Vere aŭ fantazie/40. Kara Suga!

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
39. Ne facilas regi pupojn fadene Indekso : Vere aŭ fantazie
de Claude Piron
40. Kara Suga!
41. Mi tro timas

40. Kara Suga![redakti]

Kiel ofte okazas en “evolu-landoj” (kia stranga esprimo!), nur unu individuo estis grasa en nia vilaĝo. Al li apartenis la plej granda parto de la vilaĝa tero. Sed precipe, se li povis meti buteron kaj oleon en siajn manĝojn sen mezuri ilin, en kvanto, kiu impresis nin ĉiujn, tio estis, ĉar li pruntedonis monon.

Ĉiu vilaĝano ŝuldis ion al li, kaj la sumo de tiuj ŝuldoj certe atingis nivelon trans la kapablo de nia imago. Fojfoje pluvoj ne venis en la ĝusta sezono, kaj la grenkolekto de la jaro estis perdita: ĉiuj familioj depruntis de li por povi vivi plu kaj fariĝis liaj ŝuldantoj. Alifoje venis registara fakulo pri “evoluigo de la postrestintaj kamparoj”, kiel oni diris, kaj la fakulo rekomendis planti fruktarbojn. La monon por tio ni ricevis de la ŝtato, sed, kiam la arboj kreskis sufiĉe por produkti, necesis mono por paki la fruktojn kaj ilin sendi al la urbo, kaj tiam la registaro ne plu havis monon por ni, kaj ni depruntis de la dika grasulo, tiel ke la ŝuldoj grandiĝis.

Aŭ okazis geedziĝo. Se vi sumigos ĉiujn kostojn: la festmanĝon, la monon por la bofamilio, la pastron, la ŝtofon por la festaj vestoj, ktp, vi alvenos al bela sumo. Kion fari, se ne viziti la grasulon… kaj vidi la ŝuldon salti alten, alten.

Stranga vilaĝo (ĉu stranga aŭ normala? fakte, mi timas, ke sufiĉe normala): ĉiuj viroj estis tiel malgrasaj, ke videblis ĉiuj ostoj ĉe la brusto kaj flankoj; sed unu estis tiel grasa, ke lia haŭto brilis, kvazaŭ sur ĝi fluus oleo. Li konstante viŝis al si la vizaĝon per poŝtuko, kaj tiu tuko grasis, kvazaŭ ĝi fakte uziĝus por paki buteron.

Li estis ĉiam plej afabla kun mi, kaj mi ŝatis lin. Li ja permesis, ke mi gardu liajn bestojn. Estis ĉefe bovinoj, sed ankaŭ azenon li havis. Nia regiono estas monta, kaj ofte mi iris kun unu el liaj bestoprizorgantoj gardi la bovinojn en la supraj herbejoj. La azeno plaĉis al mi, ĉar ĝiaj longaj oreloj iel kortuŝis min, kaj min amuzis ĝia maniero eligi strangan maŝinan sonon, kiam ĝi koleris, ĉar mi tiris ĝian voston. Sed ĝi ĉiam restis malsupre ĉe la grasulo. La bovinojn ni kondukis ofte al tre vasta ebena loko, da kiaj ekzistas malmulte en nia malebena landoparto. Laŭ la diro de la bestprizorganto, la herbo sur tiu ebenaĵo estis aparte bonkvalita. Ĝi efektive havis pli belan verdon ol la herbo malsupre. Kaj tiu ebenaĵo estis tiel vasta, ke la bovinoj povis tie plenigi sin per herbo senmezure, kiom ili volis. Estis pli da muŝoj ol en pli altaj lokoj, sed tio ne vere ĝenis nin, kaj la bovinoj uzis sian voston por ilin flugigi for.

Vintre, sed ankaŭ kelkfoje en aŭtuno, povis okazi, ke blovis norda vento tre rapida kaj malvarma. Tiam estis neeble iri al tiu vasta ebenaĵo, ĉar nenio baris la vojon al la glacia vento. Tiam ni iris al aliaj lokoj, kiuj troviĝis interne de eta montaro, kiujn la kruela vento ne povis atingi.

