Usona Deklaracio de Sendependiĝo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Deklaracio de Sendependiĝo

En kongreso, 4-an de julio 1776.


Kiam en la sinsekvo de homaj okazoj necesiĝas por unu popolo dissolvi la politikajn ligojn, kiuj ligis ĝin al alia, kaj alpreni de la povoj teraj la apartan kaj egalan respondecon, kiun donis al ĝi la reguloj de naturo kaj la natura dio, tiam deca estimo de la opinioj de la homaro bezonigas, ke oni deklaru la motivojn, kiuj impulsis ĝin al la aparteco.

Ni konsideras la jenajn verojn esti mem-evidentaj: Ke ĉiuj kreiĝis egalaj; ke ilia Kreinto dotis ilin per difinitaj netuŝeblaj rajtoj; ke inter tiuj rajtoj estas vivo, libereco, kaj la strebado al feliĉeco;

[...]