Vere aŭ fantazie/4. Serĉas leteran amikon

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
3. La riĉulo, kiu volis doni Indekso : Vere aŭ fantazie
de Claude Piron
4. Serĉas leteran amikon
5. Al mondo transa

4. Serĉas leteran amikon[redakti]

Atentu, amiko leganto! Ĉi tiu rakonto estas longa. Se vi trovos ĝin tro longa, legu hodiaŭ nur la unuan duonon. Se vi sukcesas legi ĝin ĝisfine en unu fojo, tio signifas, ke vi jam havas bonan komprenon de Esperanto.

Kial Anjo opiniis, ke ŝi estas malbela, neniu povus diri, sed tio estis fakto. Jes ja, ŝi ne estis superbelega, kaj oni eble ne akceptus ŝin sen plia pripenso por ludi junan belulinon en filmo, sed ŝi estis plaĉa, kaj nenie, kiam ŝi aperis, viroj forturnis la rigardon. Male. Kiam ŝi eniris en publikan lokon, la knaboj unu-move direktis la rigardon al ŝi. Kaj kion ili vidis, tio plaĉis, ĉiu-foje. Rigardi Anjon ĉiam estis plezuro.

Sed Anjo tion ne kredis, kaj nun, dum ŝi tria-foje legis la leteron, kiun ŝi antaŭ nelonge ricevis el trans-mara lando, ŝi sentis sin senhelpa. La junulo, kiu skribis al ŝi, ja diris: “Bonvolu sendi foton de vi”.

Tiu letero estis respondo al peto, kiun ŝi presigis en revuo kun la celo interŝanĝi leterojn en la nova lingvo, kiun ŝi komencis lerni. Ŝi deziris plibonigi sian scion de la lingvo; ĉu devi legi kaj respondi leterojn ne estus bona metodo tiu-cele? La knabo, kiu skribis al ŝi, montriĝis mult-rilate inda fariĝi amiko. Sed lia peto pri foto — eĉ se plej natura kaj komprenebla — metis ŝin en malplaĉan situacion. Ŝi ne sciis, kion fari.

“Ne gravas,” ŝi fine decidis; “li loĝas tiel malproksime, ke neniam ni renkontiĝos. Mi povas sendi al li foton de iu alia. Li neniam scios la veron.” Kaj, kontenta pri tiu ideo, ŝi enmetis kun sia responda letero belan foton de sia belega amikino Lenjo, tiu, kiu deziris fari el filmiĝo sian tut-vivan okupon, aŭ, se tion ŝi ne sukcesos, ĉiu-tage montriĝi televide. Antaŭ ol fermi la leteron, Anjo aldonis jenajn vortojn: “Mi ĉi-kune sendas al vi mian foton, kaj komprenas, ke vi deziras scii, kia mi aperas, sed kial vi ne havigis al mi vian? Mi forte esperas, ke en la letero, kiun vi certe baldaŭ adresos al mi, mi trovos vian foton.”

* * *

Ivo multrilate feliĉis pri la letero de Anjo. Ŝi skribis simple, sed ŝiaj vortoj estigis en li ian senton de varma kontenteco, kiun li ne povis bone klarigi, sed kiu ege plaĉis al li. Longe li rigardis ŝian foton. Ŝi estis nekredeble bela. Ne tute natura, eble, sed… foto estas nur foto. Sed nun li devis sendi sian bildon. Pri tio li malkontentis. Kiam li skribis al ŝi, lia sci-volo estis pli forta ol ĉio. Li duone sentis, ke ne estas ĝuste peti foton sen sendi propran, sed tiun penson li forĵetis malproksimen de si, kaj li ne provis bildigi al si, kio okazos, kiam venos ŝia respondo. Kaj nun, li ne povis elturni sin el la neceso kontentigi ŝin: sendi foton al ŝia adreso li devis. Sendi foton, jes ja, sed ĉu necese sian? “Mi havas ideon,” li pensis, “mi sendos foton de Alberto.”

Eble vi opinias, ke Ivo havis problemon similan al Anjo. Tute ne. Kontraŭe, eĉ. Ivo sciis, ke li estas bela, tre bela. Tion lia patrino multfoje diris al li. Kaj ofte li rimarkis, ke, kiam iu lin unuafoje ekvidas, tiu eksentas… kiel diri?… frapon. Ivo sentis, ke li disradias ian sun-brilon, ian ĉielan plaĉon, tiel bela li montriĝas. Li ne estis homo, li estis vida poemo pri beleco. Kiam Naturo naskis lin, ĝi certe faris ĉef-verkon.

