Vere aŭ fantazie/38. Ne staru tie!

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
37. Sesa rakonto pri Afanti Indekso : Vere aŭ fantazie
de Claude Piron
38. Ne staru tie!
39. Ne facilas regi pupojn fadene

38. Ne staru tie![redakti]

Vi demandas, kiom mi aĝis, kiam mi unuafoje flugis al Usono? Apenaŭ 25 jarojn. Ne alta aĝo. Junulo sensperta mi estis. Min timigis la propra funkcio. UN ĵus dungis min kiel tradukiston, kaj UN tiutempe estis tre alte konsiderata organizo. Mi sentis min timige malgranda rilate al la altaj taskoj, kiujn mi devos plenumi. Nek aĝe, nek laborkapable mi sentis min taŭga. Mi min demandis, ĉu mi saĝe agis akceptante tiun funkcion, des pli, ĉar mi neniam profesie tradukis eĉ unu paĝon antaŭe.

Fakte, skribe traduki ne estas tre ĝojiga laboro. Kiam vi finis transigi tekston el la originala lingvo en la gepatran, jen oni redonas al vi alian originalan tekston, kiun vi traduku. Kaj tiel plu senfine.

Tre ofte la tekstoj estas neklare redaktitaj (ĉar ilin verkis fremdaj fakuloj en lingvo, kiujn ili ne bone regas), kaj oni komprenas malbone ilian sencon. Krome — ĉu vi scias, ke la vorto “originala” havas du tute malsamajn sencojn? — tiuj originalaj tekstoj plej ofte ne estis originalaj: ili estis en iu devenlingvo (tial oni nomis ilin originaloj), sed ili ĉiam temis pri la samaj aferoj sammaniere, sen ŝerco, sen vigleco, sen vivo: al ili plene mankis originaleco. Se aldoni, ke multaj estis fakaj kaj koncernis fakojn, pri kiuj mi tute ne estas fakulo, tiam vi komprenos, ke la laboro ne estis unu el la plej feliĉigaj.

Sed tamen ĉio ĉi estus akceptebla kun ĝojo kaj gajeco, se la laborkondiĉoj estus taŭgaj. Sed la laborĉambroj estis bruaj kaj neplaĉaj. Ni ofte devis labori nokte. Kaj la homa medio ne favoris la kreiĝon de plezuro. La etoso estis tre streĉa, ne tre homa — ni sentis nin objektoj, maŝinoj — plene manka je reciproka ĝentileco. Akraj malpacoj ofte estiĝis. La reciprokajn rilatojn markis malestimo. Tiel estis almenaŭ ĉe la francaj tradukistoj, ankaŭ ĉe la rusaj. Ĉe la anglaj kaj hispanaj la etoso estis multe pli bona.

Sed ne pri mia traduka laboro mi volas rakonti. Ankaŭ tio ne estus tre originala, kaj vi meritas legi ion pli interesan. Mi rakontu pri mia unua mateno en Novjorko. Mi sidis en hotelo, ĉe tablo apudfenestra, kaj, dum mi manĝis miajn ovojn kaj panon kaj grasaĵojn trinkante kafon, kiun mi trovis aĉa, mi rigardis eksteren.

Ne estis gajige. Antaŭ ol alveni ĉi tien, mi havis mensan bildon pri Usono, kaj nur nun mi konstatis, ke ĝi neniel rilatas al realo. (Longe poste, mi komprenis, ke tiuj ideoj pri Usono venis de la filmoj, kiujn mi vidis, kaj tiuj filmoj fakte plej ofte montris Kalifornion, kiu ege diferencas de la orienta marbordo, sur kiu mi nun troviĝis).

