UEA ne havas monon por pensioj de oficistoj

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Informoj pri la teksto
Titolo: UEA ne havas monon
por pensioj de oficistoj
Aŭtoro: Libera Folio
Fonto: [1]
Eldonita: je la 25-a de septembro 2020
Permesilo: CC BY 4.0

UEA laŭ la estraro ne plu havas monon por pensia programo de la oficistoj. Por havigi subvenciojn la estraro decidis uzi la servojn de la firmao Kosmo, kies posedanto membras en la financa komisiono de la asocio. La buĝeto por 2021 denove estis prokrastita.

La komitato de UEA en sia reta kunsido en sabato la 24-a de oktobro denove malsukcesis aprobi la buĝeton por la jaro 2021. Tiu estis jam la tria prokrasto. La ĉefa malkonsento ĉi-foje temis pri la pensia aranĝo por la nunaj kvar oficistoj, por kiu laŭ la estraro kaj la ĝenerala direktoro mankas mono.

En aŭgusto la diskuto pri la buĝeto estis prokrastita, ĉar mankis kontentiga plano pri la “financa resanigo” de la asocio, kiun la estraro devis liveri en januaro. En septembro okazis nova kunveno, sed daŭre mankis konkretaj proponoj, kaj la buĝeto ne estis pritraktita.

Sojle al la sabata kunsido la estraro daŭre ne povis liveri detalan planon pri konkretaj paŝoj. En mesaĝo sendita al la komitata listo nur kelkajn horojn antaŭ la kunsido, prezidanto Duncan Charters tamen donis kelkajn informojn pri la planoj de la estraro.

Interalie li informis, ke la estraro jam aprobis kunlaboron kun la firmao Kosmo “por ricevi maksimume profesian helpon por sukcesa stipendi-petado, kerna elemento por plibonigi la financan staton de la Asocio”.

Al tio tuj reagis la antaŭa ĝenerala direktoro, nuna komitatano Osmo Buller, kiu atentigis, ke tia decido kreas konflikton de interesoj:

– Tio signifas, ke Francesco Maurelli kiel posedanto de Kosmo ne plu povas esti membro de la financa komisiono nek okupi aliajn formalajn rolojn en UEA, kiuj rekte aŭ nerekte povas havi financajn konsekvencojn. La komitato konstatu tion en la hodiaŭa kunsido. Temas pri postulo, kiu sekvas el la normala praktiko pri intereskonfliktoj kaj kiun ankaŭ UEA devas apliki, li skribis en la komitata diskutejo.

Ĝenerala direktoro Martin Schäffer argumentis, ke la interpreto de Osmo Buller pri la intereskonflikto estas “ege tro strikta”. Fine la komitato dum sia sabata kunsido ne trovis tempon pritrakti la demandon pri la konsisto de la financa komisiono, sed prokrastis ankaŭ tiun decidon ĝis iam poste.

La investa politiko de UEA estis amplekse sed senrezulte traktata dum la komitata kunsido. Martin Schäffer petis, ke la komitato faru decidon pri la investa politiko de la asocio.

– Oni ellaboru bonan planon, ĉar nuntempe kuŝas tro da mono tute ne investite. Ni devus havi ideojn, kiel tion estonte investi, kompreneble sen altigi la riskojn. Mi ne antaŭvidas, ke la enspezoj povus reveni al la antaŭa situacio, sed oni povus konsiderinde altigi la enspezojn.

Komitatano Renato Corsetti, mem gvida membro de la financa komisiono, argumentis, ke la komitato ne povas senaverte kaj senplane decidi pri financa politiko.

– La maksimumo kiun ni povas diri, estas ke oni investu prudente laŭ la konsiloj de fakuloj. Ĉio cetera devas esti proponita anticipe de la estraro por ke la komitatanoj pripensu kaj decidu, ĉu akcepti aŭ ne. Alikaze ni diskutas sen praktika konkludo.

Dennis Keefe atentigis, ke la investoj de UEA estu morale defendeblaj. Fine oni konsentis, ke la komitato poste decidu pri investaj gvidlinioj.

La pensiaj aranĝoj de la nunaj oficistoj de UEA estis alia temo, kiun la prezidanto menciis en la retmesaĝo sendita kelkajn horojn antaŭ la sabata kunsido. Same kiel ĉiuj respektindaj labordonantoj en Nederlando, ankaŭ UEA ĝis nun havis pensian programon por siaj dungitoj. Ekde 2021 tamen ne plu, laŭ la buĝeta propono de la estraro.

