolito.

Hipolito Falk. Ĝis antaŭ kelkaj semajnoj la plej feliĉa viro, la plej senzorga, lokita en la plej alta socia pozicio, nun, kiel mi jam diris –

Petro.

Dispecigita! Bone! Sed kiajn pretendojn ĉi tiu dispecigiteco donas al vi por la heredo de mia mortinta amiko?

Hipolito.

La malplej dubindajn. Mi estas el Saksujo, nomata Falk kaj malfeliĉa.

Petro.

Kaj el kio konsistas tiu malfeliĉo?

Hipolito.

El artikolo de la Berlina ĵurnalo de la kvina de Januaro. Por tion komprenigi mi devas fari al vi priskribadon de mia antaŭa stato. Vi ja scias, en kia embaraso estas ĉiu familio de kortega aŭ sekreta konsilano pro daŭremaj dancantaj gastoj ĉe siaj festoj kaj vesperaj aranĝoj. Vi ankaŭ scias, kiel malagrable estas por mastrinoj havi dektri personojn je tablo. – Vi certe scias, kun kiaj klopodoj la necesaj kantistoj estas akireblaj okaze de jubileo aŭ festa tagmanĝo. Jen, sinjoro, tia mi estis! Mi estis la “dekkvara”, se ie kunmanĝis dektri, – mi dancadis, kaj tie zorgis pri dancistoj, kie edzinigeblaj filinoj estis provizotaj – mi kantadis kiel dua tenoristo aŭ unua basisto, kie ajn oni festmanĝis.

Petro.

Tio ja ŝajnas al mi tute amuziga vivado kaj tamen vi estas dispecigita?

Hipolito.

Ekstreme! – Ĵurnalartikolo ruinigis min.

Petro.

Tio jam okazis al multaj. Sed mi tamen ne komprenas –

Hipolito.

La ĵurnalo enhavis noton, ke iu vivas en Parizo, kiu faras metion kiel “dekkvarulo”.

Petro.

Dekkvarulo? Kio tio estas?

Hipolito.

Tio ankaŭ estas tia viro, kiu ebligas tagmanĝojn de dektri personoj, el kiuj neniu deziras morti. Tiu viro do estas mia rivalo, mia konkuranto, nur kun la diferenco, ke li akceptis kontantan pagon. Fi! Mi ĝin faras senpage, nur por la manĝaĵo. Oni ridis pri la dekkvarulo en Parizo, sed oni hontis plue inviti min, la dekkvarulon en Dresdeno. Ili preferas ŝpari la dektrian por eviti la dekkvaran.

Petro.

Nu, nu! Vi do efektive ne plu ekzistas?

Hipolito.

Ne, mi ne ekzistas! Malesperante pro la neokupitaj vesperoj mi fariĝis aplaŭdisto. – Mi ĝis nun neniel estis teatroamanto, ĉar tie oni ne vespermanĝas kaj la konfitejo ne bezonas dekkvarulon. Nun mi devas ĉiuvespere iri tien, mi devas aplaŭdadi eĉ kiam mi ne amuziĝas. Tio estas tre maldolĉa, sinjoro! Kaj vi ne povas imagi, kiom tio lacigas pulmon kaj manojn. Kie aliaj amuziĝas, tie mi devas labori ĝis ŝvitado.

Petro.

Mi do ne farus ĝin.

Hipolito.

Facile dirita! Kie do mi pasigus la vesperojn? En societo mi devas esti. En teatro estas varme; bona lumigado; delikataj manieroj; krom tio oni povas partopreni en la diskutado la sekvantan matenon.

Petro.

Laŭ ĉio de vi dirita, mi ekkonis unu el tiuj enigmaj personoj troveblaj nur en urbego.

Hipolito.

La tuta enigmo estas, ke mi ne havas monon, ke mi partoprenas en ĉiu plezuro, kaj ke ĉie mi estas afable akceptata.

Petro.

Vi havas nenion kaj partoprenas en ĉio, bonvolu klarigi.

Hipolito.

Tre simple. Kiel mi plenigas la vesperojn mi jam rakontis. Je tagmanĝo mi ĉiam lasas min regali, ĉiu hotelmastro ŝatas min, ĉar mi amuzas la gastojn kaj incitas al trinkado. Restas nur la matenmanĝo, por tiu mi ankaŭ estas ĉiam preparita. Ĉiun tagon okazas almenaŭ unu enterigo kun la granda pompo, mi almetas la nigran veŝton, la krepon ĉirkaŭ mian cilindron kaj nigrajn gantojn. (Faras ĉion, kion li diras.) Jen mi aperas kiel longjara amiko de l’ mortinto, trinkas ĉokoladon kaj madejran vinon, mi enŝovas min en kaleŝon kiel malnova konato de l’ enterigota, faras samtempe novajn rilatojn kaj ĝuas agrablan veturadon.

Petro.

Mi aŭskultas kaj admiras. Feliĉe ankaŭ mi jam zorgis pri matenmanĝo.

Hipolito.

Eĉ se ne, mi instigus vin, tion fari. Estu kompleza, lasu min heredi. Vere mi estas nedanĝera homo, kontenta je malmulto, mi vivas tiel kviete kaj simple.

Petro (ridetante).

Vi ja vidos. Bonvolu eniri en tiun ĉambron. Tie vi trovos kunheredanton kaj matenmanĝon.

Hipolito.

Permesu, ke antaŭe mi aranĝas mian tualeton. La krepo restas, ĉar mi funebras pro mortinta parenco. Por la matenmanĝo blankan kravaton, por la kunheredantoj multkoloran veŝton kaj por deca eksteraĵo helajn gantojn (aranĝas sian tualeton laŭ diro). Jen! Preta! Mi tre ĝojas konatiĝi persone kun viro, kies famo alportis jam tiom da bono.

Petro.

Neeble!

Hipolito.

Tio ne malhelpas; estas ĝentila frazo, agrabla al ĉiu. Gardu min en favora memoro, kaj disponu pri mi ĉe ĉiu okazontaĵo, kie oni havas varmajn manĝaĵojn. (For, en la ĉambron flanken.)

Petro (sola).

Pli kaj pli amuzige! Mi ja estis preparita por iu ajn strangaĵo, sed la personoj iom superas miajn atendojn. (Sonorigas.)

SCENO V.[redakti]

Petro, Franjo Falk (kun timema riverenco envenante).


Petro.

Ĉu vi ne volas alproksimiĝi, mia bela infano?

(Franjo faras kelkajn paŝojn.)

Petro.

Kia estas via nomo?

