Vere aŭ fantazie/33. Ĉu prunto aŭ donaco

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
32. La ŝlosita ŝranko Indekso : Vere aŭ fantazie
de Claude Piron
33. Ĉu prunto aŭ donaco
34. Malbenita listo

33. Ĉu prunto aŭ donaco[redakti]

La gongo sonis. Juĝisto Liang surmetis la oficialan robon kaj direktis siajn paŝojn al la juĝejo: nova kazo prezentiĝis.

“Pri kio temas?” li demandis la plendanton post la unuaj formalaĵoj.

“Altestiminda sinjoro juĝisto,” tiu ekparolis, “ĉi-homo — tio estis la formala maniero diri ‘mi’ al ĉina oficialulo en la tempo, kiam disvolviĝis la afero ĉi tie raportata, tio estas dum Gao Tzong, el la Tang-imperifamilio, estis imperiestro — ĉi-homo, kiu nomiĝas Jen Guosjang, siatempe pruntedonis belegan altvaloran pentraĵon al s-ro Gao Ŝoŭfang, laŭ peto de ĉi-lasta, kiu deziris pendi ĝin sur muro de salono, en kiun li invitis multajn gastojn por grandega festa akcepto. Nun, tiu malkonsentas redoni la pentraĵon al mi.”

Juĝisto Liang turnis sin al Gao.

“Kion vi diras?”

“Altestiminda sinjoro juĝisto! Kontraŭe al s-ro Jen Guosjang, kiu ĵus parolis, ĉi-homo estas rektakora. Io donita restas donita. Mi ne rehavigos la pentraĵon al s-ro Jen, ĉar ĝi estas donaco. Li donacis ĝin al mi.”

Juĝisto Liang invitis Jen esprimi sin pri tio.

“Ne estas vere, altestiminda sinjoro juĝisto. Gao petis ĝin por la tempo, dum kiu li gastigos la gravajn personojn, kiujn li invitis. Mankis ja al li io, kio taŭge plibeligus lian salonon. Neniam mi diris, ke mi donacas tian altvaloraĵon al li. Io prunteprenita estas akceptita nur prunte.”

“Ĉu iu ĉeestis, kiam vi pritraktis la aferon inter vi?” la juĝisto demandis.

Du voĉoj neis samtempe.

“Kial s-ro Jen donus al vi tian multvaloran rulaĵon?” sonis la juĝista voĉo, direktita al Gao. (Kiel vi scias, tradicia ĉina pentraĵo estas farata sur rulebla, aŭ, pli ĝuste, volvebla papero, kiun oni malvolvas por fiksi ĝin al muro; tial la juĝisto nomis la pentraĵon “rulaĵo”).

“Ĉar mi faris al li grandan servon kaj li volis danki min,” Gao respondis.

Juĝisto Liang turnis la kapon al Jen.

“Ĉu vere?”

“Estas vere, ke li faris al ĉi-homo grandan servon. Ne estas vere, ke ĉi-homo donacis al li la pentraĵon.”

“Kiel vi dankis lin?”

“Poeme. Li diris al mi, ke li malakceptas, ke mi faru donacon al li. Li diris, ke servon oni ne pagu, aŭ ne plu estas servo. Mi do nenion donis, por ne ofendi lin.”

La juĝisto ĉi-foje parolis al ambaŭ:

“Eble estis miskompreno. Eble vi, s-ro Gao, komprenis, ke vi ricevas donacon, dum fakte s-ro Jen akceptis nur portempe seniĝi je la rulaĵo. Ĉu vi, s-ro Jen, akceptus lasi al s-ro Gao la pentraĵon?”

“Plej estiminda sinjoro juĝisto, mi scias, ke vi estas justa kaj mezuras ĉiun egale per egala mezuro, sed kiel mi povus? Ĝi apartenas de longe al mia familio. Ĝi estas originala pentraĵo kun multmona valoro. Mi neniam intencis donaci ĝin kaj ne donacis ĝin. Se mi farus donacon al s-ro Gao danke pri la servo, per kiu li ĝojigis min, mi donacus ion alian. Mi trovus ion belan, kies valoro rilatus al la servo, sed ne donus ĉi tiun pentraĵon, kiu estas ege ŝatata familia memoraĵo, kun historia graveco, sen simila signifo por s-ro Gao.”