Se vi kredas, ke estas facile akcepti, ke oni estas mirindaĵo de la naturo, vi malĝuste opinias. Kun sia beleco Ivo ne povis repaciĝi. Ĉie, kien li iris, li sentis la rigardojn. Lin rigardis mez-junaj sinjorinoj, kaj li rimarkis, ke lia vido ekturnas iliajn sentojn ĉiu-direkte. Lin rigardis knabinoj, kiuj miris kaj tuj pretis ami. Lin rigardis viroj, pli diverse: kelkaj, tute certe, sentis deziron amikiĝi, sed al multaj Ivo ne malpli certe vidiĝis kiel io troa, kion necesus forigi, ĉar lia ĉeesto nur povos ŝanĝi la situacion rilate al knabinoj. Ĉe kelkaj viroj li eĉ preskaŭ sentis, ke ili dezirus kapti lian belecon kaj ĝin proprigi al si. Ĝis malamo tio kelkfoje iris. Tial al Ivo ne plaĉis la propra neordinara beleco.

Nun mankus nur — por malsimpligi lian vivon — ke Anjo, pro foto, enamiĝu al li, aŭ eĉ nur rigardu lin kiel iu eksterordinara. Tion li ne povus akcepti. Li ne deziris amon, eble eĉ ankaŭ ne veran amikiĝon. Li deziris informojn. Li deziris scii pri ŝia lando, pri la situacio tie, pri la tiea popolo kaj ĝia pens-maniero. Li studis en universitato, kaj la leter-aferon li aliris kun universitata sinteno: studi kaj informiĝi estis liaj celoj.

Pri Alberto vi demandas, ĉu? Ene, kaj en-vere, Alberto estis bona knabo, ĉiam preta doni kaj helpi, kun forta sento pri respondecoj kaj kun povo ĝuste agi en malfacilaj situacioj, eĉ se, ofte, lia unua reago estis timo. Sed ekstere, en apero, li montriĝis sen-forma dikulo, ŝajne ne tute homa, bestego plej malplaĉa al rigardo. Li estis tiel malbela, fakte, ke lia foto nur povos forigi la eblecon, ke Anjo eksentu amon al sia leter-kunulo. Skribante la adreson, Ivo ridis al si: li sukcesis trovi kontentigan eliron el sia problemo.

* * *

Letero sekvis leteron, el ĉi tiu lando al tiu alia, el tiu alia al tiu ĉi. Kun ĉiu letero plifortiĝis la intereso de Anjo al Ivo, de Ivo pri Anjo. Jes, vi bone legis. Ivo, nia universitatulo, kiu deziris nur informiĝi, trovis pli kaj pli da plezuro en la leteroj de Anjo. Iom post iom io ŝanĝiĝis en li. Iom post iom sentoj okupis kampon, kie antaŭe vivis nur pensado.

La lingvon ili uzis pli kaj pli bone. Venis la tago, kiam, same en tiu lando kiel en ĉi tiu, Anjo kaj Ivo akceptis respondecojn en siaj prilingvaj junularaj organizoj.

Kaj kiam la gravuloj de la internacia asocio decidis, ke tut-monda junul-kongreso okazos en la urbo de Anjo, ĉiuj en la lando de Ivo opiniis, ke li estos ilia plej bona homo por paroli tie nome de la landa organizo. “Ni pagos al vi la vojaĝon kaj ĉiujn loĝ- kaj manĝo-kostojn”, ili diris. Ĉu eblus al tio diri: ne? Ivo kompreneble jesis.

* * *

“Anjo!”

La nomo, kiun li elparolis kun forto, resonis plu en la granda salonego. Sed ŝi eĉ ne turnis sin al li. Li rapidis post ŝi.

“Anjo! Pardonu, ke mi alparolas vin tiel… tiel… kiel proksimulo, kiel amiko aŭ familiano, dum al vi ŝajnas, ke vi ne konas min, sed mi vin konas. Ni fakte konas unu la alian. Mi klarigos ĉion. Estas granda plezuro por mi renkonti vin.”

“Se vi konus min, sinjoro, vi scius, ke mi nomiĝas Lenjo, ne Anjo. Mi konas iun Anjon, sed ŝi tute ne similas al mi, kaj vi ne povus vere preni min por ŝi. Via maniero aliri knabinojn povas plaĉi al kelkaj, sed ne al mi. Lasu min, mi petas. Mi havas multegon por fari en ĉi tiu mil-homa kongreso.”

Ŝi parolis tiel malvarme, superule, forĵete, ke Ivo sentis sin kiel eta infano, al kiu la patrino timige eldiras sian nekontentecon. Ne ĉiufoje, ŝajnas, lia beleco igis virinojn ami lin.

