Vere aŭ fantazie/19. Ĝusteco en justeco

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
18. Komprenu min, sinjoro policisto Indekso : Vere aŭ fantazie
de Claude Piron
19. Ĝusteco en justeco
20. Komuneca spirito

19. Ĝusteco en justeco[redakti]

Sekvu min al Irano hodiaŭ, ĉu vi konsentas? Ni flugu tien kune. Imago estas tiel rapida vojaĝilo! Rigardu: ĉi tiu urbo estas bela, ĉu ne? Ni malsuprenflugu ĝis la nivelo de la tero kaj de la homoj, kaj trankvile paŝu sur la stratoj. Jen. Ni promenu. Sed en kiu tempo ni estas? Mi ne scias, sed certe ne plu estas la dudeka jarcento. Ho, kial tiom da infanoj ariĝis ĉi tie? Ha jes, rigardu! Maljuna viro eldiras rakonton. Eĉ plenkreskuloj staras en la rondo, plej atentaj. Ankaŭ ni aŭskultu.

Kaj nun (la maljunulo diras) mi rakontos al vi pri la malriĉulo en la juĝejo.

Temas pri malriĉulo, kiu atingis tian profundecon de senhavo, ke ne estis alia solvo al la problemo manĝi ol stari sur vojoj kaj stratoj kaj petadi monon de la homoj, kiuj pasis.

La tago estis malbela, kun ĉielo griza pro la multaj nuboj. Rigardante la ĉielon kun tiuj nuboj, kiuj amasiĝis, kaj pli kaj pli transiĝis de grizo al nigro, oni povis nur certiĝi, ke baldaŭ pluvos. Malvarma, rapida vento blovis senkompate tra la rektaj stratoj de la urbo.

La malriĉulo tute ne ŝatis pluvan veteron, nek tiun fortan venton, malvarman, pli ol malvarman, fakte, frostan, tiel frostan, ke ŝajnis, ke ĝi frostigos la korpon ĝis-oste. Kiam la unuaj pluveroj falis, li kuris en la unuan magazenon, kiu prezentiĝis. Estis fruktovendejo. Multaj personoj tie staris. Komence, la malriĉulo tre kontentis, ke neniu atentas lin. Estis bone stari ene kaj vidi, kiel terure pluvas ekstere kaj senti sin trans la atingo de tiu frosta vento.

Sed tre rapide la vento flugigis la nubojn for, kaj baldaŭ la ĉielo rebluiĝis, kaj aperis varma, plaĉa, brila suno. Vidi tiujn fruktojn, aŭdi tiom da homoj aĉeti jen tion, jen tion ĉi, tio igis la malriĉulon konscia pri malsato. La antaŭan tagon, li manĝis ovon, sed de tiam nenion pli. Krome, li ne trinkis de longe kaj sentis malagrablan soifon.

Li ne havis multe da mono, sed tamen iom, kiun li ricevis tuj antaŭ ol ekfalis la unuaj pluvaj akveroj. Li pensis: frukto estas bona por satigi malsatan personon kaj sensoifigi homon, kiu soifas. Ju pli li pensis pri tio, ju pli li rigardis, des pli la fruktoj ŝajnis manĝindaj, des pli lia deziro al ili kreskis kaj kreskadis.

La mastro de la magazeno estis tre okupita pri aliaj aferoj. Multaj aĉetantoj staris tie kaj postulis, ke oni atentu ilin. La malriĉulo atendis kaj atendis, kaj sentis sin pli kaj pli malbone, ĉar oni neniam okupiĝis pri li. “Riĉuloj ne bezonas, ke oni rapide prizorgu ilin. Sed en mi malsato kaj soifo krias tre laŭte, eĉ se neniu povas aŭdi tiujn kriojn. Mi nepre bezonas manĝi kaj trinki. Ĉu tiu fruktisto ne vidas, ke necesas okupiĝi pri mi?” Jen kiaj pensoj disvolviĝis en lia kapo. Sed la mastro tute ne atentis lin.