Franjo.

Franjo Falk.

Petro.

Ĉu vi estas malfeliĉa?

Franjo.

Mi estas filino de brava vilaĝa instruisto. Mia patro, Johano Falk estas tre malriĉa, mia patrino jam de longe mortis.

Petro.

Ĉu via patro sendis vin?

Franjo.

Ho ne, li nenion scias pri mia veno. Vidinte lian troan penadon por subteni lian multnombran familion, mi serĉis oficon tie ĉi en Dresdeno, kie mi trovis lokon kiel guvernistino.

Petro.

Nu, tio estas malfeliĉo por via patro, sed ne por vi.

Franjo.

Vere, sed mi –

Petro.

Sed vi? Kian kaŭzon havas via malfeliĉo?

Franjo.

Pli ol unu! Tio estas, mi havas kuzon – kiu –

Petro.

Kuzo, kiu estas malfeliĉa?

Franjo.

Ho, bedaŭrinde li estas malfeliĉa, ĉar li amas min, amas min tiel kore.

Petro.

Nu, en tio mi ankaŭ ne vidas malfeliĉon, kaj se vi lin amas same, tio lin ne kvalifikus kiel heredonton.

Franjo.

Ĉu vi opinias? Ho, vi estas tre afabla. Mi lin ja amas, ĉar li estas tiel honesta kaj brava knabo!

Petro.

Nu, kunedziĝu do, en la nomo de Dio. Tio estos pli bone ol heredi.

Franjo.

Certe estas pli bone. Sed ambaŭ ni estas malriĉaj, li estas juna, sen ofico, per kio ni gajnos nian porvivon?

Petro.

Vi devas labori, kiel la maljuna Falk ankaŭ laboradis dum sia tuta vivo.

Franjo.

Volontege, kara sinjoro, sed kiel fari sen okazo? Li ellernis la ĉasmetion. Ho, se vi havigus al li oficon kiel arbaristo! Por mi vi ne bezonus zorgi. Mi konas perfekte la terkulturadon.

Petro.

Tio estas meditinda. Sed, ĉu vi ne povas ŝpari iom da via salajro?

Franjo.

Ne, mi ne povas. Mia patro ja estas malriĉa, tial mia devo estas, sendi al li ĉiun ŝparitan groŝon.

Petro.

Ĉu vere, via devo? Nu, knabino, tio alportos benon al vi.

Franjo.

Tio jam alportis benon al mi, ĉar la amo de mia patro kaj de mia Gustavo estas miaj solaj riĉaĵoj.

Petro.

Lia nomo do estas Gustavo? – Beleta nomo por arbaristo.

Franjo.

Ho, ankaŭ por supera arbaristo, ĉar tio li certe iam fariĝos.

Petro.

Eble, se la supera arbarista estraro havas prudenton! – Vi certe ofte interŝanĝas leteretojn?

Franjo.

Leteretojn? Kion vi volas diri?

Petro.

Nu, karesemajn amleteretojn.

Franjo.

Fi, tio ne estus deca! Ni ne bezonas amĵuradojn.

Petro.

Nu, nu! Ne ekkoleru pro tio! Ĉu vi estas tiel certaj unu pri la alia?

Franjo.

Kompreneble. Estas nun unu jaro, du monatoj kaj dekunu tagoj, de kiam mi ne vidis lin.

Petro (ridetante).

Kaj kiom da horoj?

Franjo (serioze kaj fervore).

Sep. Sed tamen mi scias, ke mia Gustavo restos fidela ĝis morto. Kiam mi foriris de mia hejmo, ni kune ploris meze de la fabopalisoj en la ĝardeno kaj tiam (kun okuloj mallevitaj) mi eĉ donis al li kison.

Petro.

Tute prave. Nun, mia infano, iru intertempe en tiun ĉi ĉambron. (Montras sian kabineton.) Poste ni daŭrigu nian babiladon.

Franjo (afable).

Pri mia Gustavo?

Petro.

Kompreneble! Pri la estonta supera arbaristo! Por la tiea societo, (montras la flankan ĉambron) vi do ŝajnas tro delikata.

Franjo.

Kiom da tempo la afero pri la titolo “superarbaristo” kredeble daŭros?

Petro.

Nu, eble nur tridek mallongajn jarojn.

Franjo (ektimante).

Ho, Dio mia!

Petro.

Tio estas, en la plej favoraj cirkonstancoj. Sed kiu scias? La maljuna Falk posedis ankaŭ vastajn arbarojn, tial mi eble havigos al Gustavo ion similan jam en tri jaroj.

Franjo.

Ho, sinjoro – mi volonte – kiun aĝon vi havas?

Petro.

Mi estas sesdekulo.

Franjo.

Bone, mi volonte kisus vin pro tio.

Petro.

Nu tion mi povas honeste akcepti (kisas ŝin).

Franjo.

Vi ĝin do ne malbone akceptis?

Petro.

Tute ne! Mi jam antaŭvidas, la sinjoro arbaristo rapide progresos.

Franjo.

Sed nun mi ja ne plu estas malfeliĉa, havante la esperon geedziĝi?

Petro.

St, st! Tion ne aŭdu la plenumanto de l’ testamento! Iru tien! (Franjo for.)

Petro (sola).

Laŭ mia opinio, ŝi resignus la tutan heredaĵon, kondiĉe, ke ŝi povu paroli la tutan tagon pri sia Gustavo. – Nun la afero komencas pliboniĝi, tian karulinon mi volonte havus en mia proksimeco. (Sonorigas.)

SCENO VI.[redakti]

Petro. Charles Faucon.


Charles.

Ai-je l’honneur de parler à Monsieur van der Kapelle, plénipotentiaire – de –

Petro.

Mia nomo estas van der Kapelen. Kian deziron vi havas, sinjoro?

Charles.

Le grand héritage, Monseigneur, de feu Monsieur Falk.

Petro.

Laŭ mia kono la parencaro de la mortinto vivis nur en Germanujo, kaj vi ŝajnas esti Franco.

Charles.

C’est à dire, non! Monseigneur! Mi estas de germana “origine” kaj tio ja estis la komenco de mia malfeliĉo.

Petro.

Kial do?

Charles.

