Uta-kantoj

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Trovita Indekso : Uta-kantoj
de Hitomaro, Motoori Norinaga
Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de Popoloj
Vana plendo
Uta-kantoj
eljapanigis Antoni GRABOWSKI
Kakinomoto no hitomaro.jpg

 Aŝibiki no,
 Jamadori no o no.

Kiel etendita
Pava vosto — nokto fluas.
Kiel longe mi enuas,
Sopirante, dormiĝante,
Sole, sur sternaĵo lita.

————————



 Ŝika — ŝima — no
 Jamato — gokoro — vo.

Al kio do similas vi,
Anim' de Sunleviĝa-Tero?
Similas vi, en vero,
Al bonodor' de ĉerizflor'
En sunleviĝa la radi'.