UEA nuligas la Jarlibron kaj altigas la kotizon

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search
Informoj pri la teksto
Titolo: UEA nuligas la Jarlibron
kaj altigas la kotizon
Aŭtoro: Libera Folio
Fonto: [1]
Eldonita: je la 10-a de majo 2018
Permesilo: CC BY 4.0

Ekde 2019 UEA ne plu aperigos paperan Jarlibron. Samtempe la asocio planas draste altigi la kotizojn. Anstataŭ 11 eŭroj la plej malalta jara kotizo en Nederlando iĝos 44 eŭroj. Por ricevi la revuon Esperanto sur papero necesos pagi 74 eŭrojn.

La plorinda financa situacio de Universala Esperanto-Asocio estis unu el la ĉefaj temoj de la estrara kunsido, okazinta en la Centra Oficejo fine de aprilo. En raporto dissendita al la komitato de UEA komence de majo, prezidanto Mark Fettes sciigis, ke la estraro proponos ĉeson de la papera eldono de la Jarlibro, por ŝpari monon.

”Tiu eldono kostas al la Asocio ĉ. €16.000 jare, dum la nova membrospaco disponigos la samajn informojn al niaj membroj en konstante aktuala kaj pli oportuna formo. Evidente tiu reformo estos ebla nur en la kadro de la proponata reformo de la membrosistemo. La nuna financa situacio de la Asocio tamen postulas fari tian kuraĝan paŝon”, skribas Mark Fettes.

Responde al demando de Libera Folio, la prezidanto konfirmas, ke la proponota buĝeto de UEA por la venonta jaro jam ne enhavos monon por eldono de la Jarlibro. Sekve la ankoraŭ ne aperinta Jarlibro 2018 ŝajne iĝos la lasta presita eldono de la libro, kiu dum jardekoj estis la ĉefa adresaro de Esperantujo.

Laŭ la plano ĉiuj bezonataj informoj anstataŭe estos facile troveblaj en la ankoraŭ ne lanĉita nova retejo de UEA, por kies evoluigo la estraro de Mark Fettes en 2013 decidis elspezi 100.000 eŭrojn.

Precize kiam ekfunkcios la de tiam atendata nova “membrospaco” en la retejo de UEA Mark Fettes ankoraŭ ne povas certe diri.

Lige kun la ĵusa estrara kunsido klariĝis ankaŭ, ke la deficito de UEA dum la pasinta jaro iĝis eĉ pli alta ol avertite.

Por 2017 la estraro de UEA buĝetis deficiton de nur 9.450 eŭroj. La ĉefa rimedo por atingi tian drastan plibonigon de la asociaj financoj devis esti grandaj subvencioj, kiujn la estraro esperis ricevi el nemovadaj fontoj. Tamen jam en oktobro la estraro konstatis, ke la esperataj subvencioj ne estos ricevitaj, kaj la deficito atingos 90.000–110.000 eŭrojn.

Ankaŭ tio tamen montriĝis tro optimisma takso – la efektiva deficito iĝis proksimume 160.000 eŭroj, nova rekordo. Ĝis nun la rekorda oficiala deficito en la buĝeto de UEA estis tiu en 2002 – entute 57.194 eŭroj. Tiam temis pri la unua jaro post la protesta demisio de Osmo Buller, kiam la ĝenerala direktoro de la asocio estis Trevor Steele.

Laŭ la raporto de Mark Fettes al la komitato, la asocio sukcesis malpliigi la elspezojn ĉe la oficejo je 29.000 eŭroj. Krome por movada evoluigo oni elspezis 22.000 eŭrojn malpli ol buĝetite.

Tamen tiuj ŝparoj ne sufiĉis por ekvilibrigi la buĝeton, ĉar la membrokotizoj donis 50.000 eŭrojn malpli ol buĝetite kaj la kongreso 19.000 eŭrojn malpli ol oni esperis. Krome la rento de diversaj investoj estis 40.000 eŭrojn malpli ol buĝetite, kaj ne estis ricevitaj 90.000 eŭroj en buĝetitaj ekstermovadaj subvencioj.