Fojfoje la grasulo komisiis min konduki sola la bovinojn supren, ĉar la respondeca bovingardisto malsanis, aŭ havis alian komision por plenumi. Tiu respondeco al mi ege plaĉis.

Ne estis lernejo en nia vilaĝo. Poste, kiam mi vivis en la urbo, mi konstatis, ke vizitadi lernejan klason ne sufiĉas por ricevi bonan edukon. La geknaboj ĉe ni estis pli bone edukitaj ol multaj homoj, kiuj kapablas skribi kaj legi. Ni parolas ĝentile kaj afable, ni konsideras la sentojn de la aliuloj, ni ne blovas cigaredfumon en la vizaĝon de nia apudulo, ni estas helpemaj, ni lavas nin, por esti konstante puraj. Oni devus mezuri edukitecon, ne per la daŭro de la lernejvizitado, sed per la kvalitoj de la koro, ĉu ne? Tiujn patrinoj transdonadis, ĉe ni.

Kvankam ni ofte manĝis nur kelkajn legomojn freŝe kolektitajn el la propra ĝardeno, ĉar nenio grena plu disponeblis, kaj ni ne havis monon por aĉeti panon aŭ alian manĝaĵon — ni do ofte malsatis — tamen ni estis feliĉaj. La legomoj estis freŝaj, ĉar ni iris kolekti ilin en la ĝardeno tuj antaŭ ol manĝi. Nun en ĉi tiu malbenita urbego, kiom mi dezirus manĝi simile freŝajn legomojn kaj fruktojn! En nia regiono kreskas bonegaj pomarboj. Simile bonajn pomojn mi neniam trovis aliloke. Kaj mi ne parolis pri la lakto. La grasulo almenaŭ permesis, ke mi reportu hejmen bovinan lakton, kaj tio ege helpis. Se ni, la infanoj, ne trinkis ĉion, mia onklino faris el ĝi buteron. Ŝi eĉ kelkfoje buteron metis en sian teon, kion mi trovis stranga, ĉar ĉe ni neniu tiel faras. Tio estas tibeta kutimo, ne nia.

Konstante, ĉe ni akvo bolis, por la teo. Ni estis bonŝancaj vivi en la montaro, sufiĉe norde, ĉar tie akvo neniam mankis. Ni ne manĝis viandon, eĉ kokidan, dum en aliaj partoj de nia lando, multaj ne manĝas “ruĝajn viandojn”, kiel ili nomas bovaĵon aŭ ŝafaĵon, sed akceptas “blankajn”: kokidaĵon kaj fiŝojn. Neniu en la vilaĝo trinkis alkoholaĵon, vinon, aŭ bieron. Tiuj estis simple nekonataj ĉe ni.

Poste, en la urbo, mi mire konstatis, ke ekzistas homoj, kiuj trinkas tiom da vino aŭ da grenalkoholaĵo, ke ili ne plu konscias, kion ili faras, kaj al senkulpuloj diras atakeme vortaĉojn, kiuj povas nur dolorigi. Kiel stulta estas tia malbona edukiteco! Kiel ili povas ne kompreni, ke la vivo estas multe pli agrabla por ĉiuj, se ĉiuj ĝentile sin tenas, kiel estis ĉe ni en la vilaĝo? Nur post longaj jaroj da vivado enurba mi komprenis, ke mi ne rajtas kompari. En nia montara vilaĝo, ĉio estis komuneca; en la urbego, konstantas ĉe multaj soleco. Soleco emigas trinki forgesige, kaj oni ĉesas konsideri la aliulojn.

Unu el la bovinoj estis al mi tre kara. Mi ĉiam havis specialajn favorojn por ŝi. (Ĉu mi devus diri ĝi? Ŝi estis mia amikino, ne neŭtralseksa amiko). Mi nomis ŝin Suga. Ŝia lakto estis la plej bona. Kiam mi iris sidi sur ŝia kolo, ŝi aperis tute kontenta. Kiam mi palpis ŝiajn flankojn aŭ ŝian kolon, aŭ metis la manon al ŝia nazo aŭ buŝo, ŝi direktis al mi belajn okulojn kun saĝula, profunda rigardo. Se iufoje mi ricevis de unu el la servistoj de la grasulo iom da pano, mi dividis mian panon kun ŝi. Ŝi ĉiam paŝis apud mi, ĉu en la unua rango de la vico, ĉu en la lasta rango. Kiam mi parolis al ŝi, ŝi tuj komprenis. Mi neniam devis eĉ frapeti, por komprenigi al ŝi, kien ni iru. Mi nur dolĉe elparolis la vortojn, kaj ŝi obeis.

