Vere aŭ fantazie/42. La fakturo de fraŭlino Gudula

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
41. Mi tro timas Indekso : Vere aŭ fantazie
de Claude Piron
42. La fakturo de fraŭlino Gudula
43. Kokino, mi, ĉu vere?

42. La fakturo de fraŭlino Gudula[redakti]

Kompare kun multaj aliaj, tiu vintro de 1720 ne estis speciale terura. Sed dum juna Janĉjo laŭiris la neĝkovritajn stratojn de Namuro, li ne ĉesis vortaĉi al si plende. Vintron li malamegis.

Li atingis parkon, kaj pasis en ĝin. Li sin demandis, ĉu iri dekstren aŭ maldekstren, sed ambaŭ ebloj estis egale senesperigaj. Li iris maldekstren parolante al si preskaŭ sensone.

“Dio mia, Dio mia!” li alvokis la Plej-Altulon. Ĉu li ŝercis, ĉu li seriozis, li mem verŝajne ne povus diri. Se estis preĝo, ĝi estis iom stranga.

“Laŭ nia pastro,” plu parolis la apenaŭ aŭdebla voĉo, “vi kreis la mondon, kun multo bela en ĝi, kaj ankaŭ, verdire, multo malbela. Vi kreis montojn kaj ebenaĵojn, riverojn kaj teron, arbojn kaj florojn, pomojn kaj terpomojn. Nu, bone, konsentite. Mi komprenas, ke vi kreis printempon, someron kaj aŭtunon; Iom da vetera diferenco agrablas al ni ĉiuj. Sed kreante vintron, vi troigis. La diferenco kun la aliaj sezonoj estas tro akra. Rigardu! Jen refoje neĝpezaj nuboj kovras la ĉielon.”

Li ĉesis dum momento paroli. Odoro de freŝe bakita pano trafis lian nazon. Li nun paŝis sur parka vojo, kiu troviĝis ĉe la rando de strato, sur kies alia flanko fama panbakejo staris. Sed li havis enpoŝe eĉ ne unu moneron. La penson pri bona buterita pantranĉo li forĵetis malproksimen de si. Li rekomencis alparoli Dion:

“Rigardu, kiel malsekaj miaj ŝuoj estas! Tiu neĝo eniĝas en ilin, kaj miaj ŝtrumpoj, kvankam dikaj kaj ame faritaj propramane de mia patrino, nun impresas, kvazaŭ ili estus tuttage restintaj en fonto. Mi eĉ min demandas, ĉu unu el miaj bonaj ŝtrumpoj ne komencas havi truon. Tiu glacia akvo tenas miajn karajn piedetojn en konstanta frosto. Kompatindaj miaj piedoj, kiuj tiom ŝatas komforton, jen ili glaciiĝas ĝisoste.”

En la parko troviĝis neniu. Post kelkminuta silenta marŝado, la knabo rekomencis frazigi sian memkompaton, ĝis la sinsekvo de pensoj kondukis lin al jena diro:

“Tion mi ne meritas, ĉu? Kion mi faris por… meriti… tian… punon?”

Ke la vortofluo en la menso de la 16-jarulo subite malrapidiĝis, tiel ke la sonoj kvazaŭ ne plu povis klare formiĝi, tio havis precizan kaŭzon: lasante siajn pensojn flui tiamaniere, Janĉjo plej akre resentis la memoron pri ĵusa puninda misfaro. Li iĝis klare konscia, ke li efektive meritus la koleron de la Ĉielaj Superuloj.

Kial, vi cetere demandas, la knabo trapromenis la urbon kaj ĝiajn parkojn de unu rando al alia malsekigante al si la ŝuojn, kaj sekve la piedojn, malplaĉe marŝante sub tiu grizplafona ĉielo? Ĉar li ne kuraĝis reveni hejmen. Kaj kial li malvolis hejmeniĝi? Ĉar… Sed por tion klarigi, ni devas reiri iom pli fruen en la tempo.