La prezidanto en sia mesaĝo asertis, ke la nederlanda leĝo malpermesus tian pensian aranĝon: “Ni pretas respondi eventualajn demandojn, respektante la privatecon de individuoj, sed principe UEA intencas fari justajn kompensojn laŭ la ĝisnunaj aranĝoj, sed ne havas leĝan rajton estontece mem iniciati novan internan pensiosistemon.”

Dum la komitata kunsido evidentiĝis, ke la leĝo ne malpermesas pensiajn programojn pere de eksteraj kompanioj, efektive normalajn en Nederlando, sed ke la estraro simple volas ŝpari monon. Se UEA ne plu kontribuos al la estontaj pensioj de siaj oficistoj, tiuj post sia emeritiĝo ili ricevos nur la minimuman ŝtatan pension, je kiu rajtas ĉiuj loĝantoj de Nederlando, sendepende de tio, ĉu ili entute laboris ie.

Osmo Buller argumentis, ke nepras plu rezervi en la buĝeto iun sumon por la estontaj pensioj de la nunaj oficistoj. Ĉar temas pri maksimume tri tuttempaj oficistoj, la kosto laŭ li povus esti maksimume 7 000 eŭroj jare.

– Oni parolis pri morala respondeco ĉe investoj. Similan moralan respondecon ni devas postuli de ni mem kiel labordonanto.

Li proponis provizore aldoni al la buĝeto 7 000 eŭrojn, kaj samtempe altigi la buĝeteron de membrokotizoj je la sama sumo. Laŭ li la nun buĝetita sumo 126 710 eŭroj ĉiukaze estas tro pesimisma, konsiderante ke UEA en 2019 enspezis 146 733 eŭrojn de kotizoj.

Ĝenerala direktoro Martin Schäffer siavice asertis, ke Buller estas tro optimisma pri la kotizoj, kaj ke la asocio simple ne plu havas monon por la pensia aranĝo de la oficistoj:

– Verdire mi opinias ke ni ne povas elspezi pli. La buĝeto jam estas absolute ĉe la limo, kaj mi ankaŭ ne antaŭvidas ke la kotizoj kaj abonoj povas esti tiom pli, ĉar ankaŭ ĉi-jare ekzemple la kvanto de abonoj al la revuo Esperanto kaj membrecoj kun revuo malkreskis, do ni ne atingos la saman kvanton kiel en la lasta jaro. Nur pro la virtuala kongreso ni verdire sukcesis havi iom pli da aliĝoj en kategorio B.

Martin Schäffer opiniis, ke la komitato simple akceptu la buĝeton tia kia ĝi estas.

– Ne eblas aldoni, se ne estas mono. Oni nenion povas fari. Ni ne povas elspezi kion ni ne havas. Ni aprobu la buĝeton. Ne eblas momente havi novan pensi-aranĝon. Se la tempoj ŝanĝiĝos, estos alia afero. Eventuale oni eĉ povos pagi por pasinta tempo. Sed niaj membroj meritas, ke nia mono estu traktita adekvate.

La komitato tamen subtenis la proponon de Osmo Buller denove prokrasti la aprobon de la buĝeto, kaj proponon de Michael Boris Mandirola, laŭ kiu la modifita buĝeto enhavu eron por neatenditaj elspezoj eventuale kaŭzotaj de la reformoj, kiujn la asocio eble trairos dum la venonta jaro.

Ĝis la fino de novembro la estraro devos prezenti novan proponon de buĝeto por la jaro 2021 kaj gvidliniojn por la investa politiko. Se ne aperos aparta bezono, la komitato ne kunvenos por pritrakti la buĝeton, sed decidos pri ĝi retpoŝte. Same retpoŝte estos diskutita la demando pri intereskonflikto kaj la konsisto de la financa komisiono.

Dum la komitata kunsido estis levita ankaŭ la demando pri la Jarlibro, kiu estis nuligita por ŝpari monon en 2018. Tiam la estraro aludis, ke anstataŭ la Jarlibro aperu trijara “almanako”, kiu ne estu aŭtomate sendita al la membroj, sed mendebla de dezirantoj.

Pri la “almanako” parolis ankaŭ Mark Fettes en sia adiaŭa intervjuo en La Ondo de Esperanto, sed poste la temo ŝajne estis forgesita de la nova estraro. La unua “almanako” devis aperi en 2020, sed ĝi ne aperis.

– Pri la Jarlibro estis propono havi trijaran almanakon, sed ni ne diskutis tion ĝis nun, diris Duncan Charters dum la kunsido.