Vere aŭ fantazie/34. Malbenita listo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
33. Ĉu prunto aŭ donaco Indekso : Vere aŭ fantazie
de Claude Piron
34. Malbenita listo
35. Po kiom?

34. Malbenita listo[redakti]

— Sinjoro eldonisto, mi sukcesis verki 33 el la promesitaj rakontoj. Eble ili estas bonaj, eble ili estas tuj ĵetindaj en fajron, mi ne scias. Eĉ se verkisto relegas dekfoje sian verkon, paĝon post paĝo, li mem ne povas juĝi ĝin. Sed pluen iri mi ne povas. Vi devos, ĉu akcepti neplenumitan taskon, ĉu aldoni unu aŭ du jarojn al la dato notita sur via kalendaro por la ricevo de miaj rakontoj.

— Kial vi ne povas daŭrigi? Ĉu vi ne promesis? Ĉu vi ne prenis sur vin sindevigon rilate al mi?

— Promesis, promesis, sindevigo… Belaj grandaj vortoj ili estas tute certe, sed homo estas nur homo, kaj kiam ne eblas, ne eblas. Ĉe neebleco, promesoj kaj sindevigoj forfalas, ĉu ne?

— Kial tasko, kiun vi komence plenumis tute bone, ŝajnas, subite fariĝis malfacile efektivigebla? Vi estas mallaborema, jen ĉio.

— Ne, ne. Mi ŝatas verki. Vi scias, ke mi neniam provas eviti malfacilaĵojn. Mi tre dezirus efektivigi vian planon, sed mi ne povas. Rigardu al la listo.

— Kiu listo?

— La malbenita listo de la vortoj, kiuj restas. La listo de la vortoj, kiujn mi devas enmeti en miajn romanojn.

— Romanojn? Ĉu vi verkas romanojn nun? Ni interkonsentis, ke vi verkos difinitan nombron da rakontoj, ĉiufoje kun inter 20 kaj 25 novaj vortoj, por ke la lernanto transiru de scio de 400 signifhavaj vortopartoj al mil aŭ iom pli. Ni volas, ke la lernanto transiru senpene de baza nivelo al meza. Sed ni parolis pri rakontoj, eĉ rakontetoj, neniam pri romano.

— Pardonu min, estis eraro. Intenca eraro. “Romano” estas unu el la vortoj sur la listo.

— Sed vi jam uzis ĝin. Mi memoras, ke ĝi troviĝas en la rakonto pri la du fratoj, kiuj retroviĝas ie sur la Britaj Insuloj.

— Kian memoron vi havas! Jes, jes, mi uzis ĝin, sed ne sufiĉe. Mi devas reenmeti la vortojn post kelka tempo, por ke la leganto fiksu ilin en sia memoro sen devi speciale peni. Mi diras “sen peni” pro la sama kaŭzo, ĉar la vorton “peni” mi ne sufiĉe uzis.

— Sed tion vi faras dekomence. Kial aperas nova problemo?

— La problemo estas, ke restas pluraj vortoj, kiujn mi ne sukcesas enrakontigi, ĉar ili havas neniun rilaton inter si, kaj mi ne kapablas trovi temon komunan por ili.

— Ne perdu la kapon pro tia eta problemo. Diru al mi, kiuj estas tiuj vortoj, kaj ni ekzamenos la aferon tute trankvile. Mi devus povi helpi vin, kvankam kun mia nuna dent-doloro…

— Dent-doloro! Ĉu vere viaj dentoj doloras? Kompatinda eldonisto! Vi suferas ĉe la dentoj, kaj jen mi venas ĝeni vin pri miaj verkproblemetoj!

— Estas mia kulpo. Mi neniam brosas la dentojn sufiĉe. Jam kiam mi estis etulo, mia patrino konstante diradis al mi: “Uzu la dentbroson. Uzu ĝin dum almenaŭ tri minutoj ĉiutage. Se ne, kiam vi estos granda, viaj dentoj doloros, ili rompiĝos, ili moliĝos, kaj vi perdos ilin. Memoru mian konsilon: sendenta viro ne estas bela.”

— Tri minutojn! Diable, tio estas multa, ŝajnas al mi, kvankam verdire, mi neniam atentas pri la daŭro, kiam mi brosas al mi la dentojn.