Por mi — pro la filmoj — Usono estis lando moderna, pura, vigla, kun modernaj altegaj konstruaĵoj kaj kun tre belaj domoj. Novjorko plenis je altaj domegoj, jes ja, sed ili estis nek modernaj, nek belaj. Ŝajnis, ke la urbo estis konstruita sen ia ajn konsidero pri beleco. La stratoj estis planitaj orde, laŭ ordo tiel senkompate kvadrata, ke ĝi povus frenezigi iun ajn kun iom poezia animo. Sed la domoj mem ŝajnis konstruitaj senorde. Dikaj kaj maldikaj konstruaĵoj, altaj kaj malaltaj, strangaformaj muroj el forpuŝe malhelruĝa brikaro. Kvazaŭ ne tre lerta infaneto estus lude metinta ŝtonon sur ŝtonon, brikon sur brikon, blokon sur blokon, sen iam ajn pensi pri la formo, kiu el tia farmaniero rezultos.

Krome, multaj domoj aperis nekredeble 19a-jarcentaj. Eĉ la literoj sur la magazenaj montrofenestroj aŭ sur la netravideblaj vitroj, kiujn havis multaj oficejaj pordoj, estis tute ne modernaj, kompare kun Okcidenta Eŭropo. Kaj la strata malpureco superis ĉian kapablon de mia tamen sufiĉe kapabla imago.

Blovis glacia norda vento, vere vintra, kvankam ne estis vintro, kaj ĝi puŝis malpuraĵojn kaj gazetfoliojn, kiuj jen flugis rapide de unu stratflanko al alia, jen turniĝis surloke, formante plej malbelan vidaĵon.

Aŭ ĉu nur mia mensostato faris, ke ĉion mi vidis malbela? Eble mi devas precizigi, ke en tiu lando, kiu en mia antaŭa imago estis la lando de suno kaj pureco, mia mateno komenciĝis per renkonto kun dikaj, forpuŝaj insektoj, kiuj pace promenis sur la planko de mia nekredeble malvasta kaj malmoderna hotelĉambro.

Fininte miajn ovojn (bonajn) kaj mian kafon (forkurigan), mi ekiris al la strato. Mi provis informiĝi pri la vojo, sed la homoj tro rapidis por aŭskulti min. Anstataŭ respondi al mi, ili puŝis min por preterpasi. Ŝajnis, ke ĉiu malfruas por sia laboro, kaj ne havas tempon okupiĝi pri tiu perdita fremdulo, kiu devus kapabli trovi sian vojon mem. (Kiam 25 jarojn poste mi vizitos Kalifornion, mi faros precize malan sperton: tie la homoj ĉiam ege plej afablis kaj amike helpis min).

La homoj puŝis min, interpuŝiĝis, ne pardonpetis, aspektis atakeme. En kian medion mi enmiksis min, mi pensis. Mi paŝis sencele, sensence, perdita en la fluo de rapidega homamaso, kiu kvazaŭkuris preter… malrapidegaj veturiloj.

Estis nekredeble multe da aŭtoj kaj aŭtobusoj, tiel multaj ili estis en stratoj kaj strategoj, kiuj interkruciĝis, ke ili baris la vojon al si reciproke, kaj ne, aŭ apenaŭ, povis progresi pluen. Mi mire konstatis, ke en Novjorko oni iras pli rapide piede ol aŭte.

Marŝante kiel mi diris, provante sensukcese orientiĝi en tiu freneza urbego plena je malĝentilaj puŝemuloj, mi de tempo al tempo pasis preter strangaj specoj de restoracioj, kie sidis unu apud la alia, vice, sed ne komunikante unu kun la alia, homoj, kiuj pli malpli bovece movis la buŝon manĝante tranĉojn de pano, certe iom buterita, meze de kiuj troviĝis ĉu viando, ĉu legomoj, ĉu mi-ne-scias-kio. Min impresis, ke ĉiu rigardis rekte antaŭ sin per okuloj, kiuj ŝajnis vidi nenion, krom, eble, malĝojaj bovaj pensoj. Neniu komuneco, neniu amikeco, neniu homrilato tie ŝajnis ekzisti. Ĉiu sidis sur sia seĝo, tute proksime al alia, kaj ĉiu rigardis al iu nulo, nevidebla, nekomprenebla por mi eta eŭropano, kaj ĉiu ŝajnis malesperige sola. (Tio okazis en 1956. Nun simila etoso — apartula, senrilatula — kreiĝis en multaj eŭropaj lokoj. Kiel ofte Ameriko nur antaŭis).

