Vere aŭ fantazie/12. La viro por ŝi

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
11. Dua rakonto pri Afanti Indekso : Vere aŭ fantazie
de Claude Piron
12. La viro por ŝi
13. La resanigo

12. La viro por ŝi[redakti]

“Li estas tre malfeliĉa, vi scias.”

“Ho jes, mi scias. Mi tro scias. Sed tio ŝanĝas nenion. Mi ne plu povis resti kun li.”

“Kial?”

Ŝi rigardis sian amikinon. Ŝi ĉiam alte estimis ŝiajn opiniojn kaj ne bone komprenis, kial, ĉi-foje, ŝi ne estis certa, ĉu ŝi volas aŭ ne volas daŭrigi la interparolon.

“Mi malestimas lin. Oni ne povas vivi kun iu, kiun oni malestimas, ĉu?”

“Verŝajne ne. Sed mi ne komprenas, kiel povis okazi, ke vi ĉesis lin estimi. Li…”

“Li ne estas viro,” ŝi interrompis. “Kaj mi bezonas viron. Veran viron.”

“Ne viro, li, ĉu? Tia sportulo!”

“Ĝuste. Ĉiuj eraras pri li pro lia sportula aspekto. Kiam li sportas, li ŝajnas forta kaj kuraĝa, klare, sed fakte…”

“Mi ne kapablas imagi, ke li montriĝas alia en la ĉiutaga vivo. Mi ĉiam trovis lin plej kara.”

“Ĝuste. Vi uzas ĝustan vorton. Li estas kara. Li estas aminda. Li estas bonkora. Li estas ĝoja kaj feliĉa. Li ĉiam estas prava. Tio kolerigas min!”

“Mi ne komprenas. Ĉu ne estas agrable esti kun aminda, bonkora kaj ĝenerale prava junulo?”

“Estas plej malagrable. Oni sentas, kvazaŭ oni estus, ne kun viro, sed kun servisto. Kion ajn mi petas, li faras tuj. Li neniam kontraŭstaras. Li neniam decidas. Ĉiam estas mi, mi, mi. "Kiel vi volas, mia kara, kiel vi volas" (ŝi diris tion per moka, knabineca voĉo). Tio igas min kolera. Ŝajnas, ke li ne havas propan personecon. Li ne vivas, li obeas.”

La amikino ŝin rigardis per brilaj okuloj.

“Nu, al mi tio certe plaĉus,” ŝi diris. Kaj enpense ŝi ĝojis pri la fakto, ke li nun iĝis libera.

“Eble vi…” ŝia kunulino komencis diri, kaj malestima esprimo bildiĝis sur ŝia vizaĝo. “Sed tian personecon mi ne elportas. Li estas tro mola. Viro, kiu estas mola, ne estas viro, ĉu? Se li ne kapablas kontraŭstari min, kiel li povus defendi min en la vivo? Viro devas esti forta, kaj forto estas io alia ol kapablo porti kaj levi pezajn objektojn. Forto estas kapablo kontraŭstari al premo. Mi ne povas diri, ke mi premis lin forte, sed neniam li faras ion alian ol akcepti mian vidpunkton.”

En la kafejo, ili sidis ĉe sia kutima tablo. Ili ne rimarkis, ke Ivano, la viro, kiu servis la trinko-dezirantojn, staris kiel kutime malantaŭ ili kaj subaŭskultis. Ĉiusemajne la du amikinoj renkontiĝis tiuloke. Kaj ĉiusemajne ili interesis, kaj, ofte, amuzis lin. Ili ja ĉiam venis je horo, kiam li havis malmulton por fari. Ili estis trankvilaj en sia kutima kafeja angulo. Kaj li ĝojis, ke ili ĉiam tiel interese plenigas tiun por li malplenan duonhoron.

Samkafeje, samtable, samhore, ses monatojn poste.

“Mi aŭdis, ke vi disiĝis.”

“Jes. Mi ne povis resti kun li. La vivo ne eblas kun tia ulo.”

“Kial? Vi ĉiam diris, ke vi volas virojn tre virajn. Ĉu li ne estas tia?”

“Se vi nur scius! Ne estis eble igi lin agi laŭ miaj deziroj. Li volas ĉiam ordoni. Li volas esti la estro. Mi bezonas liberecon, mi bezonas kontentiĝon. Sed se io ne plaĉis al li, ĉu vi opinias, ke li venis al mi kun propono fari laŭ mia bontrovo? Tute ne. Li volis, ke mi faru laŭ lia deziro.”

“Ĉu li neniam konsideris vin, viajn dezirojn, viajn gustojn?”

“Jes, jes, se tio taŭgis por li. Sed ne ĉiam. Se ni havis la saman ideon, ne estis problemo. Sed kiam mi deziris ion, kaj li ion alian, li ne akceptis aliĝi al mia deziro. Li trovis, ke li estas la estro en la paro, kaj ke kiam niaj voloj batalas, li devas superforti min.”

“Almenaŭ tiu ne estas mola!”

“Li imagas, ke ordoni kaj estri, tio estas agi virece. Sed mi ŝatas viron, kiu havas konstantan konsideradon al la virino, kun kiu li estas. Tiu virisma sinteno estas plej malagrabla. Konstante ŝajnis al mi, ke mi troviĝas antaŭ muro. Muro senporda. Oni ne povas movi lin pli ol muron, oni povas fari nenion, nur sekvi. Li ĉiam antaŭiras, ĉiam proponas, ĉiam decidas, ĉiam organizas. Li igis min senti min infano.”

