Vere aŭ fantazie/3. La riĉulo, kiu volis doni

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
2. La miriga skatolo Indekso : Vere aŭ fantazie
de Claude Piron
3. La riĉulo, kiu volis doni
4. Serĉas leteran amikon

3. La riĉulo, kiu volis doni[redakti]

Tan Fu estis tre riĉa, tiel riĉa, fakte, ke li ne konis la ĝustan valoron de sia mono. Sed mono kontentigas nur la bezonon havi, ĝi ne liberigas el la deziro esti. Kaj Tan Fu sentis tiu-rilate mankon, kiu forprenis multon el lia viv-plezuro. Mankis al li universala famo. Li opiniis, ke oni ne sufiĉe konsideras lin. Li forte deziris, ke ĉiuj ordinaraj homoj trovu lin ekster-ordinara. Li volis, ke la tuta urbo rigardu lin grava kaj bona, ke la tuta regiono pri-kantu lin kiel altan mult-povulon. Li bezonis senti, per la diroj de la sam-urbanoj, ke li estas rimarkinda homo.

Proksime al li vivis malriĉa Ĝjaŭ. Ĉi-lasta lin konis bone, sed neniam vizitis sian riĉan proksimulon. Pro tio Tan Fu ege malkontentis. Li vidis en tio superecan sintenon de Ĝjaŭ al li.

“Se li venus”, li pensis, “mi donus al li monon, grandule, kaj li certe rakontus pri mia bona koro en la tuta regiono. Oni ĉie pri-kantus mian altan valoron. Li bel-parolus al mi pri mi, kun la espero ricevi pli, kaj tiel sentigus al mi mian grandegan povon. Estus plaĉe ricevi lian dankan rigardon. Kaj ne nur rigarde li dankus, sed ankaŭ bel-vorte. Li amus min kaj li raportus al la tuta loĝantaro, kiel bon-kora mi estas. La homoj salutus min estime kiel bon-faranton. Kaj tut-lande mia famo fine brilus kiel suno.”

Sed Ĝjaŭ neniam venis.

Tamen foje, nevole, ili renkontiĝis.

“Kial vi neniam vizitas min?” Tan Fu demandis. “Mi estas riĉa. Mi ŝatas doni, kaj vi bezonas monon. Se vi nur venus kaj petus… Estas granda feliĉo en la fakto senti sin dankinda. Se tiun plezuron vi havigus al mi, vi ricevus multe. Multe pli ol vi antaŭ-vidus. Mi ja sci-povas larĝe doni. Mi havas grandan koron.”

“Certe, certe,” Gjaŭ respondis. “Vi havas multe da mono. Sed el viaj paroloj klaras, ke vi ne volas doni senpage. Vi pretas, ne doni, sed inter-ŝanĝi vian monon kontraŭ plezuro: la plezuro ricevi dankojn kaj senti vin bona. Se mi poste rakontus, ke vi ŝatas doni pro simpla amo doni, pro pura ŝato igi homon feliĉa — kaj nur tio estas homa boneco, ĉu ne? — tiam mi dirus malveron. Ĉu dono, kiun la ricevanto devas pagi, eĉ se nur per vortoj, ankoraŭ estas dono?”

“Li ne komprenas mian bon-korecon”, Tan Fu pensis. “Por lin devigi ekkoni ĝin, mi prezentos al li ideon tiel mirigan, ke li ĵetos sin al miaj piedoj por elmontri danko-plenan miron”.

“Mi pretas doni al vi,” li diris, “tutan kvinonon de miaj riĉaĵoj. Vi tiam ne povos nei, ke mi estas granda bonulo. Vi iros rakonti ĉie la feliĉon, kiun mi kaŭzis al vi. Oni diras, ke vi brile poemas. Certe vi verkos pri mi poemon, kiun la tuta lando ripetos al si.”

