UEA maldungas oficistojn

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Informoj pri la teksto
Titolo: UEA maldungas oficistojn
Aŭtoro: Libera Folio
Fonto: [1]
Eldonita: je la 2-a de aprilo 2019
Permesilo: CC BY 4.0

Fine de sia dua oficperiodo la prezidanto de UEA decidis draste redukti la elspezojn por salajroj en Roterdamo. Lunde oficistoj de la Centra Oficejo havis kunsidon kun advokato de UEA, kiu sciigis ilin pri la propono maldungi iujn el ili kaj tranĉi labortempon kaj salajron ĉe preskaŭ ĉiuj aliaj.

Mark Fettes informis la komitaton pri tiu plano nur marde, sen antaŭa diskuto pri la afero. Li pravigis tiun elpaŝon per la komitata decido el Lisbono, laŭ kiu la deficito de UEA en 2020 ne rajtas superi 70 631 eŭrojn.

– Ĉiu, kiu iomete konas niajn financojn, komprenos, ke ni povos atingi tiun celon, nur (interalie) per redukto de niaj elspezoj por salajroj, skribis al la komitato Fettes.

Kvankam la decido grave influos ne nur la oficejon, sed la tutan asocion, la supera organo de UEA ne estis konsultita pli frue. Ne estas eĉ klare, ĉu la decidon aprobis la estraro, ĉar laŭ la mesaĝo estas la prezidanto (kaj ne la estraro) kiu “instrukciis al la ĝenerala direktoro antaŭ deko da tagoj, ke li iniciatu tiun procedon” laŭ la plano ellaborita konsulte kun la prezidanto.

Pri la plano ne sciis ankaŭ alia organo de la asocio, la komisiono pri financo. Pri tio informis publike ĝia membro Osmo Buller, antaŭa ĝenerala direktoro de UEA:

– Ekde novembro Renato [Corsetti] kaj mi proponadis okazigi kunsidon de la komisiono en la CO por povi funde konatiĝi kun la financa situacio, kio ne eblas rete aŭ skajpe, sed tion ĉiam rezistis Martin [Schäffer] malgraŭ tio, ke ni pretis pagi mem niajn veturkostojn. Post la novaĵo de Mark tiu rezisto aperas en tre dubinda lumo.

En praktiko la “redukto de la elspezoj por salajroj” signifas maldungon de du laboristoj kaj limigon de la labortempo kaj salajro de preskaŭ ĉiuj ceteraj. Laŭ informoj de Libera Folio la redukto ne tuŝos ĉiujn. Ĝi certe ne estos problemo de Martin Schäffer, la nuna ĝenerala direktoro, kiu fakte estas la sola dungito kiu ne laboras konstante en la oficejo, sed nur vizitas ĝin de tempo al tempo.

Ne estas klare kiu transprenos taskojn de la nunaj oficistoj. Ili jam nun devas barakti kontraŭ malfruoj kaŭzitaj pro la amaso da taskoj por tiuj nesufiĉaj laborfortoj. Simile, estis proponita neniu solvo por ili – tiuj homoj aranĝis sian privatan kaj profesian vivon laŭ la bezonoj kaj postuloj de UEA kaj nun devos serĉi partatempan kromlaboron por povi entute vivteni sin.

Lunde matene en la CO okazis kunsido, en kiu advokato de UEA prezentis la aferon al mirigitaj oficistoj. La dungitoj ricevis proponon pri speciala kontrakto, laŭ kiu kontraŭ “diversaj avantaĝoj” ili unuope konsentu rezigni pri la laboro aŭ labori partatempe kontraŭ limigita salajro.

– Temas pri diversaj reduktoj en la labortempo, depende de la taskaro kaj situacio de ĉiu oficisto. Kompreneble ĉiu el ili rajtas malakcepti nian proponon, klarigis Fettes.

La kondiĉoj prezentitaj al la oficistoj ne estas konataj.

– Ĉiu koncerna oficisto havas ĝis la 10-a de aprilo por decidi, ĉu libervole subskribi portempan kontrakton kun UEA, kaj poste du pliajn semajnojn por eventuala repripenso – klarigas Mark Fettes.

Kaze de ilia malaprobo UEA devos turni sin al la ŝtataj instancoj en Nederlando kaj submeti la aferon por ilia decido. La maldungo ne estas ebla sen ilia konsento, ĉar ĉiuj oficistoj havas konstantan kontrakton kun UEA.

La limigo de la asocia deficito ĝis iom pli ol 70 mil eŭroj, decidita en Lisbono laŭ propono de Didi Weidmann, rilatas tamen al la sekva jaro, tial povas mirigi la subita kaj rapida agado pri tiu demando.

La buĝeto por 2020 estos traktita de la komitato nur en julio, en la kongresa kunveno en Lahtio. Tiam ekos la nova oficperiodo de la komitato, kiu komencos sian laboron per elekto de la nova estraro.

– Temas pri decido kun tiel gravaj konsekvencoj por la funkciado de la tuta Asocio kaj ne nur de la CO, ke ne eblas pravigi, ke faras ĝin la nuna Estraro, kies mandato estas jam ĉe la fino, argumentas Buller.

Li esprimis plenan solidarecon kaj subtenon al la oficistoj de la Centra Oficejo, kaj konsilis al ili rifuzi la proponon de Mark Fettes kaj Martin Schäffer.

Libera Folio sekvos la okazaĵojn kaj raportos kiam aperos novaj faktoj kaj komentoj pri la afero.