Vere aŭ fantazie/39. Ne facilas regi pupojn fadene

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
38. Ne staru tie! Indekso : Vere aŭ fantazie
de Claude Piron
39. Ne facilas regi pupojn fadene
40. Kara Suga!

39. Ne facilas regi pupojn fadene[redakti]

La ĉi-suba teksto nur celas pli bone konigi al vi vortojn, kiujn vi ne sufiĉe ofte renkontis. Ne esperu trovi en ĝi interes-kaptajn okazaĵojn aŭ belecon literaturan. Se vi jam konas la du sencojn de “plumo” kaj de “folio”, kaj komprenas la “novajn vortojn” listigitajn tuj post la teksto, vi povas preterlasi ĝin.

— Kio estas respondkupono?

— Estas kupono, kiun vi povas aĉeti en poŝt-oficejo, kaj kiun vi enmetas en leteron irontan eksterlanden. Tie, via korespondanto povas transdoni ĝin al sia poŝtisto kaj ricevi interŝanĝe de tiu respondkupono poŝtmarkon, kiu validas por normala letero sendota eksterlanden. Kial vi demandas?

— Pro simpla scivolemo. En nia klubo, la prezidanto diris, ke li disponas multajn respondkuponojn, kiujn li ricevis per interŝanĝo de kasedoj, kaj ankaŭ de literaturaj verkoj, kaj ke li pretas ilin dividi inter la membroj, kiuj dezirus ilin ricevi. Sed ĉar mi neniam aŭdis pri respondkuponoj antaŭe, eble mi miskopiprenis. Eble ili ne rilatas al tiu interŝanĝo de kasedoj kaj literaturaĵoj. Li diris, ke li konservis ilin dum longa periodo, kaj komence volis vendi ilin al ni je favora prezo, sed forlasis tiun ideon kaj decidis ilin simple dividi inter ni.

— Ĉu vi scias, pri kiaj kasedoj temas?

— Estis kasedoj kun muziko, sed ankaŭ kasedoj kun teatraĵoj. Li diris, ke bona rimedo lerni lingvon estas aŭskulti kaj reaŭskulti kasedon en tiu lingvo. Li havas ankaŭ tutan serion da kasedoj kun prelegoj, sed mi suspektas, ke tiuj ne estas tre rekomendindaj al neseriozaj personoj, kiel mi. Prelegojn oni rekomendu nur al seriozuloj, ĉu ne?

— Egale ĉu temas pri seriozaj aŭ neseriozaj lernantoj, estas fakto, ke oni ofte rekomendas la uzon de kasedo kiel rimedon lerni lingvon. Mi neniam provis mem, sed mi aŭdis, ke oni progresas rapide tiurimede, precipe se oni havas “bonan orelon”, t.e., se oni havas memoron, kiu funkcias pli bone aŭde ol vide.

— Mia memoro estas nek vida nek aŭda.

— Ĉu vere? Kion oni devas rekomendi al vi? Ĉu odorojn? Lerni lingvon per odora ekzercado devas esti malfacile!

— Por lerni lingvon, mi havas bonegan sistemon, kiu ideale efikas al mi. Mia memoro estas mana, mova, fingrouza. Ankaŭ buŝouza. Por memori lingvon, mi devas agi, funkciigi mian langon, miajn lipojn, miajn dentojn, miajn fingrojn, mian tutan korpon eble. Tial ideale por mi estas uzi pupteatron. Mi havas puprolulojn, kiujn mi regas per fadenoj, kaj mi ludigas al ili ĉiajn rolojn. Tiel mi memoras la frazojn kaj vortojn de la lingvo lernata.

— Sed ĉu vi povas tion fari pri ĉiaspecaj temoj?

— Ne. Domaĝe. Eble profesiulo sukcesus, sed mi ankoraŭ ne estas sufiĉe lerta. Multe mankas ĝis tio. Fari, ke pupa rolulo trinku el botelo jam ne estas facile, se oni devas regi ĉiujn movojn per fadenoj, sed botelo estas nenio kompare kun forko kaj tranĉilo, ĉe rolanto, kiu devas manĝi de sur telero. Kaj tamen, se mi volas lerni la tutan lingvon, mi devas ankaŭ paroli pri kuleroj, forkoj, tranĉiloj, teleroj, ktp, ĉu ne?

