Vere aŭ fantazie/13. La resanigo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
12. La viro por ŝi Indekso : Vere aŭ fantazie
de Claude Piron
13. La resanigo
14. Leona sukceso

13. La resanigo[redakti]

La urbeto estis belega sub la suno. Malproksime, la suproj de la alta montaro brilis, blankaj pro neĝo. Sed kie ni sidis, la verdaĵoj montriĝis plej printempaj, kaj la penso, ke tie supre povas esti malvarme, eĉ ne prezentiĝis al ni. Jes, de sur tiu altaĵo, kie ni sidis, ni havis larĝan vidon al la malnovaj domoj, al la mallarĝaj stratoj, al la tuta dormema urbeto, kaj tiun vidon mi ĝuis. Beleco ĉiam forte tuŝas mian koron.

La sono, kiun subite eligis mia kunulo, estis kvazaŭ dolora, kaj mi streĉe ekrigardis lin. Li estis mezjuna indiano, ne tre parolema, kiel multaj el tiuj indianoj en la Ameriko, kiun ni nomas latina, kvankam ĉi-lande la latineco ne estis tre videbla, se ĝi entute ekzistis. Inter la moviĝemaj, rapidvortaj, ridemaj italoj, kiujn mi konis — kaj al kiuj min pensigis, eble malprave, la vorto “latina” — kaj ĉi tiu malrapida, silenta, serioza popolo mi ne vidis multon komunan.

“Ĉu vi sentas vin bone?” mi demandis. “Ĉu io doloras al vi?”

Lia vizaĝo esprimis teruran doloron, doloron tiel fortan — mi pensis — ke li eĉ ne povis aŭdi miajn vortojn.

“La indianoj povas travivi terurajn dolorojn sen esprimi ion ajn,” antaŭe diris al mi blanka loĝanto de la ĉefurbo. “Ili restas senmovaj, senesprimaj, eĉ kiam ili ege suferas.” Eble. Mi ne rajtus tion priparoli, kun tiom malmulte da sperto ĉi-lande. Sed jam plurfoje mi rimarkis, ke inter tio, kion diras la homoj en la ĉefurbo, kaj la vera vivo vilaĝa ekzistas konsiderinda diferenco.

“Kio okazas al vi?” mi plu demandis. “Vi aspektas, kvazaŭ vi ege suferus.”

Li rigardis min kun tia dolora esprimo, ke mi eksentis profundan kompaton al li. Sed kompato neniam helpas, ĝi eĉ ofte estas iom supereca sento, kaj mi bedaŭris tiun mian naturan reagon. Neniakoste mi akceptus, ke li sentu sin malsupera.

Liaj okuloj tenis la miajn en tiel prema rigardo, ili tiel forte petegis pri helpo, ke mi sentis egan malkomforton. Iu, tre profunde en li, vokis min kvazaŭ per forta kria voĉo, sed tiu voĉo estis silenta, kaj la voko esprimiĝis nur per la rekta rigardo de la nigraj okuloj, per la nehome dolora vizaĝo.

Mi prenis lian manon, tenis ĝin en mia, metante en miajn movetojn kiel eble plej multe da amikeco. Ŝajnis, ke la doloro iomete malpliiĝas.

“Ĉu vi povas diri ion nun? Ĉu vi povas klarigi?”

“Dankon,” li nur diris komence. Sed lia stato pliboniĝis, ĉar rideto — mallarĝa, certe, sed tamen vera — subite formiĝis.

“Vi timas, ĉu ne?” li diris. “Vi volus helpi, kaj ne scias, kion fari. Vi sentas kompaton. Kaj via senhelpeco ĝenas vin.”

Mi miris, kiel ĝuste li komprenis miajn sentojn.

“Vi tute pravas,” mi respondis. “Mi volus helpi, sed ne scias kiel, kaj tio ĝenas min.”

“Vi blankuloj ĉiam volas fari ion. Agi. Batali. Superi. Vi neniam lasas la aferojn fariĝi mem. Vi ne scias meti vin en la manojn de Dio. Kaj pro tio vi multege suferas.”

Mi ne sciis, kion respondi, kaj restis silenta.

“Ne zorgu,” li post momento diris. “Mi scias. Estas ĉiufoje simile. Jen nun ĝi malaperas.”

“Kio?”

“La malbono.”

“Kion vi volas diri?”

“Vi venis ĉi tien por studi la indianan arton sanigi, ĉu ne? Nu, vi ĉeestis sanigadon.” Li profunde spiris plurfoje, tre malrapide, kaj plu diris:

“Jes, jes, mi venigis ĝin al mi, kaj nun mi ĝin eligas, iom post iom. Ni atendu ankoraŭ iomete, ĉar mi estas tro malforta por iri tien tuj.”

Mi ne komprenis multon el liaj paroloj. “Iri kien?” mi demandis.

