UEA nuligos la ĉi-jaran Universalan Kongreson
Informoj pri la teksto | |
---|---|
Titolo: | UEA nuligos la ĉi-jaran Universalan Kongreson |
Aŭtoro: | Libera Folio |
Fonto: | [1] |
Eldonita: | je la 4-a de aprilo 2020 |
Permesilo: | ![]() |
La Universala Kongreso ne povos okazi en Kanado en 2020. Anstataŭe ĝi eble estos ŝovita al 2022. Tion komunikas la estraro de UEA en mesaĝo sendita al la komitatanoj.
Al la ĝenerala publiko la estraro de UEA donas iom malpli detalajn informojn ol al la komitato. En gazetara komuniko, nun legebla ankaŭ en la retejo de UEA, la estraro atentigas, ke Kanado malpermesis enveturon el ĉiuj landoj krom Usono ĝis la fino de junio, kaj nun malfacilas antaŭvidi kiam eksterlandanoj denove rajtos viziti Kanadon.
Aldone evidentas, ke “la medicinaj, ekonomiaj kaj aliaj implicoj povas daŭri longe post la estingiĝo de la epidemio”, la estraro skribas. “Sekve, la Estraro, konsulte kun la LKK, la kongresa fako kaj la instancoj en Kanado, planas prokraston de la UK en Montrealo”, la komuniko tekstas.
Laŭ la gazetara komuniko la fina decido ankoraŭ ne estas farita: “Kiam la Estraro faros decidon, la kongresanoj kaj ĝenerala publiko estos tuj informitaj. Samtempe venos informo, kiel oni pritraktos malmendojn kaj kotizojn.”
En mesaĝo sendita al la komitatanoj la estraro tamen jam klare indikas, ke la kongreso ne okazos en Montrealo ĉi-jare:
Pro la malpermeso eniri Kanadon, kiel klarigite en la tuj sendota Gazetara Komuniko n-ro 861, la UK ne povos okazi en Montrealo en 2020. La Estraro konsulte kun la LKK, la kongresa fako kaj la instancoj en Kanado, planas ĝin prokrasti, prefere al 2022.
Laŭ la sama mesaĝo, ne sendita al la ĝenerala publiko, UEA nun negocas kun la kongresejo pri tio, ĉu en la nunaj kondiĉoj eblos nuligi la kontrakton sen punpago. La rezulto de tiu negocado evidente influos la financojn de la asocio.
Se la kongreso estus formale nuligita, UEA laŭ la kondiĉoj skribitaj sur la aliĝilo ne devus repagi la kotizojn. Se aliflanke la kongreso estos ŝovita al alia dato aŭ jaro, supozeble jam pagitaj kotizoj plu validos je tiu posta dato.
Laŭ la letero sendita al la komitatanoj, la estraro efektive planas aranĝi ĉi tiel, sed ankaŭ pri tio mankas fina decido:
La detaloj de tiu pritrakto ne aperas en la nuna GK. La nuna propono estas, ke la kotizo por Montrealo validos por UK 2021 aŭ 2022. Por tre aĝaj membroj, eblos alia aranĝo laŭ individua trakto.
Ĵenja Amis, la sekretario de la Montreala LKK, opinias ke la plano prokrasti la Montrealan kongreson estas saĝa kaj prudenta:
– La situacio estas serioza en Kanado kaj tutmonde, kaj ni ne scias, post kiom da monatoj la vivo revenos al la normalo. Por mi, kaj ĉiuj ni en la LKK, plej gravas ke la sano de la kongresanoj kaj de ĉiuj homoj en Kanado ne estu endanĝerigita pro la kongreso. Kompreneble, ni faris jam enorman laboron por sukcesigi la UK-on, ni laboras jam de longa tempo kaj ni pretas daŭrigi la laboron, por ke nia Montreala kongreso okazu, nur en alia jaro!
Anstataŭ la Universala Kongreso UEA laŭ la gazetara komuniko ”konsideras organizi virtualan eventon, kiu konservos plurajn elementojn de la tradicia UK kaj estos amase disvastigita rete al la tuta mondo”.
La sorto de la ĉi-jara IJK ankoraŭ ne estas decidita. Post sabata retkunsido ĝia LKK komunikis, ke oni ”atendas ĝisdatigojn de registaroj” kaj ke fina decido estos anoncita la 25-an de aprilo. Oni konsilas antaŭ tiu dato ne rezervi vojaĝojn.