“Kaj ĉu vi, s-ro Gao, pretus redoni al s-ro Jen tiun pentraĵon? Se ĝi estas donaco, ĝi apartenas al vi, kaj vi povas fari el ĝi, kion vi volas. Ĉu ne pravigus tiun donon la fakto revenigi pacon inter du alte estimataj samurbanoj, kiaj vi ambaŭ estas?”

“Plej estiminda sinjoro juĝisto, tio estus lasi malbonfaron senpuna, kaj tio estus danĝera ekzemplo. Kio estis donita, tio estis donita. Oni ne reprenu ĝin. La pentraĵo estas mia kaj mi ne donacos ĝin al s-ro Jen.”

La juĝisto restis momente silenta.

“Bone,” li poste ekdiris. “Restu ĉi tie kaj silentu, dum mi iras enprofundiĝi en Dao. Mi revenos post nelonge.” (Dao estas la principo, kiu regas la mondon laŭ la malnova ĉina pensado).

Juĝisto Liang eniris sian ĉambron, bruligis iom da bonodoraĵo antaŭ bildo de dia estaĵo, klinis sin, malplenigis sian menson je ĉia penso aŭ movo, kaj tiel restis silenta dum kelkaj minutoj.

Relevinte la kapon, li prenis paperfolion kaj rapide skribis kelkajn vortojn sur ĝin, post kio li venigis sian ĉefan kunlaboranton, Kong. Kong siatempe estis ŝtelisto, sed juĝisto Liang foje revenigis lin al rekteco. Ege dankema al la juĝisto, kiu, kaptinte lin, lin ne punis, li metis je ties servo siajn multajn kapablojn, inter kiuj rimarkindis lia korpa forto kaj scipovo batali. La juĝisto ne bezonis klarigi la kazon, ĉar Kong ĉion jam aŭdis. Li diris nur:

“Prenu ĉi tiun rajtigilon, iru al la domo de Gao kaj forprenu la rulaĵon. Sur la papero mi notis, ke se la servisto, kiu donos la pentraĵon al vi, ion diros pri ĉi tio al iu ajn, fortranĉo de kapo lin atendos. Rediru tion al li. Li rekonos la markon de la juĝejo kaj faros ĉion, kion vi ordonos. Kiam lia mastro revenos, li diru, ke li ne scias, kio okazis, ke eble spirito venis kaj forprenis la pentraĵon.”

Liang revenis en la juĝejon. Por lasi al sia kunlaboranto la tempon iri preni la volvaĵon, li faris longan paroladon al la du kontraŭuloj. Finfine, li ellasis ilin, dirante, ke ili ne forlasu la urbon, sed atendu lian juĝon, kiu venos post kelkaj tagoj.

Al Gao li diris:

“Iru preni la pentraĵon kaj alportu ĝin ĉi tien. Ĝis la afero estos decidita, la pentraĵo restos en la juĝejo.”

Kiam ili estis for, li venigis sian amikon Tzu, kiu estis pentristo kaj fakulo pri arto.

“Ĉu vi konas la pentraĵon, kiu antaŭe pendis ĉe s-ro Jen?” li demandis.

“Li havas plurajn.”

“Temas pri malnova originalo, altvalora, kiun li ricevis de la avoj de siaj avoj.”

“Jes. Pri tiu mi scias. Mirinda artaĵo. Li foje lasis ĝin ĉe mi por iometa rebonigo de parteto, kie la papero komencis fuŝiĝi.”

“Estas do vere, ke ĝi valoras multon, ĉu ne?”

“Multegon.”

“Ĉu estas verŝajne, ke Jen donacus ĝin?”

“Se temus pri iu ajn alia, mi dirus: estus neeble. Sed Jen estas neordinara homo, kelkafoje strange donema. Mi ne povus respondi certe al via demando.”

“Ĉu eblus, ke mi ricevu sufiĉan, sed ne tro bonan, kopion de tiu originalo?”

“Jes, senprobleme. Tuj, se vi volas. Mi havas hejme tian kopion. Mi faris ĝin mem, kun la permeso de s-ro Jen, kiam li lasis la rulaĵon ĉe mi. Fakte, mi eĉ havas du kopiojn, ĉar unu el miaj lernantoj kopiis mian kopion por ekzerci sin.”

