Vere aŭ fantazie/21. Kvara rakonto pri Afanti

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
20. Komuneca spirito Indekso : Vere aŭ fantazie
de Claude Piron
21. Kvara rakonto pri Afanti
22. La sankta fiŝo

21. Kvara rakonto pri Afanti[redakti]

Foje ŝtelisto enrompis en la domon de Afanti. Afanti ektimis kaj iris meti sin en larĝan keston por sin kaŝi.

La ŝtelisto iris kaj venis en la domo, sed trovis nenion valoran, nenion forprenindan. Afanti ja estis malriĉa.

Finfine la ŝtelisto proksimiĝis al la kesto. Kaptita de plej terura timo, Afanti aŭdis lin stari tie apude. Dum longa, neelportebla minuto, nenio okazis. Afanti aŭdis la ŝteliston spiri. Li ne sciis, kion tiu faras.

“Ŝtelistoj ofte estas kruelaj,” li pensis, “kaj ĝenerale ili havas kun si tranĉilon, ĉar ili ĝin bezonas por sia hontinda laboro. Ĉu eble li volos tranĉi al mi la kolon? Ĉu li mortigos min?”

Afanti, tre malriĉa, kiel ĵus dirite, havis nenion hejme. Li do timis, ke, kolera pro la malsukceso de siaj penoj, la ŝtelisto havos kontraŭ li plej malbonajn, eble eĉ mortigajn, intencojn. Li sin demandis, kiel reagi plej bone.

Fine la ŝtelisto malfermis la keston kaj vidis Afantin. Lia mano tuj iris al lia tranĉilo: li atendis eksalton, kaj pretis defendi sin. Sed Afanti ne moviĝis.

“Kion vi faras en kesto?” la ŝtelisto mire demandis.

“Nu, nu, estiminda sinjoro…” respondis la eks-kaŝito, pensante, ke antaŭ ĉio necesas trankviligi la ŝteliston per plejaj ĝentileco kaj afableco, “komprenu min. Mi hontis, ke en mia domo troviĝas nenio, kio respondus al viaj estimindaj gustoj. Mi hontis prezentiĝi antaŭ vi kun tiel malplena, malbela, senorda domo. Jen vi vizitas min, kaj mi povas proponi al vi nenion. Hontinde, ĉu ne? Tial mi min kaŝis.”

Neniam la ŝtelisto vidis tiel ĝentilan priŝtelaton. Li plej afable salutis, kaj iris for.

————————

novaj vortoj:

kesto, kolo, tranĉi

novaj kunmetoj:

en-rompi, pri-ŝteli