UEA planas ludoni almenaŭ parton de la CO

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Informoj pri la teksto
Titolo: UEA planas ludoni
almenaŭ parton de la CO
Aŭtoro: Libera Folio
Fonto: [1]
Eldonita: je la 7-a de septembro 2020
Permesilo: CC BY 4.0

La komitato de UEA aprobis planon, laŭ kiu almenaŭ parto de la Centra Oficejo estu luigita. Pli multaj oficistoj laboru ekster Nederlando, kaj ankaŭ la libroservo laŭ la plano estu movita al alia lando. La nova retejo ne estos lanĉita ĉi-jare, kiel la estraro pli frue promesis.

La komitato de UEA en aŭgusto prokrastis la diskuton pri la buĝeto de la asocio por 2021, ĉar daŭre mankis plano pri la financa resanigo de la asocio, kiun la estraro devis liveri jam en januaro. La komitato ne trovis, ke la dokumento liverita de la estraro du tagojn antaŭ la tiama kunsido estis sufiĉe konkreta.

La afero estis ŝovita al nova kunsido, kiu okazis sabate la 5-an de septembro. Denove la estraro liveris la pritraktotan dokumenton nur du tagojn antaŭ la kunsido, kaj ne ĉiuj komitatanoj havis tempon detale pristudi ĝin.

La nova dokumento donas kelkajn ciferojn pri la supozataj ekonomiaj sekvoj de diversaj decidoj, sed restas ŝveba pri tio, kiuj alternativoj laŭ la estraro finfine estas preferindaj. La komitato post voĉdonado aprobis la raporton interalie kun la sekvaj punktoj:

  • Kostoj kaj laborfortoj: La estraro rekomendas konsideri, ke pli da laborfortoj estonte laboru ekster Nederlando. Per tio oni esperas ŝpari 30 000 – 60 000 eŭrojn jare.
  • Administra modernigo: La estraro proponas esplori, ĉu indus kaj eblus dungi eksteran firmaon por prizorgi librotenadon en la momento, kiam oni ekuzos la novan administran sistemon, Akso-n.
  • Sidejo: La estraro rekomendas esplorojn por ludoni la tutan domon aŭ parton de ĝi. Tio laŭ la estraro estas unu el la ŝlosilaj punktoj por ekvilibrigi la buĝeton. Tio povus laŭ la estraro doni enspezojn ĝis 35 000 eŭroj jare.
  • Libroservo: La estraro rekomendas konsideri la avantaĝojn transloki la Libroservon ekster Nederlandon.
  • Subvencioj: La estraro planas kontrakti kun ekstera firmao por “profesia prilaboro de niaj estontaj subvencipetoj”.

Ĉiuj ĉi punktoj estis aprobitaj post diskuto kaj voĉdonado, kvankam en la diskuto aperis akra kritiko pri multaj el ili. Aparte forte estis kritikitaj la ideo uzi eksteran firmaon por librotenado kaj la penso, ke indus transloki la libroservon.

Laŭ komitatano Osmo Buller, la libroservo kun sia unika, granda stoko estas protektenda kultura heredaĵo de la tuta Esperanto-movado, kiun oni malfacile povus movi al alia loko.

Tute malebla Buller trovis la ideon transdoni la librotenadon al ekstera firmao. Por la librotenado laŭ li necesas scii Esperanton, ne nur ĉar la dokumentoj de UEA estas en Esperanto, sed precipe ĉar necesas ampleksa korespondado kun membroj, kaj ĝi ne povas okazi en alia lingvo.

Dum la diskuto pri “administra modernigo” oni eksciis, ke la nova retejo de UEA denove prokrastiĝas. Komence de aŭgusto, dum la programero “Estraro respondas”, la prezidanto de UEA diris, ke la asocio intencas publikigi sian longe atenditan retejon la 15-an de decembro.

Nun ŝajnas, ke la nova retejo tamen ne aperos ĉi-jare. Laŭ prezidanto Duncan Charters necesos provperiodo antaŭ ol la retejo povos esti lanĉita por la ĝenerala publiko.

– Do la nuna perspektivo estas, ke ni havu la celon kompletigi la aferon en januaro, kaj plej malfrue en februaro. Sed tamen ni devas simple kompreni, ke ĉio devas esti farita laŭ bona ordo, tiel ke ni ne subite havu multajn problemojn.

La buĝeto de UEA ne estis pritraktita dum la ĵusa komitata kunsido, sed estis denove ŝovita al posta dato.