Je vous le dirai. Mia patro, Karlo Falk el Zwickaŭ mortis, kiam mi ankoraŭ estis tute malgranda infaneto. Mia zorganto lokis min en la danclernejon de granda opero, ĉar mi estis tre beleta, véritable amour. Mi montris grand talent por mia profesio, kaj oni sendis min à Paris, kiam mi nur estis dekunujara, ĉar mi havis grand talent kaj mi estis véritable amour. Tio estis très bien! La directeur de spectacles estis saĝa viro, li al mi diris: Monsieur, se vi volas havi engagement kiel premier danseur, vi ne povas nomiĝi Karlo Falk. Via nomo estu francigata, ĉar oni ne kredos en granda opero, ke Germano povas esti premier danseur. Iru domen kaj pripensu, kiun nomon vi alprenos sur la afiŝo. J’y pense, kaj mi trovas, ke monsieur le directeur estas viro extrêmement saĝa, mi diras, mi nomiĝos Faucon, Charles Faucon, kaj mi diros al neniu, ke mi estas Germano.

Petro.

Nu, bone. Eble vi estis prava! Profeto malmulte valoras en sia patrujo.

Charles.

N’est ce pas! Ah, monsieur, estas malfeliĉa afero, kiam oni amas sian patrujon kaj estas bona patrioto, kaj oni devas paroli france por ke oni ricevu pagon. O Monsieur, certe tio estas granda malfeliĉo. Mi tian longan tempon ŝajnigis malbonan germanan parolmanieron, ke nun jam mi ne povas paroli alie. Estas alia afero, de kiam ni havas Esperanton, nian neŭtralan lingvon.

Petro.

Kaj pluan malfeliĉon vi ne havas, pri kiu vi plendas?

Charles.

Ah, Monseigneur! Dancado estas gaja afero, kaj neniu kredas, ke oni povas havi chagrin. Ah, Monseigneur! Se mi ne havus pluan malfeliĉon! Sed rigardu mian kapon, mi havas grizan kapon, rigardu mian talion, mi estas iomete grasa, quelque peu ventru, preskaŭ dikulo. Grasa dancmajstro kun griza kapo estas tre malfeliĉa viro, se li havas 9 malgrandajn gefilojn, kiuj volas manĝi kaj se li havas ambition kaj amon al sia arto. Ah, Monseigneur, estas tre malfeliĉa afero, kiam oni devas forlasi sian arton kaj ne ĝustatempe faris kontrakton por la tuta vivo. Infaneto volas manger kaj por maljunulo leçon de danse fariĝas tre teda. Mi devas montri la danse de polka kaj mi pensas en mia koro, kiel hejme atendas min kara infano, ĉar ĝi estas tre malsata.

Petro.

Certe, tio estas tre maldolĉa.

Charles.

Oh, Monseigneur, dancado estas gaja afero, kaj neniu kredas, ke oni povas havi chagrin saltante en l’air. Kaj mi havas multe da chagrin. Kiam mi fariĝis ventru, kun un peu de ventre, monsieur le journaliste skribis en sia gazeto: “Estus tempo, ke tiu ĉi grasa sinjoro Faucon fine liberigu nin de sia dancado.” Tio estis malagrabla, sed mi ne volis vidigi mian chagrin. Kiam mi venis domen, mia plej maljuna infano legis la gazeton, ĝi iras al panjo, al mia kara edzino kaj diras: “Paĉjo estas dika, kaj li devas liberigi de si la publikon!” O Monseigneur, estas maldolĉa afero, kiam la propra infano, kiun oni amas kaj bone edukis, legas tion pri sia patro!

Petro.

Vi igis min ĵeti terurigan rigardon malantaŭ la kulisojn.

Charles.

Ah, Monseigneur, de antaŭe la arto havas tre beletan mienon, sed kiam oni rigardas derrière les coulisses, jen chagrin, multa chagrin. La gazeto al mi perdigis situacion, ĵus kiam mi volis fari kontrakton por la tuta vivo, monsieur le journaliste skribis, ke oni ne plu volas vidi min, kaj la junuloj en la parterre siblis. Nun oni ne volis min engager kaj mi devas prilabori kiel dancinstruisto de malgrandaj knabinoj kaj malsaĝaj bubetoj, kiuj min mokridas, kiam mi montras al ili un Chassé, jeté, assemblé. Voyez, Monseigneur, tiel, Chassé, jeté, assemblé. (Dancas.)

Petro.

Mi devas konfesi, sinjoro, estas strangaĵo, vidi tiel maljunan viron danci.

Charles.

Sed kiam tiel maljuna viro malsatas, tio ja ne estas strangaĵo. Mi faras un tour de polka kaj scias, ke mi iĝas ridinda. Mi montras exercices et grand battement, kaj dume havas chagrin, ke mi ne lernis alian profesion. Mi dancas mazurkon kaj miaj maljunaj piedoj doloras, mi malfacile spiras kaj fininte la leçon, mi estas tiel laca, tiel fatigué, ke mia bona edzino ploras, kiam mi revenas hejmen.

Petro.

Nu, kvankam vi ne estos ĉefheredonto, tamen vi estos prizorgata. Vi povos edukadi viajn gefilojn kaj ne plu bezonos danci mem.

Charles.

Ah, Monseigneur, vous me rendez la vie! Kiam mi ne plu bezonas doni leçons de danse, mi estos tre feliĉa viro. Tiam mi ree fariĝos gaja, kiel mi estis comme jeune homme, tiam mi dancos nur por mia amusement, tiam mi faros un entrechat por mia plezuro.

Petro.

Iru do en tiun ĉambron kaj amuziĝu ĉe matenmanĝo kun la aliaj sinjoroj. Ĉiuokaze mi esperas, ke mi povos fari ion por vi.

Charles.

Merci, Monseigneur, merci. Mi rekomendas min al vi kun la plej granda reconnaissance. Voyez le grand compliment d’adieu! (Profunde salutfleksiĝas.) Voyez le petit compliment! (Kliniĝas malpli solene) Et voyez le compliment amical et reconnaissant. (Tiel kliniĝas.) Ah, Monseigneur, mi estas feliĉa homo. (Eliras en la flankan ĉambron.)

Petro (sola).

Granda Dio! La maljunulo efektive estas malfeliĉa! Mi do neniam pensis, vidante komedion aŭ baleton, ke ankaŭ tiuj personoj sentus ĉagrenon! Hm, hm! Nu, lia edzino ne ploru plu, ĉar li revenas hejmen tro laca.

SCENO VII.[redakti]

Petro. Hieronimo Akcipitro.


Hieronimo.

Ĉu mi havas la honoron paroli kun sinjoro van der Kapelen, kiu fiksis la hodiaŭan templimon por la Falka heredo?

Petro.

Mia nomo estas van der Kapelen. Ĉu ankaŭ vi venas pro tiu celo? Ĉu vi apartenas al la familio?

Hieronimo.