Se muŝoj ariĝis ĉe ŝiaj okuloj, mi ilin foririgis kaj ŝi rigardis al mi danke. Ŝi perfekte sciis, ke niaj rilatoj estas diferencaj de la rilatoj kun la aliaj en la bovinaro. Kiam ŝia lango malsekigis mian manon, kvazaŭ kise, mia koro iom pli rapide batis. Mi estis feliĉa. Profunde interne de mia koro mi sentis, ke mi vere amas ŝin.

Kaj jen, kiam mi aĝis dekunu jarojn, la terura novaĵo trafulmis mian vivon:

“Ni ne plu restos ĉi tie,” mia patro diris. “Ni ŝuldas tro multe da mono al nia ole-vizaĝa samlokano. Li scias, ke ni ne povos repagi per mono aŭ objektoj. Li postulas repage nian etan terpecon kaj la domon. Kaj li ne povus preni min inter siajn kamplaboristojn, ĉar da ili li jam havas sufiĉe. Ne estas alia rimedo solvi la problemon, ol foriri urben.”

Estis terure. Ni pakis niajn kelkajn havaĵojn en ŝtofajn sakojn. Ni foriris nokte longe antaŭ ol kriis la unua koko, kaj marŝis ĝis la sunleviĝo, irante malsupren laŭ rivero de sur la montoj, kie nia vilaĝo staris. Fine ni atingis lokon kun vagonara stacio.

Neniam mi vidis ion similan. Estis multkoloraj reklamoj pri aferoj, kiujn mi ne konis. Sur unu vidiĝis grandega botelo. Sur alia paketo kun blankaj rulaĵetoj. Sur tria monto neĝe blanka. Tiel oni reklamas pri biero, pri cigaredoj, pri glaciaĵoj, iu informis min, sed mi eĉ ne sciis, kio tiuj estas. Mi neniam vizitis kurson de legado kaj do ne komprenis la strangajn signojn — literoj oni ilin nomis — kiuj rigardis min de sur tiuj reklamoj.

Homoj sidis, aliaj staris. Familioj, paroj, unuopuloj. De plafono pendis ronda objekto kun strangaj signoj kaj montriloj, kaj mi demandis de iu, kiu sidis tie apude, kio ĝi estas. Li respondis:

“Horloĝo. De kie vi venas, ke vi ne scias, kio estas horloĝo? Ĉu la tempon ĉe vi oni ne mezuras?”

Mi ne povis imagi, ke tempo estas mezurebla, kaj tute ne komprenis lian diron. Li ne estis malamika. Sed en lia supereco mi sentis ion, kion mi neniam sentis vilaĝe. Eĉ la grasulo ne alparolis nin tiel. Ni sentis, ke li estas riĉa kaj multpova. Verŝajne li havis pli bonan sintenon en antaŭa vivo, tiel ke li naskiĝis bonŝancule en ĉi tiu, sed lia maniero superi ne similis tiun: ni ĉiam sentis, ke li havas konsideron al ni, eĉ se li devis forpreni nian tutan monon pro la ŝuldoj.

Ĉe tiu stacio estis strangaj floroj kaj verdaj plantoj, kiajn mi neniam vidis. Estis varme. Mi rigardis la du ŝajne senfinajn metalajn liniojn, kiuj trapasis la stacion. Sur tiuj pasas vagonaroj, klarigis mia patro, tion oni nomas fervojo.