— Mi imagas, kiel malfacile tio estas. Oni devas esti tre lertfingra, kaj havi multege da praktiko.

— Jes. Mi trovis lingvoinstruan libron, kiu konsistas el serio da interparoloj, kiujn mi provis ludi pupteatre, konsidere al mia memoro, kiu funkcias plej bone per mana aktiveco, sed tio montriĝis nefarebla. Foje temis pri iu, kiu kombas sin, jen tiel, jen alimaniere. Amuza rakonto. La haroj neniam restas aranĝitaj, kiel li volas. La kombilo ne havas rektajn dentojn kaj kelkaj dentoj mankas, kio kaŭzas ĉiajn fuŝojn en la kombado, en la har-aranĝa-do. Eble ne estas tre inteligenta teatraĵeto, sed interesa el vidpunkto lingva. Bedaŭrinde, mi ne kapablis ludi ĝin pupteatre. Fari, ke miaj pup-roluloj bone kombu sin, tion mi ne sukcesis.

— Ŝajnas, ke alprenante tiun lingvinstruan libron, vi elektis ion netaŭgan por via metodo!

— Jes. En alia interparolo de tiu sama serio, la roluloj devis fumi cigaredojn. Iu virino eĉ devis uzi tiucele cigaredingon. Feliĉe, ke ne estis kudristino, kiu metas fingringon sur sian dikfingron. Aŭ ĉu sur la montrofingron oni metas fingringon, kiam oni volas kudri? Mia patrino estis kudristino, sed pri kudraj aferoj mi scias nenion.

— Ĉu en tiu serio ne estas teatraĵeto, en kiu la rolulo skribas per unu el tiuj malnovaj plumingoj? Ĉu vi memoras, kiel ili estis, antaŭ jardekoj? Kun feraj plumoj. Teni per fadenoj pup-rolulon, kiu almetas plumon al plumingo, tio certe necesigus perfektan regadon de la sistemo.

— Kaj perfektan regadon de si mem. Ne nur de la fadensistemo, sed ankaŭ de la propra nerva sistemo. Tian perfektan regadon mi ne havas. Inter tiuj rakontoj, kiujn — teorie, sed praktike tute ne — eblus ludi teatre, estis unu pri infanoj ludantaj en iu korto, kaj pri birdo, kiu faligas sur la dek infanojn po unu plumon. Veran birdplumon. Ne feran aŭ alimetalan plumon por skribi. Plumo el birda flugilo. Ĉu vi imagas? Kiel la verkinto povis pensi, ke tiaj aferoj estas teatre ludeblaj? Mi ne parolas nun pri pupteatro, sed pri simpla, normala teatro. Kiel oni povas enkonduki birdon en teatraĵon, birdon kun difinita rolo?

— Eble birdo el plasta materialo kaj sistemo kun multaj nevideblaj fadenoj…

— Sed tiu birdo devis flugi al arbobranĉo kaj tie sidi, kaj folioj devis fali de la arbo. Verdaj folioj, ne flavaj. Freneze! Kompreneble temas pri arbfolioj, ne pri paperfolioj. Ĉu vi rimarkis, ke la vortoj “plumo” kaj “folio” ambaŭ havas du sencojn? Unu sencon pri naturo, alian sencon pri skribado.

— Pri plumoj, la kaŭzo estas konata. Estis tempo, kiam en sufiĉe granda parto de la mondo, oni skribis per birdplumoj. Sed ni revenu al via serio de teatraĵoj. Vi diris, ke temas pri lingvo-lernado. Ofte la lernantoj memoras pli bone, se ili gaje amuziĝas, kaj se la rakontoj estas tute neverŝajnaj.

— Jes, sed tiam, oni ne diru, ke tiuj interparoloj estas ludeblaj teatre. En tiu kun la birdo sur la branĉo devis esti ankaŭ fulmo. Mi ne memoras ĉion, sed estis insektoj, kiuj ektimis pro la fulmo, arbo, kiu perdis la foliojn, kaj birdo siajn plumojn. La roluloj ege aktivis, mi certigas al vi. Neniu ripozis longe. Konstante okazis io. Sed mi eĉ dubas, ĉu la vortoj tiel lernataj estas vere utilaj praktike. Tiuj verkistoj de lernolibroj, eĉ.por progresantoj — kiel ĉi tiu Vere aŭ Fantazie, ĉu vi konas? — ofte funkcias nur teorie. Ili ne konscias, ne atentas la praktikajn problemojn.