* * *

Antaŭ ol la kongreso malfermiĝis, Anjo multe pensis kaj pensadis pri la situacio, en kiun ŝin lokis la ideo fote malveri al Ivo. Ŝi fine decidis ne tuj diri la veron, sed serĉi lin, igi lin amika al ŝi kaj iom post iom venigi lin al kompreno pri ŝia vera esto.

Nun montriĝis bona okazo. La malbela juna solulo, kiu sidis ĉe tablo antaŭ preskaŭ malplena glaso, tiel similis la foton, ke Anjo estis plej-plej certa. Ŝi aliris lin.

“Mi scias, el kiu lando vi venis”, ŝi diris al li tuj post sia saluto.

Li volis ekparoli, sed antaŭ ol li povis, jam ŝi interrompis lin: ŝi nomis la landon.

“Kiel vi scias?” li demandis.

“Tion mi eksciis per unu rigardo al via tuta persono, sed ĝenerale mi bezonas studi manon por ĉion scii pri homo. Donu al mi vian maldekstran”, ŝi diris, kaj ĝin prenis mem.

“Haha! Mi vidas! Mi vidas multon!” diris ŝi, kaj ŝi metis en sian parol-manieron ian gravecon, kiu igis Alberton miri preskaŭ time.

“Kia eksterordinara knabino!” li pensis, sed jam ŝi daŭrigis:

“Via mano informas min pri multego. Mi scias, kie vi loĝas, kie vi naskiĝis, kion vi faras en la vivo, mi volas diri: kian okupon vi havas. Mi scias, kiel nomiĝas viaj frato kaj fratino. Mi scias, ke vi havis fraton, kiu mortis antaŭ du jaroj, kaj mi povas eĉ diri al vi, kiel”. Kaj ŝi diris al li ĉion. Ne estis malfacile, ĉar Ivo multe rakontis pri sia persona kaj familia vivo en siaj leteroj, kaj ŝi ĉion bone memoris.

Ŝi rimarkis, ke la malbela junulo aperas pli kaj pli tima kaj senkomprena, sed tio venis, ŝia-opinie, de la ĝusteco de ŝiaj informoj. Sed post kiam ŝi finis, li rigardegis sian manon kun tia tim- kaj mir-plena malcerteco, preskaŭ malamike, ke ankaŭ ŝi iĝis necerta pri si. Tamen kun ŝajna mem-certeco ŝi ekdiris:

“Ĉu io malplaĉas al vi? Ĉu vin timigas la fakto, ke mi scias tiom pri vi?” Ŝi komencis ridi. “Ne timu, estas nur ludo, mi tuj klarigos!” Kaj ŝi ridis plu.

Sed li ne, kaj lia senrideco malhelpis ŝin daŭrigi. Nur post senvorta minuto li ekparolis, per malfortaj, malaltaj sonoj, kiuj ŝajnis direktiĝi pli al li mem ol al ŝi. Aŭdeblis, ke li malfacile sukcesas akcepti la propran penson:

“Ŝajnas, ke tiu ĉi mano estas ne mia, sed tiu de mia samklubano Ivo.”

Nun mirege lin rigardis ŝi.

* * *

“Ĉu vi do ne estas Ivo?” ŝi demandis.

“Rigardu min,” li respondis, ne tre kontente. “Ĉu vi iam vidis pli malbelan viron? Mi scias, kia mi aperas, kaj tio ĝenerale faras nenion al mi. Sed Ivo estas alta fortulo, bela vir-besto, kiu certe nur povas dolĉi al virinaj rigardoj. Vi montris, ke al vi mankas neniu informo pri tiu knabo. Kiel vi povus ne-scii, al kio li similas? Sed mi ne komprenas vian ludon. Kion vi celas? Kial rakonti al mi lian tutan vivon, kaj ŝajnigi, ke ĝi estas mia? Via ag-maniero troviĝas trans mia komprenpovo.”

Dum longa minuto ŝi restis senparola. Kiel ŝi povus klarigi la aferon?

“Kompreneble, se vi ne estas Ivo, mia far-maniero ŝajnas al vi plej miriga…” ŝi komencis. Sed tuj ŝi interrompis sin, ĉar ŝi ne sciis, kiel daŭrigi. Tamen post kelka tempo ŝia pensado ekfunkciis pli klare kaj ŝi provis ĉion rakonti. Dum ŝi parolis, ŝi pli kaj pli sentis, ke ŝiaj klarigoj ne estas tre verŝajnaj. Interalie, ŝi ne povis klarigi, kial Ivo sendus kiel sian la foton de Alberto. Kiu kaŭzo povus igi belan knabon ŝajnigi sin malbela? Sed kion fari? Kiam, post sia longa malsimpla vortigado, ŝi fine diris “ĝis revido”, ŝi sentis, ke li ne kredas ŝin.

