Tria parolado ĉe radiostacio X.E.M.I.

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo


TRIA PAROLADO ĈE RADIOSTACIO X.E.M.I.
Meksiko, 9-8-41

Estimataj gesamideanoj,
Jam forpasis pli ol du monatoj, de kiam mi babilis antaŭ ĉi tiu aparato. La temo de mia antaŭa parolado estis niaj lingvo kaj movado.
Hodiaŭ mi priparolos la saman demandon, tial ke ĝi estas plurfaceta.
Mi diris, ke ne mankas motivoj por esti pesimista rilate al la finvenko de nia afero. Sed oni eĉ povas argumenti, ke dio, almenaŭ tiu de la Malnova Testamento, ne volas, ke ekzistu nur unu sola lingvo. Por pravigi mian diron, mi malfermu la Biblion. Sur la paĝo 12-a de la esp-a eldono oni ja povas legi jenon:
"1. Sur la tuta tero estis unu lingvo kaj unu parolmaniero. 2. Kaj kiam ili ("la gentoj de la filoj de Noa") ekiris de la oriento, ili trovis valon en la lando Ŝinar kaj tie ekloĝis. 3. Kaj ili diris unu al la alia: Venu, ni faru brikojn kaj ni brulpretigu ilin per fajro. Kaj la brikoj fariĝis por ili ŝtonoj, kaj la bitumo fariĝis por ili kalko. Kaj ili diris: Venu, ni konstruu al ni urbon kaj turon, kies supro atingos la ĉielon, kaj ni akiru al ni gloron, antaŭ ol ni disiĝos sur la supraĵo de la tuta tero. 5. Kaj la Eternulo malleviĝis, por vidi la urbon kaj la turon, kiujn konstruis la homidoj. 6. Kaj la Eternulo diris: Jen estas unu popolo, kaj unu lingvon ili ĉiuj havas; kaj jen, kion ili komencis fari, kaj ili ne estos malhelpataj en ĉio, kion ili decidis fari. 7. Ni malleviĝu do, kaj Ni konfuzu tie ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la parolon de alia. 8. Kaj la Eternulo disigis ilin de tie sur la supraĵon de la tuta tero, kaj ili ĉesis konstrui la urbon. 9. Tial oni donis al ĝi la nomon Babel, ĉar tie la Eternulo konfuzis la lingvon de la tuta tero kaj de tie la Eternulo disigis ilin sur la supraĵon de la tuta tero."
Sofisto povus rebati, ke la esp-istoj ne celas atingi, ke la homoj havu nur unu lingvon, sed male, ke estu unu plia, tiel ke ĉiu homo havu sian gepatran lingvon nacian kaj krome esp-on. Tia certe estas la starpunkto de la granda plimulto da esp-istoj. Ja, nur la malmultaj sennaciistoj deziras, ke nia lingvo fariĝu la unika kaj ke la naciaj lingvoj arkaikiĝu kiel la sanskrito, la latino k.a. Sed eĉ la ortodoksa starpunkto de esp-istoj, kiuj tamen celas, ke ĉiuj homoj sur la tero povu interkompreniĝi, estas neniel pravigebla antaŭ la okuloj de la Biblia Eternulo: li ja konfuzis la tiaman unikan lingvon, por ke la homoj ne plu povu interkompreniĝi, por ke ili ĉesu fari konstruon, kiu ebligus al ili eniri la ĉielon.
Ŝajnas al mi tute evidente, ke la Eternulo volas, ke la tero estu ia infero, kaj por atingi tion, li opiniis, ke unu el la plej bonaj rimedoj estas la ekzisto de multaj lingvoj kaj sekve la neeblo por ĉiuj homoj interkompreniĝi. La plej subtila ekzegezisto neniam sukcesos antaŭ miaj okuloj tiri alian konsekvencon el la citita teksto.
Estimataj geaŭskultantoj, koncerne la temon, vi aŭdis la dirojn de Moseo en la Genezo. Nun mi konigu al vi la opinion de la kredantoj je la biblio laŭ Karlo Marks. Unuapense oni povus kredi, ke la t.n. komunistoj el la Moskva eklezio devas nepre favori la esp-an aferon. Grava eraro!
En la jaro 1932, "Tezoj pri Internacia Lingvo" estis akceptitaj de la popolkomisario de klerigo, en Moskvo. Ili aperis en "La Nova Etapo", kajero tria, revuo, kiu tiam estis eldonata en Sovetio. La teskto plenigas 3 paĝojn de la menciita gazeto kaj sekve ne eblas, ke mi tute legu ĝin al vi. Almenaŭ necesas, ke mi diru, ke tiuj tezoj havas kiel bazon jenan eldiron de Stalin: "… la naciaj lingvoj devos neeviteble kunfandiĝi en unu komunan lingvon…"
