Vere aŭ fantazie/28. Mi perdis kelkajn bovinojn

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
27. Kvina rakonto pri Afanti Indekso : Vere aŭ fantazie
de Claude Piron
28. Mi perdis kelkajn bovinojn
29. Aminda famulo

28. Mi perdis kelkajn bovinojn[redakti]

— Kultura Centro Esperantista? Ĉu tio estas en la Alpoj?

— Ne. Tute ne. Estas en la plej okcidenta parto de Svislando, en la Ĵurasa montaro. Ne estas tiel akraj montoj kiel la Alpoj, sed ili estas tre agrablaj por promeni. Kaj la Kultura Centro troviĝas je iom pli ol mil metroj super la marnivelo, tute proksime al naturo, rande de la plej alta urbo de Eŭropo. Mi diras “urbo”, ĉar ekzistas pli altaj vilaĝoj, sed La Chaux-de-Fonds (elparolu: La Ŝodfon') estas vera urbo, centro de horloĝa industrio, tamen je mil metroj de alteco.

— Interese.

— Ĉu vi konas la svisan Ĵurason?

— Jes. Mi tie perdis bovinojn siatempe.

— Perdis bovinojn, ĉu vere? Kiel eblas?

— Tio okazis dum la dua mondmilito. Mi estas judo, kiel vi eble scias. Pariza judo. Mi estis dekokjara, studis pri literaturo. Por mi, kamparo estis stranga medio, nekonata, ekster mia vivo. Medio tute fremda al mi. Regionoj, kien oni iras ferii aŭ pasigi dimanĉon. Sed mi havis neniun veran kontakton kun la kampara vivo.

— Ĉu vi estis en Parizo, kiam la germanoj okupis Francion?

— Jes. Mia familio ne prenis serioze ĉion, kion oni diris pri la malamindaj idealoj de tiu frenezulo Hitler kaj pri liaj klaraj intencoj. Verŝajne ili prenis siajn dezirojn por realo. Kiam la germanoj alvenis, oni trovis por mi kaŝejon en religia lernejo, katolika. Sed tio ne povis daŭri, ĉar, almenaŭ tiuregione, la germanoj komencis kontroli tiujn lernejojn, serĉante judojn por ilin sendi al morto.

— Kiel vi elturniĝis?

— Ni havis amikojn, bonajn amikojn, kiuj ĉion aranĝis. Ili savis mian vivon. Neniam estos limo al la dankemo, kiun mi sentas al ili. Ili organizis eliron al Svislando. Mi vojaĝis ĝis la landlima regiono, kaj tie estis akceptita de franca kamparano, kiel planite. Tiu transirigis homojn de Francio al Svislando kaŝe, por mono. Estis danĝere, ĉar oftis germanaj kontroloj.

— Kiu pagis?

— La estro de tiu katolika lernejo pagis parton, tiuj amikoj alian parton. Juda organizo repagis ilin post la milito. Miaj gepatroj devis pagi antaŭ ol foriri al Svislando, kie ni devis rekuniĝi, sed iu franco raportis pri ilia kaŝejo al la germanoj, kaj ili estis kaptitaj: Mi neniam revidis ilin.

— Terure!

— Jes. Kiu ne travivis ion similan, tiu ne povas imagi.

— Almenaŭ vi saviĝis.

— Jes.

— Kia homo estis tiu translima pasiganto?

— Mi memoras nur, ke mi ne povis ekscii tiutempe, ĉu li havas homajn sentojn aŭ ne. Mi legis sur lia vizaĝo neniun kompaton, neniun komprenon pri tio, kion mi travivis. Por li, transkonduki homojn trans la landlimon, estis ia kutima laboro. Li certe ne estis idealisto, kaj mi ofte min demandis, kion kaŝas lia senvarma vizaĝo. Mi volis rakonti al li pri miaj timoj kaj esperoj, sed li silentigis min per kelkaj akraj vortoj.

— Eble vi estis por li nur mongajnilo.

— Eble jes. Mi restis kun li nur malmultajn horojn. Mi min demandis, ĉu li rigardas min speco de bovo, kiun oni iras vendi ie. Sed mi fakte opinias, ke tio estis nur lia ekstera aspekto, kaj ke sub tiu kvazaŭ senkora ŝajno kaŝiĝis homa kunsento.

— Nu, tion ni neniam scios. Sed kion pri la bovinoj, kiujn vi perdis?

— Atendu, atendu. Mi tranoktis ĉe tiu kamparano. Ege frue matene, antaŭ ol tagiĝis, li vekis min. Mi prenis la sakon, en kiu mi portis miajn kelkajn havaĵojn, kaj sekvis lin. Ni piediris unue tra kampoj, sed baldaŭ tra arbaro. Ni supreniris pli kaj pli, sufiĉe alten sur la monto.

