UEA 112-jara: kuraĝo kaj espero
Informoj pri la teksto | |
---|---|
Titolo: | UEA 112-jara: kuraĝo kaj espero |
Aŭtoro: | UEA - Universala Esperanto-Asocio |
Permesilo: | ![]() |
Hodiaŭ, la 28-an de aprilo 2020, UEA festas sian 112-an naskiĝtagon. Kvankam la mondo kontraŭbatalas epidemian krizon, de nia Esperanto-komunumo ni povas tamen atendi kuraĝon kaj esperon.
Efektive tiuj du vortoj gvidas la mesaĝon de la prezidanto de UEA Duncan Charters, spektebla en la kanalo UEAviva ĉe YouTube: youtube.com/UEAviva. Kaj sama esenco ankaŭ fluas tra la pli ampleksa mesaĝo aperinta en la maja numero de la revuo Esperanto: uea.org/revuoj/esperanto.
Malgraŭ la nuntempaj sociaj defioj kaj la spontanea bezono kompati la familiojn rekte aŭ nerekte trafitajn de la koronvirusa epidemio en ĉiuj landoj de la mondo, ni devas trovi en aliaj aspektoj la kialojn por teni kuraĝon kaj esperon ne nur en nia komunumo, sed ankaŭ kiel ekzemplo al neesperantistoj.
En la pasinta sabato okazis, unuafoje en la historio virtuale, la 52-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO (GK866). Tiu ĉi evento okazis rete, eksperimente, kaj samtempe semis kaj rikoltis entuziasmon kaj ĝojon. Kundivido de scio, spertoj kaj ideoj, festado de nia kulturo, dialogado kaj ĉefe tutmonda interligo de homoj eblis per la modernaj retaj rimedoj kaj digne reprezentis la spiriton de nia Asocio. Impresojn kaj opiniojn pri tiu unika evento eblas legi ĉe la grupo de UEA ĉe Facebook. Kompleta raporto aperos en la junia numero de Esperanto.
UEA estis fondita de Hector Hodler en 1908, kiam li estis nur 21-jaraĝa. Ĉi-jare ni ankaŭ honorigas la centjariĝon de lia forpaso. Lia juneca entuziasmo kaj liaj pensoj ankaŭ instigu teni nian flamon. Omaĝe al li UEA publikigis specialan komunikon (GK859) kaj liberigis la elŝuton de la aprila numero de la revuo Esperanto al ĉiuj interesatoj.
En la unua statuto de la Asocio Hodler skribis ke la celo de UEA estas “la plifaciligo de la ĉiuspecaj rilatoj inter diverslingvanoj kaj la kreo de fortika ligilo de solidareco inter ĝiaj anoj”. Ne hazarde la agadkampoj de UEA tuŝas la plej diversajn aspektojn de la homaro, kunlabore kun aliaj asocioj kaj grupoj, internaciaj, landaj, fakaj kaj lokaj. Ni kore rekomendas al ĉiuj esperantistoj legi almenaŭ la du gravajn verkojn pri la historio de UEA: Utila estas aliĝo kaj La Asocio. La unua donas perspektivon ankaŭ pri la historio de Hodler kaj la Libroservo de UEA proponas por ĝi specialan rabaton ĝis la 30-a de aprilo!
Okaze de tiu solena dato, UEA invitas ĉiujn membrojn kaj apogantojn fari donacon de 112 EUR (aŭ, se tio pli kongruas kun viaj financaj ebloj, la ekvivalento de 112 eŭroj en via loka valuto): uea.org/alighoj/donacoj/kaso. Bonvolu mencii “UEA 112-jara”. Koran dankon pro via fidela subteno! Donacoj kaj membreco (uea.org/alighoj/alighilo) estas gravaj elementoj por pluvivigo de nia Asocio. Aliflanke la homoj kaj la progreso de la homaro estas nia motoro kaj inspiro. Tial kun la necesa kuraĝo ni tenas la esperon pri la misio kaj agado de nia kolektivo.