Varmokulturo Winsch 1914 RE

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kovrilo de la germanlingva eldono 1917

D-ro Wilhelm Winsch.

Pri varmokulturo[redakti]

Eldonejo Ader & Borel, Dresden, — 1913 Prezo: Fr. 1.50 (Sm. 0.60) Enhavo

Laŭ teorio de D-ro Winsch — kiun cetere la geologoj kaj biologoj ŝajnas pravigi— ni, la homoj, estas sunidoj, nia raso aperis en la tero, kiam ĝi estis ankoraŭ paradizo kaj estis karakterizata de pll granda kvanto da varmo. En la sekvanta pli malvarma epoko kaj en la nekutlima klimato de la, modera zono, la homo ĉam sentis mankon de varmo, kiun li penis arte anstataŭigi per varmokulturo: per pli malpli perfektaj rifueĵoj, per varma kuŝejo, per la fajro, kies kulto estas eĉ en la hodiaŭa tempo sentebla inter ni, ne nur inter sovaĝuloj kaj barbaroj. Kaj prave, ĉar la provizo de varmo pro tre diversaj kaŭzoj eĉ hodiau ne estas kontentiga kaj multe da sanecaj kaj kulturaj mizeroj devenas de tio.

La homoj sentas tiun bezonon de la varmo: Ili varme sin vestas, ili hejtas sian loĝejon, sian korpon eĉ per specialaj varmigaj trinkaĵoj kaj manĝajoj — tamen ili ne trafis la bonan rimedon, kaj malsano de multaj, tre multaj homoj, speciale iliaj kronikaj malsanoj esence estas nur daŭra manko de sufiĉa varmo — ĉar ili ne atentas, ke la bona karbo sole ne estas sufiĉa por la hejtado, al tiu estas necesaj ankaŭ bona forno kaj bona kamentubo kaj foresto de fulgo, t. e. bona asimilado, oportuna vlvo kaj pura organismo. La homa korpo — estas sciate — povas funkcii bone nur tiam, se ĝi havas specifikan varmogradon, kiun la korpo aŭtomate reguligas kaj nutras per la digestitaj nutraĵoj. Se mankas la necesa varmokvanto, la funkciado de la organoj ne estas perfekta, la fulgo ĉie enrestas la nesuflĉe oksiditaj restajoj de la asimilado — kaj la homo suferas en kronika manko de varmo konsumanta sin mem. Tipaj ekzemploj estas la anemiuloj kaj klorozuloj. Ne nur la kvanto de la nutrajoj povas do naski varmo-mankon; eĉ malsaĝe ni faras, se ni pliigas nian manĝadon, tio nur malhelpas la bonan oksidigon de ia nutraĵoj, vane ni konsumas ekscitilojn, ekz. alkoholon, tiu nur trompas nin per subjektiva sento de varmo, kaj konsumas nian korpon mem, eĉ la aŭtoro serioze avertas nin kontraŭ konsumo de viando, kiu mem estas simila trompilo, kiel alkoholo, kaj krom tio malpurigas nian organismon.

Ni, la sunidoj, bezonas ankaŭ de ekstere ricevi varmon, kaj plej natura rimedo estas senpere ricevi ĝin de la suno, per sunbanoj, kiuj efike travarmigas nian korpon, restarigas la nepre necesan bonan funkciadon kaj porozecon de la haŭto, favore influas la asimiladon: do helpas nin al fortika sano eĉ al kuraciĝo el kronikaj malsanoj. Sed bedaŭrinde tio ne sufiĉas, ni ne havas sufiĉe da sunbrilo, ni estas jam de longe ekzilitaj el la paradizo. Ni do artefarite devas zorgt pri tio: ni devas varme kuŝi en nla lito — vera nesto de varmokulturo — ni devas facile kaj sane nutri nin, laŭ la aŭtoro nepre vegetare, por ne malhelpi la bonan asimiladon, kaj uzi kiel eble plej ofte la varmajn eĉ varmegajn banojn.

Li citas serion de ekzemploj, ke ĉe ĉiuj altaj kulturpopoloj estis intensiva varmokulturo, kiel nepro bazo de la spirita kulturo. Li citas la Grekojn kaj Romanojn, kies banej-sistemon eĉ hodiaŭ ni admiras; li citas la Japanojn, kiuj per sia preskaŭ 1000-jara vegetara nutrado kaj ĉiutaga uzo de varmaj banoj estas unu el la plej kulturkapablaj kaj plej sanaj popoloj; li citas la Pragermanojn kaj la Rusojn: ni povas aldoni la Finnojn, de kiuj ankaŭ la Rusoj ricevis sian varmbanej-sistemon, la Anglojn, kiuj instruis plej nove ai la Eŭropanoj la kutimon de la varmbanado. La aŭtoro instigas nin sekvi tiujn ekzemplojn kaj tio helpos nin al pli alta kaj pli feliĉa kulturo.