Mastro Pikar, la patro de Janĉjo, estis lignaĵisto kaj meblisto. Bona laborulo, ĉiam ema al plej perfekta kvalito, kaj kun menso kreema, li pli kaj pli sukcesis en sia profesio.

En la momento, kiam ni ekrigardas lin, li paŝas tre kontente, tute ne rimarkante la neĝon, la grizajn nubojn nek la frostan veteraĉon. Li ĵus estis en eta, sed bonfama hotelo, kie li plezure pritraktis gravan mendon: la hotelestro deziras modernigi sian meblaron kaj mendis ĉe Mastro Pikar tutan serion da litoj kaj ŝrankoj, kaj ankaŭ tablojn kaj seĝojn por la restoracio, kiu dependas de la hotelo. Tiu homo estas riĉa. Li bone pagos. Kaj la beleco de la mebloj certe estos por Mastro Pikar reklamo, kiu alportos al li aliajn aĉetontojn. La venontaj monatoj prezentiĝis plej bone: multe da laboro, multe da enspezo. Jes ja, necesos tempo por pretigi ĉiujn varojn, sed pri tio ili priparolis realisme kaj la mendinto akceptas trankvile atendi. En Namuro, cetere, oni neniam rapidas.

Rulante en sia menso plaĉajn pensojn pri la dikaj enspezoj, kiujn tiu grava mendo alportos al li, Mastro Pikar do estis plej gaja kaj kontenta. Li mallaŭte kantetis al si kanton revenante hejmen. Sed la kanteto frostiĝis sur liaj lipoj, kiam li eniris sian laborejon. Oj oj oj oj oj! Kiel eblas fari tiajn fuŝajn lignajn kadrojn! Li preskaŭ ploris vidante, kiel terure lia filo Janĉjo fuŝis sian laboron.

Janĉjo ja helpis sian patron prilabori lignaĵojn, sed nun montriĝis, ke li fuŝis la serion da fenestrokadroj, kiujn li devis prepari por la nova librovendejo sur Ferstrato.

“Janĉjo! Janĉjo! Janĉjo! Kie sin kaŝas tiu fuŝulo?” li ekkriis kolere.

La knabo provis forkuri el la domo, sed la patro vidis lin, lin kaptis, kaj, preskaŭ perdante la kapon pro kolero, prenis longan lignopecon kaj ek! Punaj batoj pluvis sur la junan fuŝulon.

“Ĉu mi ne instruis al vi?” la patro diris batante. “Ĉu vi ne povas aŭskulti, kion mi klarigas al vi, rigardi, kion mi montras? Vi ne atentas la laboron! Jen mi fariĝas pli kaj pli bonfama pro la alta kvalito de mia laboro, sed vi faraĉas ion ajn, iel ajn. Ĉu vi neniam lernos esti preciza, kalkuli ĝuste, zorge rekomenci ion miskomencitan, ĝis la rezulto estas perfekta, vendinda? Ligno estas valora materialo, kiun oni estimu. Oni ne traktu ĝin iel ajn. Ĉi tiu domo produktas altkvalitajn varojn, ĉu vi komprenas? altkvalitajn. Oni mezuru, kontrolu, kalkulu, refaru…”

Dum li tiel parolis, li plu batis kaj batis, ĝis liaj ostoj komencis dolori same suferige, kiel la tuta korpo doloris al la filo.

Ne estas facile eduki filon. Anstataŭ konduki Janĉjon al deziro pli bone labori por estontece eviti similajn punojn, la batado kreis en la knabo nur deziron mem puni la patron pro tiu troa puno, kiu preskaŭ odoris je malamo.

La ideo, kiun lia kreema menso baldaŭ proponis al li, tuj forgesigis la doloron.

