UEA-membreco kostos 74 eŭrojn jare

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search
Informoj pri la teksto
Titolo: UEA-membreco kostos
74 eŭrojn jare
Aŭtoro: Kalle Kniivilä
Fonto: [1]
Eldonita: je la 30-a de julio 2018
Permesilo: CC BY 4.0

En ekstra kunsido en lundo la komitato de UEA altigis la kotizon de membro-abonanto en riĉaj landoj de 64 eŭroj al 74 eŭroj. Por nura reta membreco oni pagos 44 eŭrojn jare. Kiom pagos loĝantoj de malpli riĉaj landoj ne tute klaras.

La renovigo de la membrosistemo estis la ĉefa temo de la komitata kunsido de UEA, kiu komenciĝis je 15.20 lunde posttagmeze, dudek minutojn post la anoncita horo. Ĉi-foje pri la malfruo ne kulpis la kongresejaj gardistoj, kiuj ja zorge observis ĉiujn pasantojn – ili tamen ne baris la pordon, kiel en sabato.

Anstataŭe la malfruon kaŭzis mem la komitatanoj, el kiuj la plej multaj ne alvenis ĝustatempe. Krome longan tempon postulis la fosado en stakoj de dokumentoj, kie la komitatanoj devis mem provi kunmeti la ĝustan kolekton de paperoj por la aktuala kunsido, kvankam sur la tablo ĉefe kuŝis paperoj pri la buĝeto, kiu tute ne estis traktota tiulunde.

La kerno de la renovigo de la kotiza sistemo estas la forigo de la kategorioj MG (membro kun Gvidlibro) kaj MJ (membro kun Jarlibro), ĉar la kutimaj Gvidlibro kaj la Jarlibro laŭplane ne plu aperos. Anstataŭe estis proponata la nova kategorio “Membro per Reto”. Tiaj membroj pagos bazan kotizon, kiu en Nederlando venontjare estos 44 eŭroj. Ili ricevos aliron al ĉiuj retaj servoj, inkluzive de la elektronika versio de la revuo Esperanto.

Anstataŭ la Jarlibro aŭ la Gvidlibro, la membroj de UEA estonte povos trovi la samajn informojn, aŭ eble eĉ pli da informoj, en la nova membrospaco de la retejo de UEA. La ĝenerala direktoro de UEA, Martin Schäffer, tamen ne kuraĝis diri precize kiam ĉiuj informoj haveblos en tiu maniero, sed laŭ li tio ja okazos en 2019.

Pluraj komitatanoj plendis, ke ili ne ricevis dokumentojn, kiuj klare montrus ĉiujn detalojn de la proponata nova kotizsistemo, nek informojn pri tio, kiel la nova sistemo influos la financojn de UEA. Martin Schäffer klarigis, ke laŭ liaj kalkuloj UEA uzante la novan sistemon havos klare pli da kotizaj enspezoj en 2019 ol ĉi-jare, eĉ se la fina kvanto de membroj en 2019 ne superus la kvanton de membroj en la mezo de 2018.

Laŭ la ankoraŭ ne pritraktita buĝetpropono oni antaŭvidas kotizenspezojn de 156.700 eŭroj de individuaj membroj en 2019. En 2017 la sumo de la kotizoj pagitaj de individuaj membroj estis 134.281 eŭroj, do temas pri buĝetita kresko de proksimume 17 procentoj. (En 2018 oni buĝetis enspezojn de 143.120 eŭroj de la kotizoj de individuaj membroj, sed kiom realiĝos ankoraŭ ne klaras.)

La propono pri la nova kotiza sistemo estis en la komitata reta diskutejo forte kritikata de Osmo Buller, kiu tamen pro sanproblemoj mem ne povis veni al Lisbono. Laŭ li la nova sistemo per forigo de la plej malmultekosta kategorio (membro kun Gvidlibro) kaj samtempa forigo de la papera Jarlibro, kombine kun drasta altigo de la kotizo, certe forpelos multajn membrojn.

Krome li atentigis, ke la longe promesata nova retejo, kiu anstataŭu la paperan Jarlibron, povas lasi atendi sin:

– La nova sistemo estas administre pli komplika ol la malnova kaj la registrado kaj librotenado de la pagitaj kotizoj postulos multe da laboro. La Estraro ŝajnas fidi, ke almenaŭ tiurilate la nova retejo jam baldaŭ pretos kaj sekve eblos apliki la novan kotiz-sistemon jam ekde 2019. Mi emas pli kredi, ke ĝi ne estos baldaŭ preta kaj eĉ se jes, plej neantaŭvideblaj infanmalsanoj povos aperi kaj la tuto povos eĉ komplete panei. Temas pri afero, ĉe kiu oni ne aventuru. Tial mi pledas, ke oni ne ekapliku la novan sistemon jam ekde 2019 sed plej frue ekde 2020, kondiĉe ke la reteja bazo estos unue realigita. La Komitato ne fidu blinde al la certigoj de la Estraro, ke ĉio bone ekfunkcios jam ĉi-jare.

El la kritikoj de Osmo Buller dum la komitata kunsido estis tamen levita nur la plej malgrava, tiu pri la nomo de la nova senpapera membrokategorio. Renato Corsetti proponis, ke la kategorio nomiĝu “Baza membro”, kaj tiun ŝanĝon la komitato pli-malpli unuanime akceptis.

Cetere la diskuto ĉefe temis ne pri la konkretaj efikoj de la proponata nova sistemo al la kvanto de membroj kaj la financoj de la asocio, sed pri la plej justa maniero difini la kotizojn por loĝantoj de malpli riĉaj landoj. Laŭ komitatano Michael Boris Mandirola la kotizniveloj proponitaj de la estraro ne estis sufiĉe diferencigitaj.

