Ventetoj, ventetoj, ventoj

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Ventetoj, ventetoj, ventoj
de Rosalía de Castro
Tradukita de Héctor Gómez Picallo
El la libro Cantares Gallegos (1863)

Ventetoj, ventetoj, ventoj,
ventetoj de mia lando,
ventetoj, ventetoj, ventoj,
ventetoj alportu min tien.

Sen ĝi mi vivi ne povas,
mi ne povas vivi kontenta,
ĉar kien ajn mi iru,
kovras min densa ombro.
Min kovras densa nubo
tiom plenplena de tempestoj,
tiom de solecmomentoj plenplena,
ke mian vivon venenas.
Portu min, portu min, ventetoj,
samkiel folieton sekan,
kiel seka mi fariĝis
pro varmego, kiu bruligas.
Aj! se vi ne baldaŭ min portas,
ventetoj de mia lando,
se vi ne min portas, ventetoj,
ili eble ne plu konus min,
ĉar la febro, kiu el mi manĝas
konsumas min malrapide,
kaj en mia eta koro
perfide ankaŭ ekscesas.

[…]

Portu min, portu min, ventetoj,
portu min, kien min atendas
patrino, kiu pro mi ploras,
patro, kiu sen mi ne spiras,
frato, por kiu mi donus
la sangon de miaj vejnoj,
kaj amanto, al kiu animon
kaj vivon mi promesis.
Se vi ne min baldaŭ portas
aj! mi mortos pro malgajo,
sola en fremda lando,
kie min fremda ili nomas,
kie ĉio, kion mi rigardas,
diras al mi: ”Fremdulino!”

Aj! mia malriĉa dometo!
Aj! mia blonda bovino,
ŝafetoj, kiuj blekas en la monto,
kolomboj, kiuj kveras en la bedoj,
knabinoj, kiuj ekkrias el ĝuo
dancante kun frapo de klakiletoj.

[…]

Aj! se mi nur povus esti birdeto
de malpezaj leviĝaj flugiloj.
Aj! kun kiom da hasto mi flugus
ekzalta kun tiom da viglo,
por kanti al la aŭroro
en la kampoj de mia lando!
Mi tuj ĝisirus,
mi ĝisirus samkiel sago,
sen timo al la ombroj de la nokto,
sen timo al la nigra nokto;
eĉ se pluvus eĉ se ventus,
eĉ se ventus eĉ se pluvus,
mi flugus, mi flugus
ĝis, ke mi atingu ĝin vidi.
Sed mi ne estas birdeto
kaj mi mortados pro bedaŭro,
jam mi en larmoj turnita,
jam mi en suspiretoj detruita.

[…]

Ne permesu, ke mi ĉi tie mortos,
ventetoj de mia lando,
ĉar mi eĉ pensas, ke malviva
mi sopiros pro ĝi.
Mi ankaŭ pensas, ventetoj, ventoj,
ke kiam mi malviva restos
tie for en tombejo,
kie oni min sepultis,
vi pasos tra la silentema nokto,
murmuregante inter sekaj folioj,
aŭ murmurante kun timo
inter blankaj kranioj;
eĉ kvankam mi longe mortis,
ventetoj de mia lando,
mi certe krios al vi: ”Ventetoj,
ventetoj, alportu min tien!”

Fontoj[redakti]