Mastro Pikar ne sciis skribi kaj legi. Li apenaŭ kapablis skribi sian nomon, per malrapida manmovo, ege mallerta. Janĉjo, siaflanke, antaŭe vizitadis lernejon kaj sciis skribi, legi kaj kalkuli. Estis li, kiu tenis la enspez- kaj elspez-librojn de la patro, notis ĉion notindan, faris la necesajn monkalkulojn (pri kiuj, male al la patro, li pli lertis ol pri la lignomezuraj) kaj pretigis la fakturojn. Kaj ĝuste nun li devis skribi fakturon por fraŭlino Gudula.

Riĉa, f-ino (= fraŭlino) Gudula antaŭ ne longe mendis ĉe Mastro Pikar kelkajn meblojn, kiujn ŝi donacis al nevo okaze de ties edziĝo. Janĉjo sciis, ke lia patro mem portos la fakturon al f-ino Gudula por tuj ricevi la monon, aŭ almenaŭ parton de la kalkulita sumo.

Malfacile alprenante plej seriozan esprimon — ĉar lia patrino troviĝis en tiu sama ĉambro, kie staris lia skribtablo, kaj li ne povis permesi al si, ke ŝi ion suspektu — pene subpremante fortan emon ridi, la junulo skribis fakturon vere originalan. Kaj ĝin fininte, li iris al la laborejo, kie lia patro finfaris seĝon.

“Mi petas vian pardonon pri la fuŝitaj fenestrokadroj,” li diris per voĉo de senvalora subulo.

“Mi punis vin, mi vin batis, la afero nun estas finita, ni ne plu parolu pri ĝi,” diris Mastro Pikar, iom honta pri la tro forta kolero, kiu antaŭ nelonge igis lin bati la filon pli kruele, ol tiu efektive meritis.

“Dankon pri via bona koro, patro. Mi venis peti vin subskribi la fakturon al f-ino Gudula.”

“Ha jes, dankon, ke vi ĝin preparis. Mi iros transdoni ĝin al ŝi tuj, post kiam mi estos fininta ĉi tiun seĝon.”

La faktoj ĉi-supre raportitaj okazis en la mateno. Kaj nun, posttagmeze, Janĉjo promenas sencele, ĉar li timas revidi la patron. Tiu ja certe iris al f-ino Gudula kaj la diablo scias, kiel ŝi reagis al lia fakturo. Sed ne nur la diablo tion sciu. Ankaŭ vi, kara leganto, rajtas esti informita.

Kun sia tro longa verda jupo, siaj tro malgrandaj okulvitroj kaj sia tro alta hararanĝo, f-ino Gudula aspektis iom strange, sed la lignaĵisto elmontris nenion el sia sento pri ŝia ridindeco. Plej ĝentile li salutis ŝin. Ŝi reciproke salutis plej afable.

“Ho, Mastro Pikar! Ĉu vi fartas bone? Envenu, mi petas. Vi certe alportas al mi la etan fakturon.”

Ŝi kondukis lin al sidĉambro.

“Bonvolu sidiĝi. Tiu seĝo ne estas tiel komforta, kiel viaj, sed ĝi taŭgos.”

Apenaŭ Mastro Pikar havis la tempon eksidi, jam ŝi direktiĝis al meblo, el kiu ŝi prenis metalan skatolon.

“Mia mono estas en ĉi tiu skatolo, mi tuj pagos vin, tiel mia ŝuldo estos nuligita, kaj mi ne ŝatas ŝuldi monon. Tiu serio da mebloj, kiun vi faris por mia nevo, estas belega. Hieraŭ ankoraŭ mi rekomendis vin al amiko, kiu bezonas farigi mi-ne-memoras-kian lignaĵan laboron.”

Mastro Pikar ridetis. Li ŝatis homojn pretajn tuj pagi, kaj plaĉis al li gratuloj kaj buŝ-al-orela reklamado.

Dum li interŝanĝis kelkajn vortojn pri la vintro, ŝi metis la fingrojn al sia brusto. Eta ŝlosilo tie pendis, fiksita al fadeno aŭ ŝnureto, kiu rondiris ŝian kolon. Ŝi tiris la ŝnureton, prenis la ŝlosileton, malŝlosis la metalan skatolon kaj rigardis Mastron Pikar demande. Li transdonis la fakturon al ŝi.