— Certe tio estas multa. Mia patrino eĉ foje provis kontroli. Ŝi kalkulis la tempon, dum mi brosis al mi la dentojn, kaj se mi brosis triminute, ŝi tion signis sur la kalendaro. Ŝi krajone metis etan linion, iom kiel minussigno, tiel ke mi povu konstati, ĉu en la plimulto el la tagoj mi brosis miajn dentojn sufiĉe longe.

— Terure. Ĉu ŝi longtempe tion faris?

— Ne. Ŝi baldaŭ perdis la kuraĝon. Tio postulis tro da mensa energio. Post kelkaj fojoj ŝi trovis stulta la devon kontroli mian dentviŝadon. Sed ĉiaokaze, la dentisto diris al mi, ke miaj dentoj estas tre malbonaj, ĉar mi manĝas tro da sukero. Mi amas dolĉaĵojn. Mi amas dolĉecon. En unu tason da kafo mi metas tri pecojn da sukero, aŭ tri kuleretojn, laŭ la loko. Ankaŭ en teon mi enmetas saman kvanton.

— Mi ne elportus tiom sukeritan kafon.

— Mi scias, ke tio ne estas bona por la sano. Miaj dentoj ne tre bone fartas pro tiu kutimo. Sed tia mi estas: mi ŝategas sukeron, kaj ne tre ŝatas spicojn. Eble ĉar mia patrino ĉiam ege spicis la manĝaĵojn. Ŝi eĉ spicis sian teon. Mi supozas, ke ŝi metis multe da spico ĉien, por ke oni ne tro sentu la veran guston de tio, kion ŝi preparis.

— Nu, mi ne volas resti ĉi tie kaj ĝeni vin per miaj konsideroj pri verkado, dum via tuta kapo doloras pro fuŝa, malbonfarta dento. Mi…

— Ne, ne. Restu. Mi prenis kuracilon, kaj ŝajnas, ke ĝi komencas efiki. Eventuale, se la doloro revenos tre forte, mi petos vin lasi min sola kun ĝi. Sed mi ne tre kredas je tiu eventualeco. Nun, de momento al momento, mi sentas, ke la doloro pli kaj pli malaperas. Kompreneble, tio estas nur sento. La fuŝa dento plu fartas malbone kaj… Sed mi reparolu pri via problemo. Memorigu al mi: kion vi diris pri la premioj?

— Pri la premioj? Mi neniam parolis al vi pri premioj! Kiuj premioj?

— Ĉu ni ne decidis, ke la abonanto, kiu plej bele, ĝuste kaj plene sukcesis resumi la plej longan el viaj rakontoj sur duona folio, t.e. en ne pli ol dudek linioj, ricevos premion?

— Abonanto, vi diris, ĉu? Sed miajn rakontojn vi ne presos en revuo. Ne temas pri abonoj, sed pri legantoj de libro, lernantoj, eventuale eĉ ŝatantoj de literaturo.

— Ha jes, mi eraras! Mi miksas kun io alia. Tio estis ideo de mia edzino. Mi eventuale uzos ĝin foje pri aliaj tekstoj. Aŭ eĉ eventuale pri viaj, se vi konsentos, ke ili aperu en tiu revuo.

— Kiu revuo?

— LA PILKO.

— Stranga nomo por revuo. Pri kio ĝi temas?

— Pri sportoj. Pri piedpilko, korbopilko, manpilko…

— Atentu! Oni diras, ne “piedpilko”, sed “futbalo”.

— Ne, ne, ne. “Futbalo” estas fuŝa misangla vorto, kiu ne impresas min. Por mi tio estas piedpilko kaj ĝi restos piedpilko.

— Laŭ via plaĉo. Mi ŝatas vian principon pri formado de vortoj, sed ne ni kreas la lingvon. Ni devas obei ĝiajn regulojn, kaj la ekzistantan vortliston, aŭ pli ĝuste, la oficialan vortaron.

— Mi ne konsentas. Vi estas verkisto, ĉu ne? La verkistoj estas tiuj, kiuj vere kreas lingvon. La verkistoj kaj la popolo. Se la ideoj de la verkistoj estas bonaj, la popolo ilin akceptas kaj ili eniras en la lingvon. Se ne, ĝi ilin malakceptas kaj la lingvo ne enhavos ilin. Kaj same, se la ideoj de la popolo estas bonaj, oni povas certi, ke verkistoj ilin alprenos. Vi neniam riskas ion proponante novan formon, ĉefe se vi havas taŭgan lingvosenton.

