Tur-strato iĝis Turmstrasse
Informoj pri la teksto | |
---|---|
Titolo: | Tur-strato iĝis Turmstrasse |
Aŭtoro: | Libera Folio |
Fonto: | [1] |
Eldonita: | je la 5-a de septembro 2017 |
Permesilo: | ![]() |
La 5-an de septembro venas el la presejo la germana traduko de la originala Esperanta romano Tur-strato 4. La tradukinto Christian Cimpa rakontis al Libera Folio kiel okazis, ke ordinara nacilingva eldonejo volis aperigi tradukon de jam iom aĝa Esperanta klasikaĵo.
Libera Folio: Kia verko estas Tur-strato 4, kaj kial ĝi laŭ vi meritas la atenton de nuntempaj legantoj?
Christian Cimpa: – Ĝi estas romano okazanta en la laborista medio de Vieno dum la intermilita tempo, precize en 1929. La ĉefa ideo de la verko estas priskribi la senesperajn cirkonstancojn de la subaj sociaj tavoloj, al kiuj en kelkaj distriktoj apartenis la granda plimulto de la loĝantaro. Temas do pri literaturo kun politikaj implicoj, oni eĉ povus paroli pri “tendenc-literaturo”. Bonŝance la temo povas esti rigardata kiel malaktuala kaj historia, sed eĉ kun tia aliro la verko daŭre restas interesa, ebligante surprizajn renkontojn kun personoj tre mirigaj el hodiaŭa vidpunkto kaj iliaj faroj. Multaj aŭtobiografiaj rakonteroj kuniĝas por krei aŭtentan bildon pri la vivsituacio de laboristaj familioj post la unua mondmilito (ne nur en Vieno).
Kiel okazis, ke ĝi estis tradukita kaj eldonita en la germana?
– La ideon havis Kurt Lhotzky, loka esperantisto. Kiel posedanto de multe vizitata librovendejo, en kies bretaroj staras ankaŭ Esperanto-libroj, li ne bezonis pensi tro fore. Kiam li foje vizitis la leg-salonon de la Viena Esperanto-muzeo, kie mi laboras, ni iom interbabilis – kun la rezulto, ke samvespere mi jam sidis ĉe bona botelo da vino super tiu fama klasikaĵo de la Esperanta literaturo por kontroli, ĉu la entrepreno realigeblas. Mia kolegino Andrea Sochurek tuj promesis sian subtenon, kaj kelkajn monatojn poste mi liveris la pretan manuskripton al Kurt, kiu pro siaj profesiaj kontaktoj sciis, kiujn eldonejojn valoras alparoli. Kaj li tuj sukcesis. La stabo de la eldonejo Edition Atelier senhezite kaj eĉ iom entuziasme akceptis la proponon.
Kian signifon laŭ vi havas ĝia apero en la germana?
– Laŭ mi tre gravan, almenaŭ portempe kaj surloke. Mi rimarkis, ke esperantistoj foje tendencas formi enklavojn ene de siaj sociaj kaj lingvaj medioj. La sperto de daŭra rifuzo flanke de la ĉirkaŭa medio ofte gvidas al rezignacio kaj al nobla, sed ermiteca mempercepto de miskomprenata elito. Tiel veraj interŝanĝoj de ideoj, substancaj konversacioj, egalnivelaj diskutoj kun la ĉirkaŭaĵo malofte okazas.
– Aliflanke la traduko de Esperanto-literaturo nacilingven kvazaŭ “nature” kreas la bezonon, almenaŭ la okazon, paroli pri tiu fenomeno. Kaj tiel la nepenetreblaj membranoj, kiuj firme enŝlosas la Esperanto-socion kvazaŭ en vezikojn kaj forbaras ĝin de la granda plimulto de nia socio, iĝas trarompeblaj. Ĝenerale mi ĝojus, se la esperantistoj ne vivus (nur) en paralela universo, kun ĉiam la samaj sen- aŭ eĉ kontraŭefikaj provoj trovi ian atenton de aliuloj. Kio mankas, estas komunaj terenoj kun la “ekstera mondo” aŭ almenaŭ portempaj rendevuejoj kun la realo. Tian renkontiĝejon klopodis havigi per tiu traduko Kurt Lhotzky kiel iniciatinto, Andrea Sochurek per provlegado kaj konsiloj, kaj mi mem, tradukanto.
Kiajn malhelpojn (se iajn) renkontis la projekto eldoni en la germana Esperantan originalaĵon? Ĉu aperis iaj antaŭjuĝoj?
– Ĝis nun neniajn malhelpojn. Kontraŭe, ĉe la eldonejo ni trovis ekskluzive simpation pri tiu nova – kaj kompreneble ankaŭ iom ekzota – aspekto. Krome la fascino de la libro eliras el la fakto, ke oni devas ĝin kalkuli al la (ĉefe) germanlingva ĝenro de la tiel nomata “laborista literaturo”, kiu iom floris en Vieno kaj kelkaj aliaj urboj en Aŭstrio kaj Germanio. Aperinte en 1934 la romano vere estas unika, ĉar tiutempe en ambaŭ landoj diktatoraj reĝimoj jam subpremis ĉian socialisman agadon. Estas do ne nur la libro, kiu hodiaŭ povas servi al Esperanto, ankaŭ Esperanto tre grave servis al la libro ĉe ties naskiĝo.
– Hodiaŭ literaturemaj fakuloj jam tre scivole atendas la aperon de Turmstraße 4, kaj tre certe ĝi meritas kaj ricevos atenton. La nombro de la antaŭmendoj estas tre ĝojiga kaj la ĝisnunaj reagoj de la publiko al diversaj anoncoj senescepte favoraj. La veraj defioj estos la publikaj prezentadoj, la diskutoj, la personaj renkontoj kun la publiko. Dum miaj ĝis nun 27 jaroj kiel deĵoranto en la Esperanto-muzeo en Vieno mi konfrontiĝis kun multaj antaŭjuĝoj kontraŭ planlingvoj kaj lingvoj entute. Mi ĝojas pri la – esperinde multnombraj – ebloj korekti aŭ almenaŭ kontraŭargumenti la plej drastajn malĝustajn imagojn pri Esperanto. Kaj tio sen blinda fervoro aŭ zelotismo, ĉar, kiel la multjara direktoro de niaj biblioteko kaj muzeo, Herbert Mayer, kutime diris: Por varbi pri Esperanto oni ne bezonas propagandi, sufiĉas rakonti pri ĝi.