— Ĉu ne troviĝis germanoj, kiam vi foriris?

— Tute ne. Sed ni sciis, ke ili troviĝas en la regiono. Kaj mi kolerigis mian kunulon foje, ĉar... Nu, mi devas unue diri, ke post la unua arbaro ni alvenis super la limon de la arba nivelo. Tie estis nur herbo kaj ŝtonoj. Estis la komenco de vasta herbejo, kie bovinoj pace herbmanĝis rigardante nin pasi.

— Ĉu estis bela vetero? En kiu sezono vi translimiĝis?

— Somere. Tial la bovinoj estis ekstere. Jes, la vetero estis bela. La tagoj estis sekaj tiuperiode, sed tie supre, je tiu horo, estis malvarmete kaj kelkloke renkontiĝis nebulo, fojfoje eĉ tre densa nebulo.

— Pardonu, ke mi interrompis vin per mia demando pri vetero. Vi komencis rakonti, kial vi kolerigis vian kamparanon.

— Plej simple. Ĉar mi krietis. Estis apenaŭ aŭdebla krieto, sed mi ne povis subpremi ĝin. Ni estis en nebulo kaj la ĉielo ankoraŭ estis malhela. Mi pikis min vere dolorige. Oni ne vidis bone. La limo inter tiuj herbejoj estis markita per dratoj. Pikdratoj.

— Ne estas limoj. Nur estas bariloj, por ke bovinoj ne transiru al alia loko, sed restu tie, kie ili devas.

— Ĉu vere? Kiel stulta mi estas! Kompreneble, vi pravas. Vi ne imagas, kiel ĉefurbano povas stulti pri neurbaj aferoj. Nu, mi provis pasi sub tia drata barilo. Mi faris stultan movon, iom glitis, mia nazo trafis ion lignan, mi saltetis kaj pikilo de la pikdrato eniĝis en la dorson de mia mano. Mia krieto estis vere mallaŭta, eĉ ne estis krieto, nur eligo de malakra dolorsono, sed mia gvidanto koleris.

— Kiel li povis koleri senkrie?

— Li sukcesis. Nun, kiam mi revidas lin enpense, mi trovas la situacion amuza. Sed ĝi ne amuzis min tiutempe. Li esprimis sian koleron tute silente. Nur per vizaĝaj esprimoj kaj movoj de la brakoj, de la korpo, de la kapo, de la manoj. Liaj lipoj moviĝis kvazaŭ por montri, ke li krias, sed neniu sono venis. Li imitis kriojn sen krii. Finfine, li retrovis sian trankvilon kaj ni daŭrigis nian iradon. Ni revenis al arbara regiono. Ie, meze de tre densa arbaro, li haltis, kaj signis, ke mi haltu.

— Ĉu li aŭdis germanojn?

— Mi ne sciis. Bedaŭrinde, li nenion volis aŭ povis diri al mi. Li metis fingron sur la lipojn por signi, ke mi faru neniun bruon. Se vi scius, kiel mia koro batis!

— Mi povas imagi.

— Eble. Mi pli kaj pli perdis mian trankvilon, ĉar mi ne komprenis, kio okazas. Ni tie staris silente, senmove, dum pasis minutoj, longegaj minutoj. Lia sinteno povis signifi nur, por mi, ĉeeston de danĝero, kaj mi, urbano, tute ne kutimis al danĝero. Mi ankaŭ, verdire, ne kutimis al malkomforto. Miaj piedoj estis malsekaj pro la longa marŝado en herbejo je la horo, kiam malsekeco formiĝas tie surmonte (aŭ ĉu la malsekeco formiĝas dum la tuta nokto? Kiel nescia mi estas pri naturo!). Mi estis pensanta pri miaj malvarmaj, malsekaj piedoj, kiam insekto min pikis. Kia plaĉa medio! Tio igis min eĉ pli streĉita.

— Sed kial vi longe staris tie senmove? Kio estis la danĝero?

— Fakte ne estis danĝero. Mi jam rimarkis antaŭe, ke mia kunulo havas nekredeble akrajn okulojn, kapablajn vidi tra plej malhela nokto, ĉu germanoj ie marŝis. Nu, ni estis en densnebula loko kaj li provis rigardi. Krome, per siaj same akraj oreloj li tre streĉe aŭskultis, ĉu germanoj ie proksime pasas. Ni ja troviĝis tute proksime al la landlimo. Post iu longa, lasta kontrolado senmova — plej streĉa, kredu min — li proksimigis la lipojn al mia orelo kaj elparolis la unuajn vortojn, ekde kiam ni forlasis lian domon: “Rigardu tiun vojeton” (mi apenaŭ vidis ion, sed ege mallarĝa piedvojeto trairis inter la arboj) “sekvu ĝin. Post kvin minutoj, vi estos en Svislando.”