Tiumomente Kong revenis kun la pentraĵo. La tri rigardis ĝin. Ĝi estis spirhaltige bela.

La gongo eksonis.

“Certe, tio estas Gao,” juĝisto Liang pensis, kaj, kiel ofte, li estis prava.

“Estiminda sinjoro juĝisto,” diris la alkurinto, kaj tuj haltis. Per tuketo li viŝis al si la kapon kaj kolon, malsekajn pro la kuro. Li sentis malkomforton, ĉar li ne kutimis tiel rapidi piede, sed la novaĵo, kiun li volis komuniki al la juĝisto, estis tiel grava, ke li forgesis pri la neceso aspekti konvene.

“Estiminda sinjoro juĝisto,” li rekomencis. “Okazis io terura.” Kaj refoje mankis al li la spiro por paroli.

“Unue, bonvolu provi malstreĉi vin kaj trankviliĝi, mi petas,” sonis la juĝista voĉo, mem ege senstreĉa. “Ekzercu vin pri trankvilo. Videble, vi tion bezonas. Jam antaŭe en la juĝejo vi parolis tro rapide, kaj tio ne estas bona. Kaj nun vi kuris, kio ne estas tre konvena al viro kun via rango en la socio. Ekzercu vin al malrapido kaj pripensado. Mi konsilas al vi spiri profunde. Jen. Bone. Kaj nun bonvolu raporti trankvile kaj malrapide. Kio okazis?”

“Ĉi-homo petas vian pardonon, se li ne obeis la regulojn de konveneco. Sed tio, kio okazis, estas tiel neatendita! La pentraĵo malaperis, alte konsiderinda sinjoro juĝisto. Mia servisto diras, ke neniu envenis la domon. Sed kiel tio eblus? Plej verŝajne li ŝtelis ĝin. Sed antaŭ ol lin puni, mi rapidis ĉi tien por komuniki al vi la informon.”

“Ne punu vian serviston,” juĝisto Liang diris. “Ĉi tiu afero estas stranga, kaj ni ne scias, kiuj transmondaj aŭ supermondaj fortoj okupiĝas pri ĝi. Se malbona ago kreis aĉan etoson ĉirkaŭ tiu pentraĵo, ni devos tre atenti ne aldoni maljustaĵon al jama maljustaĵo. Vi bezonas malstreĉi vin. Iru vin bani, se vi bonvolos sekvi mian patran konsilon. Tio remetos ordon kaj pacon en via tro streĉita menso. Kaj post la bano ripozu. Sed ne foriru el la urbo. Mi venigos vin, kiam mi havos informojn. Cetere, se okazos io nova, ĉu al vi, ĉu al s-ro Jen, mi ne dubas, ke vi tuj venos sonigi la juĝejan gongon. Iru nun. La kunsido estas finita.”

* * *

La gongo sonis jen por tio, jen por tio alia: tia estis la vivo de juĝisto en la imperio. Sed tri tagoj pasis antaŭ ol ĝi sonis refoje pro la pentraĵa kazo.

Juĝisto Liang, certa, ke li nun vidos s-ron Gao, ridetis al si survoje al la impresa salonego, kie li oficis. Sed kiam li eniris ĝin, lia vizaĝo estis tute serioza. Tie efektive, kun estima sinteno, lin atendis Gao.

“Altestiminda sinjoro juĝisto,” tiu diris, “ĉi-homo ricevis bileton pri la pentraĵo kaj venis informi vin.”

“Diru!”

“Sur tiu paperfolio estas skribite, ke la volvaĵo estis ŝtelita kaj ke ĝin havas la reĝo de la ŝtelistoj. Li redonos ĝin kontraŭ mono. Se mi proponos sufiĉan sumon, li rehavigos la pentraĵon al mi. Se ne, li ĝin ŝiros, kaj ĝi estos perdita por ĉiam.”

En plej multaj ĉinaj urboj, tiutempe, ekzistis organizitaj ŝtelistoj, kies ĉefon oni nomis “reĝo de la ŝtelistoj”. Ĉi-lasta, laŭŝajne, subskribis la koncernan komunikaĵon.