Permesu al mi kelkajn demandojn, antaŭ plua daŭrigado. Vi vidas ke mi komprenis nian tempon, mi agas nur parlamente. Mi petas de vi notojn, kompletajn plenajn sciigojn pri la mortinto, pri lia havo kaj pri la eble jam faritaj pretendoj.

Petro.

Ĉio pri tio dirinda jam estis presita en la gazeto.

Hieronimo.

Bedaŭre mi ne povas kontentiĝi je tio, certe ekzistos ankoraŭ detaloj, iaj specialaĵoj, iaj cirkonstancoj, kiujn mi povos utiligi, tio estas, kiuj estas necesaj por mia scio.

Petro.

Ĉu vi do estas nomata Falk?

Hieronimo.

Ĝuste dirita, ne! Mia nomo estas Akcipitro, sed Falko kaj Akcipitro interrilatas proksime, kaj tial ne estas sen eblo, ke malproksima parenceco –

Petro.

Sinjoro, tio estas malbona ŝerco. Mia tempo estas limigita kaj mi petas –

Hieronimo.

Nenia helpo ebla, tre estimata sinjoro van der Kapelen, min forigi estas tre malfacile. Antaŭe vi devas doni al mi kelkajn detalojn, specialaĵojn pri tiu ĉi heredo.

Petro.

Sed mi tute ne komprenas, sinjoro –

Hieronimo.

Vi certe komprenos, aŭdinte, ke mi estas raportisto por kelke da eminentaj gazetoj, ke mi havas la saman intereson kiel vi, ke la afero estu konvene kaj publike pritraktata, kaj ke mi volonte estas preta klopodi por tio.

Petro.

Mi atentigas vin, ke tiu ĉi estas familia afero.

Hieronimo.

Familiaj aferoj ne plu ekzistas, hodiaŭ ĉio estas publika. Kiu ajn uzas publikecon, eĉ nur per anoncado, sin metas sub la publika juĝo, vi do ne faru pluajn malhelpaĵojn. De via agmaniero kontraŭ mi dependos la maniero, kiel mi traktos la aferon en la gazetoj al mi malfermitaj. Skribi pri tio mi nepre devas, mi jam eksciis de personoj en la antaŭĉambro kelkajn detalojn, kiuj jam faros bonetan artikolon. Via heredafero vekis scivolemon, ĝi estas priparolata en la kafejoj, do, detaloj, specialaĵoj, nomoj, se eble iom da skandalo, tro grandaj pretendoj de la holanda aŭ de ia alia registaro – tio multe efikos.

Petro.

Pro Dio, ĉu oni jam ne estas certa en sia propra ĉambro?

Hieronimo.

Ne, ĉio nun estas publika. La familiaj procesoj, la parlamento, kongreskunsidoj, ĉio estas publika. Oni efektive ne plu havas sufiĉe da tempo por ĉeesti ĉiun publikaĵon. Je la naŭa matene kafejo, por legi ĵurnalojn, fari eltiraĵojn, je la deka kunsido de la Esperanta kongreso, je la dekunua grava proceso ĉe la kriminala kortumo, je tagmezo artekspozicio, je la unua borso, je la dua tagmanĝo, je la tria kafejo König, je la kvara vet-rajdado, je la kvina intervido ĉe iu famegulo, ekz. la Dro Zamenhof, je la sesa promenado sur la Altmarkt, je la sepa opero, je la oka centralteatro, je la naŭa Belvedero, je la deka parko de la ekspozicio, je la dekunua Kaiserkafejo, je noktmezo alporti la notojn en presejon, ktp. ktp. Oni efektive devas sin disŝiri: ĉie notoj, eltiraĵoj, novaĵoj, versaĵoj. Tial ne detenu min tiel longtempe. Nur antaŭen diru al mi la detalojn. Ankaŭ vi estos nomata, vi estos citata, dece citata.

Petro.

Mi certe nenion sciigos al vi, kaj se mi estus sciinta, kian publikan priparoladon okazus mia anonco en la gazetoj –

Hieronimo.

Estis nur via kulpo, se vi tiun ne sciis. Neniu sin povas ŝirmi kontraŭ la publikeco. Nur ni korespondantoj nin kaŝas, neniam ni diras nian nomon! Ĉion kion ni skribas prirespondas la redakcio. Ni estas la solaj nerespondeblaj homoj de la dudeka jarcento.

Petro.

Mi kredas ĝin. Sed ĉar mi decidis doni nenian noton al vi, mi pensas –

Hieronimo.

Mi tre bedaŭras ke vi tiel decidis, tiam mi ne povas citi vin kun rekomendo, ĉar citita vi estos, tute certe citita! Bonan tagon! (Volas eniri la flankan ĉambron.)

Petro.

Permesu, jen estas la elirejo. (Montras la mezan pordon.)

Hieronimo.

Mi scias, scias. Pro tio mi iras tien, de kie mi aŭdas vivecan interparoladon, kredeble la gesinjoroj el la antaŭĉambro.

Petro.

Certe, sed ili ĉiuj apartenas al la familio, kaj vi ne estas Falko.

Hieronimo.

Sed Akcipitro, do ĉiuokaze kuza rilato. Ĉu ne ankaŭ mi havas pretendojn, mi eble montros poste, eĉ se mi ne estas malfeliĉa. Se vi ne volas, mi ne povas devigi vin, sed notojn mi tamen havos, nome tie, en la ĉambro de la aliaj Falkoj. Forpeli vi min ne povas, ĉar la templimo estas publike fiksata. Adiaŭ, vi legos miajn raportojn. (Eniras la flankan ĉambron.)

Petro. (Sola.)

Nun, mi devas konfesi, ke mi komencis ja belan aferon. Se tio daŭros mi komencos penti, ke mi – silentu, silentu! Ne tro rapide, maljuna Falk, nenia greno sen ventumaĵo. (Sonorigas.)

SCENO VIII.[redakti]

En tiu ĉi sceno la aktorino havas la rajton ŝanĝi la citatojn.

Petro. Sinjorino Ĝojo. Mustardo.


Mustardo.

Tiu ĉi sinjorino nepre ne volas atendi pli longe.

Ĝojo.