Finfine, ne plu eltenante, la malriĉulo kriis:

“Prizorgu min. Mi atendas ĉi tie jam longe, kaj vi okupiĝas pri personoj, kiuj alvenis post mi. Tio ne estas justa.”

Sed la malriĉulo estis malbone vestita, li aspektis ne tre pure, kaj el lia korpo malplaĉa odoro disflugis. Pro tio la mastro de la magazeno ne emis aliri lin. Li preferis vendi al la belvestuloj, kiuj konstante envenadis.

Kaj jen alvenis la momento, kiam la malriĉulo tiel koleris, ke li ekĵetis plej aĉajn vortaĉojn al la fruktisto. Ofendita, ĉi-lasta respondis same malĝentile. La aliaj personoj en la fruktovendejo amuziĝis. Ĉu vi rimarkis, ke ofte homoj trovas amuzon, kiam diskuto ŝanĝiĝas al vorta batalo? Sed al la malriĉulo ege dolorigis la malĝentilaj parolaĉoj de la fruktovendisto. Li forprenis de sia piedo ŝuon kaj frapis la mastran kapon per ĝi.

“Tio estas tro,” kriis la frapito, tenante la kapon per siaj du manoj. “Vi ne povas ataki min senpune. Ŝuon al mia kapo! Ŝuon odoraĉan de odoraĉa vi! Mi iras tuj plendi al la juĝisto.”

Al la juĝisto li rakontis la tutan aferon. La juĝisto kompreneble pridemandis la ŝu-uzinton:

“Kial vi batis lin per via ŝuo?”

“Ĉar li parolaĉis al mi. Li traktis min kiel hundon. Hundaĉo mi ne estas. Li ne rajtas ĵeti al mi tiajn nomaĉojn. Mi estas homo. Kiel diras nia saĝo-libro Piv sur paĝo 1126-a, "ĉu riĉeco donas rajton trakti ofende tiujn, kiuj ĝin ne havas?" Kontraŭ liaj ofendoj mi devis reagi. Ĉu vi ne trovas, ke lecionon li bezonis?”

“Sed li estas tiel malpura kaj malbonodora, ke la homoj ne plu venis en mian magazenon,” la fruktisto stulte respondis. Stulte, ĉar se li, en la magazeno, okupiĝus pri la malriĉulo, tiu pli frue forirus.

“Tio ne estas vera,” ĉi-lasta tuj rebatis. “Lia magazeno plenis je riĉaj aĉetantoj.”

“Silentu!” la juĝisto interrompis. “Ke vi estas malriĉa, tio ne pravigas malpravan agon. Vi tre malbone agis frapante la mastron per via ŝuo kaj vi meritas punon. Vi volas doni lecionojn al la aliaj, ĉu? Ankaŭ vi ricevu lecionon. Tamen, ĉar vi estas tre malriĉa, mi kompatos vin kaj estos bonkora. Donu duonon de kirano al ĉi tiu fruktisto kaj foriru.” (kirano estas la nomo de tiu-tempa irana monero).

“Kostas duonon de kirano, ĉu?” la malriĉulo demandis, kaj lia voĉo estis tiel stranga, ke neniu komprenis, kion li vere celas.

“Vi aŭdis min,” diris la juĝisto. “Duonon de kirano vi pagu!”

“Jen mi havas tutan kiranon,” la senhavulo diris, eltirante moneron el sia poŝo. “Prenu ĝin tute,” li aldonis direktante siajn vortojn al la juĝisto. Kaj, antaŭ ol iu ajn povis kompreni, kion li faras, li tiris de sia piedo ŝuon, frapis al la juĝisto la kapon per ĝi, kaj diris:

“Se tio estas justeco, tenu duonon de kirano por vi, kaj donu la alian duonon al tiu fruktisto.”

————————

novaj vortoj:

blovi, des, -er- (ero), griza, hundo, ju, konscii, laŭta, leciono, mastro, meriti, nepre, nubo, ovo, plendi, pluvi, poŝo, puni, soifi, ŝuo, kirano

novaj kunmetoj:

ar-iĝi