— Eble. Tamen mi ne komprenas, kial vi volas, ke miaj rakontoj aperu en sporta revuo. Ili tute ne rilatas al pilkoj. Mi eĉ ne sukcesis enmeti la vorton “pilko” en iun ajn, kvankam ĝi kuŝas sur tiu malbenita listo. En kiu rubriko miaj rakontoj presiĝus? Nek en la piedpilka (aŭ futbala), nek en la korbopilka, nek en la piedkurada, nek en la saltada…

— Oni povus krei lingvan rubrikon. Kial sportemuloj ne interesiĝus pri lingvo? Ili interesiĝas pri ĉio, kio rilatas al movado de la korpo. Se ili movos la langon por paroli novan lingvon, ĉu tio ne estus iaspeca sporto? Oni povus premii tiujn, kiuj movas la langon plej rapide, plej forte, plej bele, plej sporte…

— Tiuj, kiuj parolos plej spice! Ha-ha!

— Ha-ha! Mi ne scias, kial mi ridas, ĉar tio ne estas tre amuza. Nu, por forgesi mian denton, plej verŝajne. Kiam mi fondis tiun revuon, mia ideo estis… Ho, diable!

— Kio okazas? Kial vi movas la piedon? Ĉu ankaŭ la piedo doloras al vi?

— Tute ne. Sed mi ĵus rimarkis, ke estas truo en mia ŝtrumpeto. Antaŭe, viraj ŝtrumpetoj estis bonegaj, nerompeblaj, netrueblaj. Kiam vi palpis ilin, vi tuj sentis, ke ili estas faritaj per bonkvalita materialo. Sed nun eĉ simpla palpo kaŭzas truon. Ili fariĝis, kiel la virinaj ŝtrumpoj. Laŭdire, tuj post la dua mondmilito, virinaj ŝtrumpoj estis porĉiamaj. Ili ne truiĝis. Sed la ŝtrumpa industrio ektimis, ke, se la ŝtrumpoj daŭros kaj daŭros sentrue, okazos teruraj ekonomiaj malfacilaĵoj por ĝi. Tial la grandaj ŝtrump-fabrikistoj en Norda Ameriko kaj Okcidenta Eŭropo, kaj verŝajne ankaŭ en Japanio kaj similaj landoj, ŝanĝis la materialon. Ili nun uzas ion, kio rapide truiĝas. Tiel ili vendas multege pli da ŝtrumpoj kaj ŝtrumpetoj. Nu, pri kio ni parolis antaŭe? Ne por diskuti pri ŝtrumpoj vi venis al mi, ĉu?

— Ni parolis pri tiu malbeninda vortlisto. Mi sentas min, kvazaŭ senmovigita, kvazaŭ mian vojon subite barus muro, murego. Aŭ eĉ pli bone: kvazaŭ mi estus falinta en fosaĵon, el kiu mi ne kapablas eltiri min.

— Kia stranga komparo! Mi ĉiam miras pri la bildoj, kiuj venas al homoj en la kapon, kiam ili volas belfrazi bilde anstataŭ ol uzi la kutimajn vortojn. En kian fosaĵon vi falis? Kiuj fosis ĝin?

— Ĉirkaŭ tiu malnova urbo staras muroj, sed antaŭ la muroj, laŭlonge de la tuta muraro, oni fosis longan fosaĵon, por ke la malamikoj falu en ĝin, kiam ili volas ataki la urbon kaj meti sur ĝiajn murojn la flagon de sia lando, kiel signon de sia venko. Nu, mi volas ataki tiun liston, venki ĝin. Sed mi-ne-scias-kiu fosis grandan fosaĵon por bari mian vojon. Mi falis en ĝin kaj ne kapablas eliĝi. Mi estas kaptita, kaj mia nekapablo uzi en kelkaj rakontoj vortojn, kiuj tute ne rilatas unu al la alia — uzi ilin nur pro tio, ke ili kuŝas sur via malbenita listo — tiu nekapablo suferigas min.