Estis uloj, kiuj aktivis kurante kaj kriante de unu flanko al la alia, portante pezajn ujojn aŭ skatolojn aŭ mi-ne-scias-kion. Venis virinoj kun korboj, plenaj je nevideblaĵoj. La plej multaj homoj havis pakojn apud si. Patrino lavis infaneton ĉe fonteto. Maljunulo atendis la vagonaron kun ŝafino, kies kolon lia mano konstante palpadis. Pluraj junaj viroj trinkis strangajn trinkaĵojn el brunaj boteletoj aŭ eĉ el ruĝaj metalaj skatoloj, longaj ujoj, rondaj ĉirkaŭe kaj ebenaj ĉe la du flankoj. Kokino paŝis, rigardate de neniu.

Kaj jen sonorilo eksonoris. Malrapide alvenis fumanta maŝino, kiu ruliĝis sur radoj, kaj tiris post si longan vicon da veturiloj. Tiujn, mi tiam eksciis, oni nomas vagonoj. Kun okuloj vaste malfermitaj pro miro, mi rigardis tiun vagonaron, kaj precipe la radojn, kiuj ruliĝis sur la vojo fera. Ili estis tiel perfekte oleitaj, ke ŝajnis, ke ili nur glitas. Sed kiam la vagonaro ekmalrapidis, tiuj radoj faris akran bruon, kiu dolorigis al mi la orelojn.

Dum ĉirkaŭe sonis ĉiaspecaj bruoj kaj krioj, ni envagoniĝis. Post iom longa tempo, la vagonaro ekiris for.

Ju pli ni restis en ĝi, des pli estis varme. Kompreneble. Ni foriris matene el norda monta regiono, kaj ju pli ni antaŭen veturis, des pli ni iris suden, kaj des pli proksimiĝis tagmezo. Sur la vagonplafono estis fiksita ventumilo, sed ĝi apenaŭ efikis. Ĝi nur movis la varmegan aeron.

Ne estis sidlokoj por ni. Interne de la vagono, sur la sidlokoj, troviĝis du virinoj kun longaj koloraj jupoj, kaj ankaŭ, inter aliaj personoj, tre malgrasa individuo kun stranga insigno sur siaj vestoj, kiu legis gazeton. Li trafoliumis la gazeton, legis artikolon sur unu paĝo, transiris al alia paĝo por legi alian artikolon, kaj tiel plu dum horoj. La tutan tempon li movis la lipojn silente (“tio estas legi”, mi pensis), kaj li konstante viŝis al si la kolon per malpura eksblanka poŝtuko.

Mi ne vizitadis lernejon, sed mi tamen sciis multon pri la ekstera mondo. Mi sciis pri bibliotekoj, magazenoj, filmoj, bankoj. Mi eĉ sciis pri karbo. Karbo estas nigra materialo, kiu brulas, kaj kiun oni uzas en malvarmaj lokoj por varmigi domojn, por boligi akvon aŭ por kuiri rizon kaj legomojn. Kiam ni ankoraŭ loĝis en la vilaĝo, foje venis al ni iu, kiu parolis pri la urbo. Li montris al mi libron kaj klarigis, ke en urbo estas grandaj domoj kun multegaj libroj, kiujn oni povas legi tie aŭ eĉ prunte preni hejmen. Bibliotekoj, oni tiujn nomas. Kaj estas aliaj domoj, kien oni iras, kaj subskribas paperon, kaj ricevas monon, se oni rajtas (ni ne rajtus). Ilin oni nomas bankoj. Tiu persono demandis, kiel mi nomiĝas, kaj skribis por mi mian nomon sur papero, kiun mi ĉiam konservis. Eĉ ĉi tie mi havis ĝin kun mi en la vagono.

“Domaĝe, ke mi ne scias legi”, mi pensis. “Mi ŝatus vizitadi klason kaj sekvi kurson de legado kaj skribado. Ĉu povus esti, ke en la urbo tio eblos?”

Tiaj pensoj, kaj la ebleco rigardi al tiom da novaj aferoj tra la fenestro helpis min elteni la suferon forlasi la lokojn, kiujn mi plej amis en la mondo. Mi rigardis trafenestre kaj vidis, kiel ĉie homoj aktivas en kampoj, kiel mia patro. Kiam ni pasis sur ponto super rivero, la radoj faris resonan bruon, kiu plaĉis al mi.