— Ĉu nenion el tiu libro, tiu kun la serio de teatrecaj interparoloj, vi povis prezenti per via pupteatro?

— Tamen jes. Estis bonaj facilaj partoj. Ekzemple unu, en kiu homoj de ambaŭ seksoj multe kisas unu la alian. Tion mi facile povas aranĝi regante la movojn per miaj fadenoj. Prezenti gejunulojn, kiuj kisas sin reciproke, aŭ teatraĵon, en kiu la roluloj de la vira sekso donacas rozojn al tiuj de la ina sekso, kaj formiĝas feliĉaj paroj, tio estas simpla eĉ per mia ne tre disvolvita sistemo.

— Kio alia estis facila?

— Estis unu, iom malfacila, sed tamen realigebla, pri la vorto “tuko”. En ĝi oni uzas littukojn, naztukon…

— Naztukon, ĉu? Mi opiniis, ke oni devas diri “poŝtuko”.

— Naztuko, poŝtuko, estas egale. Ambaŭ vortoj signifas la samon. Krome estas rolulo, kiu viŝas sian buŝon per buŝtuko, alia, kiu purigas meblojn per viŝtuko, tria, kiu preparas tablon por manĝo, kaj komence metas sur ĝin tablotukon. Pri tablotuko, ne estas vera problemo, ĉar ĝi havas sufiĉan grandecon. Sed pri la aliaj estas pli malfacile, ĉar miaj pupoj estas etaj. Mi solvis la problemon uzante grandajn tukojn ĉiufoje. Tio montriĝis efika: tio ridigas la publikon.

— Ĉu vi ludas antaŭ publiko?

— Jes. Mi provas trovi publikon por la plej belaj pecoj. Se mi sukcesas kunmeti bonan programon kun belaj kostumoj kaj altkvalitaj lumaj aranĝoj, tio devigas min bone scii la tekston, kaj tiel la lingvo enkapiĝas en mi. Ankaŭ miaj lango kaj lipoj ekzercas sin. Sed vi ne imagus, kiom da tempo postulas la preparado de tia programo.

— Ĉu vi faras tion sola?

— Komence mi estis sola. Sed nun feliĉe mi sukcesis trovi du kunlaborantojn. Ju pli ni regas nian arton, des pli ni amuziĝas. Unu el la du belege imitas plej diversajn voĉojn kaj lokajn parolmanierojn. Tio estas ideala por tia laboro. Fakte ni amuziĝas multe pli dum niaj ekzercoj ol la publiko, kiam ni prezentas la programon.

— Kiam vi prezentos tian programon? Ĉu baldaŭ?

— Mi ne povas diri. Ni havas tre belan, ridvekan tekston, kiu taŭgus ideale, se insektoj ne ludus en ĝi gravan rolon. Kaj, kredu min, pupteatre prezenti historion de batalo inter homoj kaj insektoj starigas kelkajn ne facile solveblajn problemojn. Des pli, ke la afero disvolviĝas nokte. Estas bela brila plenluno, jes ja, kaj ankaŭ multaj steloj, sed ne tiuj sufiĉas por vidigi insektojn sur la pupteatro!

— Ĉu vi planas foje veturi al Zagrebo?

— Al Zagrebo? Kial?

— Ĉar en Zagrebo (Jugoslavio) okazas ĉiusomere internacia pupteatra festivalo, kies lingvo estas Esperanto. Pupteatristoj el multaj landoj venas, kaj la publiko estas ege multenombra. Dekoj da miloj venas rigardi kaj aŭskulti. Vi devus iri tien. Viaj insektoj certigas al vi brilan sukceson!

— Ludi antaŭ dekmiloj! Ne, ne. Mi ne estas freneza. Kaj tamen… Eble, foje. Interesa ideo. Mi komunikos ĝin al miaj kunlaborantoj.

————————

novaj vortoj:

festivalo, Jugoslavio, kupono, -ont-, -ot-, pupo, rolo, telero, Zagrebo

novaj kunmetoj:

al-preni, dik-fingro, egale ĉu, inter-ŝanĝi, montro-fingro, mult-nombra, peco (muzika, teatra, poezia), poŝt-marko, star-igi (problemon)