“Mi scias, ke vi estas serioza homo, kaj ne riskas prezenti fuŝan kalkulon, sed permesu, ke ne nur la sumon mi rigardu, sed kontrolu ĉiun eron. Mi ne dubas pri vi, sed eĉ plej bonintencaj homoj fojfoje faras erarojn en kalkulado, ĉu ne? Ĉu vi scias, kial mi estas iom riĉeta? Ĉar mi ĉiam plej precize kalkulas.”

“Sendube, sendube,” trankvile respondis la lignaĵisto.

Sed tuj kiam ŝi komencis legi, ŝiaj lipoj premiĝis kaj ŝia vizaĝo koloriĝis sange.

“Kiel eblas?” ŝi diris kaj ekrigardis lin nekomprene. La ruĝa koloro sur ŝia vizaĝo fariĝis pli malhela.

“De kie vi prenis la fikuraĝon enmanigi al mi tiun… tiun… nu, mi ne povas kompreni,” ŝi plu diris, kaj ŝiaj okuloj disĵetis fulmojn.

“Nu, kio okazas, estimata fraŭlino? Mi estas certa, ke ĉio estas en ordo, kaj ke ĉiu prezo estis plej ĝuste kalkulita.”

“Hontinde, hontinde!” ŝi elparolis tra lipoj preskaŭ fermitaj. “Neniam mi legis ion simile malkonvenan.”

“Pardonu min, estimata fraŭlino, sed mi ne komprenas. Se enestas eraro, bonvolu precizigi al mi, pri kio temas.”

“Neniam oni traktis min tiel fie. Kia fiaĵo! Tio igas min… Nun, jen subite mi ne plu bone fartas. Mi timas, sinjoro… Mi timas, ke necesos voki doktoron. Mi apenaŭ povas spiri.”

“Se vi fartas malbone, mi plezure servos vin irante voki kuraciston, sed via subita malbonfarto ne povas rilati al mia fakturo. Eble, antaŭ ol venigi doktoron, mi donu al vi glaseton da vino aŭ alkoholaĵo. Tio efikos refortige.”

Dum tiu fraz-interŝanĝo ŝi staris. Nun ŝi preskaŭ falis sur seĝon.

“Foriru, foriru,” ŝi ordonis akravoĉe. “Neniam plu mi mendos ion ĉe vi. Mi…”

Dume, Mastro Pikar trovis botelon da fruktalkoholaĵo kaj plenigis glaseton por ŝi.

“Trinku, estimata fraŭlino, trinku, tio helpos vin retrankviliĝi.”

Ŝi ne sciis, ĉu akcepti aŭ ne la proponon de tiu fiulo, sed fine ŝi tamen konsentis malsekigi siajn lipojn per la trinkaĵo.

Ŝi rigardis Mastron Pikar. Kiam ŝi vidis lian obeulan, zorg-plenan, seriozan vizaĝon, iĝis klare al ŝi, ke li ne povas esti kulpa. Li sentis tiun ŝanĝon en ŝi, kaj demandis dolĉavoĉe:

“Klarigu al mi. Kial mia fakturo efikis malsanige? Mi certigas al vi, ke mi vere ne komprenas.”

“Legu mem,” ŝi diris. “Aŭ ĉu vi ne scias, kion vi skribis?”

“Pardonu min, estimata fraŭlino, sed mi estas simpla laboristo, kiu neniam iris al lernejo, krom por alporti tablojn kaj tabulojn, rebonigi fuŝitajn fenestrokadrojn, aŭ loki ŝrankon. Mi ne scias skribi, nek legi. La fakturojn ĉiam preparas mia filo Janĉjo kaj…”

“Via filo! Do estas li! Kia hontindulo! Vi ne scipovas legi, vi diris. Nu, bone, mi legos por vi. Iomete. Ĉar ĝis la fino mi verŝajne ne povos.”