“Transdonu al mi tiun bileton, ni devos esplori pri ĝi,” la juĝisto ordonis.

Gao pasigis la folion, kaj la juĝisto rapide legis ĝin. Li ŝate lasis siajn okulojn laŭkuri la liniojn skribitajn de Kong. Lia kunlaboranto perfekte imitis la skribmanieron de la loka reĝo de ŝtelistoj. Sed la juĝista vizaĝo restis senesprima.

“Kion vi intencas fari?”

“Mi ne scias. Ĉi-homo volis nur informi vin alte estimindan. Ĉi-homo baldaŭ decidos, ĉar la reĝo de la ŝtelistoj postulas baldaŭan reagon.”

La raportado de Gao okazis matene. Posttagmeze, la gongo refoje sonis. Venis ĉi-foje Jen. Li diris, ke li ricevis bileton de la reĝo ŝtelista, kun enhavo simila al tiu de Gao. Juĝisto Liang same demandis:

“Kion vi intencas fari?”

“Timigas ĉi-homon la afero, ĉar la reĝo de la ŝtelistoj havas sian ejon, laŭ ĉi tiu bileto, trans la dua mallarĝa ponto, sude de la urbo. Kaj tiu aĉfama urboparto, kie la stratetoj malbonodoras, estas plena je sovaĝuloj. Tien li petas min iri por porti la monon kaj repreni la rulaĵon. Nu, almenaŭ li rekonas min kiel tiun, al kiu la pentraĵo rajte apartenas, kvankam li forŝtelis ĝin el ĉe Gao. Jes, mi provos superi mian timon kaj iros tien. Mi proponos al li 120 arĝentajn monerojn.”

“Estas multe.”

“Multe estas, jes. Sed estas tiel grave, ke la volvaĵo restu en bona stato! Li diras, ke, se la mono ne sufiĉos, li ŝiros ĝin! Tion mi ne povus elporti.”

Nokte alproksimiĝi al la suda malbonfama urboparto ne estis tre plaĉe. Feliĉe la luno brilis, kaj ankaŭ multaj steloj, tiel ke ne estis tute mallume. Tamen, sub la mallarĝa ponto, la unua rivero nigris kiel karbo. Kaj io alia same nigris en la profundo de la koro de Jen: timo. Li premis al si la saketon, en kiu la arĝentaj moneroj troviĝis. Alia rivero renkontiĝos poste, kiun li devos transiri, kaj post tiu dua ponto la irado vere iĝos danĝera. Li ne hontis pri sia timo. Li ripetis al si, ke kuraĝon oni bezonas en la vivo, ke al kuraĝo oni sin ekzercu, kaj ke kuraĝo finfine estas ne foresto de timo, sed la kapablo iri plu antaŭen, kvankam oni timas.

Kiam io movis sin per rapida salteto malantaŭ li, glacia sentaĵo laŭfluis lian dorson. Li turnis sin. Estis nur kato, kies okuloj lumis per impresa verda lumo. Sed tiel turniĝante li rimarkis tri aŭ kvar malhelajn homformojn, kiuj vekis en li zorgon. Ili estis en la mallumo, ne tute proksime, sed ne sufiĉe malproksime, por ke li sentu sin sendanĝera. Li daŭrigis sian vojon, kaŝe rigardante de tempo al tempo. La homaj formoj plu sekvis lin, ĉiam restante en la plej malluma flanko de la stratetoj. Li elpoŝigis la tranĉilon, kiun li kunprenis, sciante, ke li iras al danĝera loko. Li estis preta kuraĝe defendi sin, sed kion li povus fari, se ili formus cirklon ĉirkaŭ li?

Kiam li alvenis apud la dua mallarĝa ponto, tiuj uloj proksimiĝis al li. Pri iliaj intencoj ne povis esti dubo, sed troviĝi ĉe l' bordo de l' rivero donis ideon al Jen. Li saltis en la akvon, pensante, ke bani sin en la malvarma fluo estos malkomforto, kiun priŝteli homon eble ne tre riĉan tute ne valoros.