Ne, mi ne povas atendi pli longe, ĉar mi sopiras ekkoni la viron, kiun mia kara tro frue mortinta onklo faris plenumanto de lia lasta volo. Ĉu mi havas la plezuron paroli al Sinjoro van der Kapelen? Kredeble speco de holanda nobeleco. Oni tuj ekvidas ĝin, tute van, tute holanda nobeleco. Mi kunportis ĉiujn dokumentojn. Mia onklo, la mortinta Falk havis fratinon, Elisabet Klara Henriette Falk. Ŝi edziniĝis kun certa Frederiko Karlo Hieronimo Werkentin, tiatempe urba muzikisto en Leitmeritz, ties onklino Sofia Wilhelmina Knoenagel estis nevino de la geavoj de mia duononklo – jen la parenceco klarigita. Jen la baptatestoj ĉiugradaj, jen mia loĝatesto, jen mia hejmatesto! Ĉio en perfekta ordo. Kiam mi ricevos la monon?

Petro.

Kiun mi havas – –

Ĝojo.

Kiun mi havas la honoron vidi, vi volas diri? Vi vidas, ke mi divenas viajn plej intimajn pensojn. Sinjorino Amalio Ĝojo, eksedzino Mollenhauer, vidvino Stechow, naskita Falk, drama artistino. Se vi ne estus Holandano, vi certe estus trovinta mian nomon en diversaj gazetoj kun laŭdo cititan. Ankoraŭ antaŭ nelonge la teatra kroniko volis aldoni mian portreton, kondiĉe ke mi pagu por la litografio, la presado, la papero, kaj plie konvenan sumon por la aldonado. Sed mi ne ŝatas tion, eĉ mi malamas ĝin.

Petro.

Bonege, sed – – –

Ĝojo.

Sed kial mi estas malfeliĉa, vi volis diri? Vi vidas, ke mi sekvas vian pensadon. Ho, sinjoro, ĉu ekzistas pli granda malfeliĉo, ol kiam la baptatesto de aktorino malakordiĝas kun ŝia rolaro? Kiam la kruela paroĥa libro protestas kontraŭ Ofelio kaj Desdemono? Kiam la malĝentila baptoregistro kontraŭas la artistajn aranĝadojn de l’ reĝisoro? Ho, sinjoro, baptatesto estas teruraĵo, senlimaĵo, ĝi estas vera malfeliĉo.

Petro.

Nu, ĉe – – –

Ĝojo.

Ĉe heredafero, vi volis diri, ili ankaŭ estas bonaĵo.

Petro.

Ne, tion mi ne volis diri.

Ĝojo.

Nu, tiam vi volis diri ion alian. Sed tio estas negrava. Ĉiuokaze vi min interrompis kaj mi havas ankoraŭ multajn sciigojn por vi.

Mustardo.

Sed – –

Ĝojo.

Ne interrompu sinjoron van der Kapelen, mia amiko, estas malĝentila, forpreni la parolon al iu, precipe ĉe aferoj.

Petro.

Sed rilate al via malfeliĉo – –

Mustardo (aparte).

Tiu ĉi scias paroli.

Ĝojo.

Jen ni havas denove la propran temon! (Al Mustardo.) Kiel vi vidas, mia amiko, sinjoro van der Kapelen ne amas interrompiĝon. Jen, sinjoro (ŝi montras paperojn) la pruvoj de mia malfeliĉo. Tri leteroj de teatroagentoj, kvin leteroj de direktoroj kaj diversaj recenzoj, ĉiuj rilataj al la diferenco inter mia baptatesto kaj mia rolaro. Maljunulinojn mi ne volas ludi, kaj junulinojn ili ne volas ludigi min. Ho, sinjoro, la transiro en la maljunan fakon estas malfacila por tiu, kiu sentas, ke sprite li estas ankoraŭ tute juna. Tial mi ankaŭ neniam longan tempon daŭrigis la edzecon, ĉar mi spertis, ke ne estas rekomendinde, se Katje de Heilbron havas edzon kaj Anna Lisa kelke da infanoj.

Petro.

Sed vi tamen estis – –

Ĝojo.

Edzino, vi volis diri, mi sekvas vian pensadon – kvar fojojn.

Petro.

Kaj ĉiuj kvar edzoj estas –

Ĝojo.

Mortintaj? Vi opinias? Tute ne, nur unu! De la dua mi eksedziniĝis, la trian mi forlasis kaj la kvara min forlasis. Do tri el ili vivas ankoraŭ. Unu estas teatromajstro en Anspach, la alia kantas baritonon en Temesvar kaj la tria ie estas sufloro. Ni ofte interŝanĝas ilustritajn poŝtkartojn. Cetere, amikega rilato regas inter mi kaj miaj tri eksedzoj. Nenia signo de ĵaluzo, ĉiu malenvias la alian. Ja, se mi povus tiel same bonrilati kun miaj koleginoj, kiel kun miaj kolegoj, sed tio ja ne estas ebla. Ĉu vi scias, sinjoro, kio estas fakrabistino?

Petro.

Mi devas konfesi – –

Ĝojo.

Ke vi ĝin ne scias, vi volis diri. Mi antaŭsentis ĉi tiun respondon. Fakrabistino estas ĉiu aktorino, kiu rabas de mia fako, tio estas ĉiu unua amantino, ĉu tragedia aŭ komedia. Kiel Holandano vi ne povis vidi min. Mi kompatas vin. Sed volonte mi estas preta, havigi al vi ideon pri mia talenteco.

Petro.

Humilan dankon.

Ĝojo.

Pro la komplezemeco de eminenta artistino, por montri al vi ŝian talentegon? Ne bezonas, ne estas via kulpo, ke vi naskiĝis en Holando. (Al Mustardo.) Vi estu Romeo, mi estas Julio Kapulet. (Deklamante.) Ho, mia Romeo, jam eksonas la dekdua, la morta horo de nia amo. Kie vi restas tiel longe? Ĉu vi ne aŭdas la plendadon de la amkantema najtingalo? Venu, venu al mia frapeganta koro!

Mustardo.

I, Dio gardu min!

Ĝojo.

Aŭ ĉu vi volas Eŭlalion en “Hommalamo kaj Pento”? (Deklamante.) Jen la pentoplena krimulino ĉe viaj piedoj. Vi donis al ŝi loketon por vivadi, vi ankaŭ ne malpermesos al ŝi la loketon por tie morti.

Petro. (Ridetante.)

Nu, bone, sed – – –

Ĝojo.

Leviĝu, vi volas diri? Tiu estas ankaŭ la vorto de Meinaŭ en la ludo. Aŭ ĉu vi deziras kokoton? (Deklamas.) Maljuna Holandano, ĉu vi volas edziĝi kun kokoto?

Mustardo.

Tondron, kiel malrespekta!

Ĝojo.