“Bonvolu.”

“Jen. ‘Gudula estas stultulino: 25 guldenoj’” (‘Guldeno’ estis la nomo de la mono uzata en Belgio tiuperiode).

Ŝi parolis tre mallaŭte, kvazaŭ ŝi timus la sonojn, kiujn ŝia buŝo ellasos.

“25 guldenoj, tio estas por la eta vestoŝranko.”

“Vi ne aŭdis min, Mastro Pikar.” Ŝi laŭtigis sian voĉon. “Estas skribite: ‘Gudula estas stultulino: 25 guldenoj’.”

“Ĉu vere?” Li ankoraŭ ne kredis al siaj oreloj.

En f-ino Gudula, la fakto laŭtlegi frazon, kiun ĝis tiam ŝi aŭdis nur enmense, kreis miksaĵon el honto kaj kolero, kiu ekrapidigis la sangofluon. Sed dum ŝia vizaĝo rekoloriĝis ruĝe, tiu de Mastro Pikar iĝis morte blanka.

“Atendu la sekvon. Mi plu legas: ‘lito por ŝia amanto: 25 guldenoj’.”

“Kion?”

“ ‘Seĝeto por ripozigi ŝiajn malbelajn piedojn: 10 guldenoj’; ‘Skatolo por pri-seksaj revuoj: 5 guldenoj’; ‘Libroŝranko por malkonvenaj romanoj: 25 guldenoj’; ‘Kadro por bildoj pri nokta vivo enparka: 2 guldenoj’.”

“Nekredeble, nekredeble! Kompatinda fraŭlino! Kiel mi povos pardonigi min?”

Kaj Mastro Pikar, konata en la tuta urbo kiel egalanima gajulo, ekploris unuafoje ekde la aĝo de ok jaroj.

F-ino Gudula rigardis lin. Dum la longa, peza silento, kiu sekvis, ŝiaj sentoj pli kaj pli evoluis al kompata. Ŝi ekstaris, prenis glaseton kaj ĝin plenigis per la sama frukta alkoholaĵo.

“Trinku, kara sinjoro, bonvolu trinki. Ĝi estas iom forta, ĝuste tian alkoholaĵon vi bezonas.”

Li trinkis senpense.

“Mi ne scias, kion diri. Mi hontas. Mi terure hontas. Kiel eblas tiel malbone eduki sian filon?” Kaj jen la plorfonto ree malfermiĝis.

“Ĉu vi akceptus pecon el kuko tute freŝe bakita?” ŝi demandis, kaj levis sin denove. El la apuda kuirejo ŝi revenis kun granda ronda pomkuko, kaj tranĉis ĝin. Ŝi donis al li pecon kaj prenis unu por si mem.

Li viŝis al si la okulojn kaj manĝetis la kukpecon. Li trinkis iom pli el la alkoholaĵo. Liaj fortoj iom post iom revenis.

“Fi-romanoj! Nekonvenaj revuaĉoj! De kie li prenis tiajn ideojn? Je lia aĝo! Li povas prepari sin al plej terura puno. Jes, mi promesas al vi, fraŭlino. Lia krimo ne restos senpuna, bonvolu kredi min.”

Nun estis la vico de f-ino Gudula pardonpeti. Ŝi diris, ke ŝi devus scii, kia homo li estas, kaj ke li ne povus kulpi pri tia stulta ŝerco, se ŝerco oni povas tion nomi. Ŝi promesis, ke ŝi plu turnos sin al li, se ŝi bezonos servojn de lignaĵisto, kaj eĉ — ĉar la vido de tiu patra sufero pli kaj pli ŝire tuŝis ŝian koron — ke ŝi klopodos havigi al li mendojn de personoj, kiujn ŝi konas. Ili disiĝis bonamike.