Mandirola tial proponis, ke la kotizniveloj por la kvar malpli kostaj kategorioj estu difinitaj per matematika formulo, rekte surbaze de la meza enlanda produkto de la koncernaj landoj. Finfine tamen estos nur kvin malsamaj kotizniveloj, sed la niveloj laŭ la formulo de Mandirola iĝos malpli altaj ol tiuj proponataj de UEA.

Ne eblis precize scii, kiom la propono de Mandirola kostos al UEA, eĉ se Martin Schäffer post rapida kalkulo konkludis, ke se la membrokvanto restos la sama, la enspezoj kredeble sinkos je proksimume 8.500 eŭroj. Tiun sumon la komitato evidente opiniis akceptebla, ĉar ĝia granda plimulto voĉdonis por la propono de Mandirola.

Jam post la voĉdono Mandirola korektis siajn pli frue prezentitajn kalkulojn kaj klarigis al la komitato, kion ĝia decido signifas. Ĉar la baza kotizo por Nederlando estis difinita je 44 eŭroj, loĝantoj de la plej malriĉaj landoj laŭ li venontjare pagos du eŭrojn por membri en UEA.

Post kiam la komitato tiel rezignis je nekonata sumo en kotizaj enspezoj, komitatano Dietrich Weidmann proponis eĉ pli draste altigi la kotizon kiun pagas la loĝantoj de la pli riĉaj landoj, por plibonigi la ekonomian situacion de la asocio:

– Nun la situacio estas drasta, kaj tio postulas oferon de ni. La baza kotizo estu 50 eŭroj kaj ne 44.

La propono de Weidmann ne trovis subtenon de la komitato, sed li provis denove, kiam devis esti decidita la nivelo de la aldona sumo, kiun devos pagi membroj-abonantoj por ricevi la paperan revuon Esperanto.

Laŭ la propono de la estraro, la baza kotizo nun estos tiu por senpaperaj membroj. Tiuj, kiuj deziros plu ricevadi la paperan revuon Esperanto, devos pagi aldonan sumon kiu kovru la kostojn de la revuo. Tiu sumo estu sama por membroj en ĉiuj landoj.

Laŭ la propono de la estraro la prezo de la papera revuo por membroj estu 30 eŭroj jare, sed Dietrich Weidmann opiniis, ke la membroj-abonantoj prefere pagu 40 eŭrojn jare.

La ĝenerala direktoro de la asocio, Martin Schäffer tamen trovis la proponon tro drasta:

– Ni riskus ke estos tro malmultaj abonantoj. Se la prezo estos tro alta, en iu momento ni atingos la punkton, kie ni ne povos eldoni la revuon entute.

Michael Boris Mandirola opiniis, ke oni povus altigi la prezon de la revuo almenaŭ ĝis 35 euroj, ĉar tiuj, kiuj ne volas malavare subteni la asocion ajnakaze povos legi la revuon en la reto. Simile opiniis komitatano Maritza Gutiérrez el Kubo:

– Se ni volas trovi novajn vojojn, tiu prezo de 35 eŭroj estas akceptebla. Laŭ la evoluo de la mondo papero fariĝas io luksa. Rigardante kiel evoluas la mondo kaj kiel necesas amike rilati al la medio, mi subtenas.

Kontraŭis la altigon de la prezo de la revuo Dennis Keefe, kiu atentigis ke la papera revuo estas bona informilo kaj tial devas esti konfirmita.

Ankaŭ Renato Corsetti kontraŭis plialtigon – eĉ la prezon proponatan de la estraro li opiniis tre alta, kvankam li pretis ĝin akcepti.

– Se oni demandus nun al mi, ĉu mi volas pagi 30 eŭrojn por ricevi la paperan revuon, mi demandus, ĉu vi estas freneza. Mi ne pagus. Kaj mi konas amason da normalaj esperantistoj, por kiuj 30 eŭroj estas granda sumo. Mi volas diri, ke mi subtenas la proponon de la estraro, kvankam mi kredas, ke jam la prezo de 30 eŭroj perdigos al ni amason da membroj.

Ĝenerala direktoro Martin Schäffer atentigis, ke simpla abono de la papera revuo jam nun kostas 32 eŭrojn, kaj fine la komitato kun granda plimulto akceptis la proponon de la estraro. Do loĝantoj de Nederlando kaj simile riĉaj landoj en 2019 pagos 44 eŭrojn por baza (reta) membreco en UEA, kaj pliajn 30 eŭrojn por la revuo. Jarlibron membroj ne plu ricevos.

Eventuale ja aperos ia jarlibreca eldonaĵo ĉiun trian jaron, sed se jes, ĝin la dezirantoj devos mem aĉeti, klarigis prezidanto Mark Fettes.

La kunsido estis longigita ĝis la 18-a horo, sed la tempo tamen ne sufiĉis por pritrakti proponon pri dumviva reta membreco. Pluraj komitatanoj esprimis konsternon pri la ideo, ke por 30 eŭroj loĝantoj de malriĉaj landoj povus ricevi dumvivan membrecon. La plua diskuto pri la temo estis prokrastita ĝis la lasta komitata kunsido, kiu okazos vendrede.

La plej grava temo en vendredo sendube estos la buĝeto de UEA por 2019, sed ne tute klaras, ĉu la buĝeta propono de la estraro plu validas, post kiam la komitato ŝanĝis ĝian bazon, malaltigante la kotizojn por malpli riĉaj landoj. Aliflanke ankaŭ ĝis nun malkongruo kun la realo plej ofte ne malhelpis al la komitato akcepti buĝetojn proponitajn de la estraro.