— Ĉu estis tiel simple?

— Tiel simple estis. Simple, sed ege streĉe. La sola problemo estis ne perdi la vojeton. Feliĉe, mi baldaŭ eliris el la nebulo. Mi tiam jam estis en Svislando, sed tion ne sciis. Mi eksciis nur, kiam la vojeto finfine atingis vilaĝon.

— Sed ĝis nun en via rakonto vi nur preterpasis bovinojn, neniam ilin perdis. Kion vi diris komence? Ĉu mi misaŭdis?

— Tio estas tute alia afero. Ĝi okazis poste. La svisoj estis bonkoraj kun mi (ne ĉiam kaj ĉie tiel estis; mi estis bonŝanca). Post iom da tempo, ili sendis min al kamparano. Mi devis resti tie kaj labori kun li por pagi mian restadon en la lando. Mi do iris tien kaj la kamparano estis plej afabla. Li vere varme bonvenigis min. Li invitis min promeni en la ĉirkaŭaĵo, “por montri ĉion”, li diris. Survoje ni renkontis bovinarojn kaj li salutis la bovinojn per ilia nomo. Estis gajaj sonoj, tie, ĉar ĉiu bovino havis sonorilon ĉe la kolo, jen pezan, jen malpezan, jen kun akra sono, jen kun malakra.

— Kaj la paca muziko de tiuj sonoriloj estis tiel plaĉa al viaj oreloj de juna ĵus-foririnto el mortodanĝero, ke vi atentis ĝin pli ol la bovinojn mem!

— Ĝuste. Tute prave. Kion mi miskomprenis kiel promenon, tio estis precizigoj por la laboro. Sed, vere, li ne estis klara pri tio. Vespere, li diris al mi: “Iru al tiu kaj tiu kaj tiu lokoj, kiujn mi montris al vi posttagmeze kaj revenigu la bovinojn hejmen.”

— Kompatinda!

— Mi ne kuraĝis diri, ke mi eĉ ne estis certa, ĉu mi trovos la vojon. La loknomoj, kiujn li diris dum la posttagmeza promeno, kaj ripetis en sia ordono, kompreneble signifis nenion por mi. Mi tamen foriris. Mi feliĉe grandparte memoris, tra kie ni pasis antaŭe. Mi sukcesis atingi la bovinojn, kiujn mi opiniis liaj. Ili eĉ memvole grupiĝis, kaj mi miris, ke ili tiel facile akceptas sekvi min. Sed mi ne sciis, kiom ili devas esti. Kiam mi revidis ilian mastron, mia bovinaro estis mankhava.

— Kion li faris?

— Li diris, ke li tuj vidis, ke mi estas urba senkapulo, al kiu oni povos nenion ordoni kun certeco, ke li plenumos la taskon. Mi aŭskultis senresponde. Kion mi povis diri? Sed io ege mirigis min. Por mi, ĉiu bovino estas nur bovino, simila al ĉiu alia bovino. Sed li tuj diris, ke mankas tiu, kaj tiu ĉi, kaj tiu alia. Laŭ la nomoj li priparolis ilin. Li devigis min iri kun li. Li trovis ĉiun laŭ la sono de ĝia sonorilo. Li ne nur konis ĉiun vizaĝon bovinan (eble ne la vizaĝon, mi ne scias, kiel li ilin rekonis), sed li ankaŭ konis ĉiujn sonorilajn sonojn. Ĉu ne mirinde?

— Tiel vi konatiĝis kun svisa Ĵuraso! Ĉu poste vi lernis voki ĉiun bovinon laŭnome?

— Ne. Mi ne havis tempon. La sekvantan tagon, mi jam estis for. La kamparano plendis pri mi. Oni sendis min al la horloĝa industrio, kaj tie mi estis brila knabo, kiu ricevis nur gratulojn. Ĉu vi sciis, kiel la israela verkisto David Ŝahar difinas la malbonon?

— Ne.

— Li diras, ke malbono estas io, kio ne troviĝas ĝustaloke. Kafo en taso, li diras, estas io bona. Kafo sur pantalono estas io malbona. Estis erare postuli, ke juna parizano okupiĝu pri bovinoj!

————————


novaj vortoj:

akra, Alpoj, bovo, dimanĉo, drato, franca, fremda, germana, hela, herbo, horloĝo, idealo, imiti, insekto, israela, juda, Ĵuraso, katolika, kvalito, literaturo, medio, nazo, nebulo, Parizo, piki, seka, sezono, sonori, svisa, veki

novaj kunmetoj:

el-turn-iĝi, sia-tempe, tra-nokti