Sed Gjaŭ ne konsentis:

“Mi timas, sinjoro mult-monulo, ke vi ne havas ĝustan komprenon pri la situacio. Kiel eblus fari, kion vi deziras? Ni tute ne estos egalaj. Ni eĉ estos tro malegalaj. Vi havos kvar kvinonojn, mi havos nur unu. Mi sentos tiel forte mian subecon! Mia situacio aperos al mi malplaĉa rilate al la via. Mi ne povos ne pensi multe pri tiuj kvar kvinonoj, kiujn vi havos. Pripensu do: vi estos kvaroble pli riĉa ol mi! Kiel mi povus tion ŝati? Mi malamos vin pro tio, ke la pli grandan parton de via riĉo vi tenis por vi. Ne. Mi ne povus poeme prezenti vin bonulo.”

“Kaj se mi donos al vi la duonon de mia tuta havaĵo?”

“La duonon, ĉu vere? Tio kompreneble estas io alia. Ekde tiam, niaj situacioj estos samaj. Pri tio mi estos vere feliĉa. Mi plezure sentos min riĉa. Mi ĝojos. Sed ve! Mi ne povos grand-paroli pri via ekster-ordinara graveco, kiel vi deziras, ĉar ĝi ne plu estos io speciala. Mi estos same riĉa, same ekster-ordinara, ĉar mi iĝos riĉa en unu minuto, dum vi longe laboris komerce por riĉigi vin. Mi povos daŭre pensi kaj pensadi, mi ne trovos en vi superecon, kiun mi povus prikanti.”

“Bone, bone,” Tan Fu diris, pli kaj pli malkontenta. “Mi donos al vi ĉion, kion mi havas.”

“La tuton, ĉu vere?”

“La tuton.”

“La tutan tuton, ĉu?”

“La tutan tuton, ĉion.”

“Ĉion, ĉion, ĉion?”

“Ĉion, ĉion, ĉion.”

Ĝjaŭ larĝe ridetis.

“Bone. Bonege. Mi estos ege riĉa. Tio estas bonega ideo. Mia koro estos en paco, ĉar mi ne plu havos zorgojn pri mono. Kaj eble ankaŭ via koro estos paca, ĉar vi ne plu havos zorgojn pri famo. La tuta lando ja certe parolos pri vi, ĉu ne?”

“Tute certe, jes. Mi fin-fine ricevos la famon, kiun mi indas ricevi.”

“Jes, vi ege ĝojos. Ankaŭ mi ĝojos. Kiam mi montriĝos publike, la tuta ĉeestantaro salutos min kun granda estimo. Homoj ja ĝenerale alte konsideras riĉulojn. Mi ĝojos pri tiu ĝenerala konsiderado, kiun dank' al vi mi ricevos, same kiel mi ĝojas nun pri la propra mem-estimo, pri mia bona sano kaj pri mia propra rid-plena maniero konsideri la vivon. Mi nur povos senti min vere danka al vi, ĉu ne?”

Tan Fu ridetis, kvankam li sentis sin iom malĝoja kaj ne sciis, kiel reagi al la paroloj de Ĝjaŭ.

“Jes, certe,” li respondis. “Danka al mi.”

“Tio ĝojigos vin, kiu tiom ŝatas dankojn. Donu do al mi vian tutan riĉon, mi plezure akceptos. Vi havos plu nenion. Kaj mi, tiel supera al vi en la rigardo de la socio, ne bezonos bel-vorti pri vi. Kial mi tion farus? Vi ja estos nur senhava malriĉulo. Mi plezure poemos pri la propra feliĉo. Sed kiu venos por prikanti la grandecon de la alia, kun forta espero tiel ricevi iom da mono? Kiu venos eldiri sian grandan estimon kaj altan konsideradon? Venos vi, ĉu ne? Ĉu ne mirige, ke kun aŭ sen mono, mi ĉiam kontentas pli?”

————————

novaj vortoj:

egala, estimi, famo, ĝoji, ja, komerco, konsideri, koro, kvankam, paco, plezuro, preta, propra, publiko, regiono, socio, universala, ve, verki

novaj kunmetoj:

re-koni, sci-povi