Finfine mi tamen trovis afablan usonanon ĵus alvenintan el ie sude. Li iom konis Novjorkon kaj klarigis al mi, kiun aŭtobuson mi uzu, kaj kie troviĝas la koncerna aŭtobushaltejo. Mi sentis grandan senpeziĝon. Finfine montriĝis, ke mi ne devos pasigi la tutan vivon en ĉi tiu frenezulejo, serĉante elirejon, kiu porĉiame malaperis.

Ve! La senpeziĝo ne daŭris longe. La aŭtobushaltejo estis tute proksima, jes ja, kaj mi facile trovis ĝin. Mi pretiĝis stari tie atende, kiam miaj okuloj trafis la nekredeblan surskribon. Per belaj klaraj literoj ja okulumis al mi la terura diraĵo: “No standing”.

Mia sango glaciiĝis en mia tuta korpo. Mi ĵus estis dungita de UN kiel profesia tradukisto. Mi, supozeble, sciis la anglan, verŝajne eĉ la usonan. Kaj laŭ mia lingvoscio, “No standing” ne estis dubsenca esprimo. La senco estis plej klara. No standing signifas nur: “Ne staru”, aŭ, se vi preferas, “Estas malpermesite stari” aŭ “Neniu staro allasita” (vi vidas, kiel bele ni tradukistoj kapablas ŝanĝi la vortigojn por esprimi saman ideon).

Diable! mi pensis. Se mi ne rajtas stari por atendi aŭtobuson, kion mi faru? Sidi surtrotuare ne estis tre plaĉe, tiel malpura ĉio estis. Ne pli invita montriĝis la same malpuraj ŝtupoj de la apuda domo (multaj novjorkaj domoj havas kelkajn ŝtupojn ekstere, kondukantajn al la pordo). Kuŝi estus ankoraŭ pli strange kaj pli malagrablus. Kion fari? Mi ne komprenis. Neniu sidis aŭ kuŝis aŭ pendis tie apude, atendante aŭtobuson. Mi do povis imiti neniun. Ĉu aŭtobusojn en Novjorko oni ne atendas? Mi sentis, ke mi pli kaj pli freneziĝas.

Mi decidis ronde paŝi en la ĉirkaŭaĵo, trovante tre maltaŭgaj la kondiĉojn por kontroli, ĉu la aŭtobuso alvenas. Mi ja ofte turnis la dorson al la senco, laŭ kiu ĝi devis alveni. (Mi parolis antaŭe pri la du sencoj de la vorto “originala”; ĉu vi rimarkis, ke ankaŭ “senco” havas du sencojn? La senco, kiu estas la direkto, laŭ kiu oni ien iras aŭ venas, kaj la senco, kiu signifas signifon).

Nur pli malfrue en la tago, kiam mi finfine atingis la ĉefsidejon de UN kaj komencis konatiĝi kun homoj helpemaj al fremduloj, nur tiam oni diris al mi, ke en la usona lingvouzo “No standing” signifas, ke aŭtoj ne rajtas halti tiuloke, alivorte, ke aliaj veturiloj devas lasi la lokon libera por la aŭtobusoj.

Sed la novjorkan menson mi neniam komprenos. Se tiu diro direktiĝas al aŭtoj, kaj nur al ili, kial tion ne diri klare, kial, anstataŭ simple skribi “Aŭtoj ne haltu”, oni diras “Ne staru” ĝuste ĉe loko, kie normalulo emos atende stari? Ĝuste ĉe aŭtobus-haltejo!

Mi vizitis multajn landojn en mia vivo, plurajn kun lingvoj, kiujn mi tute ne komprenis aŭ eĉ ne povis legi. Sed neniam mi sentis min tiel perdita kiel en tiu malbenita anglalingva urbego, kien mi iris por labori… tradukiste!

————————

novaj vortoj:

bloko, briko, Kalifornio, Novjorko, reciproke, trotuaro

novaj kunmetoj:

al-lasi, la angla, de tempo al tempo, for-puŝa, frenez-ul-ejo, inter-kruc-iĝi, okul-umi, orient-iĝi, sen-pez-iĝo, sid-ejo