* * *

Ĉar ŝi laboris por la kongreso, Anjo facile povis trovi, kie loĝas ĉiu membro, kiu parto-prenas en ĝi. Malfeliĉa pri sia renkonto kun Alberto, ŝi decidis telefoni al Ivo. Post kelkaj sensukcesaj provoj — li ne estis en sia ĉambro — ŝi fine decidis atendi ĝis la morgaŭa tago. Sed ĝuste tiam ŝia telefono eksonis. Estis li.

“Anjo, mi ege bezonas paroli kun vi, aŭ mi ne sukcesos dormi ĉi-nokte. Dum la tuta nokto mi provos trovi respondon al miaj demandoj. Kial vi estis tiel malvarma? Kial vi tiel maldolĉe parolis al via letera amiko? Vere mi ne komprenas. Kaj tiu ne-kompreno malhelpas min vivi.”

Rapidaj, neklaraj, sed fortaj sentoj turniĝis en Anjo. Komence, ŝi ne sciis, kion pensi. Sed baldaŭ ŝin kaptis deziro ridi. Ŝi pretiĝis paroli, kiam liaj vortoj eĉ pli rapide ekflugis, sento-plene:

“Anjo, kial vi restas senparola? Kio okazis? Jes ja, mi malbone agis pri la foto. Bonvolu pardoni min. Tio estis malbona ideo. Kiam vi vidis min, vi ne povis kompreni. Sed klarigo ekzistas, kaj mi volas doni ĝin al vi. Tamen, mi petegas vin, unue diru, ke vi min ne malamas.”

“Atendu, Ivo, atendu, mi certiĝu, ke mi aŭdis vin bone. Vi vidis min, ĉu ne tion vi diris?”

“Certe mi vidis vin, ĝuste pro tio…”

Ŝi interrompis:

“Se vidi min metis vin en tian sento-movan situacion, ke pro ĝi vi ne povos dormi ĉi-nokte, mi… mi… mi unue bezonas kompreni. Rakontu do, kion mi diris, kia mi estis.”

“Al mi ne plaĉas memori pri tio. Kial vi ludas per miaj sentoj? Letere ni amikiĝis. Kial ŝanĝi tiun rilaton? Tion mi pensis, kiam vi respondis al mi, ke vi ne konas min kaj ke mia metodo por aliri knabinojn ne sukcesos kun vi. Mi nur volis klarigi, kiu mi estas, kaj kial mi ne similas al la foto, kiun mi sendis.”

“Ivo kara, mi povus lasi vin paroli plu, tio eble igus min ridi, kaj okazon ridi oni neniam perdu, ĉu? Sed mi ne volas esti malbon-kora. Vi rajtas scii la veron. Mi neniam malvarme kaj malkontente reagis al vi pro plej simpla kaŭzo: ni neniam renkontiĝis. La persono, kiun vi prenis por mi, certe estas Lenjo, amikino mia. Kiam vi petis foton, mi adresis al vi ŝian, ĉar mi estas tre malbela. Mi pensis: nia rilato estos nur letera, kaj ni vivas tiel malproksime unu de la alia! Kial ne kredigi min pli bela ol mi estas? Sed ne estas plaĉe paroli pri ĉio ĉi telefone, kial ni ne renkontiĝus? Mi ja ankaŭ devas raporti al vi mian sperton kun tiu malbela sed aminda Alberto. Ĉu vi povus troviĝi en la kongresa trinkejo post duon-horo?”

“Jes, jes, kun granda plezuro, sed kiel ni rekonos unu la alian, se vi ne estas la knabino sur mia foto?”

“Mi certe tuj rekonos vin. El la vortoj de Alberto mi komprenis, ke vi estas rimarkinde bela viro, da kiaj estas tre malmulte, ĉu ne vere?”

“Je-e-es.”

“Mi certe alvenos antaŭ ol vi, ĉar mi loĝas tuj apude. Mi do atendos vin. Mi legos numeron de “Kontakto”, tiel vi tuj scios, kiu mi estas. Sed eĉ sen tio vi scius: nur elektu la plej malbelan knabinon.”