La samon opinias la reĝisoroj. Aŭ tragedian heroinon? (Al Mustardo.) Hontinda tirano! Honoru la virton de virino! Tremu je mia venĝo! Vi mortiginto de mia edzo!

Petro.

Nun mi petegas vin, min ankaŭ lasu paroli. Trankvile mi ĝis nun atendis, esperante, ke fine vi estos elĉerpita.

Ĝojo.

Elĉerpita? Ho, tute ne, mi nur volis – –

Petro.

Permesu, momente mi scias sufiĉe por taksi viajn heredpretendojn. Bonvolu eniri tiun ĉambron. Tie vi trovos kelkajn sinjorojn, eble unu el ili – – –

Ĝojo.

Povos fariĝi mia kvina? Adiaŭ, sinjoro van der Kapelen, mi tre ĝojis, persone konatiĝi kun vi. Mi nur petas ne fordonu la baptatestojn el via mano, alie vi liverus al la malamiko armilojn kontraŭ malfeliĉega suferulino. (Enirante la ĉambron enparolas.) Sinjoroj, mi tre ĝojas, konatiĝi kun vi. (Oni ŝin aŭdas parolantan ĝis la komenco de la sekvonta sceno.)

Mustardo.

Tre rimarkinda sinjorino!

Petro.

Kaj tre parolema. Sed antaŭen. La afero certe ne estas finita.

Mustardo.

Ĉielo scias – – (eliras).

Petro.

Mi komencas nun kompreni, ke estas eble, ankaŭ vivi sen parencaro.

SCENO IX.[redakti]

Petro. Gustavo Falk (en arbarista vesto).


Gustavo (bonkore).

Bonan tagon!

Petro (same).

Koran dankon!

Gustavo.

Mi venas pro la heredaĵo, kiun mi devas ricevi.

Petro.

Ĉu vi do estas la plej malfeliĉa el viaj konkurantoj?

Gustavo.

Nu tion vi ja povas vidi!

Petro.

Ne, kontraŭe, vi ŝajnas esti juna kaj sana.

Gustavo.

Juna? Certe, sana? Ne, sinjoro, malsana, jam de unu jaro tre malsana.

Petro.

Pri kio vi do plendas?

Gustavo.

Pri ĉio. Preskaŭ ĉio mankas al mi. Mi ne povas edziĝi kun la amata knabino, kaj de kiam ŝi estas for de ĉe ni, mi ŝajnas al mi mem kvazaŭ birdoforigilo, kiu forpelas la paserojn de la ĉerizujo. Nun vi ja vidas, ke al mi apartenas la heredo, ĉu ne?

Petro.

Nu, nu, ne tiel rapide! Antaŭ ĉio mi eksciu, kiu vi estas.

Gustavo.

Ĉu vi tion ne scias? Gustavo Falk mi estas.

Petro.

Kaj laŭ via vesto arbaristo. Ho, nun mi bone scias.

Gustavo.

Vi ankaŭ devas scii, ĉar Petro Falk kaj mia patro estis veraj kuzoj.

Petro.

Tio jam estas grava, sed mi devas sciigi vin, ke dua kondiĉo estas plenumota, antaŭ ol vi estas allasebla al la heredo.

Gustavo.

Ĉu vere? Ankoraŭ unu? Se la maljuna sinjoro estus sciinta, kiel feliĉa li povus fari unu el siaj malriĉaj parencoj per kelkmiloj da markoj, li ne estus farinta tiom da kondiĉoj. Kredeble li estis maljuna strangulo?

Petro.

Strangulo? Ha, ha, juna viro, vi parolas diable senĝene pri mia mortinta amiko.

Gustavo.

Mi sufiĉe ametas lin, kvankam nur antaŭ kvin semajnoj mi aŭdis pri li la unuan fojon. Sed strangulo li restas, ĉar se li estus havinta iom da koreco kaj bonanimeco, tiam li estus demandinta pli frue pri siaj malriĉaj parencoj en la patrujo, ĉar ankaŭ mia patro estas malriĉega.

Petro (aparte).

Li estas la unua, kiu diras al mi la veron. Tio min ĉagrenas, sed mi ne povas mallaŭdi lin.

Gustavo.

Almenaŭ, se li nur estus doninta pri si kelkajn sciigojn, tiam mi ja estus povinta vojaĝi ĉe li aŭ skribi al li leteron tian: Tiel mi fartas, vi estas riĉa. Pruntedonu al mi kelkmilojn da markoj, por ke mi povu edziĝi kun mia Franjo! Se nun mi heredas de li, la maljunulo eĉ ne havas la ĝojon senti, ke li feliĉigis dankeman paron. Ekzistas do strangaj homoj en la mondo.

Petro.

Vi estas prava. Kaj kion vi diros, aŭdinte la duan kondiĉon, kiun mi ja ne povis meti en la gazeton.

Gustavo.

Eldiru! Se honesta viro kaj ellerninta ĉasisto povas ĝin plenumi, mi ne mankos.

Petro.

Li havis malproksiman parencinon, kun kiu vi devas edziĝi.

Gustavo.

Kiu? Mi?

Petro.

Jes, certe, vi. Se ne, vi devas rezigni la heredaĵon.

Gustavo. (Volas iri.)

Adiaŭ.

Petro.

Oho! Kien tiel rapide?

Gustavo.

Hejmen, ĉe mian patron.

Petro.

Ĉu antaŭe vi ne volas vidi la knabinon, kiu scias, ĉu ŝi ne plaĉos al vi?

Gustavo.

Se ŝi estas beleta, ŝi eble al mi plaĉos, sed mi ne edziĝos kun ŝi, eĉ se ŝi sidus en riĉaĵoj ĝis super la oreloj.

Petro.

Pripensu bone, kion vi faros, junulo, tute subite vi iĝos riĉa, povos vivadi senzorge, ne bezonos plu laboradi.

Gustavo.

Diablo! Mi volas labori, laboradi kaj edziĝi kun mia Franjo. Nur kelkmiloj da markoj farus min kontenta.

Petro.

Eĉ tiom vi ne ricevos, se vi estas tiel obstina kaj malafabla.

Gustavo.

Ni ĉasistoj ne estas alie. Do, adiaŭ.

Petro.

Kiu ne akceptas konsilon, ne havos helpon. Vi do ne foriros sen matenmanĝo?

Gustavo.

Mia matenmanĝo estas glaso da freŝa akvo, aŭ, diboĉe, glaso da biero.

Petro.

Tion mi ne permesas. Vi ja devas konatiĝi kun la aliaj parencoj. En tiu ĉambro vi trovos societon. Eble poste vi pensos alie pri la edziĝo.