— Estas amuze vidi, kiel via menso funkcias. Viaj ideoj pri fosaĵo, urbo kun ĉirkaŭa muraro, malamikoj, kiuj volas planti siajn flagojn sur ĝi, dum ĉiuj hundoj de la urbo rapide movetadas sian voston tien kaj reen por signi, ke ili estas kontentaj, vere, mi neniam imagus tiajn aferojn en serioza interparolado, kiel la nia.

— Mi neniam parolis pri vostoj de hundoj. Tion vi prenis el via propra imago kaj tiu penso vere mirigas min. Kiam mi klopodas trovi komparon, por klarigi per konkretaj bildoj ion malkonkretan, mi trovas pli facile ekzemplojn en plantoj ol en bestoj. Hundoj kaj katoj ne tre interesas min, verŝajne, dum mi ŝatas arbojn, arbojn kun ĉiamaj verdaj folioj, arbojn kun folioj, kiuj flaviĝas ĉiujare kaj falas, jes mi ŝatas arbojn, arbarojn, sed ankaŭ fruktojn kaj legomojn. Ĉiujn plantojn mi ŝatas, dum bestoj ne tre interesas min.

— Domaĝe. Tamen estas tre interese. Ĉu vi scias, kial hundoj kaj katoj tiel ofte malamikas?

— Ne.

— Estas problemo de komunikado: ili miskomprenas unu la alian. Kiam hundo levas la voston por esprimi sian feliĉon, kato komprenas tion kiel danĝersignon.

— Interese. Mi eventuale enmetos tion en unu rakonton.

— Vi vidas, ke bestoj estas tre interesaj. Sed kial vi konstante uzas la vorton eventuale?

— Mi ne scias. Verŝajne, por ke la leganto lernu ĝin. Kaj por ke la anglalingvanoj komprenu, ke ĝi ne signifas la samon, kiel eventually en ilia lingvo, kio signifas “finfine”.

— Strange. Sed kial vi parolas pri leganto? Kial legantoj scius, kion ni diras?

— Ĉar mi intencas uzi ĉi tiun interparolon kiel tekston por mia rakontaro (kvankam ĝi tute ne estas rakonto). Tial mi ekfunkciigis mian kased-aparaton. Ĉu vi ne rimarkis?

— Ne. Ne tre ĝentile. Vi almenaŭ povus peti mian permeson. Vi lasis min paroli stulte pri miaj dentoj kaj ŝtrumpoj, se diri nenion pri la rilatoj inter kato kaj hundo. Ne diru, ke ĉio ĉi estas sur kasedo, kaj ke vi intencas transskribi niajn parolojn kaj ilin publikigi?!

— Tamen, jes, ja, tio estas mia intenco.

— Sed kial diable la legantoj interesiĝus pri nia interparolo?

— Pro la vortoj, kiujn ni uzis: broso, dento, eventuale, flago, fondi, fosi, kalendaro, listo, minus, nordo, palpi, planti, premii, romano, rubriko, spico, sukero, ŝtrumpo, vosto. Tiuj konsistigas preskaŭ 70 elcentoj el la vortoj, kiujn mi ankoraŭ devis uzi por fini la liston, aŭ por sufiĉe ripeti vortojn, nur unufoje viditajn.

— Vi do preskaŭ sukcesis, ĉu ne?

— Verki taŭgan rakonton, tute ne. Sed enmeti serion da stultaj vortoj en stultan tekston, por ke la leganto ricevu sian ĉiu-tagan aŭ ĉiusemajnan aŭ ĉiumonatan kvanton da novaj vortoj el la fama listo, tion mi nun sukcesis.

— Pri kio do vi plendas? Vi vidas, ke tio efektiviĝas facile. Iom da energio, homo, iom da energio, kaj via entrepreno atingos sian sukcesan finon. Kiel mi diris komence: vi nur estas mallaborema.

————————

novaj vortoj:

aboni, broso, dato, eventuala, flago, fondi, fosi, futbalo, Japanio, kalendaro, kalkuli, listo, literaturo, minus, palpi, pilko, planti, premio, resumi, risko, rubriko, sukero, suspekti, ŝtrumpo, vosto

novaj kunmetoj:

el-doni, far-iĝi, sin-dev-igo