Janĉjo ne dubis, ke lia patro gardostaras ĉe la hejma pordo kaj pretas lin bati eĉ pli kruele ol en la mateno. Sed nun jam estis nokto, kaj li sin demandis, kiamaniere reveni hejmen evitante la patran koleron.

Kiam oni marŝas sencele dum tuta duontago kun truitaj ŝuoj kaj pli kaj pli traataj ŝtrumpoj sur trotuaroj kovritaj de neĝo, memoroj pri la ĝuo malstreĉi sin en komforta varma lito facile okupas la tutan menson. La piedoj de Janĉjo estis tiel malsekaj, ke li antaŭsentis la unuajn signojn de malsano. Eviti malvarmumon en tiaj kondiĉoj estus neeble. Se li nur povus trovi rimedon senriske reeniri hejmen…

Dum li sensukcese esploris sian menson serĉe al solvo al tiu malbenita problemo, jen kure alproksimiĝis junulo, kies paŝoj montriĝis necertaj. Videble, tiu trinkis bieron aŭ vinon, aŭ eĉ ion pli fortan, pli ol li devus, kaj li ne plu estis en plene konscia stato.

“Helpu min!” li alvokis Janĉjon. “Policanoj postkuras min.” Li parolis malfacile, kvazaŭ lia lango estus peza kaj liaj lipoj ne respondus al la ordonoj de la menso (se entute lia menso plu funkciis).

El liaj neklaraj frazoj, Janĉjo tamen sukcesis kompreni, ke tiu junulo, kun menso nebula pro troa vinĝuo, havis, antaŭ kelkaj minutoj, la amuzan ideon voli tondi la harojn de sia hartondisto, kiu ŝance ankaŭ troviĝis en la sama gastejo. La hartondisto ne konsentis, ke tiu fuŝmova vinplenulo uzu akran tondilon ĉe lia kapo, kaj, por senigi sin je li, finfine vokis la policon. La homoj en la gastejo provis bari al li la vojon, sed li estis tre forta kaj sukcesis trapasi tiun homan baraĵon. Tamen, laŭ tiu junulo, tuta grupo da policanoj nun serĉas lin.

Ke lin ne haltigis homa baraĵo, sufiĉis lin rigardi por tion tuj kompreni. Li ja estis mirinde alta kaj forta. Krome, oni povis suspekti, ke ankaŭ la barantaj homoj sufiĉe vinis aŭ bieris. Ju pli li rigardis lin, des pli Janĉjo komprenis la eblan utilon de tiaj grandeco kaj forto.

“Venu kun mi,” li proponis, kaj kure li kondukis sian novan kunulon al la muro, kiu ĉirkaŭas la ĝardeneton de la familia hejmo.

“Vi estas granda kaj forta,” li diris. “Ĉu vi povus teni min tiel, ke mi atingu la supron de la muro? Mi scias, kie ŝtupetaro troviĝas aliflanke. Se vi levos min tien, mi tuj alportos ĝin al vi. Vi tiam facile povos ŝtupeti al la mursupro, kaj de tie en la ĝardenon. La polico ne komprenos, kien vi malaperis. Ili pasos preter la domo rimarkante nenion.”

Kvankam la egalpezo de la vinplenulo estis neideala — multe mankis ĝis tio — tamen li sukcesis altigi Janĉjon ĝis la supro de la muro. Post kelkaj momentoj, la juna Pikarido malsupren saltis aliflanke. Fakte, li ne bezonis serĉi la ŝtupetaron. La bruo de policaj paŝoj, pli kaj pli proksimaj, igis la junulon tutforte provi savi sin. Altkreska li estis, kaj unusalte li sukcesis teni sin ĉe la mursupro. Fortabraka, li facile tiris sin supren, kaj baldaŭ saltis apud Janĉjon en la pikara ĝardeno.

“Venu,” simple diris la knabo, “vi estas savita.”