Gustavo.

Maltrafe! Cent futojn preter la celtavolo. Mian Franjon mi deziras, mi edziĝos kun ŝi kiel eble plej baldaŭ! Se vi povas helpi min al tio, maljuna sinjoro, faru ĝin. Vi certe ne pentos. Primeditu! Vi havos koran ĝojon pri ni ambaŭ. Do, ĝis revido. (Iras en la flankan ĉambron.)

Petro (sola).

Li estas bonega junulo! Gratulon, maljuna Falk, la sorto ŝajnas bonvoli. Kvankam vi ne povis trovi edzinon laŭ via korgusto, tamen en via maljuneco al vi ne mankos gefiloj. (Sonorigas.)

SCENO X.[redakti]

Petro. Adelgundo Falk (en rajdvesto, kun vipo aperas en la pordo). Mustardo.


Adelgundo (ĉe la pordo).

Silentu, maljuna talpo! La atendado tedas min!

Mustardo (ĉe la pordo).

Sed unu post la alia.

Adelgundo.

Mutiĝu, sklavo! La rigardo de miaj okuloj eksplode malfermas ŝlosojn kaj riglilojn.

Mustardo.

Nu, bone, eksplodigu! (Eliras el la malantaŭa pordo.)

Adelgundo (al Falk, tre alproksimiĝinte).

Mi estas Adelgundo Falk, rajd-artistino, fame konata tra la mondo sub la nomo Sinjorino Falkonini.

Petro (leviĝas kaj salutas ŝin ironie kaj ceremonie).

Mia nomo estas van der Kapelen, kion vi deziras?

Adelgundo.

Mi volas heredi.

Petro (sidiĝas).

Tion volas multaj.

Adelgundo.

Sed tuj, antaŭen! (Krakigas la vipon.)

Petro.

Ĉu via tempo estas tiom okupita? Vi ja algalopegas al la heredo, antaŭ ĉio vi devas diri, kiaj pretendoj –

Adelgundo.

Pretendoj? Absurde! Mi neniam parolas per vortoj: unu el miaj rigardoj sufiĉas, unu rideto mutigas ĉiun proteston. Mi nomiĝas Falk – el Saksujo – neniam konis mian patron.

Petro.

Hm, hm, ĉu vi ne volas ek –

Adelgundo.

Mi jam sidas.

Petro.

Pardonu mi petas, ne malbone akceptu –

Adelgundo.

Malbone akcepti? Absurda frazo! Neniam mi malbone akceptas ion, plivole mi preferas tute ne akcepti. Permesu – (elprenas cigaron el ujo).

Petro.

Senceremonie –

Adelgundo.

Alumeton, mi petas.

Petro (prezentas alumeton ekbruligitan).

Jen.

Adelgundo (prezentas cigarojn).

Vi ankaŭ?

Petro.

Dankon. Mi estas Holandano – fumas nur pipon, argilan pipon.

Adelgundo.

Ankaŭ virinoj?

Petro.

Ĉe ni ili tute ne fumas.

Adelgundo.

Malsaĝo! Fumado ĝis nun nur aroganteco de l’ forta sekso. Pro kio virino ne fumu?

Petro.

Estimata virino, mi nun permesas al mi demandi, kiel kaj kiamaniere vi plenumas la kondiĉojn de la heredo. Ĉu vi ne bonvolas havigi al mi la pruvon, kial vi estas malfeliĉa?

Adelgundo.

Mi povas diri al vi mian malfeliĉon.

Petro.

Diru do, ekrakontu.

Adelgundo.

Mi havis oficon en cirko Sidoli kaj oni postulis, ke mi rajdu postmorgaŭ sur elefanto kaj ke mi samtempe portu sur mia brako Tom Puc, la malgrandegulon.

Petro.

Tio meritas ribelon.

Adelgundo.

Tial mi eksiĝis, pensu do, mi sur elefanta dorso? Neniam!!!

Petro.

Certe, via doloro estas rajta, tiu estas granda malfeliĉo. Nu, bonvolu nur eniri en tiun ĉambron, ĝis la decida juĝado, tie vi trovos kolegojn kaj eĉ cigarojn, se la viaj ne sufiĉos.

Adelgundo.

Sed rapide! Mi ne ŝatas longdaŭraĵojn, entute ne volonte restadas longtempe en unu urbo. Tujeco estas ĉefa afero. Veni, plaĉi, eksciti furoron, iom da skandalo, poste malaperi. Ien alien, ofte libervole, kelkfoje iom devigite. Se mi heredos, mi farigos novan fotografaĵon, vi ankaŭ ricevos ekzempleron.

Petro.

Kun la vipo?

Adelgundo.

Certe, neniam sen vipo! (Eliras.)

SCENO XI.[redakti]

Petro. Mustardo (poste Johano Falk).


Mustardo.

Jen venis ankoraŭ maljuna viro.

Petro.

Bone, enkonduku lin.

Mustardo (malfermas la pordon).

Eniru do, sinjoro Falk.

Johano (eniras).

Mi petas pardonon, se mi malhelpas. Mia nomo estas Johano Falk, mi estas vilaĝa instruisto.

Petro.

Vi nomiĝas Falk kaj estas instruisto? Ĉu vi eble havas filinon en Dresdeno?

Johano.

Jes, sinjoro, kaj mi estas fiera pri mia Franjo.

Petro.

Mi scias, ke ŝi sendas al vi ĉiujn ŝparaĵojn.

Johano.

Ne por mi, por siaj gefratoj. Pripensu do la sentadon de patro, devigata akcepti tian donacon, kaj konsentu, ke ankaŭ tio ĉi igas min tre malfeliĉa.

Petro.

Vi estas prava. Tio devige malfeliĉigas honestan viron. (Al Mustardo.) Alvoku do la junulon, kiu estis tiel senceremonia. Vi jam scias, tiun kun la verda vesto.

Mustardo.

Aha! Mi antaŭsentas ion! (Malfermas la flankan pordon.) Sinjoro Gustavo Falk!

Johano.

Kion mi aŭdas – Gustavo tie ĉi?

(Mustardo eliras.)

SCENO XII.[redakti]

Gustavo.

Jen mi estas! (Al Johano.) Bona Dio, kion mi vidas? Vi ĉi tie, Sinjoro Falk?

Johano.

Vi ja vidas! Koran manpremon! Kiel fartas via patro?

Gustavo.

Dank’ al Dio, bonege! Ĉu vi ne havas vian Franjon kun vi?

Johano.

Kiel vi vidas, ne. Ŝi ja estas –

Petro.

