Verda stelo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Verda stelo
de Stanislav Schulhof
El la poemaro Per espero al despero (1911)


Bruas vento furioza,

konvulsias ŝip' kaj velo.

Granda maro ondiĝinta

kun la nokto kunmiksita

- malproksima nia celo.


Tremas, krakas nia ŝipo,

masto ĝemas en la vento

Sang' en korpo malvarmiĝas,

vort' en buŝo silentiĝas,

koron premas antaŭsento.


Ĉie ĝemo, plendo, timo.

Nur la homo sur la ponto

firme, kiel ensorĉite,

tondron, pluvon, ĉion spite

vagas en la horizonto.


Vagas en al horizonto,

sed ne trovas sian celon.

En ribel' de l' elemento,

en la periga vento

perdis sian verda stelon.