UEA ŝanĝas ĝeneralan direktoron

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Informoj pri la teksto
Titolo: UEA ŝanĝas ĝeneralan direktoron
Aŭtoro: Libera Folio
Fonto: [1]
Eldonita: je la 1-a de novembro 2017
Permesilo: CC BY 4.0

La Centra Oficejo de UEA ekde la jarŝanĝo iĝos malcentra. La nova ĝenerala direktoro de la asocio, Martin Schäffer, ne laboros en la oficejo. La ĉefa oficisto de la asocio grandparte loĝos en alia kontinento.

La nuna ĝenerala direktoro de UEA, Veronika Poór, forlasos sian postenon en la fino de 2017. Tion anoncis la estraro de UEA en gazetara komuniko dissendita la 1-an de novembro. La decidon la estraro laŭ la komuniko faris la 31-an de oktobro – en la sama tago, kiam Libera Folio raportis pri kunlaboraj problemoj en la Centra Oficejo.

Nova ĝenerala direktoro laŭ la decido de la estraro iĝos Martin Schäffer, kiu nun estas estrarano kaj ĝenerala sekretario de la asocio.

"Kiel volontula estrarano, Schäffer gvidis la financajn analizojn kaj oficejan konsultiĝon, kiuj motivis la decidon. Transprenante sian novan rolon, li demetos siajn postenojn kiel estrarano kaj komitatano", la estraro skribas en sia gazetara komuniko.

La ĝenerala direktoro de UEA estas la ĉefa dungita oficisto de la asocio, kaj interalie la ĉefo de ĉiuj aliaj dungitoj. Male ol ĉiuj ĝisnunaj ĝeneralaj direktoroj, Martin Schäffer tamen ne intencas labori en la Centra Oficejo.

Anstataŭe li planas daŭre loĝi en Meksiko kaj Germanio "sed en konstanta kontakto kun la Oficejo", la estraro asertas en sia gazetara komuniko, laŭ kiu li "antaŭvidas bonan kunlaboron kun siaj kolegoj en Roterdamo kaj en la estraro".

En la sama komuniko Schäffer akcentas la gravecon de zorga administrado de la financaj rimedoj de UEA:

"Kvankam la nuna situacio estas malfacila, ni havas kapablajn oficistojn kaj volontulojn, kaj multajn ŝancojn por asocia evoluigo. Mia celo estos iom post iom proksimigi nin al ekvilibro inter enspezoj kaj elspezoj, dum ni daŭre investas en informado, instruado kaj aktivula trejnado tra la mondo."

Laŭ Mark Fettes la estraro de UEA faris la decidon pri ŝanĝo de ĝenerala direktoro, ĉar necesas freŝa komenco:

"La Asocio survojas al kelkaj gravaj renovigoj, kiuj postulas fokusitan kaj harmonian kunlaboron. Feliĉe ni havas tiucele la plenan subtenon de d-ino Poór, kiu aktive kunlaboros por kiel eble plej glata transiro dum kelkmonata periodo."

En mesaĝo sendita al la komitato de UEA Mark Fettes skribas: "En la venontaj tagoj ni pli detale priparolos kun la oficistoj la dividon de respondecoj kaj taskoj en la Oficejo, kaj ni raportos al vi pri la plej gravaj evoluoj tiurilate." Evidente do eĉ la estraro mem ankoraŭ ne scias, kiel la respondecoj estu dividitaj.

Responde al demando de Libera Folio pri tio, kiel oni solvos la problemojn kaŭzitajn de tio, ke la direktoro ne laboros en la oficejo, Mark Fettes respondis:

– Ni diskutas kun Ralph [Schmeits], ke li transprenu plurajn direktorajn funkciojn en Roterdamo.

Ralph Schmeits estas nederlanda oficisto de UEA, kiu nun respondecas pri kontado. Sendepende de tio, kiajn funkciojn oni eventuale transdonos al li, plurajn taskojn laŭ la regularo kaj statuto de UEA tamen rajtas fari nur la ĝenerala direktoro. Grava problemo de la nova aranĝo sekve estas, ke la direktoro ne estas senpere havebla en neatenditaj situacioj, kiam ekzemple necesos subskribi ion nome de la asocio.

En la gazetara komuniko de UEA aperas ankaŭ kelkaj frazoj atribuitaj al la eliranta ĝenerala direktoro, Veronika Poór:

"La nuntempa situacio de la Asocio necesigas Ĝeneralan Direktoron, kies fortaj flankoj estas aliaj ol la miaj el la tre diversaj kaj vastaj kapabloj atendataj de la postenulo. Mi tre ĝojas, ke mi povos transdoni la taskaron al persono, kiu kaj tre bone konas la Asocion, kaj havas profundajn konojn en la plej bezonataj laborkampoj."

La gazetara komuniko diras nenion pri tio, ĉu Veronika Poór, kiu havas konstantan laborkontrakton ĉe UEA, restos oficisto de la asocio ankaŭ post sia demisio kiel ĝenerala direktoro, nek pri ŝiaj taskoj en tiu kazo. Same mankas informo pri tio, kiel longan kontrakton UEA faris aŭ faros kun la nova ĝenerala direktoro. Libera Folio petis respondon al tiuj demandoj de la prezidanto de UEA.