UEA investis 10.000 eŭrojn en Amikumu
Informoj pri la teksto | |
---|---|
Titolo: | UEA investis 10.000 eŭrojn en Amikumu |
Aŭtoro: | Libera Folio |
Fonto: | [1] |
Eldonita: | je la 27-a de oktobro 2017 |
Permesilo: | ![]() |
La poŝtelefona programo Amikumu iĝis multlingva, ricevis premion kaj trovis novajn investantojn. Unu el ili estas UEA, kiu aĉetis akciojn de Amikumu por 10.000 eŭroj.
Amikumu estas poŝtelefona apo (programo), per kiu oni povas trovi samlingvanojn kiuj situas proksime. Ĝi estis lanĉita por esperantistoj en aprilo 2017 kaj rapide iĝis tre populara. Ĵus aperis nova versio, kiu interalie signifas ke ne nur eblos serĉi parolantojn de multaj lingvoj, sed ankaŭ la programo mem iĝas multlingva.
– Ĉi tiu ĝisdatigo estas gravega pro kelkaj kialoj. Unue, la apo nun estas havebla en pli ol 20 lingvoj cele al niaj lanĉoj por tri grandaj prilingvaj eventoj el la tuta mondo. Amikumu oficiale sponsoras la eventojn Polyglot Conference en Islando kaj Poliglotar en Brazilo, kaj ni ankaŭ havos budon ĉe la "2017 Deaf Festival" en Sidnejo. Do, ĉi tiu ĝisdatigo preparas nin por tiuj gravaj eventoj, rakontas Richard Delamore, ĉefa afergvida oficisto de Amikumu.
Krom la multlingviĝo la ĝisdatigo enhavas ankaŭ teknikajn plibonigojn.
– La sperto por la uzanto ne multe ŝanĝiĝas. Tamen, teknike Amikumu nun povas fariĝi unu el la plej tradukitaj apoj en la mondo kaj kreski facile laŭ la estontaj postuloj de nia multilingva uzantaro, klarigas Richard Delamore.
– Plej grave estas, ke post la ĉiulingva lanĉo oni nun povas verki profilon en ĉiu lingvo, kiun oni scipovas. Ni kredas, ke tio estas unikaĵo nur al Amikumu. Ni volas, ke en ĉiu lingvo oni havu la sperton, kiun oni nun havas en Esperanto. Do, se mi serĉas ekzemple la finnan, mi vidos profilojn en la finna. Krome, oni povas ankaŭ havi malsaman nomon en ĉiu lingvo, kiu speciale gravas por lingvoj kun aliaj skribsistemoj kiel ekzemple la rusa kaj ĉina, aldonas Chuck Smith, ĉefa teknika oficisto de Amikumu.
Nun Amikumu havas iom pli ol 7.500 uzantojn, el kiuj 6.000 indikis, ke ili regas Esperanton almenaŭ je baza nivelo. La parolantoj de la angla estis iom malpli multaj. Sur la sekvaj lokoj en la lingva statistiko de Amikumu estas la hispana, franca, germana, portugala kaj itala. Sume la uzantoj indikis, ke ili parolas pli ol 360 lingvojn.
La uzantaro konstante kreskas je 20 ĝis 30 uzantoj tage, sed la publika lanĉo de Amikumu en pluraj eventoj laŭ Richard Delamore certe rezultigos videblan salton en la statistiko, kaj interalie forpuŝos Esperanton el la pozicio de la plej parolata lingvo inter Amikumu-anoj.
Amikumu antaŭ kelkaj semajnoj estis konigita ankaŭ en la lingvoevento LangFest en Montrealo, kie la apo ricevis premion.
– Langfest estas la plej granda evento por lingvemuloj en Nordameriko. Langfest donis tri premiojn. Nia premio estis la premio por novigo (Innovation Award), kiun oni donis al Amikumu pro ĝia laboro konekti lingvemulojn tutmonde kaj specife parolantojn de malgrandaj lingvoj, rakontas Chuck Smith.
Por ebligi la evoluigon de la apo, Amikumu serĉis kaj trovis investantojn, kiuj aĉetis akciojn en la firmao. Entute estis kolektitaj pli ol 98.000 eŭroj de 15 investantoj, el kiuj 10.000 venas el la kaso de UEA, rakontas Richard Delamore:
– Pasintjare, UEA estis sponsoro de nia aplikaĵo. Nun ili estas akciulo en la firmao mem. UEA investis 10.000 eŭrojn kontraŭ akcia kapitalo. Kiam Amikumu estos pli granda, la asocio profitos de sia frua investo. Entute 12 el la 15 investantoj estas esperantistoj aŭ asocioj ligitaj al Esperanto. Esence, ju pli profitos Amikumu, des pli profitos la Esperanto-komunumo.