Vere aŭ fantazie/37. Sesa rakonto pri Afanti

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
36. Perfekta bakado Indekso : Vere aŭ fantazie
de Claude Piron
37. Sesa rakonto pri Afanti
38. Ne staru tie!

37. Sesa rakonto pri Afanti[redakti]

Estis belega aŭtuna vespero. Baldaŭ la suno subiros. La lumo estis dolĉa, la etoso plej paca. Aŭdiĝis neniu bruo, krom kelkaj birdokantoj. Afanti sidis apud sia edzino, ekstere, en la ombro. Kortuŝa sento de plaĉa geedza ama kunuleco plenigis ambaŭ. Malriĉaj ili eble estis, sed feliĉaj. Feliĉaj pro tiu granda, simpla amo.

Iom post iom Afanti konsciis, ke delonge li ne manĝis. Lin kaptis malsato.

“Ĉu vi ne preparis kukojn?” li demandis, memorante pri bona odoro, kiun li sentis revenante hejmen.

“Ĉu vi ne povus kontentigi vin nur sidi ĉi tie, ĝui la naturon, kaj ame rigardi la vizaĝon de via belega edzino?” ŝi ridete respondis. Miksi amon kun ŝerco estis unu el ŝiaj favorataj amuziloj, kiun li ege ŝatis.

“Jes ja, mi povus kontentiĝi per tio,” venis la rebato, “sed, se mi manĝos bonajn kuketojn, dum mi rigardos vian luman vizaĝon, estos eĉ pli kontentige. Mi antaŭsentas, ke okazos miraĵo: via vizaĝo tiam fariĝos ankoraŭ pli bela.”

Ŝi rigardis lin kiel patrino infanon, kun io danka en la okuloj, kaj ekstaris por iri domen. Al ŝi plaĉis, kiom li ŝatas ŝian kuirarton. Afanti dume ridis silente.

“Edzinoj estas kvazaŭ patrinoj”, li pensis, “por ami, ili bezonas nutri”.

Kaj dum ŝi revenis alportante la kuketojn, ŝi ridetis al si.

“Edzoj estas kiel infanoj”, ŝi pensis, “por ami, ili bezonas manĝi”.

————————

novaj vortoj:

nutri

novaj kunmetoj:

sub-iri