UEA esperas ke subvencioj forigos la deficiton

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Informoj pri la teksto
Titolo: UEA esperas ke subvencioj
forigos la deficiton
Aŭtoro: Libera Folio
Fonto: [1]
Eldonita: je la 11-a de aŭgusto 2020
Permesilo: CC BY 4.0

UEA celas publikigi sian novan retejon la 15-an de decembro. Subvencioj helpu forigi la financan deficiton de la asocio. La domo en Roterdamo ne estu vendita en la nuna momento. Jen kelkaj el la respondoj, kiujn donis la estraranoj dum reta demandohoro.

Unu el la tradiciaj programeroj de ĉiuj Universalaj Kongresoj estas ”Estraro respondas”. Dum ĝi ĉeestantaj estraranoj de la asocio respondas al ĉiaspecaj demandoj de la kongresanoj. Tre ofte la demandoj temas pri praktikaĵoj de la aktuala kongreso, pri kiuj la estraranoj ne rekte respondecas.

Ĉi-foje la estraranoj efektive pli ol kutime respondecis pri la praktikaj aranĝoj, ĉar la Virtuala Kongreso ne havis propran Lokan Kongresan Komitaton, sed se estis demandoj pri praktikaj problemoj, ili ne trafis la tagordon de la reta kunveno, kiun plenigis pli principaj demandoj.

Unu el tiuj temis pri la manko de strategia laborplano de UEA. La ampleksa kaj ambicia strategia plano de la antaŭa estraro ja grandparte restis neplenumita, kaj ĉesis validi jam en 2017. Pri nova plano la estraro aperigis nur kelkajn rudimentajn frazojn en la reta forumo de UEA, kaj eĉ tio okazis nur la 4-an de aŭgusto, post memorigoj de la komitato.

Laŭ prezidanto Duncan Charters tamen ne mankas al UEA laborplano.

– Restas la bazo en la plano de Mark Fettes. Sed ni trovas ke ni devas demokratiigi la laboron pri la strategia plano kaj ne trudi ĝin de supre. /…/ Ne estos facile, sed mi vidas ke estas eble inkluzivigi la membrojn en tiun planadon. Tio estas mia celo, mi certe komencos jam fine de ĉi tiu virtuala kongreso, kaj mi invitas ĉiujn kontribui. Tio okazos per la forumo.

Planoj pri akirado de subvencioj estis alia demando, al kiu Duncan Charters respondis. Laŭ li la asocio nun havas tre aktivajn planojn tiudirekte, kaj eĉ novan dungiton, Spyros Papadatos, kiu okupiĝas pri subvencioj en Bruselo.

– Li faris ĉefe laboron por TEJO dum la unua parto de la jaro sed nun laboras por UEA. Li havas kontaktojn en Bruselo kun multaj organizaĵoj, li laboris en tiu mondo antaŭ ol ni dungis lin por helpi nin, kaj li ŝajne en ĉiuj siaj antaŭaj petoj pri subvenciado estis sukcesa. Do ni havas personon kiu jam estas profesie preparita por tion fari kaj do estos malgranda grupo. Ankaŭ Francesco Maurelli kaj Sara Spanò okupiĝis profesie pri subvencipetado kaj havis multe da sukceso. Fakte Francesco listigis la sukcesojn hieraŭ, en unu el la kunvenoj.

Laŭ Charters subvencioj estas tre gravaj por la financa ekvilibro de UEA:

– Ni antaŭe havis la esperon ke tiuj subvencioj eble povos forigi la deficiton jam en la venonta jaro. Ni nenian promeson faros, ĉar la cirkonstancoj ŝanĝiĝas… Sed ni aktive laboras por kunlabori kun aliaj organizaĵoj, proponi al ili servojn kaj por povi por tio peti subvenciojn. Ĉar oni povas vidi la valoron de nia kunlaboro, tiu laboro antaŭeniras. Ĝi estos pli videbla en la venonta jaro.

Ne tute klaras, kiel subvencioj povus helpi forigi la buĝetan deficiton de UEA, krom se oni sukcesos akiri grandajn subvenciojn por agadoj, pri kiuj UEA jam nun okupiĝas. Tio tamen ŝajnas malfacile realigebla.