Li pensis ĝuste, kaj neniu sekvis lin en la akvon. Li naĝis ĝis la alia flanko, kaj, kaŝe elirante el la rivero, en loko, kiun la luna lumo ne heligis, decidis atendi sur la bordo, ĝis la policaj rondirantoj alvenos. La ŝtelistoj ja povus ne deziri malsekiĝon, sed ne forlasi pro tio la ideon lin senigi je mono. Al ili sufiĉis atendi, ĝis li elakviĝos kaj revenos supren al la strato.

Li ege malvarmis, sed havis nenion por viŝi sin seka. Kiam la polica grupeto alvenis, li iris apud ĝin kaj petis ĝin kuniri ĝis la lasta strateto, en kiu troviĝis la korto, kie la reĝo de la ŝtelistoj laŭ la bileto lin atendis.

* * *

“Mi venigis vin,” juĝisto Liang seriozvoĉis, “por komuniki al vi la finan decidon de ĉi tiu juĝejo.

Vi, sinjoro Gao, montris per via agmaniero, ke vi ne alte estimas la pentraĵon, kiu troviĝas centre de ĉi tiu kazo. Anstataŭ travivi danĝerojn por iri ĝin repreni, vi sendis serviston, kaj por tiu rulaĵo vi proponis nur 40 arĝentajn monerojn, dum vi perfekte scias, ke ĝi valoras multe pli. Kiam la reĝo de la ŝtelistoj diris, ke tio ne sufiĉas, via servisto respondis, laŭ via ordono, ke vi ne donos pli. La danĝeron, ke la rulaĵo estus ŝirita, vi ne serioze konsideris.

Male, s-ro Jen iris mem. Li kuraĝe trapasis la timindajn pasejojn, li eĉ ĵetis sin en akvon, por ke la mono, kiun li portis, ne estu ŝtelita. Kaj kiam li troviĝis en la korto, kie la reĝo de la ŝtelistoj lin atendis, li donis al tiu altan prezon por la pentraĵo, nome 120 arĝentajn monerojn.

Neniu povos certiĝi, ĉu temis pri pruntedono aŭ donaco. Sed havo portas kun si respondecon. Kiam kultura valoraĵo, kiu venas de la avoj de niaj avoj, troviĝas en danĝero iĝi rompita, aŭ, ĉi-kaze, ŝirita, estas la devo de homo ĉion fari por ĝin savi, eĉ je kosto de konsiderinda perdo. El la sinteno de unu kaj de la alia montriĝas, ke nur unu meritas havi la originalan pentraĵon, kaj tiu pagis la plenan prezon por ĝi.”

“Sed, alte estiminda sinjoro juĝisto,” ekparolis Gao, “la reĝo de la ŝtelistoj fine akceptis mian proponon kaj donis la pentraĵon al mia servisto! Ĉu vi do volas, ke ĉi-homo redonu ĝin al s-ro Jen? Mi ne komprenas, kion vi ĵus diris pri li.”

Juĝisto Liang ridetis.

“Ĉar ne estas ebleco scii, kiu pravas, rilate al dono aŭ prunto, vi ricevis kopion, kiu valoras la monon, kiun vi pretis pagi. La originalon s-ro Jen ricevis. Sed ĉar li montris sin inda je tiu havaĵo, ĉi tiu juĝejo redonas la 120 arĝentajn monerojn al li. Venu, sinjoro Jen, ĉi tiu mono estas via. Jen. Mi gratulas vin pri la kuraĝo, kiun vi elmontris hieraŭ. Kaj nun, la traktado de ĉi tiu kazo estas finita.”

La multaj scivolemuloj kiuj ĉeestis, ekstaris kaj komencis eliri el la juĝejo. Kune kun la publiko eliris ankaŭ Kong. Li ridetis. Li tre ŝatis juĝiston Liang. Kaj certe li neniam forgesos, kiel bone li sentis sin, ludante la reĝon de la ŝtelistoj.

————————

novaj vortoj:

arĝento, bani, cirklo, donaci, ekzerci, etoso, folio, formala, gongo, imperio, karbo, kato, korto, mezuri, originala, pentri, ponto, prunti, ruli, sovaĝa, sudo, viŝi

novaj kunmetoj:

por-tempe, pri-trakti, prunte-doni, prunte-preni, sci-povi, sia-tempe, sur-meti