UEA elspezas milojn por informado sen rezulto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Informoj pri la teksto
Titolo: UEA elspezas milojn
por informado sen rezulto
Aŭtoro: Libera Folio
Fonto: [1]
Eldonita: je la 18-a de februaro 2020
Permesilo: CC BY 4.0

De pluraj jaroj UEA regule subvencias sensukcesan informan agadon ĉirkaŭ rokfestivalo en Pollando. Ekzemple en 2017 UEA donis 2.000 eŭrojn al lokaj aktivuloj. Neniu poste kontaktis homojn, kiuj tie registris sin kiel ”amikoj de Esperanto”. Nun la krizanta UEA denove investas monon kaj prestiĝon en Pol'and'Rock.

Daŭre mankas publikaj informoj pri tio, kiel evoluis la membronombro de UEA dum la jaro 2019, sed eblas supozi, ke la ciferoj ne estas tre favoraj, ĉar apenaŭ okazis membrovarbado dum la pasinta jaro. Ankaŭ post la jarŝanĝo ne videblis rimarkeblaj signoj pri tia aktivado.

Anstataŭe la estraro de UEA investas monon, laboron kaj prestiĝon por subteni lokajn aktivulojn en Pollando, kiuj volas lui tendon por informi pri Esperanto en granda rokfestivalo. La 10-an de februaro UEA dissendis gazetaran komunikon, petante donacojn por lui tendon dum la festivalo Pol'and'Rock.

Estas bezonataj tri mil eŭroj. UEA promesas pagi unu milon el sia propra poŝo, se venos du miloj en donacoj. "Jam la kvaran sinsekvan jaron UEA subtenas la agadon", la gazetara komuniko aldonas.

Mankas informoj pri ajnaj rezultoj de la informaj kampanjoj dum pli fruaj jaroj.

– Mi ne memoras renkonti iun ajn, kiu ekscius pri Esperanto tie, diras Łukasz Żebrowski, multjara estrarano de Pola Esperanto-Junularo (PEJ).

– Ekde la komenco de la Esperanto-agado en la festivalo ni trovis neniun spuron de ĝiaj rezultoj. Neniu persono aliĝis al PEJ aŭ al konataj de ni junularaj Esperanto-eventoj pro ĉeesto en la festivalo, komentas Tobiasz Kubisiowski, la nuna sekretario de PEJ, responde al demando de Libera Folio.

En la jaro 2017 UEA pagis 2.000 eŭrojn por ke lokaj aktivuloj povu lui tendon dum la rokfestivalo kaj interalie registri novajn "amikojn de Esperanto". Estis kolektitaj pli ol ducent nomoj, sed laŭ informoj de la aktivuloj neniu fakte iam ajn poste kontaktis tiujn homojn, do la tuta laboro estis vana. Spite tion, ankaŭ en la jaroj 2018 kaj 2019 UEA finance kontribuis al la luo de tendo en la festivalo.

Nek Pola Esperanto-Asocio nek Pola Esperanto-Junularo partoprenas en la Esperanto-tendo en la festivalo Pol'and'Rock (pli frue nomata Woodstock). Teorie informado tie ja povus indi, diras Łukasz Żebrowski:

– Se la demando estas principa – ĉu indas investi en varbadon dum la festivalo, tiam la respondo estas, ke sendube jes. Ĝi estas grandega festivalo, plena de homoj kies aliroj al la mondo kongruas kun tiuj de Esperantistoj kaj kiuj povus serioze interesiĝi pri nia lingvo. Do ĝi ja estas taŭga medio por Esperanto-varbado.

Tamen efektive la informado evidente ne sukcesas, verŝajne interalie pro tio, ke la aktivuloj kiuj provas allogi la junajn partoprenantojn de la festivalo mem grandparte estas pensiuloj.

– El tempo kiam mi ankoraŭ aktivis en PEJ mi memoras, ke la estraro de PEJ komence de la jaro 2016 estis petita pri opinio pri la plano kiel realigi la varbadon en la festivalo. La opinion kun pluraj plibonigproponoj la tiama PEJ-estraro pretigis kaj mi sendis ĝin, kiel PEJ-sekretario. Nia mesaĝo, kvankam ĝi ja estis petita opinio, renkontiĝis kun enorme akra respondo de la organizantoj. Tia sperto je la komenco evidente malinstigis PEJ al plua kunlaboro pri la temo, diras Łukasz Żebrowski.