* * *

Kiam Ivo eniris la trinkejon, li sentis — kiel ĝenerale — ke ĉiuj rigardoj direktiĝas al li. Dum ĉe la plimulto el la ĉeestantoj la rigardado daŭris kelk-tempe, bela knabino, sola ĉe tablo, nur ĵetis al li etan rapidan rigardon, kiu tuj revenis al ŝia legado. Li ĉirkaŭ-rigardis. Kontakto montriĝis kvar-loke, ĉe apartaj tabloj. Kvar knabinoj ja, du solaj, du kun gekunuloj, sidis kun numero de tiu revuo, ĉu en la mano, ĉu apud si surtable. Unu el la solulinoj estis ege malbela kaj rigardis lin sen kaŝi sian intereson. Ŝi ridetis al li, espere. Li decidis ŝin aliri.

“Anjo, mi ĝojas…” li komencis, sed la junulino tuj inter-rompis:

“Mi ne estas Anjo,” ŝi diris, kaj io ete malfeliĉa bildiĝis tie, kie antaŭ nelonge brilis espero. “Ne, mi ne estas Anjo, sed mi scias, ke la knabino tie havas tiun nomon. Eble ŝin vi serĉas.” Ŝi montris la alian solulinon. Ivo pardon-petis kaj turnis sin tien. Li rigardis la knabinon, nekomprene. Estis tiu, kiu ĵetis al li tiun rapidan rigardon, kiam li eniris.

Kiel ŝi povus esti Anjo? Ĉi tiu estis bela. Fakte, li trovis ŝin pli bela, multe pli bela ol Lenjo, ĉar kun beleco pli natura. Lenjo havis la belecon de filmulino. Estis io grand-urbana en ŝi, kio tute ne respondis al la Iva kompreno pri beleco. Anjo sia-flanke estis plezuro por la vido: ŝi belis pli simple, pli hejmece, pli vilaĝe. Sed tiu natura est-maniero ne malpliigis ŝian plaĉ-povon. Tute male.

“Ĉu vi estas Anjo?” li necerte demandis.

“Jes, sinjoro, tio estas mia nomo. Kiel mi povas utili al vi?”

“Ĉu vi ne komprenas, kiu mi estas? Ivo, kun kiu vi telefonis antaŭ duon-horo!”

“Ivo! Vi! Ĉu vere?” Ŝi longe rigardis lin. “Sed vi estas tute ordinara persono!”

Tiujn vortojn Ivo vere ne atendis, sed ĝuste ili kaŭzis en li senton, kiun li sen-scie atendis jam de longe. Io tre paca, plaĉa, dolĉa trairis lian tutan estaĵon. Ĝojo, kian li neniam spertis antaŭe. Ŝi plu parolis, sed li ne aŭskultis ŝin. Li ekkomprenis, ke dum sia tuta vivo li atendis ĉi tiun minuton: esti ordinara, esti kiel la aliaj. Kia ĉiela dono! Kia ĝojo sensimila!

“Ĉu vi ne aŭskultis min?”

Li rerigardis ŝin, plej amike, kaj dolĉa-sone respondis:

“Ne, pardonu, mi ne aŭskultis. Mi pripensis. Mi provis kompreni. Kial vi diris malveron? Vi estas ege bela. Multe pli bela ol tiu malvarma altulino, kiu rigardis min de supre kiel malutilan, malsan-portan, mortigindan besteton. Anjo! Kiel eblas koni sin tiel malĝuste? Vi bildigas vin al vi mem tute alia ol vi fakte estas…”

“Kaj ankaŭ vi vin, se vi trovas vin belega!” ŝi tuj diris.

Ili ekridis samtempe.

Tiel komenciĝis persona interrilato ankoraŭ pli plaĉa ol la jam plaĉa letera.

* * *

En Eŭropo, malnovaj rakontoj ĝenerale finiĝas per la vortoj: ili geedziĝis, estis feliĉaj, kaj havis multajn infanojn. Ĉu tiel fini ĉi tiun? Ne. Ĉar tio estus diri malveraĵon.

Ili ne geedziĝis. Post kiam la kongreso finiĝis kaj Ivo revenis hejmen, ili dum iom pli ol unu jaro daŭrigis sian leteran kontakton. Poste ili iom post iom forgesis unu la alian.

Sed antaŭ ol disiĝi, fine de la kongreso, ili renkontiĝis kun Alberto kaj Lenjo, al kiuj ili rido-plene rakontis la aferon. Pasis ok jaroj. Nun Alberto kaj Lenjo ege feliĉas. Kune kun siaj sep infanoj.

————————

novaj vortoj:

adreso, aparta, asocio, ĉirkaŭ, elekti, filmo, frapi, ha, klubo, kongreso, kontakto, membro, okupi, presi, radio, revuo, salono, studi, telefono, televido

novaj kunmetoj:

ĉef-verko, el-paroli, el-turni sin, preni por, re-agi, re-pac-iĝi, re-koni, respond-eco, sen-helpa