Kiel kutime, Ivano troviĝis malantaŭ ŝi kaj aŭskultis kun intereso, sed nek ŝi nek ŝia amikino rimarkis lin.

“Li ĉiam postulas tion aŭ tion ĉi,” ŝi daŭrigis. “Ĉu vi povus vivi kun postulema viro?”

“Tio dependus de lia personeco, de lia maniero postuli. Kelkfoje postulemo devigas onin pliboniĝi.”

“Viaj pensoj estas strangaj, fojfoje,” ŝi diris kun miro, kun kiu miksiĝis iom da malestimo. “Por mi, tio estas neakceptebla; fino; fina punkto. Jen vi nun scias la kaŭzon, pro kiu ni disiĝis. Ne estis eble daŭrigi.”

Kiam ili revenis la postan semajnon okazis io stranga al Ivano. Kiel kutime, li troviĝis je sia loko, de kie li superrigardis la kafejon, atendante la mendojn. Sed ĉi-foje, la du junulinoj ne povis havi la kutiman tablon, ĉar iu jam sidis tie. Kaj anstataŭ vidi ilin de malantaŭe, kiel kutime, Ivano vidis ilin rekte antaŭ si. Neniam antaŭe li vere rimarkis, kiel bela ŝi estas.

Dum li rigardis ŝin, lia koro batis pli kaj pli rapide. Sentoj turniĝis en li, strangaj sentoj, kiajn li antaŭe neniam spertis. Li deziris esti kun ŝi. Li deziris teni ŝin en siaj brakoj, premi ŝin forte al si, tuŝi ŝin per amoplenaj manoj. Amplenaj, ĉu? Jes, li ekkomprenis, preskaŭ terure: li amas.

Kaj jen li ekridetis al si. Li aŭdis ŝin tiel ofte! Li sciis tre ĝuste, kian viron ŝi deziras. Li estos tia viro. Estos facile, konante tiel bone ŝiajn gustojn. Li skribis kelkajn vortojn sur papero, kiun li transdonis al ŝi. Tia agmaniero kaŭzos en ŝi miron, kiu certe tuŝos ŝian koron. Estis invito vespermanĝi kun li.

“Ivano ne plu laboras ĉi tie, ĉu?”

“Ne. Kiam mi forsendis lin, dirante, ke li ne estas viro taŭga por mi, li sciis, ke ne plu estus eble vidi min ĉi tie ĉiusemajne. Mi komprenigis al li, ke mi ne ŝanĝos mian kutimon kaftrinki ĉi-loke kun vi, nur pro tio, ke li kaj mi dum kelka tempo estis kune. Li do serĉis ion alian. Li nun laboras en la stacidoma trinkejo.”

“Jen plia knabo, kiu ne sukcesis kontentigi vin!”

“Kiel Ivano povus? Kelkfoje li provis ludi la estron. Li alprenis ordonajn sintenojn, volis ĉion direkti. Li aspektis forta en tiaj okazoj, sed kun forteco malagrabla por mi, ĉar li sentigis al mi ian superecon. Sed tion li rimarkis, kaj tiam li iĝis mola kiel printempa floro en vespero somera. Li faris ĉion, kion mi volis, li montriĝis tiel ema plaĉi al mi, ke nenio plu restis el lia bela vira supereco. Tiu knabo estas tro ŝanĝiĝema. Mi bezonas iun, kiu konstante restas si mem. Mi neniam povus kutimi vivi kun tia ulo.”

“Kaj jen vi retroviĝas sola, ĉu ne terure?”

“Terure jes. Mi ne elportas solecon. Tiom pli terure estas, ĉar ĉiuj miaj amikinoj havas knabon, kun kiu ili sentas sin bone. Kial tiu feliĉo neniam okazas al mi? Vere mi ne komprenas. Kial mi devas ĉiam retroviĝi sola, sola, sola, dum mi tiom bezonas iun?”

La alia nenion diris. Ŝi konis sian amikinon sufiĉe bone por scii, ke tiu ne estis preta akcepti la veron pri si.

“Ŝi ne akceptas la Teron”, ŝi pensis, “ŝi ne akceptas la vivon sur ĉi tiu nia Tero, en ĉi tiu nia mondo. Ŝi ne akceptas la regulojn de la vivo. Oni povas kontentiĝi nur, se oni deziras ion, kio estas ebla. Kaj ĉio, kio estas ebla, sur ĉi tiu Tero, estas mankohava.

Kiel ŝi povas tion ne vidi? Ĉu eble la vivo estis tro facila por ŝi? Aŭ tro malfacila? Sed ŝi neniam sentas sin bone, ĉiam dezirante, kion ŝi ne elportas, kaj ne elportante, kion ŝi deziras. Ĉu sian kontraŭdiron ŝi iutage vidos? Ĉu tio igos ŝin ŝanĝi sian sintenon?”

La rigardo, kiun ŝi direktis al sia samtablulino, estis plena je amikeco. Sed en la kunulinaj okuloj legiĝis responde nur malestimo, pliafoje.

Senvorte ŝi ekstaris, kaj iris for.

————————

novaj vortoj:

amuzi, bati, brako, defendi, gusto, kutimi, mendi, miksi, moki, mola, obei, objekto, ordoni, paro, postuli, prava, premi, proponi, regulo, somero, sporto, stacio

novaj kunmetoj:

kontraŭ-diri, kontraŭ-stari, vid-punkto