Tre gravaj sociaj malsanoj forigos tiel. Pli efika rimedo kontraŭ alkoholismo estas la varmokulturo: vintraj varmigejoj precipe por senmonuloj, bonaj, se eble senkostaj, aŭ kelkspezaj popolbanejoj kun varma akvo. La sento de varmo-manko nun instigas la mizerulojn al alkoholtrlnkado, eĉ la korpe ne laborantajn, malbonsangajn bonstatulojn al viandmanĝado, kiuj donas al ili subjektivan senton de varmeco kaj kaŝas la konstsntan varmodeficiton. Per kulturo de varmo foriĝas la bezono de tiuj ekscitiloj, kaj la homoj kontentiĝos je tute pura kaj simpla manĝado. Sen varmaj banoj vegetarismo laŭ li estas nur duonrimedo, kaj li rekomendas al ĉiuj vegetaranoj, por fariĝi bona reklamo de sia vivmaniero, kompletigi ĝin per varmokulturo.

Kiel praktika kaj pro liaj bonaj kuracrezultatoj fame konata kuracisto, la aŭtoro eĉ asertas, ke kontraŭ preskaŭ ĉiuj malsanoj ankoraŭ kuraceblaj plej eflkas la varmo, en formo de sunbanoj, elektraj lum- kaj varmbanoj, varmegaj lokaj kompresoj kaj speciale la varmaj partaj kaj tutaj akvobanoj kune kun la kompletigaj malvarmaj aer- kaj akvobanoj, aŭ aliaj rimedoj: laste sed ne plej malgrave per simpla, laŭeble kruda, vegetara nutraĵo.

La tuta libro estas tre interesa, sugestas la pravecon de la aŭtoro, bone klarigas kaj sistemigas niajn tre diversajn kaj disajn spertojn kaj konvlnkiĝojn pri tiu idearo. Se eĉ ne ĉie ĝi povas nin plene konvinki, ĝi devigas nin al konsiderado de la faktoj donitaj. Mi esperas, ke la libro de D-ro Winsch forte antaŭenpuŝos vegetarismon kaj per tio feliĉon kaj kulturon de la homoj; ni devas esti speciale dankaj al la tradukinto kaj eldonistoj, ke ili riĉigis per tiel valora kaj bela libro la Esperanto-literaturon. Kelkaj negravaj stilaj kaj gramatikaj mankoj tute ne estas citindaj rilate al ia ecoj de la libro.

R. Rajci (Budapest)

supozeble Rezső Rajczy


  • * * *

Esperantista kantaro, tekstaro (2a eldono reviziita kaj pligrandigita) Germana Esperanto-Librejo, Leipzig. Prezo (broŝ.): Sm. 0. 25. La muzika eldono aperis en aŭtuno 1913. Prezo: Sm. 0.50 La unua eldono de la kantaro ricevis multajn aprobojn, kiuj instigis la eldonistojn prezenti duan eldonon kun pliriĉigita enhavo. „Por atingi tion, estis necese iom ŝanĝi la ĝisnunan elekton, forstrekante kelkajn ne sufiĉe konatajn kantojn kaj anstataŭante ilin per pli konataj kaj pli belaj, precipe bonkanteblaj. La kantaro dividiĝas je tri partoj: Esperantaj kantoj (La Espero, La Verda Stelo, Patrujo nia), germanaj kantoj kaj diversnaciaj kantoj. La tradukintoj estas L. E. Meier, Ferdinand Pfeil, O. Sellin, Leopold Elb, Thiel, Ad. Ŝefer, Rud. Dostal, H. Krestanov, J. Wulff, Pujula y Vallès, Nella Boon, CI. Bicknell. Tiuj konataj nomoj sufiĉe garantias, ke la tradukoj estas lertaj kaj bonstllaj. „Estu la kantaro same bone akceptota de la samideanaro kiel la unua eldono! Kantante ni lemu kaj disvastigu nian karan lingvon Esperanto (p. 4)!"

  • * *

La Radio kaj La Sago, profiagandaj gazetoj en rusa Itngvo. — Oeorg Davldov, Rusujo, Saratov, Poŝtkesto No 12.

L. N. Tolstoj. — La vojo de 1'vivo, ĉapitro XII. La vorto. Tradukis P. Medem. — Eldono de Kovna Esperantista Societo, Kovno, Ruslando. — Prezo ft. 0.25 (Sm. 10). La pensoj entenataj en tiu ĉi verketo apartenas al ta plej diversaj aŭtoroj, komencante de bramana, konfuciana kaj buddista literaturo, ĝis la Evangelio, la Epistoloj kaj multegaj antikvaj kaj novaj pensemuloj. Sed la plimulto de tiuj ĉi pensoj, diras la aŭtoro, kiel dum la tradukado, tiel dum la refarado, submetiĝis al tia ŝanĝo. ke mi trovas neeble subskribi ilin per la nomoj de aŭtoroj." La traduko estas korekta, sed bedaŭrinde entenas kelkajn preserarojn. Vertido