“Al Panĉo. Vi vidis lin, ĉu ne?”

Ho jes, mi vidis Panĉon. Homo plej kompatinda. Mi ne priskribos al vi lian malsanon, ĉar vi ne konas la fakajn vortojn, kaj estus tro malsimple. Mi nur diru, ke li havis tre gravan malsanon, malfacile kuraceblan, sed ege dolorigan. Rezulte de tiu malsano, li perdis la etan laboron, kiun li havis, kaj pro la manko de mono, lia familio danĝere ekiris la vojon, kiu iras de terura malriĉeco al eĉ pli terura neni-havo.

Ni restis duonhoron silentaj. Mi rigardis la montojn kun la blankaj suproj, tie fore, kaj mi trovis stranga la ekziston de videbla neĝo ĉe tiu varmo. Por mi, kiu venis el Centra Eŭropo, simila varmo ne povis kunekzisti kun neĝo. Mi ĝuis la purecon de la aero, la bluan ĉielon, la belecon de tiu urbeto, aŭ vilaĝego, kompatinde malriĉa, sed bela, dum mi konis tiom da riĉaj urboj, kiuj ege malbelis.

Estas malfacile priskribi, kion mi sentis. La vorto “alteco” tion eble elvokas. Mi sentis min en ia alteco. Ne ĉi-monda, ne ĉi-tera, kiel diri? Preĝa. La ĝua rigardo al belaĵoj, la plena silento, la kunsento kun la eksterordinara sperto de mia kunulo, la ideo, ke mi nenion komprenas, sed multon sentas pri li, ĉio ĉi estis iurilate kvazaŭ kontakto kun iu supernatura ekzistejo. Kaj ĉu ne tion oni nomas preĝo? Jen kiel eble pli bone mi povus traduki tiun travivaĵon: mi sentis, pli forte ol iam ajn antaŭe, la ĉeeston de bono ĉirkaŭ mi. Tiu indiano disradiis plej altan kaj profundan bonon, kaj ankaŭ la tuta ĉirkaŭaĵo iel diskantis pri boneco al mi.

Li ekstaris. “Mi estas sufiĉe forta nun, ni povas iri.”

Kiam ni atingis la dometon de Panĉo, tiu staris ĉe-porde, atendante lin. Panĉo, kiu kuŝis dum pluraj semajnoj, nin akceptis kun ĝojplena vizaĝo.

“Mi estas ankoraŭ malforta,” li klarigis, “sed ĝi estas for, mi sentas, ke ĝi estas for.”

“Ne reiru labori tuj,” la sanigisto diris. “Povus esti nur la penso: vi povus malveri al vi pro troaj espero kaj deziro. Ni atendu certiĝi. Mi revenos.”

Post du tagoj, kiam ni revenis, estis klare, ke Panĉo resaniĝis. Li estis preta reiri labori.

“Jen, por vi,” li diris al mia kunulo. Kaj li enmanigis al li ion. Estis poto, poto el tero, belega, kun eksterordinaraj koloroj. Videble ĝi estis la plej bela havaĵo, kiu restis al li.

La sanigisto ĝin redonis. “Ne,” li diris. “La tagon, kiam mi akceptos pagon por mia sanigado, la povo forlasos min. La kapablo resanigi estas dono, kiun mi ricevis, kaj mi ne rajtas ricevi pagon por ĝi, sub iu ajn formo. Mia pago estas la feliĉo, kiun mi legas el viaj okuloj.”

Ni foriris.

Survoje mi demandis lin, kvankam mi estis preskaŭ certa, ke li ne volos respondi:

“Kiel vi faras? Kio estas via metodo?”

“Mi ne rajtas diri. Sed eĉ se mi dirus, vi ne komprenus, vi ne kredus. Vi ja ne kredas je la ekzisto de tiuj fortoj, kiujn mi alvokas. Mi povas diri nur ĉi tion: kiam mi de malproksime resanigas iun, mi devas dum iu daŭro suferi tre forte la doloron de la malsanulo. Kiam la malsano forlasas lin, ĝi devas pasi tra mi. Tio estas terura horo, ĉar mi sentas en sufiĉe nelonga tempo la tuton de la sufero de la alia.”

“Kaj vi neniam akceptas pagon, ĉu?”

“Mi ne povus. Mi perdus la povon.”

“Eĉ ne donon de objekto?”

“Eĉ ne aĵojn.”

“Vi estas bona homo,” mi diris.

Kaj li respondis kun kortuŝa simpleco:

“Mi ne scias.”

————————

novaj vortoj:

bedaŭri, blanka, blua, danĝero, diferenco, dolori, ĝeni, ĝui, indiano, italo, kazo, komforto, kompati, komuna, kuraci, latina, neĝo, nigra, poto, rezulti, serioza, stato, subita, suferi, voki

novaj kunmetoj:

el-voki