Senbrue enirante, li konstatis, ke lia patro ne gardostaras. Mastro Pikar certe gardis la pordon dum parto de la nokto, sed li verŝajne laciĝis kaj fine decidis iri dormi. Janĉjo kondukis sian kunulon al sia ĉambro, kaj la vinplena fortulo senpeziĝe, plezure, ekkuŝis sur lian liton. Janĉjo, kiu konis sian patron, opiniis pli saĝa kuŝi sub la lito.

Samtempe honta kaj kolerega, Mastro Pikar malprofunde dormis.

“Mi ĵus aŭdis bruon,” li diris al la edzino. “Certe estas tiu krimulo Janĉjo.”

Li ellitiĝis, prenis sian lignan batilon, kaj rapidis al la ĉambro de l' filo. La fenestrokovriloj estis fermitaj kaj nenio videblis en tiu densa nokto, en kiu, cetere, nuboj kaŝis la lunon, sed li ne bezonis lumon. Li perfekte sciis, kie la lito troviĝas.

Ne necesis do pli ol kelkaj momentoj, por ke li staru ĉe la lito kaj komencu bati, kriante vortaĉojn al la kuŝanto. Sed — ho miraĵo! — apenaŭ post du batoj jen sin levis el la lito vasta, grandega homformo, tute ne simila al la 16-jara, maldika kaj mallarĝa Janĉjo.

“Eeeeeeej,” sonis el tiu moviĝanta formo voĉo apenaŭ (aŭ tute ne) homa, malakre, neklare.

“Kiu vi estas?” Mastro Pikar demandis. Sed tro da nekutimaj aferoj okazis ĉi-tage, li ne ripozis sufiĉe por havi klaran menson, kaj li ne plu estis certa, ĉu li vekiĝis aŭ dorme bildigas al si teruraĵojn.

“La dia-a-a-a-a-a-blo,” diris la fortulo, kaj, prenante ion el sia poŝo, daŭrigis: “Jen mi havas tondilon. Se vi plu atakos min, mi tondos viajn harojn. Plej neregule. Plej fuŝe. Vi estos tiel malbela, ke vi ne plu kuraĝos eliri al la strato.” Li palpis sian pantalonon. “Cetere, ankaŭ tranĉilon mi havas, tio povos helpi…”

Mastro Pikar ne atendis la finon de la frazo. Li forkuris al sia ĉambro kaj ŝlosis ties pordon.

“La diablo estas en la ĉambro de Janĉjo,” li diris al la edzino, spiregante. “Li volas tondi kaj tranĉi. Dio mia, Dio mia!” Kaj, kiel bona katoliko, li faris sur si krucosignon.

“Venu dormi, anstataŭ diri stultaĵojn,” respondis la edzina voĉo, dormepeza. Time, Mastro Pikar, streĉante la orelojn por provi aŭde kompreni, kio plu okazas, repaŝis al la gea lito.

En la fila ĉambro, Janĉjo plej mallaŭte gratulis sian kunulon:

“Vi agis belege. Ĉu vi ofte teatras? Vi ludis vian rolon perfekte. Mi des pli gratulas, ĉar ni ne havis la tempon interkonsenti pri tio, kiel vi rolu. Kiel freŝbakita diablo, vi estis rimarkinda. Nu, vi estas libera nun. La polico certe ĉesis serĉi vin. Mi rekondukos vin eksteren. Sed atentu, gardu vin fari eĉ plej etan bruon, aŭ vi riskos, ke tiu frenezulo, kiu vekis vin batile, rekomencos frapi. Normale, la duan fojon, li estas pli danĝera. Mi rekomendas al vi eliri tuj.”

Senbrue ili paŝis ĝis la stratpordo, kaj, farinte mokan soldatan saluton, la juna fortulo malaperis en la formiĝanta nebulo.