Foje la vagonaro haltis en stacio, kie regis apenaŭ elportebla odoraĉo.

“Kial tiel aĉe odoras?” mi demandis mian patron, sed la respondon li ne sciis. Iu maljuna sinjoro, kiu staris apud mi, diris:

“Tiu karakteriza odoro venas de la fabriko de plastaĵoj. Oni fabrikas ĉi tie plastan materialon, kaj el la plasta materialo oni fabrikas ĉiajn objektojn. Tio riĉigis ĉi tiun urbeton, alportis laboron al multaj, sed kun laboro ankaŭ tiun karakterizan, plej malplaĉan odoron. Kaj la viroj ĉi tie eĉ komencis trinki alkoholaĵojn.”

“Mia nepo laboris ĉi tie,” li reparolis post momenteto. “Li estis bona knabo, kiam li estis malriĉa, sed nun… Ne sufiĉis al li havi loĝejon plenan je plastaj objektoj, kiujn li… Eĉ plastajn meblojn li havas, almenaŭ plastajn seĝojn mi vidis ĉe li. Mi ne komprenas. Urbo kelkfoje tiel efikas al bonedukitaj homoj, ĉar mi certigas al vi, ke li estis bone edukita. Ni edukis lin ne fumi, ne trinki alkoholaĵon, ne manĝi viandon, sed rezulte…” (mi miris, ke tiu individuo neniam finis siajn frazojn). “Li estas tre aktiva kaj inteligenta. Li iradis al bona lernejo, ĉiam ricevadis la unuan rangon en la ekzamenoj en sia klaso, ĉe ĉiuj kursoj. Li eĉ studis literaturon kaj anglan lingvon. Post kiam ĉi tiu plastaĵa fabriko lin dungis, li rapide progresis kaj iom post iom… Ne sufiĉis al li perlabori bonan monon, ĉar li bezonis… Li havis televidon, li povis rigardi filmon ĉiuvespere. Ne sufiĉis al li. Li volis ankaŭ la inojn, kiujn li rigardis televide. Sed tiajn televidulinojn oni ne povas havigi al si tiel facile, eĉ kun bona laboro en plastaĵa fabriko… Tiu televido… Tiu televido ŝanĝis lian manieron pensi, liajn gustojn, liajn sentojn. Li komencis vizitadi virinaĉojn. Ĉiesulinojn. Ili trinkis vinon, kaj la diablo scias… Kaj nun, nun… Estas priplorinde havi tian nepon, kiu eĉ… Jes, estas priplorinde esti la avo de tia nepo, ĉar…”

Li ne precizigis, kio okazis, kaj mi ne kuraĝis demandi.

“Imagu, nepo mia, filo de mia filino…! Havi propran nepon en malliberejo, kia honto!”

Mi ne kuraĝis demandi, kial la nepo estas en malliberejo. Estis strange, ke, se li hontas, li rakontas la aferon. Eble li bezonis rakonti al knabo, ĉar li ne povis paroli pri ĝi kun plenkreskuloj.

Tiel pasis la tempo. Mi rigardis, pensadis, aŭskultis.

Finfine ni atingis la urbon, la urbegon, en kiu, laŭdire, eblos trovi laboron kaj do ricevi monon por vivi.

Mi sentis, ke mia patro timas. La vojaĝo estis akceptebla, ĉar tiam la urbo estis nur bildo en niaj mensoj. Sed la realo trafis nin, kiam la tuta familio elvagoniĝis. Ne plu estis pensoj nun, sed komenco de nova vivo. Mi ne trovis ĝin bela. Ne plu estis unu el tiuj etaj stacioj kun plantoj apude, kiajn ni vidis grandnombre laŭ la vojo, sed vera vastega stacidomo, verdire en ne tre bona stato, sed impresa per sia grandeco, kun tre alta tegmento, kontraŭ kiu ĉiuj bruoj plej forte resonis.