Per kia miraklo tiu kunfandiĝo okazos? vi eble demandas vin. Tian demandon mi ne povas respondi, tial ke en la tezoj mankas ĉia klarigo pri tio. Sed ŝajne ties verkintoj havas neniun dubon, ke tiel okazos, ĉar ili konkludas jene:
"La kunproksimiĝo de naciaj lingvoj, kiu kondukos al unu monda lingvo, okazas sendepende de esperanto."
Cetere, Lenin mem estis kontraŭulo de nia lingvo, kiel asertis lia fratino, J. Uljanova, dum 1930 en rusa revuo. Kaj al la urbestro el Stokholm, Karl Lindhagen, kiu dum konversacio provis interesigi la faman bolŝeviston pri esp-o li respondis: "Ni jam havas tri mondlingvojn kaj la rusa estos la kvara."
Rilate al la opinio, ke la naciaj lingvoj iam kunfandiĝos en unu solan, eble utilas rimarkigi, ke ne estas videbla ia ajn signo pri tio. Estas vere, ke samaj terminoj, sciencaj kaj teknikaj, eniras la vortaron de ĉiuj naciaj lingvoj, sed tio neniel influas sur ilian strukturon kaj karakteron. Ekzistas eĉ tendenco "purigi" la naciajn lingvojn je ĉio fremda. Sekve, la opinio, ke iam la naciaj lingvoj kunfandiĝos estas absolute fantazia kaj povus okazi nur per ia miraklo.
Sed la apero de la Staline ortodoksaj tezoj havis kiel rezulton, ke en Sovetio la floranta esp-a movado velkis iom post iom, tiagrade, ke "La Nova Etapo", en kiu ili estis publikigitaj, jam de longe mortis. Sovetlanda Esperantista Unuiĝo ĉesis funkcii kaj la esp-a movado en Stalinio eniris katakomban periodon. La verda standardo ne plu flirtas en Moskvo…
Kaj nun ni rigardu al Berlino. En 1935 aperis en Germana Scienco, Eduko kaj Popola Klerigo, oficiala organo registara, jena klarigo pri nia afero: "La zorgo pri artefaritaj mondlingvoj kiel esperanto ne havas lokon en la nacisocialista ŝtato. La uzado de tia lingvo kaŭzas malfortigadon al la esencaj valoraĵoj de la popola karaktero…"
Kaj la 20-an de junio 1936 la supera komandanto Himler dekretis: "…la kreo de internacia mikslingvo kontraŭas la principojn de l’ nacisocialismo kaj sekve ĉiuj artlingvaj organizoj estas nedezirataj kaj devas likvidiĝi…"
Ĉu do ni miru, ke en tiaj kondiĉoj nia afero stagnas? Miriga estus la malo. Kaj tial mi diris en mia antaŭa parolado, ke ne mankas motivoj pesimisme influaj. Tamen mi certigas al vi, ke malgraŭ ĉio mi sentas min kore kaj anime ligita al la esp-a movado. Mi eĉ ne plu starigas al mi la demandon, ĉu esp-o venkos aŭ ne? Por mi ĝi jam venkis, ĉar de kvin jaroj mi vivas en Esperantio, en tiu senco, ke mi rilatas nur kun esp-istoj. De Narvik ĝis Velington (Nov-Zelando), de Paris ĝis Tokio, ĉie en mia migrado mi povis elturniĝi, dank’al la helpo de esp-istoj. Mi akiris geamikojn en ĉiuj mondpartoj kaj spertas, ke la Hitleranoj estas pravaj, kiam ili diras, ke la praktikado de artefarita, do sennacieca, lingvo povas nur difekti la naciecon ĉe ties uzantoj.
Jes ja, por mi esp-o jam venkis, kaj iafoje mi pensas, ke ne estas dezirinde, ke ĉiuj homoj lernu ĝin. Tion faru nur idealistoj, kiuj kapablas kompreni kaj ŝati la internan ideon Zamenhofan. Sed de tiaj homoj ekzistas milionoj kaj milionoj, kiujn ni ne ankoraŭ sukcesis varbi. Sekve, vasta estas nia kampo, kiam revenos pli favoraj cirkonstancoj ol nun.
Dume, karaj gesamideanoj, mi vokas al vi, por ke ĉiutage vi praktikadu nian lingvon dum pli-malpli longa tempo. Nuntempe la esp-istoj estas kvazaŭ grajnoj, kiujn oni devas teni bonstataj, ĝis la venonta semtempo. Ni esperu, paciencu kaj persistu. Ĝis!…

esperu,
E. LANTI.