Ankoraŭ momenton. Nu junulo, ĉu vi decidis edziĝi kun la knabino, de kiu dependas la heredo?

Gustavo.

Ĉu tio estas ĉio, kion vi volas diri al mi?

Petro.

Momente ĉio.

Gustavo (al Johano).

Nu aŭskultu, paĉjo Falk. Tiu ĉi sinjoro volas, ke mi edziĝu kun alia ol via Franjo. Ne eble. Diru vi mem. Ĉu ne? Neeble!

Petro.

Ĉu vi ne volas almenaŭ vidi la knabinon, per kiu vi povas fariĝi riĉa kaj feliĉa?

Gustavo.

Riĉa, eble, sed feliĉa mi iĝos nur kun mia Franjo! Nu, tute egale! Vidita ne estas edzigita. Sed vidinte ŝin, mi tuj foriros.

Petro.

Ni atendu! (Malfermas la pordon de la kabineto.) Alproksimiĝu do, kara infano.

SCENO XIII.[redakti]

Samaj. Franjo.


Franjo (rapidas en la brakojn de l’ patro).

Mia patro, kara patro!

Gustavo (staras mirante).

Johano.

Franjo, vi tie ĉi? Estas tial, ke mi vin ne trovis dome?

Franjo.

Bona Dio! Jen ankaŭ la kuzo Gustavo!

Gustavo (ekkrias laŭte).

Sinjoro Holandano, tiun ĉi mi volas havi!

Petro.

Ja, nun estas tro malfrue.

Gustavo.

Ho, ne ŝercu! Kial do nun subite tro malfrue? – Sciu do: tiun ĉi mi akceptas eĉ sen heredo.

Petro.

Geinfanoj, mi klarigos ĉion. Petro Falk tute ne mortis.

Gustavo.

Des pli bone! Kie li estas? Senprokraste mi volas paroli kun li.

Petro.

La maljuna strangulo, kiel bonvole diris la estonta sinjoro superarbaristo, estas mi mem. Kiel knabo mi iris Amerikon. Riĉa je trezoroj, sed malriĉa je ĝojo mi revenis. Maljuneco ekfrapas, la morto ekstaras malantaŭ mi, mi ne havas infanojn, kaj tial mi demandas vin ambaŭ: Franjo kaj Gustavo, ĉu vi volas esti miaj infanoj?

Ambaŭ.

Tutkore.

Johano.

Tia riĉa beno de Dio en mia maljuneco!

Petro.

Vi eksiĝos el via ofico, vi loĝos en mia domo kune kun viaj geinfanoj, kaj mi prizorgos pri la cetero.

Gustavo (kiu dume parolis kun Franjo).

Nun mi povas kisi vin tute malkaŝe.

Franjo.

Ĉu mi nun efektive estas via fianĉino?

Gustavo.

Kompreneble, kaj en kelkaj tagoj mia edzino. (Al Petro.) Ĉu ne?

Petro. (Ridetante.)

Nur paciencon, paciencon! (Oni aŭdas bruon kaj violonon el la flanka ĉambro.)

SCENO XIV.[redakti]

Petro.

Kio okazas?

Mustardo.

Ho, sinjoro, la madejro supreniris en la kapojn de la gesinjoroj. Unue ili disputis, nun ĉio estas ree ĝojo kaj ĝuego.

Petro.

Ili disputis? Do pro kio?

Mustardo.

Nu, mi ne scias. Unu el ili postulis notojn kaj specialaĵojn, la sinjorino kun la vipo tion ne volis permesi, ŝi eĉ uzis la vipon. Tion malbone akceptis la sinjoro kiu ĉiam trinkadis, kaj estus fariĝinta batalo, se la maljuna sinjorino ne intermiksus sin deklamante frazojn el ia tragedio. Tiam la aliaj ekridis kaj ridante ne povis disputi. Nun denove ĉiuj estas gajaj kaj la maljuna dancmajstro ludas je danco kiun la dekvarulo aranĝas. Jen ili venas.

SCENO XV.[redakti]

La samaj. Charles Faucon (venas el la flanka ĉambro ludante violonon, la aliaj sekvas kantante kaj marŝante laŭ muziko je poloneza paŝo). Adelgundo kondukita de Hipolito, Sino Ĝojo kun Gotfrido Falk. Akcipitro (notfarante sekvas). Ili rondiras ĉirkaŭ la scenejo kaj stariĝas en duonrondo.


Petro.

Gesinjoroj, laŭ la volo de mia mortinta kuzo neniu el vi povas esti la universala heredonto.

Charles.

Ah mon dieu! Je suis perdu!

Gotfrido.

Abomene! Mia malŝanco!

Adelgundo.

Se li vivus ankoraŭ, mi lin – – – (minacas per la vipo).

Hipolito.

Ekstrema dispeciĝo!

Ĝojo.

Kontraŭ malfeliĉo eĉ dioj vane batalas!

Gotfrido (ebrieta).

Kaj vi eĉ ne estas diino.

Akcipitro.

Jen bonega fino de artikolo por kelkaj eminentaj gazetoj.

Petro.

Sed por iel kompensi viajn vojaĝelspezojn kaj parte ankaŭ viajn maltrafajn esperojn mi havas la komision, pagi al ĉiu el vi mil spesmilojn.

Ĝojo.

Tia estis la momento, kiam la markizo Poza ekkriis: “Ho, reĝino, tamen la vivo estas bela!”

Gotfrido.

Tio min subtenos almenaŭ dum unu jaro super – – – vino.

Adelgundo.

Mi iros Svisujon, por tie vivadi kiel privatulino.

Akcipitro.

La fino de l’ artikolo nur iĝos pli bona, pli ekscitanta per tio.

Charles.

Ho, kia ĝojo por mia edzino kaj mia bubo! Ni nun povas komenci malgrandan negocon, mi ne bezonos plu dancadi – – –

Hipolito.

Ekĝoju, Dresdena ĉefaplaŭdisto, vi perdas konkuranton, ĉar nun oni jam ne aplaŭdos laŭ komando.

Akcipitro.

Haltu, gesinjoroj, nur parlamente! Mi proponas toaston: vivu la kuzo!

Ĉiuj.

Vivu, li vivu!

Petro.

Mi dankas por via bondeziro, kaj mi ĝojas povi diri al vi, ke via deziro jam plenumiĝis.

Ĉiuj (mirege kaj scivole).

Kiel do? Kio estas?

Petro.

La klarigo venos poste, nun ni volas kunsidi kaj gaje matenmanĝi.

(Kurteno.)