Vere aŭ fantazie/10. Ĉu diri la veron?

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
9. Timo havigas flugilojn Indekso : Vere aŭ fantazie
de Claude Piron
10. Ĉu diri la veron?
11. Dua rakonto pri Afanti

10. Ĉu diri la veron?[redakti]

La ĉina verkisto Lusin foje rakontis, ke, kiam li estis lernejano, li iam diris al la instruisto, ke li ŝatus verki. Li petis lian helpon. “Kiel oni verkas?” li demandis. “Malfacile,” la instruisto respondis, “jen mi rakontos al vi ion por klarigi.”

Iam (la instruisto rakontis) estis familio, en kiu infano naskiĝis. Vira infaneto. Ĉiuj familianoj, amikoj, samstratanoj venis por rigardi la etulon kaj gratuli la gepatrojn. Ĉiuj estis tre ĝojaj. Ĉiuj ankaŭ serĉis vortojn plej plaĉajn por kontentigi la gepatrojn.

“Rigardante lin,” unu diris, “mi vidas, ke li estos feliĉa. Li riĉiĝos. Li havos multe da mono. Kaj dank' al tiu riĉeco, li povos havigi al siaj gepatroj plej feliĉan maljunecon. Jes, vi estas bonŝancaj: tiu estos vera riĉulo.”

La gepatroj havis larĝan, brilan rideton, kiam ili dankis la parolinton pro tiuj belaj vortoj, kiuj ilin ĝojigis. Alia vizitanto proksimiĝis al la liteto.

“Ho jes, vi estas bonŝancaj,” li diris. “Nur rigardu tiun vizaĝon! Kia inteligenteco! Kia volforto! Tiu certe fariĝos iu grava en la ŝtata oficistaro. Li iros alten, alten. Estas klare pri li, ke li atingos tre altan lokon en la ŝtato, proksime al la ŝtatestro mem. Eble mi troigas pri ĉi-lasta punkto, sed pro tiu inteligenta vizaĝo oni povas antaŭvidi, sen povi erari, ke li atingos plej bonan situacion, kiu ajn la vojo, sur kiun la vivo lin irigos.”

“Espereble, espereble,” diris la patro. “Mi dankas vin pro tiuj belaj pensoj kaj vortoj.”

“Mi nur diras la veron, kiun mi legas sur ĉi tiu vizaĝo,” la viro respondis.

“Vi estas vera amiko,” la patrino belvoĉis. “Viaj paroloj tuŝis rekte mian koron, mi sentas min tute dankoplena.”

Ambaŭ gepatroj ridetis. Iliaj vizaĝoj elmontris plej profundan ĝojon.

Venis la vico de tria persono. Estis juna viro. Longe li rigardis la infaneton.

“Vi diras nenion, ĉu?” la patro diris.

“Ĉu vi aŭdis, kiel bele parolis pri li niaj amikoj, kiuj ĵus esprimis siajn pensojn?” demandis la patrino. Sed la juna viro plu rigardis senvorte.

“Nu, nu, ne estu timema,” la patro diris. “Certe ankaŭ vi havas ideojn pri tio, kio okazos al ĉi tiu nia karuleto. Rigardu lin bone. Certe vi ekscios ion pri li.”

Post refoje silenta momento, la viro rigardis al la gepatroj rekte en la okulojn.

“Jes. Mi estas tute-tute certa pri io, kio koncernas lin. Pri tio mi scias, ke ĝi estas la plej senmanka vero.”

La patro ridete reparolis:

“Diru do, diru do. Se vi scias kun plena certeco, tio ege interesos nin.”

“Mi scias, ke li mortos,” diris la juna viro.

Peza silento ekokupis la ĉambron. La homoj ne plu kapablis paroli, tiel ili miris, tiel nepermesebla ili trovis la sintenon de la junulo.

Kaj post tiu silenta minuto, ili ĉiuj ekparolis kune, forte, tre forte, kelkaj eĉ vere kriis.

“Ne eblas!”, “Kia sinteno!”, “Mi neniam imagus…”, “Plej netaŭga diro!”, “Nekredeble!” oni aŭdis, kun multaj aliaj krioj kaj paroloj, kiuj superis unu la alian, tiel ke nenio klare kompreniĝis.

La gepatroj rigardis la viron pli malame ol malĝoje, kvazaŭ li estus rompinta ilian mondon kaj pro tio indus morti. La plimulto el la vizitantoj simple ne povis elteni la situacion. Ili komencis frapi la junulon, kaj forkurigis lin, sekvante lin eksteren kun krioj plenaj je malamo.

“Ĉu ne interese,” la instruisto daŭrigis, “ke tiuj, kiuj diris malveraĵojn ĝojigis la gepatrojn kaj la tutan ĉeestantaron, kvankam ĉiuj sciis, ke ili parolas pri aferoj, kiujn ili ne povas scii? Kaj la sola, kiu kuraĝis diri la solan aferon, kiu estis tute-tute certa, tiun oni frapis kaj kurigis for! Vi volas verki, vi diris. Ĉu vi volas priskribi la veron? Aŭ diri malveraĵojn, por ke oni danku kaj gratulu vin?”

“Mi volas diri nenion malveran,” Lusin decide respondis.

“Sed,” li aldonis post pripensa momento, “mi ankaŭ ne ŝatus, ke oni frapu min, kriu al mi, kaj min perforte elkurigu. Kion mi povus fari en simila situacio?”

“Se vi volas ne diri malveron, kaj tamen agi tiamaniere, ke certe oni ne frapos vin, restas al vi nur unu eblo: rigardu la infaneton, ridetu, kaj diru: Ha, tiu knabeto! Ho, kia infaneto! Ha-ha! Ho-ho!”

————————

novaj vortoj:

ambaŭ, ajn, atingi, ema, erari, gratuli, ho, imagi, inteligenta, ĵus, koncerni, krii, kuraĝa, kvazaŭ, lito, pezi, profunda, punkto, silenti, vico