– En la unua jaro de la “Esperanto-stando” en la festivalo PEJ estis la organizanto de IJK kaj pro tio ni ne povis engaĝiĝi en la iniciato. Tamen la organizantoj uzis la emblemon de PEJ en la reklamado de sia aranĝo. Ekde tiu tempo en ĉiu sinsekva jaro PEJ decidas ne okupiĝi oficiale pri la afero, diras Tobiasz Kubisiowski, la nuna sekretario de PEJ.

Do, UEA jam la kvaran jaron investas monon, prestiĝon kaj laborfortojn por subteni informstandon de lokaj aktivuloj, kiuj ne kunlaboras kun la landa sekcio de TEJO nek kun la landa asocio de UEA, kaj kies informa agado ĝis nun havis neniajn pruveblajn sukcesojn.

Ni demandis al Fernando Maia, la vicprezidanto de UEA, kial UEA decidis prioritatigi ĝuste ĉi tiun projekton kaj elspezi monon por loka informado, kiu kutime ne estas la tasko de UEA.

Libera Folio: Ĉu ne unuavice la landa asocio de UEA aŭ eĉ pli bone la landa sekcio de TEJO devus okupiĝi pri tiu afero, se oni opinias ĝin inda?

Fernando Maia: – Certe la agadoj de la pluraj Esperanto-grupoj distribuitaj laŭ pluraj niveloj ne estas ekskluzivaj inter si. Estas surprize, kiam oni dubas, ke al UEA estas tute kutime kunlabori kun landaj, lokaj grupoj, ĉefe se temas pri subvencio al specifaj informagadoj.

– Aparte la Festivalo Pol'and'Rock ne estas simpla, malgranda loka evento. La festivalo atingas la rangon de la plej popularaj muzikeventoj en Eŭropo, kun preskaŭ miliono da partoprenantoj, kio sendube pravigas disvastigon de nia afero en tia medio. Ne hazarde internaciaj grupoj kiel Greenpeace kaj Amnestio Internacia de longe ĉeestas la eventon, kaj tre agorde ankaŭ al Esperanto indas ĉeesti. Aŭ ne?

Fernando Maia atentigas, ke ĉi-jare UEA elspezos maksimume mil eŭrojn por la pola festivalo Pol'and'Rock, se venos du mil eŭroj en donacoj.

– La elspezo por Pol'and'Rok ne estas konsidereble pli alta ol aliaj elspezoj por subteni informagadojn aŭ sponsori eventojn, kiel Polyglot Gathering. Kaj por fini, gravas al UEA la subteno al tiu juneca evento, ĉar ĝi junigas la agadojn kadre de UEA, kio ankaŭ estas iugrade celata de la pasinta kaj nuntempa estraroj en nia asocio.

Libera Folio: UEA subtenas la informadon en la koncerna festivalo ekde 2017. Ĉu oni iel pritaksis la ĝisnunan sukceson de la investo? Se jes, kion oni atingis? Se ne, kial ne?

– Jes, certe. La teamoj pritaksis kaj konscias pri punktoj plibonigendaj. Ili estas. Certe la kvar unuaj jaroj ankoraŭ ne estas la perfekta formo, sed la organizo de la agado progresas. El la raporto de Halina Komar (Revuo Esperantowww.gazetaro.org) eblas legi, ke ŝi kalkulas je la helpo de pluraj valoraj junuloj. Por 2020 ni intencas pli bone organizi la fortojn inter UEA, TEJO, PEA, PEJ kaj CEM – por pli bone kaj konstrueme profiti el la investo en tiu evento.

Do, evidente UEA mem ne faris sendependan takson pri la eventualaj sukcesoj de la ĝisnuna informa agado ĉe la pola festivalo. Anstataŭe eĉ la revuo de UEA publikigis laŭdan raporton verkitan de la ĉefa organizanto de la subvenciata informa agado.

En la raporto ne estas menciite, ke eĉ unu homo lernus Esperanton sekve de la agado. Ja estas menciite, ke unu interesita persono efektive pretis organizi Esperantan agadon en sia regiono.

”Kompreneble ni postulis unue lerni la lingvon, kion ŝi promesis tuj komenci”, la raporto pri la jaro 2018 aldonas. Pliaj informoj pri la nova aktivulo mankas.