Por la jaro 2018 la komitato post longaj diskutoj fine en decembro 2017 akceptis buĝeton kun planata deficito de 140.000 eŭroj. Tiel la kostoj superas la enspezojn je 30 procentoj. La mankantan monon oni prenos el la kapitalo de la asocio. Simile oni devos fari ankaŭ en 2019, laŭ la kalkuloj de la estraro.

Deficitoj de UEA 1994-2018.jpg

Eĉ se oni venontjare tranĉos el la elspezoj 16.000 eŭrojn, ne plu eldonante Jarlibron, kaj eĉ se oni draste altigos la membrokotizojn, la estraro antaŭvidas deficiton de 130.000 eŭroj. Laŭ la raporto de Mark Fettes, la estraro efektive diskutis maldungon de oficistoj aŭ translokadon de la Centra Oficejo al malpli kosta lando, sed “ankoraŭ ne konvinkiĝis” pri la dezirindeco de tiaj eĉ pli drastaj rimedoj.

”La tujaj prioritatoj – reformi la membrosistemon, modernigi la administradon, kaj renovigi la retejon – postulas stabilecon en la oficejo kaj bonan kunlaboron inter estraranoj kaj oficistoj”, skribas Mark Fettes.

La proponata reformo de la membrosistemo signifas interalie, ke malaperos la malplej kosta kategorio, “membro kun Gvidlibro”. Tiaj membroj en Nederlando ĉi-jare pagas kotizon de 11 eŭroj. La baza kotizkategorio anstataŭe iĝos la nuna “membro kun Jarlibro”, kvankam se ne aperos Jarlibro, pli taŭgus nomi ĝin “membro sen Jarlibro”.

La membroj sen Jarlibro esence ricevos la saman servon kiel la nunaj membroj kun Gvidlibro: aliron al la reta Jarlibro kaj elektronikan version de la revuo Esperanto. Tamen anstataŭ 11 eŭroj jare ili devos pagi 44 eŭrojn. Por aldone ricevi la paperan version de la revuo oni devos pagi 74 eŭrojn.

Junuloj sub la aĝo de 19 jaroj tamen ricevos rabaton de 50 procentoj, kaj junuloj inter 19 kaj 24 jaroj rabaton de 25 procentoj. Kvankam la jure sendependiĝinta TEJO por kreskigi la membronombron altigis sian aĝolimon al 35 jaroj, la junuloj 25–35 jaraj jam ŝajne ne ricevos rabaton ĉe UEA, kiu kolektos la kotizojn.

Libera Folio: La plej malalta kotizo estos altigita de 11 eŭroj al 44 eŭroj (en Nederlando), kun praktike la samaj servoj kiel nun. Ĉu vi ne timas, ke tio fortimigos multajn nunajn membrojn?

Mark Fettes: – Povas esti ke rabatita kotizo (ĝis 50 procentoj) estos alirebla ankaŭ por nejunuloj, sed la detalojn ni ankoraŭ ne fiksis.

Ĝuste la ŝrumpado de la membraro estas unu el la ĉefaj problemoj de UEA. Laŭ Mark Fettes la nuna Strategia laborplano “malsukcesis pri sia ĉefa celo, nome mobilizi aktivulojn je diversaj niveloj por komuna agado cele al la plifortigo de UEA kiel tuto. Sur ĉiuj agadkampoj, tiu manko sentiĝas – interalie ĉe la individua membraro, kies malrapida sed konstanta malkresko montras, ke niaj malnovaj membroj ne sufiĉe sukcesas varbi novajn.”

Por flegi la membraron, laŭ Mark Fettes nepras ”nutri la senton de la membroj pri aparteno al UEA; nepras teni ilin pli bone informitaj pri la agado de UEA kaj la disvolviĝo de Esperanto tutmonde.”

Anstataŭ la nuligota Jarlibro la estraro de UEA diskutis, ĉu la asocio eventuale unu fojon en tri jaroj publikigu ian “almanakon” pri la movado. Tian almanakon la dezirantoj tiuokaze tamen ŝajne devus aparte aĉeti, sendepende de tio, ĉu ili jam pagis membrokotizon aŭ ne.