Estis tiom da aktivado ĉiuflanke, ke interne de mia kapo, ŝajnis, ke ĉio turniĝas kaj ruliĝas. Homoj kun korboj kaj sakoj, ŝtofaj plejparte, sed jen kaj jen plastaj, kaj ĉiaspecaj, ĉiaformaj, ĉiamaterialaj pakaĵoj rapidis ĉiuflanken. Konatoj retroviĝis kaj brakumis unu la alian. Homoj kisis sin reciproke, fojfoje kvazaŭ iom malproksime, fojfoje kun forta palpa kuneco. Iu religiemulo, sidanta ĉe muro, laŭte preĝkantis tute sola, ŝajne tute nekonscia pri la ĉirkaŭa ega aktiveca. Oni aŭdis vokojn. Homoj en divers-regionaj kostumoj paŝis tien kaj reen. Ĉiaj lingvoj sonis, sed malofte mi aŭdis frazon en la kara lingvo el la nordo. Nepoj retrovis geavojn, amikoj amikojn, nevojn onkloj, kaj soluloj iris unuope, senfamilie, senĝoje, kun rigardo de perditoj.

Mia patro lasis nin en angulo, ĉe la rando de gazet- kaj cigared-vendejo, kaj diris:

“Mi iras informiĝi. Atendu min ĉi tie.”

Li malaperis sur larĝega ŝtuparo, kaj mia koro ŝiriĝis. Mi antaŭsentis, ke neniam plu mi revidos lin. Mi malpravis. Post longa tempo (ĉu vere longa? mi ne povus diri, ĉu duonhoro, ĉu pli, ĉu malpli: tiuperiode, tempo ne estis por mi io mezurebla), li revenis.

“Ne estas eble tranokti en la stacidomo,” li diris, “ni iru eksteren. Sur la strato, sur trotuaro, ni faros al ni lokon.”

Se la stacidomo estis impresa, kiom pli la strato! Estis milionoj da homoj, kiuj surtrotuare preterpasis, aŭ sidis, aŭ kuŝis, aŭ staris kaj interparolis, aŭ rigardis montrofenestron aŭ reklamon. Estis miloj da bruoj, homaj, maŝinaj, bestaj. Pasis bovinoj, pasis azenoj, pasis aŭtoj, aŭtobusoj, portveturiloj ĉiaspecaj. Estis grandegaj reklamoj kun grandega virina vizaĝo, aŭ kun flugmaŝino, aŭ kun objektoj, kiujn mi neniam vidis. Kaj ĉie surskriboj, surskriboj, surskriboj, per divers-aspektaj literoj, tiel diversaj kelkfoje, ke ili ŝajnis deveni de malsamaj mondoj, kaj ili rigardis min, sed diris al mi nenion.

Ni devis serĉi longe antaŭ ol trovi lokon, sed ni estis bonŝancaj. Ni ne dormis sur trotuaro, kiel multaj, sed trovis aĉ-odoran, parte malkonstruitan domon, kie multaj familioj jam loĝis, kaj en kies korto ni trovis angulon por ni.

Mi estis ege laca, kaj, kiam mi kuŝiĝis sur la malmola ŝtona planko, mi opiniis, ke mi tuj endormiĝos. Sed dormo ne venis. Venis nur la bildo de kara, plej kara bovino, kies lakto estis senkompara. Venis ankaŭ ploroj, kiuj glitis malsupren ĝis miaj lipoj kun karakteriza sala gusto.

“Suga!” mi apenaŭ aŭdeble ekplendis. Mi provis plori kiel eble plej silente, por ne maltrankviligi mian patrinon, kiu jam havis sufiĉe da zorgoj sen mi.

Nur tiam mi vere ekkonsciis, ke mian amikinon bovinon mi neniam plu revidos.

Tiel mi dekunujara kampara montarano ekkomencis la vivon en urbego.

————————

novaj vortoj:

nepo, neŭtrala, -op-, pomo, ŝuldi, Tibeto

novaj kunmetoj:

brak-umi, foli-umi, vent-umi, vent-um-ilo, ĉies-ul-ino, de-prunti, evolu-igi, evolu-lando, fer-vojo, glaci-aĵo, montr-ilo, per-labori, post-resti, reg-ist-aro, re-soni, sen-kompara, sum-igi, sun-lev-iĝo, sur-skribo, unu-op-ulo