Jam en la jaro 2016 la tiama estraro de UEA esperis, ke eksteraj subvencioj savos la ekonomion de la asocio. Oni tiam esperis ricevi 90 000 eŭrojn en subvencioj, kaj tiu sumo estis skribita en la buĝeto por 2017. La subvencioj tamen ne realiĝis, kaj en 2017 UEA tial faris rekordan deficiton de 159 512 eŭroj.

La estonteco de la biblioteko Hector Hodler zorgigas multajn, ĉar la financa komisiono jam pasintjare proponis fordonaci la bibliotekon, fermi la libroservon en Roterdamo kaj luigi la domon ĉe Nieuwe Binnenweg, kie nun troviĝas ne nur la Centra Oficejo, sed ankaŭ la biblioteko Hector Hodler kaj la arkivoj de UEA.

Al demando pri la biblioteko respondis prezidanto Duncan Charters kaj estrarano Orlando Raola.

– Teorie ni bezonas plentempan laboranton por prizorgi la bibliotekon, sed tion ni ne disponas. Nun ni estas en diskutoj pri la biblioteko, ĉu povus temi pri konservado, aŭ kunlaboro kun alia biblioteko, sed ni ne atingis solvon, diris Charters.

Orlando Raola parolis pri la graveco konservi la kulturan heredaĵon de Esperanto kaj diris, ke estas urĝa prioritato malfermi al esploristoj aliron al la trezoroj de la biblioteko Hector Hodler kaj certigi la fizikan konservadon de la valoraj materialoj. Li tamen ne diris, kiel tio okazu.

– La financoj de la asocio kaj la laborforto ne sufiĉas por teni la bibliotekon je la nivelo kiun ĝi meritas, kaj pro tio ni laboras jam de unu jaro pri la eblaj solvoj. Multfoje ni aŭdis homojn diri, ke ni ne povas fordonaci kaj senigi nin je nia heredaĵo, sed ili devus konscii pri la nuna stato de la biblioteko. Estas sugesto de Aleks [Kadar] ke ni publikigu fotojn de la nuna stato de la biblioteko, por ke la homoj sciu, ke ĝi vere ne estas en bona kondiĉo kaj ke katalogado praktike ne ekzistas. Detaloj postulus plian horon, sed antaŭ la fino de la mandato ni alvenos al iu kontentiga kaj espereble definitiva solvo, diris Raola.

Laŭ Duncan Charters la estraro multe laboris por eltrovi, ĉu ekzistas aliaj lokoj, kiuj povus doni novan hejmon al la biblioteko, sed ĝis nun sen kontentiga rezulto.

Ĉu estas pravigeble ke UEA havu sian oficejon en kosta unuamonda lando, kaj ĉu ne tio grave kontribuas al la deficitoj de la asocio, demandis iu kongresano. Laŭ Duncan Charters UEA ĉiuokaze en la nuna momento ne intencas vendi la Centran Oficejon.

– Povas esti pravigeblaj diversaj aliroj. Ni povas konservi la tutan domon, sed ni ne bezonas tiom da spaco. Ĉu luigi parton de la spaco? Tio donus enspezojn. Ne estas nun oportuna momento vendi la domon.

– La kosto de la administrejo ja estas sufiĉe granda, sed se ni irus al alia lando, ĉu orienta Eŭropo, ĉu Afriko, ĉu la politikaj kondiĉoj estus sufiĉe stabilaj? Ne estas facila solvo. Eĉ ludoni ne estas simpla afero. Tamen resti en la nuna stato kun la nunaj kostoj ne ŝajnas esti finance helpa al la asocio. Pro tio ni esploras la diversajn alternativojn, diris Charters.

Pri la stato de la nova retejo Fernando Maia diris, ke la nuna celdato por ĝia lanĉo estas la 15-a de decembro. Laŭ li la laboro pri la reteja renovigo nun bone progresas kaj la estraro atente sekvas ĝin.

– Estas sufiĉe komplika afero, sed ni ne lasas la programistojn labori sen kontrolo, ni havas ĉiumonatajn kunsidojn, kaj tio estas tre grava, tio ne okazis en la antaŭaj provoj. Kaj ĉio estas dokumentata, do efektive ni havas multe pli da sekureco pri la fina rezulto ol ni povis havi antaŭe, kaj la nuna estraro vere interesiĝis pri tio multe pli.