La sekvantan matenon, kiam la patrino de Janĉjo vekis sian filon, ŝi demandis:

“Ĉu vi scias, kio okazis hieraŭ? Via patro estis en terura stato, sed li volas klarigi nenion al mi. Kaj eĉ dumnokte ŝajnas al mi, ke li iom freneziĝis. Mi aŭdis ion, mi, kiu ĉiam dormas tiel profunde. Jes, mi aŭdis, kvazaŭ okazus frapoj kaj krioj.”

“Mi scias nenion, patrineto,” malveris Janĉjo kun vizaĝo de obeema, plej sincera infano. “Mi dormis en mia lito trankvile la tutan nokton.”

Tiumomente, la patro eniris la dormĉambron de sia filo.

“Ĉu vi ne hontas?! Fari tian krimon kontraŭ via patro! Mi ĉi-foje batos vin ĝismorte!” li ekkriis.

Sed la knabo restis tute trankvila.

“Kiun krimon, patro?” li demandis kun plej senkulpa esprimo.

“La fakturo de f-ino Gudula… Kiam mi transdonis ĝin al ŝi… ho, kia honto! Kiel vi havis la ideon…” Li tro koleris por kapabli bonorde vortigi siajn pensojn. Janĉjo interrompis:

“Vi certe ne transdonis la fakturon de f-ino Gudula al ŝi. Tiu fakturo ankoraŭ kuŝas sur mia skribotablo. Mi vidis ĝin hieraŭ, kiam mi revenis hejmen.”

“Kion? Sur via skribotablo, sed… Ni iru kontroli.”

“Jen, rigardu,” Janĉjo diris enirinte la skribĉambron. “Vi eĉ ne subskribis ĝin.”

La antaŭan tagon, antaŭ ol verki la specialan fakturon, li preparis la veran kaj intence ĝin lasis sur la skribotablo. Ĉar lia patro ne sciis legi, li riskis nenion.

“Maria!” Mastro Pikar vokis sian edzinon. “Vi, kiu kelkfoje diras, ke vi iomete konas la literojn. Ĉu vi kapablus legi eĉ nur unu vorton de ĉi tiu malbenita skribaĵo?”

Ŝi prenis la paperfolion.

“Mi povas legi la nomon. Estas skribite: ‘F-ino Gudula’, kaj unu alian vorton mi rekonas: ‘seĝo’. Pri la aliaj mi eble povus, sed estus tro lacige.”

La patro nenion plu komprenis.

“Kio estas la papero, kiun vi donis al mi hieraŭ?”

“Mi donis al vi neniun paperon, patreto,” la knabo respondis, plu konservante la saman senkulpan, bonknaban esprimon. “Vi batis min, ĉar mi fuŝis la fenestrokadrojn, kiujn ni devis prepari por la nova librovendejo. Kaj tiam, ŝajnas al mi, vi perdis la kapon. Vi tiom batis min, ke vi ne plu sciis, kion vi faras. Mia impreso estis, ke diablo ekokupis vian menson.”

“La diablo!” kriis la patro.

Li refoje krucosignis.

“Pardonu min, filo,” li diris. “Mi kuras al la preĝejo. Ŝajnas, ke efektive diablo venis ĉi tien. Mi eĉ renkontis lin dumnokte. Dum la tago, certe, li baris normalan disvolvon de la laboro. Li metis malordon en la rilatojn. Li lokis min en hontovekan situacion. Li fuŝis mian tutan tagon.”

Kure li foriris.

“Kompatindulo!” Janĉjo diris al la patrino.

Kaj nur kiam ŝi estis for, li ellasis el si la senkompatan, sed gajan, tro longe subpremitan ridon.

————————

novaj vortoj:

Belgio, fi, guldeno, -ism-, Namuro, oj

novaj kunmetoj:

alt-kreska, la diablo scias, est-ont-eco, fenestro-kovrilo, fin- (fin-fari), freŝ-bak-ita, gardo-stari, gast-ejo, konsent-ite, kruco-signo, mal-varm-umi, okul-vitroj, real-ismo, sia-flanke, ŝtup-et-aro, ter-pomo, tro-igi, turni sin al iu, ven-onta